membro-ŝtato aŭ membroŝtato

2 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 8, 2010, 11:51:20 AM3/8/10
to ED-LBLdiskutlisto
Mi adresas al vi demandon, eble iom eksterteman, pri la citita vorto
uzata en kunteksto de Eŭropunio.

Estas iuj kiu preferas la unan formon "membro-ŝtato", konsiderinte ĝin
apudmeto (de du radikoj, kun la sama funkcio en la vorto, ne
interligitaj per prepozicio aŭ subordigo de unu radiko al la alia). Ja
en la apudmetoj oni disdividas per streketo: dolĉa-acida gusto,
surda-muta homo, ŝoforo-ĝardenisto, vole-nevole.

Aliaj preferas la duan formon "membroŝtato", konsiderante ĝin
kunmetaĵon, laŭ la uzo en la ĝermanaj lingvoj: ŝtato, kiu membras (en EU).

Kion vi opinias?
J-K

Ronald Schindler

unread,
Mar 8, 2010, 1:21:58 PM3/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Estas iuj kiu preferas la unan formon "membro-ŝtato", konsiderinte ĝin
apudmeto (de du radikoj, kun la sama funkcio en la vorto, ne
interligitaj per prepozicio aŭ subordigo de unu radiko al la alia). Ja
en la apudmetoj oni disdividas per streketo: dolĉa-acida gusto,
surda-muta homo, ŝoforo-ĝardenisto, vole-nevole.

Aliaj preferas la duan formon "membroŝtato", konsiderante ĝin
kunmetaĵon, laŭ la uzo en la ĝermanaj lingvoj: ŝtato, kiu membras (en EU).

Kion vi opinias?
J-K

Sub http://eo.wikipedia.org/wiki/Membro%C5%9Dtato
estas skribita membroŝtato. Tiun formon mi preferas.

Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Mar 8, 2010, 4:20:43 PM3/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:
Kion vi opinias?
  
Persone mi opinias ke membroŝtato (do, kunmetaĵo) estas la ĝusta vorto, ĉar temas pri "ŝtato, kiu estas membro".

La apudmeto "ŝtato membro" venas el la latinidaj lingvoj, en kiuj ĝi estas la sola sistemo uzebla, ekzemple "lo stato membro" en la itala pro la maleblo facile fari kunmetitan vorton.

Cetere, tamen, mi ne vidas kial uzo de la streketo povus ŝanĝi la signifon de la vorto.

Ĉu ni devus havi linion pri tio?

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Mar 8, 2010, 7:35:19 PM3/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/8 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

J-K:
Kion vi opinias?
  
Persone mi opinias ke membroŝtato (do, kunmetaĵo) estas la ĝusta vorto, ĉar temas pri "ŝtato, kiu estas membro".
    Ni rerigardu al la Regulo 11-a : la chefa "vorto" (ni komprenu : la chefa vortero au radiko) venas che la fino. Nu, en "membro-shtato", nek "membro", nek "shtato" estas chefa rilate al la alia, sed unu sama priparolatajho estas "shtato" kaj estas "membro". Komparu kun "membro(-)abonanto", "urbestro(-)deputito", "sekretario(-)kasisto", k. t. p. !  Ne temas pri o de o (kun laubezone vastigita senco de "de"), sed pri o o (= o, kiu estas o).
      Oni povus skribi kun interspaco intervorta,  kaj tiel oni devas tiam, kiam ial mankas la streketo kunliga : "sekretario kasisto", "membro abonanto", k. s.  La streketo kunliga malhelpas komprenon, kvazau iu homo pro ia hazardo samtempe havus du oficojn, trudante tiun manieron kompreni, ke temas pri unu ofico tia, ke la oficulo havas taskon ne-disigeble sekretarian kaj kasistan. SHajnas al mi, ke simile estas pri la ceteraj chi-supraj ekzemploj.

     Alispeca demando levighas pri la signifo de la radiko "shtat/". CHu ne pli bone estus chi tie uzi la radikon "regn/" ?



La apudmeto "ŝtato membro" venas el la latinidaj lingvoj, en kiuj ĝi estas la sola sistemo uzebla, ekzemple "lo stato membro" en la itala pro la maleblo facile fari kunmetitan vorton.

Cetere, tamen, mi ne vidas kial uzo de la streketo povus ŝanĝi la signifon de la vorto.

Ĉu ni devus havi linion pri tio?

Amike

Renato


--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2010, 2:31:53 AM3/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
en "membro-shtato", nek "membro", nek "shtato" estas chefa rilate al la alia, sed unu sama priparolatajho estas "shtato" kaj estas "membro".
Verŝajne temas pri malsama percepto de la afero. Mi komprenas tiun esprimon: Ŝtato, kiu estas membro = Membra ŝtato.

Pri "membro kaj abonanto" mi ne vere scias, kiu estas la ĉefa koncepto.

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 10, 2010, 1:44:06 AM3/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
En aglutina lingvo, do en Esperanto, ekzistas du specoj de kunmetoj:
Unu tre malgranda, en kiu du radikoj, do du nocioj, adicii&#285;as. P.A.G.
konsilas diferencigi tiun klason metante streketon inter la du elementoj:
franc-itala vortaro; membro-abonanto. Ili estas pse&#365;dokunmetoj. Neniu
el la du elementoj difinas la alian, ne temas pri francece itala, nek pri
membreca abonanto. La streketo indikas, ke neniu el la du estas
&#265;efelemento nek flankelemento.
La dua speco okazas oftege. En &#285;i la lasta vorto estas la
&#265;efelemento kaj la anta&#365;a estas la flankelemento. Ili
distingi&#285;as de la unua grupo per tio, ke ili ne havas streketon
en si kaj formas unu vorton: matenman&#285;o.
La angla lingvo (ka&#349;e aglutina!) bone montras la diferencon per
la akcento kaj la tono: en la unua grupo la lasta elemento havas la
samajn tonon kaj akcenton kiel la unua elemento, dum en la oftegaj
veraj vortkunmetoj, kiel "membro&#349;tato", la tono kaj la akcento
sur la lasta elemento estas pli malaltaj, En Esperanto mi faras la
samon, sed mi ne scias, kion faras Esperantistoj de neaglutinaj
lingvoj. &#264;iukaze la unua elemento difinas la lastan elementon.
En aglutinaj lingvoj la tono kaj akcento montri&#285;as anka&#365; en
la komparo inter ekz. "la membra &#349;tato", kie "&#349;tato" havas
la samajn (same kiel en la neveraj kunmetoj, "membro-abonanto), dum
en "membro&#349;tato" la vorto "&#349;tato" havas malaltajn.


> Francisko:
>> en "/membro-shtato/", nek "/membro/", nek "/shtato/" estas chefa


>> rilate al la alia, sed unu sama priparolatajho estas "shtato" kaj
>> estas "membro".
> Verŝajne temas pri malsama percepto de la afero. Mi komprenas tiun
> esprimon: Ŝtato, kiu estas membro = Membra ŝtato.
>
> Pri "membro kaj abonanto" mi ne vere scias, kiu estas la ĉefa koncepto.
>
> Amike
>
> Renato
>
>

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Renato Corsetti

unread,
Mar 10, 2010, 12:54:25 PM3/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Marcel, pro via klarigo de al du specoj de kunmetado.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Mar 11, 2010, 3:42:25 PM3/11/10
to la bona lingvo
On 8 Mrz., 17:51, "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"
<esperanto...@libero.it> wrote:

> Estas iuj kiu preferas la unan formon "membro-ŝtato" [...]


> Aliaj preferas la duan formon "membroŝtato"

En PMEG estas prezentita ech tria formo: "shtatojn-membrojn" (okaze de
akuzativa pluralo):
http://h.bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_priskriboj/apudmeto.html

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
Mar 12, 2010, 6:16:19 AM3/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/3/9 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Francisko:
en "membro-shtato", nek "membro", nek "shtato" estas chefa rilate al la alia, sed unu sama priparolatajho estas "shtato" kaj estas "membro".
Verŝajne temas pri malsama percepto de la afero. Mi komprenas tiun esprimon: Ŝtato, kiu estas membro = Membra ŝtato.
     Kion do  signifas "membra shtato" ?
     SHajnas al mi, ke "shtato, kiu estas membro" estas "shtato membro". En mia antaua interveno chi-tiu-tema, tro atentinte pri la demando, chu oni skribu unuvorte au ne, mi malprave proponis la inversan "membro shtato". Ja iuj shtatoj estas "membroj" de la organizajho, kaj aliaj (ankorau) ne estas membroj de tiu.
     Restas pendanta la demando pri taugeco de "shtat/". Se mi devus proprainiciate paroli pri la regnoj alighintaj al iu organizajho, mi parolus pri "alighintaj regnoj".

 
Pri "membro kaj abonanto" mi ne vere scias, kiu estas la ĉefa koncepto.
     Inverse, inter la membroj iuj estas abonantoj, aliaj ne. En ambau okazoj, kvankam neniu el la du vortoj gramatike dependas de la alia en maniero simila al tiu de komplemento ligita per prepozicio au al tiu de adjektivo venanta apud substantivo, tamen shajnas klare, ke unu pliprecizigas tion, kion oni per la alia diris.

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2010, 7:04:48 AM3/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

inter la membroj iuj estas abonantoj, aliaj ne. En ambau okazoj, kvankam neniu el la du vortoj gramatike dependas de la alia en maniero simila al tiu de komplemento ligita per prepozicio au al tiu de adjektivo venanta apud substantivo, tamen shajnas klare, ke unu pliprecizigas tion, kion oni per la alia diris.
Se estas tiel, mi dirus "abonanta membro/abona membro" aŭ abonanto-membro.

Amike

Renato


Pjer

unread,
Mar 12, 2010, 8:40:06 AM3/12/10
to la bona lingvo
Konsentite. Pri la proponitaj vortoj en tiu kunteksto : membro-shtato
= membra shtato = membroshtato, ech = shtato-membro sed : shtatomembro
ne taùgas char, se mi ne eraras, en Eùropo nur shtato povas esti
membro!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages