Tio sonas kvazaw oni atendus, ke novaj formoj/vortoj/esprimoj neniam
estus necesaj.
Law mia scio nur unu/du lingvoj sukcesis tiukampe: la ajmara (reale
parolata ekde
jarcentoj cxirkaw lago titikaka) kaj njuwspiko (parolata , bonsxance,
nur en la
libro "1984")
>
> 1) Chu vi kontestas, ke lau la "Deklaracio pri la Esenco de la
> Esperantismo" la Akademio de Esperanto estas autoritata je rekomendado
> de formoj novaj, kiel tio chi estas determinita en la oka alineo de la
> Antauparolo al la Fundamento de Esperanto?
Mi ne scias kio estu en tiu deklaracio, sed mi jes kontestas la awtoritatecon
de la akademio. Gxi ja konsistas el nur 45 membroj, kiuj estas elektataj ne
far po miloj da esp-uzantoj, sed far jamaj membroj. Gxi ne proporcie
reprezentas
la esp-uzantojn law sekso, devenregiono, agxo, lingvoj ktp.
Do, malsurprizo ke gxi ne enkondukas vortojn por la lingvaj bezonoj de
homoj kiuj
ne limigxas al la limoj de la grandaj fontlingvoj - sed mi iom detemigxas.
gxis, Ronaldo N
Nu, lau mi la autoritateco de la Akademio ne vere dependas de la fakto, chu la Antauparolo estas parto de la Fundamento au ne. La autoritateco de la Akademio dependas de tio, chu ghi faras saghajn decidojn pri la lingvo.
Amike
Renato
> Au chu la afero jam estas decidita per la Sepa Aldono al la Universala
> Vortaro? Tie tekstas: "La 'Fundamento de Esperanto' fakte konsistas el
> 4 partoj: la 'Antauparolo', la Gramatikoj (en 5 lingvoj), la
> 'Ekzercaro' kaj la 'Universala Vortaro'."
> [...]
> Se oni akceptas la chi-rilatan argumentadon de Mattos, tiam la Sepa
> Aldono, kiu ja deklaras la en-econ de la "Antauparolo" en la
> "Fundamento de Esperanto", estas chiuokaze decido de komitato, kies
> autoritateco estas ech sen akceptita "Antauparolo", kaj sekve ne-
> kontestebla.
> Kion mi pretervidas? Kion vi opinias?
Eble mi jam antaŭe skribis pri tio, ke tiu teksto en la Sepa Aldono ne
estas tute senproblema. Fakte la Akademio neniam rekte voĉdonis pri
tiu demando, ĉu la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento!
Esplorado de la tiutempaj protokoloj montris, ke oni voĉdonis nur pri
la jenaj demandoj:
1. Ĉu oni rigardu fundamentaj ĉiujn radikojn de la paragrafoj 5 ĝis 42?
[Temas pri paragrafoj en la Ekzercaro.]
2. Ĉu oni rigardu fundamentaj la radikojn de la paragrafoj 2,3 kaj 4?
3. Ĉu oni rigardu fundamentaj la radikojn de la paragrafo 1?
4. Ĉu oni rigardu fundamentaj la radikojn de la Antaŭparolo?
Mia interpreto estas, ke oni deriris kiel de memkomprenebla fakto de
tio, ke la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento, kaj nur traktis
la demandon pri la enprenado de la tieaj radikoj en la Universalan
Vortaron tute same kiel oni faris pri la radikoj en la Ekzercaro. La
vortojn de ambaŭ grupoj de radikoj oni decidis rigardi kiel
fundamentajn, kvankam ili estas ne en la Universala Vortaro de la
Fundamento, se "nur" en iuj el la aliaj partoj de la Fundamento.
Aliaj interpretas tion alie...
Ĉiuokaze la konkreta teksto pri la Fundamenteco de la Antaŭparolo,
kiun oni povas legi en la Sepa Aldono, estis aldonita de Isbrücker al
la teksto de 7OA sen rekta voĉdona aprobo de la Akademio. La fakto, ke
poste dum jardekoj neniu protestis kontraŭ tio, plifortigas mian
interpreton, ke Isbrücker simple rekte vortumis klarigocele tion, kio
estis memkomprenebla kaj nekontestata bazo por tiuj demandoj, pri kiuj
oni efektive voĉdonis. Oni do ne decidis okaze de 7OA pri la
Fundamenteco de la Antaŭparolo, ĉar tio jam antaŭe estis fakto
senkonteste rekonata de ĉiuj.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
> On 31 Jul., 10:46, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
>> Mia interpreto estas, ke oni deriris kiel de memkomprenebla fakto de
>> tio, ke la Antaŭparolo estas parto de la Fundamento
> Supoze ke estas tiel. Kial tiam la Akademiano (kaj ano de tiu chi
> forumo) Francisko kontestas la ekzistorajton de "koment'",
> oficialigita*) formo nova al la Fundamenta "komentari'":
Francisko havas (laŭ mi) iom ekstremajn interpreton de tiaj aferoj.
> Bonvole ne miskomprenu min: Mi nur klopodas kompreni, chu chiuj
> (precipe la Akademianoj) ludas lau la samaj reguloj ...
Klare ekzistas diversaj opinioj.
> Mirigas min precipe tio, ke ano de la Akademio kontestas la
> autoritatecon de ghuste tiu chi Akademio: Au tia Akademiano estas en
> la "malghusta" Akademio, au la Akademio devas ludi lau la reguloj de
> la koncerna Akademiano.
Bonaj demandoj.
> Kion mi pretervidas?
Eble nenion.
--
Bertilo Wennergren
> Bonvole ne miskomprenu min: Mi nur klopodas kompreni, chu chiuj
(precipe la Akademianoj) ludas lau la samaj reguloj ...
Simpla respondo: ne! Ĉiu ludas laŭ tio, kio estas laŭ li preferinda.
> Mirigas min precipe tio, ke ano de la Akademio kontestas la
autoritatecon de ghuste tiu chi Akademio: Au tia Akademiano estas en
la "malghusta" Akademio, au la Akademio devas ludi lau la reguloj de
la koncerna Akademiano.
Aliflanke oni diras, ke ordonojn kontraŭajn al via konscienco vi prefere ne
obeu, por eviti pli grandajn kolektivajn problemojn. Francisko protestas
kontraŭ ĉio, kio laŭ li estas kontraŭa al la Fundamento.
Amike
Renato
> Chu en tiu chi forumo estas vere nur mi, kiu havas tian starpunkton?
Mi pensas, ke ne kaj ke vi estas en bona kompanio, sed ankaŭ Francisko havas
samopiniantojn (vidu la polemikon inter Geraldo Mattos kaj Perla Martinelli)
kaj estas tria partio, kiel mi, kiu pensas, ke sendepende de la Antaŭparolo
oni devas decidi pri ĉiu unuopa radiko.
Amike
Renato
Mi ja samopinias.
Aliflanke mi sufiĉe samopinias ankaŭ kun Renato. Ambaŭ flankoj
necesas.
--
Bertilo Wennergren
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> Alie ne estas kompreneble al mi, kial ekzemple Francisko kontestas la
autoritatecon de la Akademio oficialigi novajn vortojn kaj formojn
novajn (kiel ekzemple "sledo" kaj "komenti"). La permeso fari ion tian
ja estas determinita en la Antauparolo.
Kara Andreas, bonvolu forgesi pri la Antaŭparolo kaj pri rezonadoj pri la
Antaŭparolo. Francisko malparobas ekzemple tiuj du novajn radikojn, ĉar li
opinias ke "komentari-" estas en la Fundamento kaj ke "sledo" estas pli
oportune direbla per kunmetado de fundamentaj radikoj.
Amike
Renato
> Ni do bezonas kroman diskutgrupon, kiu traktos pri tiuj bazaj
konceptoj, kaj de kiuj parte dependas la laboro de "la bona lingvo".
Eble pro manko de pli taŭga listo, ĉi tiu listo estas iĝanta iuspeca
ĝenerala listo. Mi petas, ke demandoj ekster tiuj pri vort-trezoro de
Esperanto estu traktataj en la listo tutmondeca...@yahoogroups.com.
Nealiĝintoj bonvolu aliĝi al ĝi.
Amike
Renato
> Temas
pri la demando, chu oni akceptas, ke la Akademio estas autoritata
oficiale aprobi la koncernajn radikojn kaj ke sekve de tio chiuj
esperantistoj rajtas uzi ilin sen tio, proe esti riproche admonata de
la malaprobanto.
Nu, nia movado estas libervola, kaj pro tio, se Francisko malsamopinias pri difinitajn decidojn de la Akademio, li riproĉos vin kaj min ĝis la morto. Vi ne havas rimedojn eviti tion.
Amike
Renato
From: Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com>
Date: Jul 29 11:54AM -0700
Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/1a22db412f24b149
Esperanto (oni vidu la §-on 4-an de la Deklaracio pri la Esenco de la
Esperantismo"), el kio sekvas, ke io klare malkonforma al la Fundamento
estas plene fremda je tiu lingvo, ankau se kvazaue oficialigita de akademio.
Tio sonas kvazaw oni atendus, ke novaj formoj/vortoj/esprimoj neniam estus necesaj.
Law mia scio nur unu/du lingvoj sukcesis tiukampe: la ajmara (reale parolata ekde
jarcentoj cxirkaw lago titikaka) kaj njuwspiko (parolata , bonsxance, nur en la
libro "1984")
1) Chu vi kontestas, ke lau la "Deklaracio pri la Esenco de la
Esperantismo" la Akademio de Esperanto estas autoritata je rekomendado
de formoj novaj, kiel tio chi estas determinita en la oka alineo de la
Antauparolo al la Fundamento de Esperanto?..
Francisko:
Ø Efektive multaj siadiraj Esperantistoj tiajn kaj alispecajn nenecesajn novajhojn proponadas, uzadas, ech (kio estas malhonestajho) instruadas al lernantoj. Sed chu nia grupo ne starighis ghuste por tion kontraubatali ?
Jes. La debato povas esti, pri kio estas necesa, kaj kio estas nenecesa.
Cetere, en ĉi tiu listo oni prefere debatu pri vortaraj nenecesaĵoj kaj en ‘tutmondeca...@yahoogroups.com’ pri aliaj pli ĝenerlaaj temoj.
Amike
Renato