bravisim-e

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 21, 2009, 4:49:10 PM4/21/09
to °listo 'la bona lingvo'
bravisim-e [zam] --> bon-eg-e

??????

renato

Leo De Cooman

unread,
Apr 21, 2009, 5:15:43 PM4/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> bravisim-e [zam] --> bon-eg-e

bravisim-e [zam] --> brav-eg-e ?

Amike salutas
Leo

Antonio De Salvo

unread,
Apr 21, 2009, 5:42:45 PM4/21/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:
> bravisim-e [zam] --> bon-eg-e

Leo:


>bravisim-e [zam] --> brav-eg-e ?

Mi uzas ankaux: lertege! grandioze!
(ne temas pri kuragxo, sed pri lerteco)

Gxis
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Apr 22, 2009, 2:31:50 AM4/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
  
bravisim-e [zam] --> brav-eg-e    ?
    

Ŝajne ekzistas malsamaj opinioj pri la signifo de "brav-". Prefere ni evitu tiun vorton.

Antonio:

Mi uzas ankaux: lertege! grandioze!
  
Bone.  Mi aldonas.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Apr 22, 2009, 9:48:46 AM4/22/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/4/22 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
 
Leo:
  bravisim-e [zam] --> brav-eg-e    ?
     Mi (Francisko) konsentas kun Leo, ke "brav/" estas la plej ghusta radiko.
 
Ŝajne ekzistas malsamaj opinioj pri la signifo de "brav-". Prefere ni evitu tiun vorton.
     Precize pro la ekzisto de "malsamaj opinioj" povas utili nia interveno. Pri "brav/" tio gravas, ke la homoj ne kredu, ke la baza signifo estus "sentima" au io tre proksima.
 
 
Antonio:
 
Mi uzas ankaux: lertege! grandioze!
 
Bone.  Mi aldonas.
     CHar ne temas pri tre precizasignifa vorto, ankau iuj aliaj radikoj, ankau se iom malpli trafaj, shajnas al mi allaseblaj apud "brav/". CHi tiu lasta tamen devas resti, lau mia opinio, ke ghia foresto ne erarigu pri ghia signifo la uzantojn de nia tabelo.
     Pri "grandioz/" levighas tiu malfacilajho, ke ghi nenion pli diras, ol "impon/". Iun el tiuj du ni do devas malrekomendi, kun rekomendo, ke oni uzu la alian. Bedaurinde neniu el ili estas Fundamenta, kaj ambau ili shajnas iom firme Zamenhofaj. Mi preferas la duan, pro impreso, ke tiu estas pli firme Esperanta, kaj, aliflanke, ghi havas signifon iom pli, vastan (alivorte : kutimantoj de ambau radikoj pli facile povas akcepti la radikon "impon/" anstatau la radikon "grandioz/", ol reciproke.
 
     Kun Antonio mi konsentas, ke necesas la ekkrisigno, char nur ekkrie tiuj adverboj estas (kun la chi-tiea signifo)uzataj.
     Mi do proponas la jenon au parton de tio (kun [zam] nur se konfirmighos, ke la vorte estas iom firme Zamenhofa, pri kio mi dubas, sed mankas almi tempo por priesploro *) :
bravisim·e ! [zam] → brav·eg·e !, bon·eg·e !, lert·eg·e !, impon-e !

     Amike  salutas                          Francisko

Renato Corsetti

unread,
Apr 22, 2009, 4:43:47 PM4/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

Precize pro la ekzisto de "malsamaj opinioj" povas utili nia interveno. Pri "brav/" tio gravas, ke la homoj ne kredu, ke la baza signifo estus "sentima" au io tre proksima. 
Sed unue ni devus interkonsenti inter ni, kion signifas "brav-". Se eĉ la Akademio ne sukcesas....

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Apr 22, 2009, 6:41:30 PM4/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
bravisim- ne estas esp-a radiko. La vorto bravissime' estas itala,
kaj estas iom internacie uzata kiel interjekcio (?) kies signifo estas:
"bonege farita". Provoj ligi gxin al la mem jam evitenda "brava" nur
pligrandigus la konfuzon
gxis, Ronaldo

Fra Simo

unread,
Apr 23, 2009, 6:36:51 AM4/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/4/22 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Francisko:

Precize pro la ekzisto de "malsamaj opinioj" povas utili nia interveno. Pri "brav/" tio gravas, ke la homoj ne kredu, ke la baza signifo estus "sentima" au io tre proksima. 
Sed unue ni devus interkonsenti inter ni, kion signifas "brav-". Se eĉ la Akademio ne sukcesas....
     Se la Akademio konstante sukcesus pri io sagha interkonsenti, ne utilus krei nian grupon  "la-bona-lingvo" .
330.gif
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages