perkut-i

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2010, 4:41:23 PM1/16/10
to °listo 'la bona lingvo'
Ĉu

perkut-i --> frap-i, frap-bat-i ?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Jan 17, 2010, 3:33:43 AM1/17/10
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti

>Ĉu
>perkut-i --> frap-i, frap-bat-i ?

Mi uzas frap- (ekz. frapinstrumentoj).

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2010, 5:17:56 PM1/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi uzas frap-

Mi registris tion.

La programo informas pri la litero P:

AVERTO: Tiu ĉi paĝo longas 30 kilobitokojn; kelkaj retumiloj povas fuŝi redaktante paĝojn je longo proksime aŭ preter 32kb. Se eble, bonvolu disigi la paĝon al malpli grandajn paĝerojn.

Kion mi faru?

Mi eventuale disigus la enhavon en du paĝojn:

de pacifismo al poeto
kaj
de poeziaĵo al la fino.

Kion vi pensas?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 18, 2010, 7:30:52 AM1/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

La programo informas pri la litero P:

AVERTO: Tiu ĉi paĝo longas 30 kilobitokojn; kelkaj retumiloj povas fuŝi redaktante paĝojn je longo proksime aŭ preter 32kb. Se eble, bonvolu disigi la paĝon al malpli grandajn paĝerojn.

Kion mi faru?

Tiu teĥnika limiĝo de retumiloj apenaŭ estas problemo nuntempe. En la angla Vikipedio oni skribas pri la teĥnikaj limoj al artikollongeco jenon:

"In the past, because of some now rarely used browsers, technical considerations prompted a strong recommendation that articles be limited to a maximum of precisely 32 KB in size, since editing any article longer than that would cause severe problems. With the advent of the section editing feature and the availability of upgrades for the affected browsers, this once hard and fast rule has been softened and many articles now exist which are over 32 KB of total text size."

Do antaŭe ekzistis ĉi tiu problemo, kiu nun ne plu estas vera problemo. En pli posta alineo estas ankoraŭ menciite ke daŭre povas esti problemoj se oni per poŝtelefono volas redakti tiel longan artikolon. Sed ĉar vi verŝajne redaktas la paĝojn nur de komputilo kaj neniam de poŝtelefono, tio nun ankaŭ ne estas konsiderinda problemo.

Do almenaŭ tiaj teĥnikaj kialoj ne igu nin apartigi la paĝojn. Alia tempo estas, ĉu tiel longaj paĝoj estas bone legeblaj por niaj uzantoj. Min ili ne tro ĝenas, sed eble aliaj diru ion pri siaj spertoj de niaj longaj paĝoj.

Amike,

Marcos

Fabio Bettani

unread,
Jan 18, 2010, 7:51:17 AM1/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
>> Kion mi faru?
>
> Tiu teĥnika limiĝo de retumiloj apenaŭ estas problemo nuntempe.

Jes. Kiel diras Marcos, temas pri teĥnika problemo kiun povas sperti
nur redaktantoj, ne legantoj. Ĉar la sola redaktanto estas vi, Renato,
kaj ŝajne via retumilo sufiĉe novas por ke neniu problemo estiĝu, vi
simple ne zorgu pri la alerto.

> Do almenaŭ tiaj teĥnikaj kialoj ne igu nin apartigi la paĝojn. Alia tempo
> estas, ĉu tiel longaj paĝoj estas bone legeblaj por niaj uzantoj. Min ili ne
> tro ĝenas, sed eble aliaj diru ion pri siaj spertoj de niaj longaj paĝoj.

Longaj paĝoj povas iĝi, efektive, iom ĝenaj.

Ĉar niaj listoj plukreskos, ni povus arbitre decidi, jam nun, ke paĝoj
kiuj transiras la sojlon 32 kilobitokoj estu dividitaj en pluraj
subpaĝoj - ekzemple Pa-Pl, Pm-Pz.

Amike

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2010, 7:52:28 AM1/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Do almenaŭ tiaj teĥnikaj kialoj ne igu nin apartigi la paĝojn.
Bone!

Amike

Renato



Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2010, 8:03:57 AM1/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

Ĉar niaj listoj plukreskos, ni povus arbitre decidi, jam nun, ke paĝoj
kiuj transiras la sojlon 32 kilobitokoj estu dividitaj en pluraj
subpaĝoj - ekzemple Pa-Pl, Pm-Pz.
  
Se estas vasta konsento pri tio, mi pretas sekvi tiun rekomendon.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages