Renato Corsetti:
>paludism-o --> malari-o
Por mi ne estas problemo uzi “malario”, cxar ja temas pri vorto kiu ecx venas
gxuste el la itala (mal-aria = malbona aero).
Ankaux “paludismo” venas el la itala (palude = marcxo), sed temas pri vorto uzata nur en klera medicina kunteksto; meza italo versxajne subkomprenas ke temas pri io ligita kun marcxoj, sed probable li ne trafas la precizan signifon. Mi neniam uzis cxi tiun vorton en esperanto.
Se oni volas lauxeble ekspluatu fundamentajn radikojn, mi atentigas, ke alia nomo de malario estas “marcxa febro” (en la itala, “febbre delle paludi” = febro de la marcxoj).
Gxis
Antonio
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--
> dankon al antonio kaj thu!
>
> provizore mi registris
>
> paludismo --> malario
>
> mi hezitis aldoni "marc^a febro" , sed mi faros, se vi opinais tion utila.
>
> amike
>
> renato
>
>