> Mi citas el la artikolo pri "mezlernejo" el la Esperanta Vikipedio: "En
> kelkaj landoj oni tiel nomas lernejojn por lernantoj 11- ĝis 15-jaraj, de
la
> kvina ĝis naŭa lerneja jaro, en aliaj landoj oni konsideras tiun
> aĝo-kategorion "la supera grado de la elementa lernejo" kaj mezlernejoj
> tie estas destinitaj por adoleskantoj 15- ĝis 18-jaraj."
> Do "mezlernejo" estas ĝuste unu el tiuj vortoj kun aparte nefirma signifo,
> kaj tial evitinda en niaj alternativoj.
Cxu mezGRADa lernejo pli bonas? Aw cxu nur "dekkelkjarula lernejo" uzeblas?
> En Germanujo (kie ĉiu federacia ŝtato havas sian propran edukan
> sistemon) ekvivalenton de "mezlernejo" mi nur aŭdis en Saksujo,
> kie ĝi estas lernejo por 10- ĝis 16-jaraĝuloj (kvina ĝis deka lerneja
> jaro), kaj do ne loko, kie eblas fari 'abituron'.
nederlandlingvanoj facile konfuzas lernejo "middelbaar" (12+uloj) kun
middenschool (12-15-jaruloj, kvazaw trijara pontklaso)
From: "Antonio De Salvo"
>> Lernanto de la lasta jarumo (iuj el tiuj povas ja ne sukcese trapasi la
>> ekzamenojn, kaj do devos refari gxin. en tiu kazo ne estas la lasta
>> jaro.) pli logike indikeblas per "lernejfinAnto"
Renato:
>>Mi aldonis ankaŭ tion. Ŝajnas, ke nur en kelkaj landoj oni havas tian
>> uzon, nomi "abituriento" ne lernej-fininton sed lernej-finanto.
hmm, cxu tion mi celis?
> Nu, se temas pri logiko, oni devus diri “lernejfinonto”:
tusxe'...
> (= diplomoto), samkiel oni diras esaminando (= ekzamenoto),
bonaj proponoj
gxis, Ronaldo
Ebla sistemo iam proponita en listo de ILEI, sed ne akceptita de ĉiuj:
infan-vartejo (ĝis 6 aŭ 5 jaroj)
unuagrada lernejo/elementa lernejo/baza lernejo (6-14)
mez-grada lernejo (15-18/19)
universitato (poste)
Kompreneble estas bone decidi pri kelkaj bazaj terminoj kaj ilij proksimumaj signifoj