Jam de longe mi ne partoprenas aktive.
Nu, mi ne scias cxu mi rajtas proponi revortigon por vorto jam
pridiskutita cxi-tie kaj aperanta nun cxe la listo de simplaj
samsignifaj vortoj. Se mi ne rajtas, preteratentu cxi mesagxon. Se mi
ja rajtas, mi volas proponi revortigon por mikroonda forno.
La unua, kiu venis al mi tute spontane dum mi uzis cxi ilon hodiaux
vespere, estas: tujvarmigilo.
Kial ne? Eble ni estas tro alkrocxitaj al vortigo de cxi tiu
instrumento en niaj lingvoj, kiuj utiligas nepre la ideon pri mikoondo
kaj pri forno. Eble indus nomi cxi tion per aliaj ecoj gxiaj, kiel mi
faras cxe tujvarmigilo, aludante al gxia kapablo "rapide varmigi"
nutrajxojn.
Tamen se ni volas plu difini cxi tiun instrumento aludante al tio ke
temas pri "forno" kiu varmigas per "ondoj", mi proponas nomi gxin
tutsimple ondforno. Verdire, mi fajfas cxu temas pri etondaj,
longondaj aux aliaj ondoj pri kiiuj mi komprenas nenion. Mi nur volas
vorton faciluzeblan kiu montru al mi nedubigeble pri kio temas kiam mi
auxdas aux legas gxin. Kaj mi kredas ke ondforno plenumas cxi du
kondicxojn.
Fartu bone,
Pablo.
--
> Ondoforno kaj ne "Ondoformo"
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
Precipe la vorto "ondoforno" plaĉas al mi, kvankam ĝi ne precizigas, ke
temas pri elektromagnetaj ondoj (pri kiuj la plej multaj homoj eĉ ne
scias la nomon).
Amike salutas Leo
Sed tio ne estas sufiche preciza, char kiel ondfornon oni povas
kompreni ekzemple ankau fornon, kies varmegon estigas sen utiligo de
mikroondoj alterna kurento, char ankau chi lasta estas ondoj.
--
Andreas Kueck
> kiel ondfornon oni povas kompreni ekzemple ankau fornon, kies varmegon estigas sen utiligo de mikroondoj alterna kurento, char ankau chi lasta estas ondoj.
Mi certas ke vi pravas kion vi diras sed mi kredas ke tiaj precizigoj
troas por nia afero, tio estas, nomi cxiutagan kuirejan ilon. Mi
kredas ke la vorto ondforno,kvankam ne tutpreciza, suficxe bone
elvokas la koncernan ilon por la plejmulto.
Pablo.