poento, konkurenco

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 8, 2007, 6:53:59 AM12/8/07
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la linion

poento = gajn punkto, punkt nombro

"Poento" estas Fundamenta vorto, kaj ghia signifo neniel rilatas al la signifo de "punkto". Lau mi ni do tute forigu tiun linion el nia listo.

Aldone mi proponas jenan linion:

konkurenc-o --> konkur-o

Marcos

Pilar Otto

unread,
Dec 10, 2007, 4:49:03 AM12/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Aldone mi proponas jenan linion:
>
> konkurenc-o --> konkur-o

"Konkuri" kaj "konkurso" estas Fundamentaj vortoj, "konkurenco" estas
oficiala kaj rilatas nur al komerco, do "konkurado pri pozicio en la
merkato". Se oni entute proponu anstatauxigon de "konkurenco", gxi estu ne
simple "konkuro", sed "komerca konkurado". Sed mi sxatas konservi
"konkurenco"n kiel vorton, en kiun mi povas meti mian negativan sintenon pri
stultiga komerca konkurado - male al la principe noba (sed jam komerce
infektita) sporta konkurado.

Cxu oni anatemos cxi tiun intervenon pro ne-neuxtraleco?

Otto

ts

unread,
Dec 10, 2007, 12:58:36 PM12/10/07
to la bona lingvo
>> *poento* = gajn punkto, punkt nombro
> "Poento" estas Fundamenta vorto, kaj ghia signifo neniel rilatas al la
> signifo de "punkto".

Lau mi ne estas vero, ke ghia signifo neniel rilatas al "punkto". En
multaj lingvoj oni uzas la saman vorton por ambau
FR point, DE Punkt, HU pont, EN point ktp...
Vershajne oni notis la "poentojn" per "punktoj" kaj de tie ghi
metafore devenas.

>Poento" estas Fundamenta vorto
Se vorto estas Fundamenta tio neniel signifas, ke oni ne rajtas
proponi alian anstatau ghi en la listo per la signo "=".
Ekzemple: tornistr-o = dorso-sak-o

> Lau mi ni do tute forigu tiun linion el nia listo.
La ghisnuna linio ne estas tro bona. Sed eble ni trovos solvon
(punktumo, punktajho ???...)
En PIV (Preskau Ido-Vortaro) "punkto" jam havas multajn signifojn. Do
eble ne ghenas metafore aldoni plian en la signifo de "poento",
konservante tamen chi-lastan pro ghia Fundamenteco.

Thierry

ts

unread,
Dec 10, 2007, 1:22:29 PM12/10/07
to la bona lingvo
> > Aldone mi proponas jenan linion:
>
> > konkurenc-o --> konkur-o
>

Jes. Oni ja diras ekzemple "tiu firmao havas multajn konkurantojn".
Sed eble: konkurenc-o = konkur-ad-o

Thierry
PS: nun "lud-seri-o" (EN "set" en teniso) komencas plachi al mi.

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2007, 3:39:00 PM12/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> > Lau mi ni do tute forigu tiun linion el nia listo.

Thierry:

>La ghisnuna linio ne estas tro bona. Sed eble ni trovos solvon
>(punktumo, punktajho ???...)

Bone. Ni provu trovi la bonan linion. Tiam mi remetso g'in.

Kiel oni diras "poento" kaj "punkto" en viaj lingvoj?

En la itala ambau' estas "punto".

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.org>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2007, 3:35:57 PM12/10/07
to la-bona...@googlegroups.com

>konkurenc-o = konkur-ad-o

>nun "lud-seri-o" (EN "set" en teniso) komencas plachi al mi.

bone.

amike

renato

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2007, 3:55:58 PM12/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

Otto:

> Cxu oni anatemos cxi tiun intervenon pro ne-neuxtraleco?

Tute ne, c'ar ni c'iuj devus esti anatemitaj.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Dec 10, 2007, 5:25:54 PM12/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel oni diras "poento" kaj "punkto" en viaj lingvoj?

En la norvega: punkto estas "punkt" en konkreta kaj figura sencoj: punkto
sur linio, punkto de tagordo, turnpunkto, elirpunkto ktp. En konkreta senco
gxi ankaux povas esti "prikk". La interpunkcia signo "." estas "punktum".
Tri punktojn, "...", oni tamen ankaux povas nomi "3 prikker".
Poento estas "poeng" (norvega adapto de la franca "point"). "Poeng" povas
signifi ankaux "pinto" = "esenco", ekz. de parolado. Bona sxerco, aux
limeriko, devas havi "poeng" cxe la fino.

En la dana oni faras interesan distingon inter tiuj du "poeng"oj. Sporta
(aux ekzamena?) poento estas "point", pinto/esenco estas "pointe".

En la hispana, punkto kaj poento estas "punto".

En la rusa, punkto estas "tocxka" (kaj ankaux "punkt" en iuj figuraj
sencoj), poento estas "ocxko" ("okuleto", laux unu vortaro, ekz., okuleto de
ludkarto; sed mi supozas, ke ankaux tiel oni nomas la "okuletojn" de
jxetkubo).

Otto

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2007, 5:35:07 PM12/10/07
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, otto!

s'ajnas al mi ke "viaj lingvoj" (krom la hispana) havas du apartajn vortojn.

amike

renato

Harri Laine

unread,
Dec 11, 2007, 4:39:14 AM12/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti kirjoitti:

> Kiel oni diras "poento" kaj "punkto" en viaj lingvoj?

En la finna oni havas unu vorton "piste" por ambaux signifoj. Gxi ne
kovras absolute cxiujn signifojn de "punkto"; ekz. por eroj en listo,
temoj de diskuto aux por iom gxenerale diri "loko" oni uzas aux
preferas aliajn vortojn. Por "poento" iom popularas ankaux "pointsi",
evidente el la angla, sed gxi ne tauxgas por afereca uzo

La vorto "poento" estas bona Funadmenta vorto. En la vortaro

poento = gajn punkto, punkt nombro

bv. aldoni streketojn, cxar estas kunmetajxoj. "Punkt-nombro" estas
problema sinonimo, cxar "akiris tri poentojn" ne estas "akiris tri
punkt-nombrojn".

Aliaj eblaj sinonimoj: kalkul-punkto, valor-unuo, taks-unuo, unuo. Tiu
lasta tauxgas precipe, se oni uzas la vorton "poento" pri
indicoj (mi vidis tian uzon, sed PIV ne montras gxin), ekz. la indico
Dow Jones de la Nov-Jorka borso hieraux falis je 35 poentoj", "la
vivkosta indico altigxis de 183 al 188, do je 5 poentoj".

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Dec 11, 2007, 4:59:04 AM12/11/07
to la-bona...@googlegroups.com

>La vorto "poento" estas bona Funadmenta vorto. . . .

>Aliaj eblaj sinonimoj: kalkul-punkto, valor-unuo, taks-unuo, unuo.

Dankon, Harri!

Momente mi s'ang'is al:

poento [fun] = valor-unu-o, taks-unu-o, unu-o <br>

Mi kredas ke en tia malforta formo la linio povas resti.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 11, 2007, 3:29:24 PM12/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
poento [fun] = valor-unu-o, taks-unu-o, unu-o <br>

Mi kredas ke en tia malforta formo la linio povas resti.


Ghi almenau estas multe pli akceptebla ol en la origina formo.

Marcos

Keyhan Sayadpour

unread,
Dec 12, 2007, 5:02:04 AM12/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
 En la persa estas Emtiaaz por poento kaj Noqte por punkto kiuj ambaux estas arabdevenaj. Do oni distingas inter tiuj du signifoj. Kelkfoje por poento ankaux oni uzas la francan point.
 
Sincere,
Keyhan

 

HIROTAKA Masaaki

unread,
Dec 12, 2007, 5:26:25 AM12/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Renato Corsetti/Korseti skribis:


>Kiel oni diras "poento" kaj "punkto" en viaj lingvoj?

En la japana
poento = "toku-ten" (akir-punkto); "ten-suu" (punkto-nombro); "pointo"
(el la angla)
"ten" (punkto) en la kuntekto "3 ten wo toru" (akiri 3
poentojn);
punkto = "ten"

Amike

2007/12/12 [mer.] HIROTAKA Masaaki
_______________________________________ http://www.vastalto.com/

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2007, 5:31:29 AM12/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Hirotaka Masaaki:

>punkto = "ten"

Dankon, Hirotaka Masaaki! Por ke mi komprenu g'is la fundo: C'u "ten"
estas "punkto" ankau' en "Post la fino de la frazo metu punkton"?

HIROTAKA Masaaki

unread,
Dec 12, 2007, 7:16:29 AM12/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti/Korseti skribis:

> Por ke mi komprenu g'is la fundo: C'u "ten" estas "punkto"
> ankau' en "Post la fino de la frazo metu punkton"?

En la japana skribo oni metas "ku-ten" (fraz-punkto), kiu
fakte estas malgranda cirkleto anstataux punkto.
Punkton metitan post la fino de alfabete skribita frazo oni
nomas "piriodo" (el la angla) aux "sxuusxi-hu" (fino-signo).

Amike.

2007/12/12 [mer.] HIROTAKA Masaaki
__________________________________ http://www.vastalto.com/

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2007, 8:21:38 AM12/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Hirotaka Masaaki:


En la japana skribo oni metas "ku-ten" (fraz-punkto)

Dankon! Fakte estas la sama elemento "ten".

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages