> > havi bonan liston de "bonaj vortoj". Necesos iam iel kunlabori kun
> > vortaristoj. Estas fakto, ke PIV havas grandegan influon en
> > Esperantujo.
vi konas mian opinion pri PIV
> 3. Ni devas rompi la superregadon de la radikoj: la vortaroj
> enhavas fakte nur la radikojn, la prezentitaj kunmetajhoj rolas nur
> akcesore. Siaparte, tio kondukis ankau al la (ne malofta, shajnas
> al mi) malrespekto al derivajhoj kaj kunmetajhoj: oni kredas kaj
> volas kredigi, ke nur aparta radiko povas esti vera termino, kaj nur
> tian utiligu serioza enciklopedio.
"rompi" sxajnas la mi iom troiga termino. La enmeto de multe da
esprimoj estas interesa ideo. La malavantagxo estus ke tia vortaro
ebligus al eksteruloj kompreni* niajn skribajxojn sen lerni la
lingvon. La avantagxo estus ke eksterlandaj esp-istoj povus pli bone
kompreni nacilingvajn dirajxojn
>
> Do, mi ne diras, ke ni forbalau la malbonajn vortojn, char tio ne
> estas farebla, kaj listoj de "malpermesitaj" au "malbonaj" vortoj
> per si mem vekas kontraustaron.
oni povas *rekomendi*...
> From: "Johan Derks" <derk...@tiscali.nl>
> Mi ankau miras pri tio. Vortaro, kiu donas laualfabete radikojn kaj
> kunmetitajn vortojn miksite lezas la principojn de Esperanto, unue char la
> alfabetigo lau radikoj estas grava didaktika principo, due char tiel ekestas
> konfuzo pri tio, kiu estas radiko kaj kiu estas kunmetita vorto.
Ne estas problemo se oni indikas la kunmetajxecon. La problemo estas
ke foje oni ne tute sentas tiun. Kiam mi eklernis esp-on, mi sentis
kunmetita la vorton kun/met/ajx/o , sed ne tiom forte cxe "bedawrinde"
aw "bonvolu"
> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>
>
> La leucemia è un tumore delle cellule del sangue ed è causato da una
> proliferazione incontrollata delle cellule staminali che si trovano
> nel midollo osseo.
>
> (traduko: leuxkemio estas tumoro de la cxeloj de l’ sango, kaj gxi
> estas kauxzata de senkontrola plimultigxo de la stamenaj cxeloj kiuj
> trovigxas en la osta medolo).
Miascie, kontrolo ne havas tiun signifon en esp-o (sed mi ne tuj
trovas la vorton kiu jes havas). Krome, normala homo ne havas stamenon
(=virseksa flororgano)
> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Je 1/11/2010 9:51, renato corsetti skribis:
>> /Dio protektu nin kontraŭ la malbono kaj kontraŭ PIV! Tio estas la
>> plej granda ofendo al “la bona lingvo” de kiam ĝi naskiĝis.
> Mi ja scias, ke Renato diras tion iom ŝerce,
Kial us li? Tute klaras ke abundas en gxi vortoj neuzataj/maluzindaj
kaj misaj difinoj,
kaj ke tro da homoj troe fidas gxin.
> sed finfine ne sufiĉos havi bonan liston de "bonaj vortoj". Necesos
> iam iel kunlabori > kun vortaristoj.
Kompreneble. Se homo acxetas vortaron, ri volas ke enestu la vortoj
uzataj, ne nur la vortoj kiuj evitendas kaj ties anstatawoj.
> Ridindigi PIVon fakte ofendas multajn Esperantistojn kaj riskas
> forpeli ilin de LBL,
propagandi PIV-on forpelus homoj de esp-o mem
> kompareble al ridindigo de la Biblio, Korano, ...
Kiu ridindigas? Eblas tutsobre kritiki... ecx la Biblion aw koran-on
Alia punkto nerilata: Iu cxi tie uzis la esprimon " preferi X al Y"
sed kiom mi scias, devus esti "preferi X *ol* Y"
gxis, Ronaldo N