Re: denov-e

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
May 19, 2009, 6:31:28 PM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
necesas vorto kia "denove" cxar "re" havas du signifojn:
tiun de "denove" kaj "en la mala direkto"

gxis, Ronaldo


Marcos Cramer

unread,
May 20, 2009, 10:23:11 AM5/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
necesas vorto kia "denove" cxar "re" havas du signifojn:
tiun de "denove" kaj "en la mala direkto"

La antaŭ-afikso "re-" ja havas tiujn du signifojn. Sed la E-vorto "ree" nur havas la signifon de "denove", ĉar la signifon "en la malan direkton" oni esprimus per "reen".

Ĉiuokaze, la Fundamenta kaj tre kutima vorto "denove" tute ne estas kritikinda.

Amike,

Marcos

Fabio Bettani

unread,
May 20, 2009, 10:28:38 AM5/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu entute "nove" kaj "denove" havas malsaman nuancon, laŭ la listanoj?
Samkiel aliaj, mi tute ne komprenas, logike, la rolon de "de" en la kunmetaĵo.

--
Fabio

Cvi Solt

unread,
May 20, 2009, 2:48:49 PM5/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Denove signifas "refoje".
Eble, refoje post ia paŭzo,  refoje maltuj.

Cvi


2009/5/20 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
May 20, 2009, 4:44:20 PM5/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:
> Denove signifas "refoje".
Mi aldonas ankaŭ tiun al la samsignifaj esprimoj.

Tio respondas ankaŭ al la demando de Fabio.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
May 21, 2009, 12:53:07 PM5/21/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/5/20, Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>:

Ĉu entute "nove" kaj "denove" havas malsaman nuancon, laŭ la listanoj?
 
    Mi komprenas jene :
        --- "nov/e"  :  "en maniero nova" (do : "alie, ol en iu antaua fojo")
        --- "de/nov/e" : "ree" (do : "refarante ion jam antaue faritan", kaj eble ankau : "reekfarante ion jam antaue faratan")
     La du signifoj, kvankam eble ne precize malaj, estas forte kontrauaj.

Samkiel aliaj, mi tute ne komprenas, logike, la rolon de "de" en la kunmetaĵo.
 
     Ankau mi tiun ne komprenas.
     Tamen, char la vorto estas Fundamenta (dankon al Marcos por la rememorigo pri du aperoj en la Ekzercaro !), mi opinias, ke ni ne malrekomendu ghin, sed rezignu pri aperigo en nia tabelo.

 
 
 

Renato Corsetti

unread,
May 21, 2009, 1:37:11 PM5/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
char la vorto estas Fundamenta (dankon al Marcos por la rememorigo pri du aperoj en la Ekzercaro !), mi opinias, ke ni ne malrekomendu ghin, sed rezignu pri aperigo en nia tabelo.
Momente ni havas la linion:

de·nov·e [fun] ~ re·e, nov·e, re·foj·e

Pli milda ĝi ne povus esti. Sed eventuale proponu aliajn variaĵojn.

Renato


Marcos Cramer

unread,
May 22, 2009, 7:35:05 AM5/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:


> Momente ni havas la linion:
>
> de·nov·e [fun] ~ re·e, nov·e, re·foj·e
>
> Pli milda ĝi ne povus esti.

Ĉu ne estus pli milde tute ne havi linion pri la vorto?

Tio portas nin al la demando, kio estas la senco de la linioj kun "~". En la klarigoj pri nia paĝo troviĝas jena klarigo pri tiu signo:

----
La linio:

biologi-o ~ viv-scienc-o

devas esti legata: ni opinias, ke anstataŭ biologi- vi rajtas uzi la samsignifan viv-scienc-.
----

Aldone, en la pli koncizaj klarigoj supre kaj sube de ĉiu paĝo troviĝas jena klarigo. "La signo '~' estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo."

Do efektive la linioj kun tiu signo estas tre mildaj. Sed ne klaras, kio estas la diferenco inter decido ne havi iun linion kaj decido havi linion kun "~". Laŭ mia ĝisnuna kompreno, la signifo de linioj kun "~" ankaŭ povas esti, ke almenaŭ kelkaj el ni opinias la vorton anstataŭiginda, dum la konsento estas ke ni ne malrekomendu ĝin. Aŭ kiel la aliaj komprenas tiun signon?

Amike,

Marcos

PS: Mi rimarkis ke en la paĝo kun klarigoj pri nia listo ankoraŭ estas uzata streketo ("-") anstataŭ punkteto ("·") kiel dividilo inter vorteroj. Tion ni devas ankoraŭ ŝanĝi.

Renato Corsetti

unread,
May 22, 2009, 8:35:02 AM5/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ĉu ne estus pli milde tute ne havi linion pri la vorto?
Certe.

ne klaras, kio estas la diferenco inter decido ne havi iun linion kaj decido havi linion kun "~". Laŭ mia ĝisnuna kompreno, la signifo de linioj kun "~" ankaŭ povas esti, ke almenaŭ kelkaj el ni opinias la vorton anstataŭiginda, dum la konsento estas ke ni ne malrekomendu ĝin.
Mi pensas, ke vi pravas.

PS: Mi rimarkis ke en la paĝo kun klarigoj pri nia listo ankoraŭ estas uzata streketo ("-") anstataŭ punkteto ("·") kiel dividilo inter vorteroj. Tion ni devas ankoraŭ ŝanĝi.
Ankaŭ mi rigardos ĝin.

Amike

Renato



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages