From: "Antonio De Salvo"
Ronaldo:
>>jes, ekzistas blanka brasiko, rugxa, flor- , krispa, savoja,
>> brokolio, sed kiel nomi tiun kiun ni NL-anoj nomas verda,
>> dum germanoj diras wirsing ?
> jen:
(latine: brassica oleracea acephala sabauda): folia/ giganta/ savoja/ verda
brasiko; foliobrasiko; savojbrasiko
Nu, mi povus akcepti ke verda brasiko eglas al (verda, neflava)
savoja brasiko, sed law desmedt savooiekool estas savoja brasiko
kio egalu al sabeliko.
Tamen, law PIV, sabeliko egalas al krispa brasiko kiu law desmedt
estas nederlande "boerenkool", aw germane gruenkohl....
iom eksterteme, Ronaldo
Mi resendas al la diskuto okazinta antaux kelka tempo pri sabeliko (resume:
ekzistas pluraj specoj de savoja brasiko; unu el ili estas tiu krispa).
Bonan nokton
Antonio
iom eksterteme, Ronaldo<
Temas pri tre interesa temo - la klasifikado kaj nomado de la diversaj
specioj, subspecioj au simple kultivajhoj de brasikoj.
La germana <Wirsing> estas en Eo "sabeliko" lau vortaro Matthias/Weidmann.
<Grünkohl>, la verda brasiko estas en Esperanto "krispa brasiko".
Ghenerale mi proponus komisionon pri fakterminoj de
agrikulturo/biologio/zoologio kaj parencaj fakoj.
Kunlaboro kun NBN eble taugus.
Elkore
Ronaldo S.
Pri diversaj specoj de brasiko, mi resendas al la koncerna pagxo de mia
konstruata reta vortaro:
http://www.swahili.it/glossword/index.php?a=term&d=7&t=11911
gxis
Antonio
Ghenerale mi proponus komisionon pri fakterminoj de agrikulturo/biologio/zoologio kaj parencaj fakoj. Kunlaboro kun NBN eble taugus.
>Mi resendas al la diskuto okazinta antaux kelka tempo pri sabeliko
> (resume:ekzistas pluraj specoj de savoja brasiko; unu el ili estas
> tiu krispa).
Povas esti ke verda savoja egalas al sabeliko, sed boerenkool aw
gruenkohl (brassica oleracea acephala) nepre ne estas savoja.
savoja ja havas "kapon" dum boerenkool (flandre krulkool aw
bladerkool) ne
Cetere sawrkrawto ankaw en la NL-a estas zuurkool (acidbrasiko,
ne "acida brasiko")
gxis, Ronaldo
Cetere sawrkrawto ankaw en la NL-a estas zuurkool (acidbrasiko, ne "acida brasiko")
Vi pravas. Mi pardonpetas pro la misajxo (kauxzita de konfuzo inter "sabauda" kaj "sabellica").
Post via atentigo (pro kiu mi dankas), mi pasigis kelkajn horojn super la kapvorto "brasiko", konsultante multajn tekastojn; por limigxi al la temoj "sabeliko" kaj "acidbrasiko", la situacio devus esti jena (sed mi atendas komentojn de la listanoj):
brassica oleracea acephala (por informo, itale: cavolo da foraggio; cavolo nero toscano; cavolo da vacche): folia/ furaĝa/ senkapa brasiko; folibrasiko; furaĝbrasiko
brassica oleracea acephala sabellica (por informo, itale: cavolo nero crespo; cavolo nero a foglie increspate; cavolo nero grinzoso): krispa folia/ senkapa brasiko; krispa (foli)brasiko; sabeliko
brassica oleracea acephala viridis (por informo, itale: cavolo nero a foglie lisce): verda senkapa brasiko; verda folibrasiko
brassica oleracea capitata (por informo, itale: cavolo cappuccio): kapobrasiko
brassica oleracea capitata alba (por informo, itale: cavolo cappuccio bianco): blanka (kapo)brasiko;
brassica oleracea capitata rubra (por informo, itale: cavolo cappuccio rosso): ruĝa (kapo)brasiko
brassica oleracea capitata sabauda (por informo, itale: cavolo cappuccio bolloso; cavolo gigante; cavolo di Milano; cavolo verza; verzotto): savoja (kapo)brasiko
La problemo, en rilato kun "sauxrkrauxto", estas ke versxajne en Germanujo oni utiligas tiucele diversajn specojn de foliaj legomoj (cetere, en PIV estas dirite, sub "brasiko 2": cxiu foli-, flor- aux tig-legomo aux furagxplanto el la multaj kultivoformoj de la legoma brasiko; kaj, se mi ne eraras, Kraut ecx ne respondas al "brasiko"); en Italujo, kontrauxe, por prepari sauxrkratojn (itale: crauti) oni utiligas nur la blankan kapobrasikon (tiu plado estas tipa de la nord-orienta itala regiono Trentolando-Sudtirolo, iam aparteninta al Auxstrujo, nuntempe trilingva):
http://it.wikipedia.org/wiki/Crauti
Gxis
Antonio
Post via atentigo (pro kiu mi dankas), mi pasigis kelkajn horojn super la kapvorto "brasiko", konsultante multajn tekastojn; por limigxi al la temoj "sabeliko" kaj "acidbrasiko", la situacio devus esti jena (sed mi atendas komentojn de la listanoj):
Renato:
>Provizore mi ne ŝanĝis la linion pri saŭrkraŭto
kaj korektis tiun pri sabeliko.
>Ĉu mi devis fari ion alian?
En ordo laux mi, se ne venos korektoj flanke de la listanoj.
Gxis
Antonio
From: Renato Corsetti
Ronaldo:
>> Cetere sawrkrawto ankaw en la NL-a estas zuurkool (acidbrasiko,
>> ne "acida brasiko")
>Se io funkcias en la nederlanda aŭ en aliaj parencaj lingvoj ne
>nepre tio funkcias ankaŭ en Esperanto.
mi ne asertis ion tian, cxu?
> Mi defias je la "duelo laŭ la juĝo de dio" (marŝado sur brulantaj
> karboj) ĉiun, kiu asertas ke en Esperanto "bona seĝo" povas
> normale esti ankaŭ "bon-seĝo".
mi ja konsentas. Vortoj kiaj "brunpano" aw "mallongfilmo" ne
apartenas al esp-o
> Ekzistas teorioj por provi klarigi la kelkajn vortojn tiel formatajn
format-ajn/form-at-ajn... fusx'
gxis, Ronaldo
Se io funkcias en la nederlanda aŭ en aliaj parencaj lingvoj ne nepre tio funkcias ankaŭ en Esperanto. mi ne asertis ion tian, cxu?
mi ja konsentas. Vortoj kiaj "brunpano" aw "mallongfilmo" ne apartenas al esp-o
malfacile solvebla.format-ajn/form-at-ajn... fusx'
Mi kredas ke finfine ni trovis kawzon por la konfuzo :-) Do sabawda brasiko
egalas al
savoja, dum sabeliko kredeble tamen estas boerenkool/gruenkohl. Tiukaze:
kial ni bezonu la terminon "krispa brasiko" ?
> brassica oleracea acephala (por informo, itale: cavolo da foraggio; cavolo
nero > toscano; cavolo da vacche): folia/ furaĝa/ senkapa brasiko;
folibrasiko; furaĝbrasiko
Cxu vi povas defendi la ekziston de la vorto "furagxo" ? Temas nur pri
speciisma vorto por nutrajxo por nehomoj se mi ne eraras
> brassica oleracea acephala sabellica (por informo, itale: cavolo nero
crespo;
kion signifas "nero"?
>cavolo nero a foglie increspate; cavolo nero grinzoso): krispa folia/
senkapa brasiko; > krispa (foli)brasiko; sabeliko
malfacilas imagi rilaton inter brasiko kaj kolvesto, kaj miaopinie ecx
kapobrasikoj havas foliojn. Do se neniu alportas bonajn argumentojn kontraw,
mi restos cxe sabeliko por boerenkool.
gxis, Ronaldo
Antonio:
dum mi komprenas "krispa brasiko", cxar ambaux vortoj estas konataj al mi, mi ne senpere komprenas kio estas "sabeliko"
Antonio:
> brassica oleracea acephala (por informo, itale: cavolo da foraggio; cavolo nero toscano; cavolo da vacche): folia/ furaĝa/ senkapa brasiko;folibrasiko; furaĝbrasiko
Ronaldo:
>Cxu vi povas defendi la ekziston de la vorto "furagxo" ? Temas nur pri
speciisma vorto por nutrajxo por nehomoj se mi ne eraras
fakte, tiu speco de brasko estas ofte uzata por nutrado de bestoj (lauxvorte, la italaj terminoj signifas: brasiko por furagxo; nigra toskana brasiko; brasiko por bovinoj)
Antonio:
> brassica oleracea acephala sabellica (por informo, itale: cavolo nero crespo;
Ronaldo:
>kion signifas "nero"?
Antonio:
nero = nigra
crespo = krispa
>cavolo nero a foglie increspate; cavolo nero grinzoso): krispa folia/ senkapa brasiko; krispa (foli)brasiko; sabeliko
Ronaldo:
>malfacilas imagi rilaton inter brasiko kaj kolvesto, kaj miaopinie ecx kapobrasikoj havas foliojn. Do se neniu alportas bonajn argumentojn kontraw, mi restos cxe sabeliko por boerenkool.
Antonio:
Kompreneble, cxiuj brasikoj havas foliojn: La intenco estas montri, ke cxe sabeliko la folioj estas krispaj, malglataj (lauxvorte, la italaj terminoj signifas: nigra brasiko kun krispaj folioj; nigra faltohava brasiko).
Gxis
Antonio
Cxu vi povas defendi la ekziston de la vorto "furagxo" ? Temas nur pri speciisma vorto por nutrajxo por nehomoj se mi ne eraras