Re: konsilo de la tago: datao - informo/-ero, donitajho

5 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Aug 1, 2013, 4:09:59 AM8/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi fojfoje miras, pri malrekomendoj de vortoj, kiuj ne estas troveblaj en PIV.
Chu ne estus laborredukta por ne konsideri tiajn vortojn, kiuj shajne jam ne havas adeptojn?
 
Cetere, parolante pri datao, NE malrekomendita estas datumo, do ghi ne estos reprezentita en la listo esperanto-estas-facila.
Sed al mi ne plachas la vorto datumo, pro tio, ke aperis (poste au antaue) la vorto dateno, derivita de la germana Daten.
Datumo havas la malavantaghon havi alian signifon: dato de kreado.
Kaj mi devas chiam bone pensi chu uzi dati au datumi.
 
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 31 juli 2013 21:41
Onderwerp: konsilo de la tago: datao - informo/-ero, donitajho

 

data·o → inform·o/-er·o, don·it·aĵ·o

__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1)
Recent Activity:
    La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->".
    La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
    [fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
    La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .

    *  *  *
    CHI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu alighi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, au bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>.
    .

    __,_._,___

    Antonio De Salvo

    unread,
    Aug 1, 2013, 8:17:31 AM8/1/13
    to la-bona...@googlegroups.com

    Mi uzas simple kaj nur “donitajxo” (kial “dateno”? cxu tio ne estas cedo al euxropismo?).

    Gxis

    Antonio

     

     

    Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
    Inviato: giovedì 1 agosto 2013 10:10
    A: la-bona...@googlegroups.com
    Oggetto: (la bona lingvo) Re: konsilo de la tago: datao - informo/-ero, donitajho

    --
    --
    la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
    http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
     
    ---
    You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
    To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
    For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
     
     

    Johan Derks

    unread,
    Aug 1, 2013, 9:51:43 AM8/1/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Mi bazighas simple sur la aktuala lingvuzado, en kiu "datumo" gajnas super "dateno". Tion mi bedauras.
    Tio havas neniun rilaton kun dogmo de europismo au internaciismo. Pri tio oni povas paroli nur, se estas internacia (ne-europeca) alternativo.
     
     
    ----- Oorspronkelijk bericht -----

    Renato Corsetti

    unread,
    Aug 1, 2013, 3:38:10 PM8/1/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Ni nun havas tri liniojn pri ĉi tiu temo:


    data·o → inform·o/-er·o, don·it·aĵ·o
    daten·o ~ inform·o/-er·o, don·it·aĵ·o
    datum·o ~ inform·o/-ero, don·it·aĵ·o

    El ili mi konkludas, ke 'donitaĵo' aperas daŭre kiel dua variaĵo post 'informo/informero'.

    Mi ne vere vidas problemojn pri tio, krom ke eŭropanoj preferas uzi dateno aŭ datumo.  Cetere, por Johano, ekzistas bela internacia arabdevena radiko "aĥbar-o" kun la signifo informo. Eĉ Alaho estus kontenta pri ĝi.

    Amike

    Renato

    ~~~

    renato corsetti
    renato....@esperanto.org

    Johan Derks

    unread,
    Aug 2, 2013, 4:35:06 AM8/2/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Alaho enflustris min jene:
    Chu estas ghuste ke europanoj preferas datumon? Ili vershajne ne estas konsciaj pri alia signifo de datumo.
    Bonvolu sciigi ilin.
     
    Mi jam estus (iom) kontenta, se la regulo pri "datum" estus:
    datum·o ~ daten.o, inform·o/-ero, don·it·aĵ·o
    au pli bone
    datum·o --> daten.o, inform·o/-ero, don·it·aĵ·o
    Lau mi PIV faras validan distingon inter "dateno: komputile traktebla inform(er)o" kaj "datumo",
    kiu - lau PIV - povas havi la vastan signifon (inform·o/-ero, don·it·aĵ·o) kaj la specifan (dateno).
    Tial "datumo" por mi estas supersufichajho.
     
    Amike,
    Johan
     
     
    ----- Oorspronkelijk bericht -----
    --

    Marcos Cramer

    unread,
    Aug 5, 2013, 12:23:10 PM8/5/13
    to la-bona...@googlegroups.com

    Lau ReVo, "dat/um/i" estas samsignifa al "dat/igh/i", kaj ReVo prezentas "dat/um/i" kiel arhhaikan kaj evitindan variajhon. Mi emas konsenti kun ReVo pri tio, kaj same kiel ReVo preferas la pli kutiman "datum/o" al "daten/o".

    Lau mi niaj linioj pri chi tiu temo estu:

    data-o --> datum-o
    daten-o --> datum-o
    don-it-ajx-o --> datum-o
    dat-um-i --> dat-igx-i

    Amike,
    Markos

    Renato Corsetti

    unread,
    Aug 5, 2013, 12:49:01 PM8/5/13
    to la-bona...@googlegroups.com
    Markos:

    |   data-o --> datum-o
    daten-o --> datum-o
    don-it-ajx-o --> datum-o
    dat-um-i --> dat-igx-i

    La dancoj (efektive la debato) estas malfermitaj. Ĉi tiu propono proponas, ke ekzistu la radiko "datum-", ĉu ne?
    Reply all
    Reply to author
    Forward
    0 new messages