Mi origine pripensis pri la vorto "terminalo" en la senco de parto de flughaveno, sed fakte ghi havas du chefajn signifojn (lau ReVo):
1.
Loko, konstruaĵaro aranĝita por atendo, enveturiliĝo aŭ
elveturiliĝo de vojaĝantoj aŭ transportaĵoj. (En flughaveno au haveno)
2. Aparato por atingi foran komputilon, al kiu lasta la
terminalo estas konektita per datumtransmeta lineo. Ofte
terminalo estas persona komputilo.
Lau mia rapida rigardo al la germanlingva kaj anglalingva artikolo pri la aparato nomata "terminal", la difino en ReVo ne estas tre bona, kaj tiuj aparatoj nuntempe ne plu estas tiel oftaj. Por tiu aparato eblus diri eble "fin-aparato", sed mi ne certas, chu mi tute bone komprenis pri kio temas.
Sed min interesas chefe la unua signifo: Chu ni akceptu "terminalo" por ghi, au chu ni penu elpensi iun alternativon. Chu iuj jam uzis iun alternativon? Chu povus taugi "flugstacio" por la koncerna parto de la flughaveno? Alian ne tro longan alternativon mi ne kapablas elpensi, sed eble iu el vi.
Amike,
Marcos