La "noticoj" de Nunonia.com

4 views
Skip to first unread message

ts

unread,
Feb 27, 2012, 9:00:19 AM2/27/12
to la bona lingvo

Chu iuj povus atentigi la prizorgantojn de la cetere bonega projekto
http://nunonia.com
ke ilia uzo de "noticoj" estas hispanismo.

notic·o → (mal·long·a) nov·aĵ·o

Mi jam skribis al ili antau iom da tempo. Ankau F Rebelon de Gxangalo
mi vane provis
atentigi pri tio antau kelkaj jaroj.
Estus bone se hispanlingvanoj au/kaj akademianoj provu refoje konvinki
ilin.

Thierry
http://interpopolalingvo.inf.hu/

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2012, 9:50:40 AM2/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Thierry:


>  Estus bone se hispanlingvanoj au/kaj akademianoj provu refoje konvinki ilin.

Mi provis siatempe sensukcese. Mi reprovos.

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
ren...@esperanto.org

Harri Laine

unread,
Mar 6, 2012, 4:23:23 AM3/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
ts skribis, 27.2.2012 16:00:

> ke ilia uzo de "noticoj" estas hispanismo.
>
> notic·o → (mal·long·a) nov·aĵ·o

La signifo de "notico" en Esperanto estas plene malklara,
kaj verŝajne ĉiuj uzoj simple spegulas iun similan
alilingvan vorton. Laŭ PIV, ĝi ne estas unuavice novaĵo,
sed "iom longa k detala noto pri iu temo".

Ekzemple, por la 9-a eldono de la Fundemanto Albault verkis
"Ĝeneralan enkondukan noticon", kiu estas 20 paĝojn longa.
Estas tie ankaŭ "Klariga notico al la deklaracio pri
esperantismo". Eble PIV kaj Albault vidas en la vorto
iun francan signifon. Rimarkindas ankaŭ la malaj
interpretoj pri amplekso de "notico": ĉu "mallonga novaĵo",
ĉu "longa kaj detala noto".

Ĝis nun mi ne rimarkis (I didn't notice) iun preni la
signifojn (ekz. "rimarko" aŭ "avizo") el simila angla
vorto.

Mi preferus ŝanĝi la linion al

notico -> novaĵeto, noto

(sed la sagon mi ne ŝatas)

Amike
Harri


Marcos Cramer

unread,
Mar 6, 2012, 4:30:11 AM3/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Harri skribis:

La signifo de "notico" en Esperanto estas plene malklara,
kaj verŝajne ĉiuj uzoj simple spegulas iun similan
alilingvan vorton. Laŭ PIV, ĝi ne estas unuavice novaĵo,
sed "iom longa k detala noto pri iu temo".

Ekzemple, por la 9-a eldono de la Fundemanto Albault verkis
"Ĝeneralan enkondukan noticon", kiu estas 20 paĝojn longa.
Estas tie ankaŭ "Klariga notico al la deklaracio pri
esperantismo". Eble PIV kaj Albault vidas en la vorto
iun francan signifon. Rimarkindas ankaŭ la malaj
interpretoj pri amplekso de "notico": ĉu "mallonga novaĵo",
ĉu "longa kaj detala noto".

Indus informi la redaktistaron de Nunonia pri tiu malklareco de la vorto. Mi jam sendis mian mesaĝon pri "notico" al ili, kaj sekve laŭ mi estus preferinde se tiun atentigon faras iu alia, kiu ankoraŭ ne sendis mesaĝon pri la temo al ili.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2012, 7:09:05 AM3/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
>   Mi preferus ŝanĝi la linion al
notico -> novaĵeto, noto
Mi kontrolis la vorton en PIV kaj efektive PIV estas tiom francisma kiom mi estas italisma. En la itala "notizia = noticja" signifas simple "novaĵo" sed indiko pri mallongeco.

Aliaj listanoj diru al mi, kion mi faru.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2012, 7:18:23 AM3/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

Indus informi la redaktistaron de Nunonia pri tiu malklareco de la vorto. Mi jam sendis mian mesaĝon pri "notico" al ili, kaj sekve laŭ mi estus preferinde se tiun atentigon faras iu alia, kiu ankoraŭ ne sendis mesaĝon pri la temo al ili.
Harri, vi estas la ideala atentiganto.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages