Mi proponas jenan linion:
hiato -> vokalsinsekvo
Kiel vi opinias?
Vastalto
En fonetiko, jes (kvankam en "hiato" enestas unu plia nuanco krom la sinsekvo de du vokaloj, nome ke la du vokalaj estas eldirendaj dise, aparte: tio estas normala afero en esperanto, sed ne en multaj aliaj lingvoj, ekzemple en la itala, kie du sinsekvaj vokaloj estas kelkfoje prononcataj aparte, kelkfoje kunfandigxe).
En figura senco, persone mi uzas (depende de la kunteksto)"fendo", brecxo", "interrompo", "intervalo", "abismo", "interspaco", "manko(spaco)".
Krome (ekster PIV), "hiato" estas uzata ankaux en anatomio, en la senco "malfermajxo", "aperturo" (vidu la "angla-esperanta medicina terminaro" de Yamazoe Saburoo: "aorta, ezofaga, makzela, safena hiato"; kaj la "Anatomia nomenklaturo" de Cxina E-eldonejo: "hiato de kanalo de minora/ majxora petra nervo").
Amike
Antonio De Salvo
Laste Luis:
> La vorto devenas el la Latina (hiatus); eble ni devas konservi la
originalan Latinan signifon; mi ne regas la Latinan sed eble iu el vi regas
ghin; chu ni povus koni ghin.
Fakte mia vortaro de la latina ekiras de la verbo "hiasco, is, hiascere",
kies signifo estas "malfermiĝi". En la reto mi trovis ankaŭ rekonstruon de
la latina verbo "HIARE to gape, to be open, to yawn" = gapi, esti
malfermita, oscedi".
> Konklude, mi opinias, ke ni povas rekomendi la linion proponita de
Antonio De Salvo, klarigante la fonetika signifo.
Mi komencas provi proponi ion:
hiat-o --> (en gramatiko) vokal-dis-ec-o; (en aliaj fakoj laŭ la kunteksto)
fend-o, breĉ-o, inter-romp-o, interval-o, mal-ferm-aĵ-o.
Amike
Renato
_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di renato corsetti
Inviato: giovedì 1 settembre 2011 10.03
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) hiat-o
Renato