> Estas sciate ke Corsetti, kvankvam maldekstrulo, farus el
> PIVoj grandan gxojfajron.
estu same sciate, ke mi, kvankam maldekstrulo kaj pledanto por
libereco de opini-esprimado, volonte barus disvastigon kaj
represon de PIV *kia gxi nun estas*
> Tamen PIV estas ege utila por nia laboro... ecx nepra.
gxi plupunkte estas ege malutila al homoj kiuj volas lerni esp-on
> Ekzemple, jen gxiaj difinoj:
> - jxargono=lingvajxo , konsistanta el pli-malpli kripligitaj vortoj
> pruntitaj el diversaj lingvoj, kaj uzata de alilingvanoj por faciligi
> la interkomprenigxon pri cxiutagaj aferoj
kripligita? alilingvanoj?
> - slango=konvencia lingvo, konsistanta el intence kripligitaj aux
> fremdoriginaj vortoj, uzata de samprofesiuloj, por ne esti
> komprenataj de lajtoj.
> El tiuj difinoj mi komprenas ke la diferenco estas nur nuanca.
El du netrafaj priskriboj, kaj preskaw fundamentalisma kredo je
PIV, vi distilas netrafan konkludon - vivu njuwspikismo
Cetere, kio estas "lajto"?
gxis, Ronaldo
Rilate al fido pri PIV, anstataŭ troigi alies penson, brempsu vian
kontrauxfundamentismon.
Senbalastigi grandkvante PIVon el neologismoj ne signifas malagnoski la
tutan laboron de aliaj samideanoj, kiuj multe labor-is/-as, kaj kiuj
ir-i/-as alian vojon de la de ni irata.
Se ni kondutas prudente kaj malagrese eble la du vojoj renkontigx-OS.
Sume:
- oni ne forjxetu la bebon kune kun la malpura akvo;
- mi min sentas malpli fundamentisma ol vi.
J-K Rinaldo
bonvolu ne diskuti inter vi pri teoriaj problemoj. Se vi volas helpi,
bonvolu surpreni la respondecon legi unu literon de NPIV kaj listigi la
vortojn laŭ vi nenecesajn.
Amike
Renato