Namast kiel radikolo por riverenc kaj salut

14 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Oct 27, 2015, 10:02:59 PM10/27/15
to la-bona...@googlegroups.com, Taj...@yahoogroups.com, sogilsu, Jungkee Lee

Karaj samideanoj:

 

Namast'

 

Mi proponas la radikolon "namaste" por aperigi en  PIV:

 

Al Esperantistoj mankas la propra esperanta esprimo por "namaste". Pri la signifo de namaste oni legas ĉe Wikipedo je:

https://en.wikipedia.org/wiki/Namaste  (en la angla) aŭ https://de.wikipedia.org/wiki/Namaste (en la germana). Oni vidas ankaŭ la

definon je Ĉina-Esperanta Vortaro de Wang Chongfang jene:

 

Heshi (合十) : kunmeti la manplatojn sur la brusto (budhista saluto)

Hezhang (合掌 ): kunmeti la manplatojn sur la brusto (budhista saluto, 雙手合掌致意 (Shuang shou he zhang zhi yi) saluti per kunmeto de

la manplatoj sur brusto.

 

Jen mia templora definoj por la rilataj vortoj kun radikolo "namast":

 

namasto: riverenco aŭ saluto kun namasta gesto

namasti: fari riverencon aŭ saluton per namasta gesto kaj parolo, riverenci aŭ saluti

namasta: apartena al namasto, namsta saluton estas pli taŭga (deca) ol brakumo, kiso, aŭ manpremo. namasta gesto,...

namaste: en namasta maniero

 

En budhisma praktiko estas tri refuĝejoj (namastoj), nome:

Namato al Budho, namasto al Darhmon, namasto alSangho, kaj oni povas ankaŭ diri :

Namatu Budhon, namatu Darmon, namatu Sanghon

 

sanskrite:

Namo Buddhaya (namasta riverenco estu al Budho)

Namo Dharmaya (namasta riverenco estu al  Dharmo)

Namo Sanghaya (namasta riverenco estu al  Sangho)

 

palie:

Buddhaṃ saraṇaṃ gacchāmi. (mi prenas  rifuĝejon al Budhodo)

Dhammaṃ saraṇaṃ gacchāmi. (mi prenas  rifuĝejon al Dhammo)

Sanghaṃ saraṇaṃ gacchāmi. (mi prenas  rifuĝejon al Sangho)

 

Fama preĝo de Nichirensekto aŭ Sokagakkai:

Nam Mjo Ho Ren Ge kjo (南無妙法蓮華經) egalas: Namastu Mira Sutro Lotuso

 

La preĝo de purlandaj budhistoj:

Nama Amidabaja (Namastu al Budho Amidaba)

 

Alternativa radiko por "namast" povas nama, aŭ namah laŭ sanskrito: णमो / ṇamō aŭ नमो / nam (ĉina, japana aŭ korea same: 南無, namo)

 

namao                 riverenco aŭ saluto

namai                   riverenci aŭ saluti

namaa                  riverenca aŭ saluta (ekz, namaa adiaŭo, namaa saluto)

namae                  per namao

 

Estas ĝis nun proksimume triono de homoj en la mondo faras riverencon aŭ saluton en namasta maniero. Antaŭ miloj da jaroj oni jam

konas namaston. Kial ĝis nun mankas la vorto namasto en Esperantujo?

 

PS: Bonan episodon rakontis New Yor Times, la 27an de oktobro 2015, jen eltranĉaĵoj de ĝi:

 

NEW DELHI — She was a deaf and mute Indian who had strayed over the border into Pakistan as a young girl more than a decade ago. On Monday, she was welcomed back to India, the outcome of a rare cooperation between the nuclear-armed rivals. Now in her 20s, the woman, Geeta, flew from Karachi, Pakistan, to New Delhi, and was greeted by Sushma Swaraj, India’s foreign minister, in a highly publicized homecoming event.

“I welcome a daughter of India on Indian land,” said Ms. Swaraj, seated beside Geeta, who responded through an interpreter that she was “very happy” to be in India.

“She was communicating only through sign language,” Faisal Edhi, the son of the foundation’s founder, said in a telephone interview. Mr. Edhi said that he had believed that Geeta was Indian and Hindu because she pressed her hands together in a namaste greeting typical to India, touched the feet of her elders, and asked for a bell often used for Hindu prayers.

 

via amike

Abengo               

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 28, 2015, 3:27:55 AM10/28/15
to la-bona...@googlegroups.com
Cho Chaoming
> Mi proponas la radikolon "namaste" por aperigi en PIV... aŭ
Tiun proponon vi devus fari al redaktantoj de PIV.

Mi povas simpatii al ĝi, kiu sume similas al itala "Ĉiao", same vastege konata
en la tuta mondo, kaj same uzata kaj renkontiĝante kaj sin lasante.

Estas tamen multaj malfacilaĵoj
- eble oni povus subkomprenigi "mi namaste salutas"... sed la tonika akcento
tute ne kongruas kun la originala fonetiko, laŭ kiu la tonika akcento falas sur
la lasta vokalo;
- krome eble la radiko "nama-" povus pli taŭgi kaj historie, kaj en la uzo: mi
namaas, aŭ namae (mi namae salutas)

Eble oni povus ilin (ĉiao, namaste, nama- aŭ namah- laŭ sanskrito) konsideri
ĵargonaj regionaj salutvortoj.
JoKo Rinaldo el Italio

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2015, 7:29:06 AM10/28/15
to la-bona...@googlegroups.com, Chaoming Cho - Abengo, Lee Jungkee, So Gilsu
Dankon, Abengo, pro la sugesto. Mi certe povus enpreni la radikon, kiun vi proponas en la Azian Terminaron de la bona lingvo.

Sed unue ni devas decidi ĉu uzi la radikon "namast-o" aŭ la radikon "nam(a)-o". "namast-o" estas internacie pli rekonebla dum "nam(a)-o" estas uzata ankaŭ en la orienta Azio.

Kompreneble poste oni sevus iomete lanĉi ĝian uzon inter bedaanoj.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2015, 7:31:23 AM10/28/15
to la-bona...@googlegroups.com, Chaoming Cho - Abengo, Lee Jungkee, So Gilsu
Bonvolu pardoni pro la tajperaroj en ĉi tiu linio:

Kompreneble poste oni devus iomete lanĉi ĝian uzadon inter budaanoj.

Noël SIMONET

unread,
Oct 28, 2015, 7:59:17 AM10/28/15
to la-bona...@googlegroups.com


:-) Neniam diris esperanto Fundamentuloj : "religiano iun tagon , religiano chiujn tagojn !"

Amike ,

Noël
 
.
.
.
.
.
.
.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Pjer

unread,
Oct 29, 2015, 7:25:03 PM10/29/15
to la bona lingvo
Pro la tonika akcento,  kiu falas sur la lasta vokalo, kial ne :
Namaste'i  :  riverenci aù saluti per namastea gesto.
Namaste'o    saluto kun namastea gesto
Namaste'a   . . .

Amike, Pjer.

Cho Chaoming

unread,
Oct 29, 2015, 8:37:36 PM10/29/15
to la-bona...@googlegroups.com, Taj...@yahoogroups.com

Kara Pjer,

Vi pravas, ke la tonika akcento de namasteo ne estas bela. Miaopinie nama estas bela kaj facila radikolo, kiu ankaŭ montras ĝuste la sanskritan ideon. Oni povas facile kaj klare diri:

 

Mi namae salutas Budhon

Obama ĝentile namasalutis ministrinon de Tajlando.

En komenco de kunveno ĉiuj partoprenantoj faris namasaluton al Budho trifoje.

Namasaluto  al gastoj  estas pli sana ol brakumo  kun gastoj.

Li namasalutas Budhon per vorto, gestoj (ekzemple, surgenuiĝo), soleme  aŭ silente.

Azianoj (hinduoj, baratanoj, buddanoj, tajlandanoj, ĉinoj …) salutas namae, ne per kiso aŭ brakumo.

 

Krome la taja salute nomiĝas wai (Thai: ไหว้, pronounced [wâːj]), aŭ esperante vajo. Oni povas diri: Mi taje salutas mian tajan amikon, aŭ mi vaje salutas lin. Do vaj estas ankaŭ radiko simila al nama.

 

Abengo

--

Leo De Cooman

unread,
Oct 30, 2015, 5:47:16 AM10/30/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 30/10/2015 om 1:37 schreef Cho Chaoming:

Mi namae salutas Budhon

Obama ĝentile namasalutis ministrinon de Tajlando.

En komenco de kunveno ĉiuj partoprenantoj faris namasaluton al Budho trifoje.

Namasaluto  al gastoj  estas pli sana ol brakumo  kun gastoj.

Li namasalutas Budhon per vorto, gestoj (ekzemple, surgenuiĝo), soleme  aŭ silente.

Azianoj (hinduoj, baratanoj, buddanoj, tajlandanoj, ĉinoj …) salutas namae, ne per kiso aŭ brakumo.

 

Krome la taja salute nomiĝas wai (Thai: ไหว้, pronounced [wâːj]), aŭ esperante vajo. Oni povas diri: Mi taje salutas mian tajan amikon, aŭ mi vaje salutas lin. Do vaj estas ankaŭ radiko simila al nama.



Mi ne kompetentas pri ĉi tiu temo. Mi volas nur starigi demandon kaj jam pardonpetas, se ĝi sonus iom senrespekte:
Ĉu "Budhesaluti" (aŭ "Budhee saluti") havas la saman sencon?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2015, 8:47:40 AM10/30/15
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Abengo, mi jam diris, ke ni povas transpreni la radikon 'nama-o' aŭ 'namaste-o, laŭ via prefero (poste ni diskutu kun aliaj azianoj), sed unue vi bonvolu doni vortarecan difinon de ĝi, ekzemple:

nama-o: respekta kliniĝo dum salutado, kiu indikas....

Amike

Renato

Cho Chaoming

unread,
Oct 30, 2015, 10:18:15 AM10/30/15
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Renato, Dankon!

Jen la malneto pri la radiko nama’ kaj ĝiaj rilataj vortoj:

 

namao:

gesto de riverenco, respekto, obeado aŭ saluto populare en aziaj landoj

Oni konis namaon jam antaŭ 3000 jaroj.

namaa:

apartena al namao

La tradicia namaa saluto estas populara ne nur por hinduoj, sed ankaŭ por budaanoj, ĝajnoj.

namai:

riverenci aŭ saluti per kunmetitaj  manoj ĉe brusta aŭ aliaj adekvataj niveloj

Namau al Budao, nanau al Darmao, namau al Sangao (tri rifuĝejoj), namau al Amidabao

namae:

laŭ la maniero de namao.

Ili komencas sian preĝon namae (kanti la tri namaojn).

namasaluti:

same kiel namai

Inter budaanoj oni kutime namasalutas, ne interbrakumas.

namariverenci:

same kiel namai

 

Mi vordonas la radikalom namast’ por Namaste estas farita de nama kaj ste, kiu signifas saluton al vi.

 

Via amike

Abengo

--

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2015, 11:41:46 AM10/30/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi registris la radikon 'nama-' en http://bonalingvo.net/index.php/Nama-o .

Nun, Abengo, vi kunlaboru kun mi por diskonigi tion al azianoj. Se ili ne akceptas tion, la afero estos vana.

Renato

Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 31, 2015, 6:15:30 AM10/31/15
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,
Mi scias, ke La Bona lingvo havas sian propran retpaĝon.  Tamen, mi ne trovas ligilojn al  Azia Terminaro kaj Azia kulturo kiel antaŭe. Tio maleblas diskuton pri aziaj vortojn kiel tiuj proponitaj de nia kolego Abengo.                                                                                          Amike,                                                                                                                                          Thu 

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2015, 6:22:18 AM10/31/15
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Thu,

nun, kiam Bona Lingvo, revenis al iom stabila paĝaro, mi provas laŭgrade revivigi ĉion. La azia terminarokomencis reaperi ĉi tie: http://bonalingvo.net/index.php/Azia_Terminaro .

Bonvolu diri al mi ĉu ekzistis ankaŭ Azia kulturo. Por retrovi ĝin mi bezonas vorton, kiu estis en ĝi. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn vortojn pri vjetnama kulturo, kiujn ni havis en ĝi, kaj mi provos retrovi ilin kaj rekonstrui la tuton.


Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2015, 6:30:23 AM10/31/15
to °listo 'lbl'





From: takacj...@gmail.com
Reply-To: eraj...@googlegroups.com





ISIKAWA Takasi, japano, skribas,

Laux mia vidpunkto, la vorto " nama-o" asociigxas kun subaj japanaj vortoj:
   namae (substantivo) ------ nomo
   nama ( substantivo) ------- krudeco
   namano (adjektivo) -------- kruda, nekuirita
   namade ( adverbo)  ------- krude
Tial, ni japanoj estos iom perpleksaj je la vorto. Sed kvankam sanskrito kaj la japana
ne havas rilaton, ni akceptis kelkajn budhism-rilatajn vortojn, ekz. darmao, nirvano,
samgo ( malprefere sango) , ni same akceptos kaj alkutimigxos al "nama-o".

Amike
 

Pjer

unread,
Oct 31, 2015, 9:45:07 AM10/31/15
to la bona lingvo
Estis interese al mi scii, ke ste respondas al salut; estus interese scii ĉu namaste'i estus pli komprenebla al ISIKAWA (kiel al eùropanoj) ol nama'i. Ĉiamaniere rilate al la Esperanta gramatiko, se oni elektas la radikon nama, tiam ties baza kategorio estos substantivo kaj se oni elektas la radikon namaste', tiam ties kategorio estos verbo : namaste'i. La avantaĝo de tiu formo eble estas, ke la transireco ŝajnas pli evidenta por tiu verba formo (kontraùe al nama'i).
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2015, 10:00:54 AM10/31/15
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:


|  estus interese scii ĉu namaste'i estus pli komprenebla al ISIKAWA (kiel al eùropanoj) ol nama'i.

Al mi jes!  Mi invitis Isikawa aliĝi al ĉi tiu listo, sed li ankoraŭ ne respondis.

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2015, 5:59:24 AM11/1/15
to °listo 'lbl'
Reago de nia nova japana listano.

renato


-------- Forwarded Message --------
Subject: Re: Invito
Date: Sun, 1 Nov 2015 18:23:57 +0900
From: takacj...@gmail.com
To: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Kara Renato,
Dankon pro via propono kaj invito.
1. En la japana lingvo oni diras, " gasshou ( gasxou), kunigo de manplatoj",
   Fakte japanoj ne tiamaniere gestas en cxiutagaj salutoj. IlI faras tion nur por
   pregxi Kiel budhanoj, kaj ne malmultaj tiamaniere dankas cxe la tablo antau 
    mangxo.

2.  Mia propono anstatau "namao" estas " namast-o, kaj -i, -a, -e".
     Ni scias, ke  hindoj kaj nepalanoj salute diras "namaste".
     Konsciaj japanaj budhanoj ankau scias, ke "nam" deveas de sanskrito
     kaj cxanras ,"nam Amitabo" au "nam sublima lotuso-sutro".
     Kiel sentas hindaj kaj nepalaj esperantistoj pri namasto ?
     Oni devas respekri iliajn reagojn.

3. Volonte mi konsentas la enlistigxon, kvankam mi ne bone scias pri
     via agado. Mi havas " Esperanto estas facila.", sed ankorau ne legis.

Amike,
Takasi


iPadから送信

2015/10/31 19:28、Renato Corsetti <renato....@gmail.com> のメッセージ:

Kara Isikawa Takasi,

ĉu mi rajtas aldoni vin al la listo 'la bona lingvo', kie vi povus doni konsilojn pri la maniero diri aferojn en la japana lingvo? Ne temas pri granda laboro.

Amike

Renato Corsetti




Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Cho Chaoming

unread,
Nov 1, 2015, 7:39:25 AM11/1/15
to la-bona...@googlegroups.com, Reza KHEIRKHAH

Kara Renato,

 

Tre bona respond kaj klarigo de Takasi. Mi volas plie klarigi”

La ĉina ideografaĵo kanji (漢字) por nama estas 南無, parolita de Japanoj, koreoj, ĉinoj aŭ japanoj tute same, namo aŭ nam. La sanskrita vorto nama, aŭ namah estas prononcita namo, aŭ nam,  pro la sanskrita prononoco de de dua a en namo tre similas al o.

La sanskrita vorto namo ne estis en unu vorto tradukita, pro la vorto namo havas multe da signifoj: riverenci, sekvi, dependi, laŭdi, fari rifugeĵo ĉe, saluti, voki, danki,……

La elparolo de namo kaj la gesto de saluto estas du malsamaj aferoj:

Oni elparolas “namo” aŭ “nam” ĉe la okazoj:

Ĉe ceremonio aŭ preĝo en budaanaj domoj aŭ templo, oni ofte diras:

Nama amidaba (Laŭdata estu Amida, Riverencu Amidaba) 南無阿隬陀佛

Nam Mjohorengekjo (Riverencu kaj laŭdu Lotuso-Sutron) 南無妙法蓮華經

Nama Budho, Nama Darmo, Nama Samgo 南無佛, 南無法, 南無僧

La skribaĵo je ĉe la pordo, templo, pagoda, tablo kaj cerko:

Same kiel oni ĉantas du la preĝo.

 

Oni neniam salutas homoj (majstrojn, kunulojn, parencojn, amikojn) per diri  namo. Namo kvazaŭ estas rezervita por Budhoj, Bodhisatvoj, aŭ sutroj (la budanaj kanonoj).

 

Kunfalto de manplaotoj (aŭ dek fingroj) antaŭ brusto  ne necese rilatas al budaismo. En la japana gassho (gaŝo) , kanji 合掌 aŭ rare 合十:

·        Oni faras tion kia ĉantas nam mjohorengekjo, nama amidabutsu (amidaba), nama Paramita sutro (Sutron  de Koro)…..

·        Oni faras tion kiam oni diras japane “Itatakimasu” (mi ekmanĝas). Ĉe fino de manĝo oni diras japane “Gozusosama” (Mi ĝuis la bonan manĝaĵon).

·        Budaanoj salutas aŭ adiaŭas per la gesto aŭ kiam ili renkontiĝas.

·        Budaana Preleganto al aŭskultantoj kiam li komencas le prelegon.

·        Budaanaj disciploj al siaj majstroj

·        Ce budaana funebraĵo oni salutas la rilataj homoj de mortinto, kaj la bonzoj, gefiloj faras askaŭ same.

·        Oni salutis la mortinton ankaŭ per manaesto.

Kun falto de manplatoj antaŭ brusto (namaesto), kaj la kliniĝo aŭ eĉ surgenuiĝo estas nur kromagadoj de parolo de nama. Diri namaon ne ĉiam bezonas la geston.

 

La ĉinaj budaanoj uzas la vorton nama (南無) sammaniere kiel la japanoj, sed ili rare prononcas la vorton nom kiel kelkaj japanoj.

 

Resume, la radiko nama kaj namast ambaŭ estas necesaj, kaj ili ne estas la samaj. Namo estas mensa oriento, kiam namasto estas gesto.

 

La klarigo pri Nam laŭ Nichiren aŭ Soka Gakkai en la angla:

 

Nam (or Namu) derives from the Sanskrit and means to venerate or dedicate oneself. (It is often translated as "hail" or "take refuge in," but from the perspective of Nichiren Buddhism, with its stress on the fact that the Law is inherent in all people, this cannot be considered the optimal translation.) Myoho-renge-kyo is the Japanese pronunciation of the Chinese characters comprising the title of the Lotus Sutra, or Saddharma Pundarika Sutra in the original Sanskrit.

 

Via amike

Abengo

影像被寄件者移除。 Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com

 

 




影像被寄件者移除。 Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com

 

--

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

~WRD000.jpg
image001.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages