FB: spavo, vitralo, vitrino, akseo, ktp

10 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Sep 14, 2025, 1:59:55 PMSep 14
to la bona lingvo
Multaj proponoj leviĝis pro la Facebook-grupo, kiujn ni devus diskuti. Mi skribas ilin kune ĉie tie, sed bonvolu sugesti pli bonan manieron por trakti ilin.

Keith Bowes proponas, ke ni simpligu 
  • spavo same kiel droneo/drono → senpilota aviadilo, flugroboto.
Francis Dechêne proponas:
  • vitralo → vitroverko (ni nun havas "vitrofenestrego, vitromozaika fenestro")
  • vitrino → montrujo (ni nun havas "montrofenestro")
Manuel Campagna proponas
  • akselo ~ ŝultrokavo (ni nun havas "subbrako")
  • menso ~ pensujo
  • psikologio ~ animoscienco (ni nun havas "mensoscienco")
  • simbolo ~ signifsigno
  • aviadilo ~ flugvagono
  • robota ~ memag(ant)a
  • roboto ~ maŝinhomo
  • aŭtomata ~ memaga
  • komputilo ~ maŝincerbo

Leo De Cooman

unread,
Sep 14, 2025, 3:13:46 PMSep 14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi respondas ene de la teksto

Amike salutas Leo


Op 14/09/2025 om 19:59 schreef noammohr:
Multaj proponoj leviĝis pro la Facebook-grupo, kiujn ni devus diskuti. Mi skribas ilin kune ĉie tie, sed bonvolu sugesti pli bonan manieron por trakti ilin.

Keith Bowes proponas, ke ni simpligu 
  • spavo same kiel droneo/drono → senpilota aviadilo, flugroboto.
Jes
Francis Dechêne proponas:
  • vitralo → vitroverko (ni nun havas "vitrofenestrego, vitromozaika fenestro")
Mi aldonus la proponatan fortradukaĵon
  • vitrino → montrujo (ni nun havas "montrofenestro")

Miaopinie aldoninda propono.


Manuel Campagna proponas
  • akselo ~ ŝultrokavo (ni nun havas "subbrako")
jes. Mi dubas, ĉu nia "subbrako" estas ĝusta vorto: Akselo ne estas brako. Cetere "akselo" estas oficiala vorto.
  • menso ~ pensujo
Ne. Menso ne estas ujo.
  • psikologio ~ animoscienco (ni nun havas "mensoscienco")
Mi ne scias.
  • simbolo ~ signifsigno
simbolo estas oficiala vorto. La fortraduko estas akceptebla por mi
  • aviadilo ~ flugvagono
Ne. Aviadilo ne estas "vojgvidata veturilo"

  • robota ~ memag(ant)a
Eble
  • roboto ~ maŝinhomo
Ne. Roboto ne estas homo
  • aŭtomata ~ memaga
Akceptebla propono laŭ mi, sed aŭtomato jam estas oficiala vorto
  • komputilo ~ maŝincerbo

Ne. Komputilo ne estas cerbo



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/761a111a-3ec1-4c06-8853-9c35deccde08n%40googlegroups.com.

Gabriel Beecham

unread,
Sep 14, 2025, 5:31:57 PMSep 14
to la-bona...@googlegroups.com
Rilate al «akselo»; anatomie ĝi ne estas nur haŭta eksteraĵo , sed piramida korpoparto inter la brako kaj la torako. Ĝi troviĝas meze de la brako, kaj do ne povas esti subbrako. Ĝi estas aparta de la ŝultro, kaj do miaopinie ne povas esti ŝultrokavo (tiu pensigas pri la kavoj de la skapolo).

Kio pri subŝultro?

Amike 

Gabriel 

Gabriel Beecham

unread,
Sep 15, 2025, 7:43:34 AMSep 15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mis-skribis hieraŭ nokte: la akselo ne troviĝas «meze de» la brako (do, ne en la mezo de la brako). Mi celis diri, ke ĝi estas pli proksima al la korpa mezsagitalo, kompare kun la brako.

Amike 

Gabriel 

Leo De Cooman

unread,
Sep 15, 2025, 10:54:48 AMSep 15
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ la regulo pri kunmetado de radikoj la plej grava radiko ĉe la fino. Vapor-ŝip-o estas ŝipo.

Mi do rajtas supozi, ke sub-ŝultr-o estas ŝultro... Ĉu "brak-sub-o"? (Mi sciigos P.Peeraerts pri ĉi tiu mia rimarkigo)

Cetere; la vorto "akselo" havas 3 signifojn;

4a akselo

kavo ĉe la artiko de la brako kun la trunko. fossa axillaris

li [...] levis la ŝultrojn, kvazaŭ la veŝto ĝenus lin sub la akseloj B
sub akseloj restis humidetaj makuloj SŠt
Sin. subbrako.
🍁 (ĉe florplantoj) la angulo inter petiolo kaj tigo. Sin. foliangulo.
🍁 (ĉe likenoj, ekz. kladonioj) la angulo inter du vicorde diferencaj branĉoj

Amike salutas Leo


Op 14/09/2025 om 23:31 schreef Gabriel Beecham:

Plie; la vorto "akselo" estas oficiala kaj do ne bezonas fortradukon.. Ĉu ĝi estas oficiala por la 3 signifoj estas ne tre klara al mi.
Por la dua signifo alfaPIV donas fortradukon "foliangulo".

noammohr

unread,
Sep 15, 2025, 7:50:14 PMSep 15
to la bona lingvo
Pri akselo:
Aliaj lingvo ofte uzas vortkombinon de brak kaj sub, aŭ brak kaj kav, sed ŝajne ne ŝultro. Do vorto kun brak estus pli internacia kaj pli intuicia.
Jes, braksubo estas pli logika ol subbrako. Sed subbrako estas en vortaroj, do kiel uzata vorto eble pli facile akceptata.

La ĉina vorto por komputilo estas 电脑 elektra cerbo (aŭ 计算机 kalkul-maŝino). Komputilo ne estas cerbo, sed eble ĝi estas maŝino, kiu faras tion, kion cerbo faras. 
La ĉina vorto por roboto estas 机器人 maŝin-homo. Kompreneble tio taŭgas nur por homecaj robotoj.

La rilato inter menso kaj penso ne estas klara -- menso temas ankaŭ pri sentumoj kaj emocioj.
Mi kredas, ke ĉiu signo havas signifon, do signifsigno estas signo, ne simbolo.
Animo ne ŝajnas al mi ĝusta por psikologio.

Tirifto

unread,
Oct 10, 2025, 5:22:41 PM (5 days ago) Oct 10
to la-bona...@googlegroups.com

Por aŭtomato mi volas proponi la vorton »memagilo« (anstataŭ la tabela »memaganto«, kiu multe pli facile pensigas pri homo).


Pri roboto oni vere devus decidi laŭ kunteksto. La vorto originale ja alcelis maŝinojn, kiuj imitas homojn, sed enuziĝis (internacie) ankaŭ por memagaj maŝinoj, kiuj ne tre similas al homoj, krom tio, ke ili (tre ofte) faras homan laboron. Kaj eĉ vortoj kiel homŝajnilo iel aludas, ke ŝajni homo estas la plej grava celo de la roboto, kvazaŭ por mispensigi iun pri ĝia homeco, dum tio ne ŝajnas al mi nepraĵo.


Pensujo kaj maŝincerbo ŝajnas al mi interesaj, sed eble pli utilaj por kreema verkado ol faciligo de ĉiutaga lingvouzo. :-)


On neděle 14. září 2025 19:59:54, středoevropský letní čas noammohr wrote:

> Multaj proponoj leviĝis pro la Facebook-grupo, kiujn ni devus diskuti. Mi

> skribas ilin kune ĉie tie, sed bonvolu sugesti pli bonan manieron por

> trakti ilin.

>

> Keith Bowes proponas, ke ni simpligu

>

>    kiel droneo/drono → senpilota aviadilo, flugroboto.

>

> Francis Dechêne proponas:

>

>    vitroverko (ni nun havas "vitrofenestrego, vitromozaika fenestro")

>    montrujo (ni nun havas "montrofenestro")

>

> Manuel Campagna proponas

>

>    - *akselo* ~ ŝultrokavo (ni nun havas "subbrako")

>    - *menso* ~ pensujo

>    - *psikologio* ~ animoscienco (ni nun havas "mensoscienco")

>    - *simbolo* ~ signifsigno

>    - *aviadilo* ~ flugvagono

>    - *robota* ~ memag(ant)a

>    - *roboto* ~ maŝinhomo

>    - *aŭtomata* ~ memaga

>    - *komputilo* ~ maŝincerbo



Noam Mohr

unread,
Oct 13, 2025, 5:10:25 PM (2 days ago) Oct 13
to la-bona...@googlegroups.com

> Por aŭtomato mi volas proponi la vorton »memagilo« (anstataŭ la tabela »memaganto«, kiu multe pli facile pensigas pri homo).

Ĉu ĝi estas ilo por memagi? Mi preferus "memaga maŝino", aŭ eble "memagaĵo"

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages