transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i
Kion opinias la aliaj?
Amike,
Marcos
transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i
C’u temas pri radio-elsendoj? Mi kutime diras “elsendi” au’ “dissendi”. (Kaj, cetere, c’u en la listo estas la vorto “brodkasti”? Ankau’ tio devus esti “elsendi”, kompreneble.)
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica
11 maggio 2008 20.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) transmisi-i
Almenau la ekzemplo en ReVo (" la penso transmisii povumon de
jetmotoro al helico ne estas nova") tute ne rilatas al radi-elsendoj.
Tamen eble kelkaj Esperantistoj ankau uzas la vorton por
radi-elsendo...
Marcos
C’u temas pri radio-elsendoj?
c’u en la listo estas la vorto “brodkasti”?
Mi respondas:
laux mi, transmisi-i estas akceptebla (kaj ecx bezonata) vorto por la
teknika signifo "transigi movon/ energion" (ekz. transmisia rimeno): la nura
vorto transigi ne elcxerpas la koncepton; transsendi (senkonsidere pri la
gxena apudesto de du samaj konsonantoj plus unu alia, kio komplikas la
elparolon) ecx misvojigas, cxar ne temas pri sendo (la movo/ energio ktp
okazas laux kontinua formo); peri havas tute alian signifon (= funkcii kiel
inter-rilatiga rimedo); komuniki estas tro gxenerala vorto kun amaso da
aliaj specifaj signifoj.
Pri demando de Anna koncerne radio-dissendojn (aux radio-elsendojn), mi
neniam uzis la vorton "transmisii" en la 37 jaroj, dum kiuj mi prizorgis la
(tiaman) radioprogramon en esperanto de Radio Roma; des malpli mi uzis/
uzas/ uzos "brodkasti"!
Amike,
Antonio De Salvo
transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i
laux mi, transmisi-i estas akceptebla (kaj ecx bezonata) vorto por la
teknika signifo "transigi movon/ energion" (ekz. transmisia rimeno): la nura
vorto transigi ne elcxerpas la koncepton;
C'u temas pri radio-elsendoj? Mi kutime diras "elsendi" au' "dissendi". (Kaj, cetere, c'u en la listo estas la vorto "brodkasti"? Ankau' tio devus esti "elsendi", kompreneble.)
brodkast-i --> dis-send-i (per radi-o, televid-o)
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 11 maggio 2008 20.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) transmisi-i
Marcos:
transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i
Marcos Cramer skribis:
>Jen nova propono:
transmisi-i --> trans-ig-i, trans-send-i, per-i, komunik-i
Mi respondas:
laux mi, transmisi-i estas akceptebla (kaj ecx bezonata) vorto por la
teknika signifo "transigi movon/ energion" (ekz. transmisia rimeno): la nura
vorto transigi ne elcxerpas la koncepton; transsendi (senkonsidere pri la
gxena apudesto de du samaj konsonantoj plus unu alia, kio komplikas la
elparolon) ecx misvojigas, cxar ne temas pri sendo (la movo/ energio ktp
okazas laux kontinua formo); peri havas tute alian signifon (= funkcii kiel
inter-rilatiga rimedo); komuniki estas tro gxenerala vorto kun amaso da
aliaj specifaj signifoj.
Unuavide, ne utilus : ---> komunik/i, trans/ig/iSed chu ~ilo restus klara, se en ghi oni tradukus ~ al unu el tiuj du ?==> Repristudinde, en ligo kun aliaj terminoj pri mashinoj !
Tia ~ilo ne chiam estus klara, sed ja estus klaraj kun komunik/ au trans/ig/ anstatau ~ terminoj kiel la jenaj : {mov(o), fort(o), energi}~a {aks, stang, aks, rimen, ...}o
Kore salutas Francisko
Siatempe (prepare al la nova PIV), mi pri "transmisi/i" por mi mem kaj por la redaktoroj de la vortaro notis la jenon :
brodkast-i --> dis-send-i (per radi-o, televid-o)
Pro tio mi proponas, ke ni korektu el :
" (per radi-o, televid-o) " al : " (per Herc(aj )ondoj) ".
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiVerzonden: donderdag 4 september 2008 8:27Onderwerp: (la bona lingvo) transmisi-i
Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - http://www.avg.com
Version: 8.0.169 / Virus Database: 270.6.16/1650 - Release Date: 3/09/2008 16:13
Leo De Cooman:
Hercaj ondoj > elektromagnetaj ondoj
Mi respondas:
laux mia (nefakula) kompreno, “elektromagnetaj ondoj” estas koncepto tre pli gxenerala ol “radiaj ondoj”/ “hercaj ondoj”.
Se mi ne eraras, elektromagnetaj ondoj estas generataj de plej diversaj fontoj (la Suno, elektraj kabloj kaj aparatoj, komputiloj, telefonaj antenoj, porteblaj telefonoj, mikroondaj fornoj, iksoradiaj aparatoj, ktp); la hercaj ondoj, kontraue, estas apartajxo de radio/ televido, cxar ili okupas difinitan porcion (inter 0 kaj 300 GHz).
Gxis
Antonio De Salvo
Kial la Fundamenta radiko "misi'" ampleksu transigon de nur religiaj, politikaj, diplomatiaj kaj similaj aferoj kaj ne ankau de ekzemple energio, forto, movo?)
Cetere mi ankaŭ ne trovis "elektr"n en la fundamento
>Leo De Cooman:
>
>Hercaj ondoj > elektromagnetaj ondoj
>
>
>
>Mi respondas:
>
>laux mia (nefakula) kompreno, "elektromagnetaj ondoj" estas koncepto tre
pli
>gxenerala ol "radiaj ondoj"/ "hercaj ondoj".
"elektromagnetaj ondoj" estas malpli gxenerala ol "Hercaj ondoj". Ja ankaw
son-ondoj havas frekvencojn, esprimeblajn per Herco - cxu jes?
>Se mi ne eraras, elektromagnetaj ondoj estas generataj de plej diversaj
>fontoj (la Suno, elektraj kabloj kaj aparatoj, komputiloj, telefonaj
>antenoj, porteblaj telefonoj, mikroondaj fornoj, iksoradiaj aparatoj, ktp);
elektraj kabloj nur se trairas alternanta kurento
>la hercaj ondoj, kontraue, estas apartajxo de radio/ televido, cxar ili
>okupas difinitan porcion (inter 0 kaj 300 GHz).
Stranga difino, de kie gxi venis ?
gxis, Ronaldo
Ronaldo:
Stranga difino, de kie gxi venis ?
Antonio:
http://en.wikipedia.org/wiki/Radio_frequency
Gxis
Antonio De Salvo
Mi kun intereso sekvas la diskuton pri teknika precizeco kaj laika
komprenebleco. Iam mi esperas povi komenti mesagxon de Leo, kie li parolas
pri "rezist(anc)o", "impedanco", "kapacitanco" k.s. Por fakuloj tiaj
distingoj estas gravaj, ecx necesaj! Sed por laiko la enkonduko de tiaj
distingoj EN LA CXIUTAGAN LINGVON igas la lingvon pli malfacila kaj - pli
grave - igas la mesagxojn esprimatajn per tiu lingvajxo malpli kompreneblaj.
Aliflanke, abunda uzo de la "bonlingva" principo "fortraduki" (traduki tiel,
ke "malbonlingva" vorto estu for) per lauxeble plej multaj Fundamentaj
vortoj, ankaux povas malpliigi la komprenon, unue cxar la (for)tradukajxoj
ofte estas longegaj, kaj due cxar ili impresas kiel senhelpaj esprimoj
similaj al tiuj, per kiuj elturnigxas homoj ne bone regantaj la lingvon, en
kiu ili pene esprimas sin.
La multsignifeco de "radio" (radio de rado/cirklo, sunradio, sistemo por
dissendi kaj ricevi auxdeblajxojn per radio-ondoj) principe estas gxena.
Tamen por internacia laika publiko "radio" en la lasta el tiuj sencoj estas
pli bone komprenebla ol "hercaj ondoj". Laikoj ja konas indikojn de
frekvencoj en "kilohercoj" kaj "megahercoj", sed versxajne ne konscias pri
la teknikajxoj, kiuj kusxas sub tiuj terminoj. Do por normalaj uzantoj
"radio" kaj "televido" kauxzas malpli da kaprompiga cerbumado, ol "hercaj
ondoj".
Per cxi tio mi klopodas resti en ia "ora mezo", ne pretendante tamen
kandidati por ora medalo.
Otto
mi klopodas resti en ia "ora mezo", ne pretendante tamen kandidati por ora medalo.
>>la hercaj ondoj, kontraue, estas apartajxo de radio/ televido, cxar ili
>>okupas difinitan porcion (inter 0 kaj 300 GHz).
>
> Stranga difino, de kie gxi venis ?
Fakte tiuj limoj estas iom arbitraj, ne tre striktaj. Temas pri la teknike
nun uzataj frekvencoj. Cetere 0 Hz estas kontinua kurento, kiu ne estigas
ondojn, nur "statikan" magnetan kampon.
Amike salutas
Leo
La lau mi nura akceptebla kialo, ne klarigi "transmisi'i" per "trans'misi'i" estas tio, ke ech la angla "mission" povas esti atribuata kredeble nur al homoj.