(la bona lingvo) ChRI disaudigis eblan bonlingvajhon por "klimatizilo"

2 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
May 4, 2010, 10:50:27 AM5/4/10
to la bona lingvo
On 19 Jan., 18:57, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Alia demando estas, ĉu ni akceptu la vorton "klimatizilo", do ĉu ni akceptu la verbon "klimatizi".

La 3-an de Majo 2010 China Radio Internacia disaudigis en sia
Esperanto-programo jenan esprimon: "kontrau-varmega instalajho".

Chu ghi estas bonlingva esprimo por "klimatizilo"? Lau mi jes (kaj
rodekkvinajhon mi ne sukcesis trovi). Kion vi opinias?

--
Andreas Kueck

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
May 4, 2010, 11:57:44 AM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
La 3-an de Majo 2010 China Radio Internacia disaudigis en sia
Esperanto-programo jenan esprimon: "kontrau-varmega instalajho".

Lau mi estas bona esprimo, facile komprenebla, sed tamen eble iom longa por esti uzata kiam oni ofte parolas pri tiaj iloj.

Kaj kvankam plej ofte "klimatizilo" estas uzata por instalaĵo kies sola funkcio estas malvarmigi la aeron okaze de varmego, ĝi (kaj ĝiaj nacilingvaj respondaĵoj) efektive havas pli vastan signifon, ĉar "klimatizi" estas ajna reguligado de la aeraj ecoj (ne nur malvarmigo). Kiam oni efektive bezonas ion por tiu vasta signifo, certe pli taugas "aerreguligilo", kiun mi proponis en nia antaŭa diskuto pri la temo.

Laŭ mi estas malbone ke post nia antaŭa diskuto ni nun havas neniun linion pri "klimatizi" kaj "klimatizilo". Mia tiama propono estis:

klimatiz·i → aer·regul·ig·i
klimatiz·il·o → aer·regul·ig·il·o

Mi certe akceptus aldonon de "kontraŭ-varmega instalaĵo" kiel dua ebla alternativo al "klimatizilo".

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
May 4, 2010, 1:03:39 PM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kiam mi estis malpli sperta esperantisto, mi tute nature supozis, ke la vorto por “klimatizilo” devus esti “malvarmigilo” au “malhejtilo”. (Mi loĝis tiam en Israelo, do temis pri relative ofta kaj bezonata koncepto.) Mi seniluziiĝis pro la malkovro, ke tamen la homoj diras “klimatizilo”, sed tiam mi ne sufiĉe bone konis la lingvon por supozi, ke mia propra ideo povus esti preferinda.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 4 maggio 2010 17.58
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) ChRI disaudigis eblan bonlingvajhon por "klimatizilo"

Renato Corsetti

unread,
May 4, 2010, 1:10:36 PM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
La 3-an de Majo 2010 China Radio Internacia disaudigis en sia
Esperanto-programo jenan esprimon: "kontrau-varmega instalajho".

Chu ghi estas bonlingva esprimo por "klimatizilo"? Lau mi jes (kaj
rodekkvinajhon mi ne sukcesis trovi). Kion vi opinias?
Nu, fakte ni ne konkludis la diskuton pri "klimatiz-". Ni restis ĉe:

klimatiz·i → aer·regul·ig·i
klimatiz·il·o → aer·regul·ig·il·o

Mi povus aldoni la variaĵon "kontraŭ-(mal-)varm-instalaĵ-o. Kion vi pensas?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
May 4, 2010, 2:39:34 PM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
La propono "malhejtilo" de Anna tre plaĉas al mi. Ĝi estas same klare kaj facile komprenebla kiel "kontraŭ-varmega instalaĵo", sed multe pli konciza.

Mi ankaŭ opinias "malhejtilo" multe pli bona ol "malvarmigilo". Ĉe "malhejtilo" laŭ mi klaras ke la malvarmigita afero estas la ĉambra aero, dum "malvarmigilo" povus malvarmigi ion ajn.

Pro la apero de ĉi tiu nova bona propono, mi ŝanĝas miam antaûan lini-proponon al la jena:

klimatiz·i → aer·regul·ig·i, mal·hejt·i
klimatiz·il·o → mal·hejt·il·o, aer·regul·ig·il·o


Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 4, 2010, 4:35:46 PM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
klimatiz·i → aer·regul·ig·i, mal·hejt·i
klimatiz·il·o → mal·hejt·il·o, aer·regul·ig·il·o

Mi registris tion sed en la dua linio mi metis unue aer-regul-ig-il-o pro simetrio. Ĉu bone?

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
May 4, 2010, 4:48:36 PM5/4/10
to la bona lingvo
On 4 Mai, 20:39, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> La propono "malhejtilo" de Anna tre plaĉas al mi.

Ankau al mi. De tiu vorto mi jam estas fano!

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
May 4, 2010, 6:25:43 PM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 4/05/2010 18:03, Anna Lowenstein skribis:
Kiam mi estis malpli sperta esperantisto, mi tute nature supozis, ke la vorto por “klimatizilo” devus esti “malvarmigilo” au “malhejtilo”. (Mi loĝis tiam en Israelo, do temis pri relative ofta kaj bezonata koncepto.) Mi seniluziiĝis pro la malkovro, ke tamen la homoj diras “klimatizilo”, sed tiam mi ne sufiĉe bone konis la lingvon por supozi, ke mia propra ideo povus esti preferinda.
Ankaŭ mi pensis pri "malhejtilo"

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
May 4, 2010, 6:36:06 PM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck
>Ankau al mi. De tiu vorto mi jam estas fano!

Mi ne komprenis, cxu Andreas uzis intence aux sxerce la vorton "fano"

(http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_F
fan·o → sub·ten·ant·o, favor·ant·o, fanatik·ul·o, fervor·ul·o, entuziasm·ul·o, zelot·o, adept·o)

Amike
Antonio

Cvi Solt

unread,
May 5, 2010, 1:21:36 AM5/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fakte, la "malhejtilo" tre ofte funkcias kiel hejtilo.
Onidire, ĝi eĉ estas la plej malmultekosta kaj efika ilo por hejti en Israelo.



.......
Ankaŭ mi pensis pri "malhejtilo"

Amike salutas Leo

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Andreas Kueck

unread,
May 5, 2010, 1:31:26 PM5/5/10
to la bona lingvo
On 5 Mai, 00:36, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it> wrote:

> Mi ne komprenis, cxu Andreas uzis intence aux sxerce la vorton "fano"

Ambaucele.

> (http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_F
>     fan·o → sub·ten·ant·o, favor·ant·o, fanatik·ul·o, fervor·ul·o, entuziasm·ul·o, zelot·o, adept·o)

En tiu listo "fano" ne bezonas esti, char ghi estas tre internacia
vorto (interalie la japana prenis ghin) kaj tial uzebla lau Regulo 15.
Kial do fordifini Esperanto-vortojn, kiujn jam uzas ech ne-
esperantistoj?

Grava malperfektajho de la Renata bonlingvismo estas la malakceptado
de multaj tre internaciaj vortoj.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 5, 2010, 1:52:01 PM5/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Grava malperfektajho de la Renata bonlingvismo estas la malakceptado
de multaj tre internaciaj vortoj.
  
Mi ne volas ŝanĝi Esperanton ĉiufoje kiam vorto laŭmodiĝas.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
May 5, 2010, 3:46:07 PM5/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 5/05/2010 6:21, Cvi Solt skribis:
> Fakte, la "malhejtilo" tre ofte funkcias kiel hejtilo.
> Onidire, ĝi eĉ estas la plej malmultekosta kaj efika ilo por hejti en
> Israelo.
>
Teĥnike ni nomas tian aparaton "varmopumpilo". Ĝi prenas varmon en unu
loko (ekzemple el la ekstera aero, kiu per tiu depreno "perdas" varmon,
do malvarmiĝas) kaj transportas ĝin en varmigendan lokon. Tia operacio
bezonas malpli da aldona (transporta) energio ol rekte varmigi la
varmigendan lokon. Ekzemple malvarmujo funkcias per tia varmopumpilo.

Andreas Kueck

unread,
May 5, 2010, 3:22:25 PM5/5/10
to la bona lingvo
On 5 Mai, 19:52, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Andreas:> Grava malperfektajho de la Renata bonlingvismo estas la malakceptado
> > de multaj tre internaciaj vortoj.
>
> Mi ne volas ŝanĝi Esperanton ĉiufoje kiam vorto laŭmodiĝas.

Alia malperfektajho de la Renata bonlingvismo bazighas sur la erara
ideo, ke oni shanghas Esperanton, akceptante tre internacian vorton:
Tiaj vortoj ja jam apartenas al la "langue" Esperanto (do eble nur
abstrakte) - ech se ili konkretighis en la "parole" (do skribe au
parole) nur longe post 1887 kaj eble nur dumtempe. Ghuste la fordifino
de tre internaciaj vortoj shanghas la efektive parolatan Esperanton al
artefaritajho.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2010, 3:51:23 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Alia malperfektajho de la Renata bonlingvismo bazighas sur la erara
ideo, ke oni shanghas Esperanton, akceptante tre internacian vorton:
Jes, nenio estas perfekta en la mondo [krom la Fundamenta Esperanto].

Sed efektive temas pri malfacila arto teni la ekvilibron inter tradiciaj vortoj de Esperanto kaj novaj internaciiĝantaj vortoj de la angla.

Ghuste la fordifino
de tre internaciaj vortoj shanghas la efektive parolatan Esperanton al
artefaritajho.
Oni devas atenti pri ĉiu unuopa vorto kaj profunde esplori kiom la nova vorto efektive estas internacie uzata kaj komprenata.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
May 6, 2010, 8:56:21 AM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 6/05/2010 8:51, Renato Corsetti skribis:
> Sed efektive temas pri malfacila arto teni la ekvilibron inter
> tradiciaj vortoj de Esperanto kaj novaj internaciiĝantaj vortoj de la
> angla.

Mi tute konsentas kun Renato.

Amike salutas Leo

Andreas Kueck

unread,
May 6, 2010, 11:41:34 AM5/6/10
to la bona lingvo
On 6 Mai, 09:51, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Sed efektive temas pri malfacila arto teni la ekvilibron inter tradiciaj
> vortoj de Esperanto kaj novaj internaciiĝantaj vortoj de la angla.

Kaj plia malperfektajho de la Renata bonlingvismo estas la partia
konsidero de la fonto de internaciaj vortoj: Se ghi estas la angla (au
la franca au similo), la vorto estas malpli preninda, ol okaze de tio,
ke la fonto estas ekzemple Azia lingvo. Tio ne estas pravigebla per la
normaro (sed kredeble per ia ideologio) kaj tial erara vidpunkto.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2010, 2:47:24 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Se ghi estas la angla (au
la franca au similo), la vorto estas malpli preninda, ol okaze de tio,
ke la fonto estas ekzemple Azia lingvo. Tio ne estas pravigebla per la
normaro (sed kredeble per ia ideologio) kaj tial erara vidpunkto.
Mi ne scias pri la normaro, sed Esperanto estas tiom okcidenta, ke estus tempo enmeti iom pli da orientaĵoj. Cetere, mi ĉiam diras, ke se  Zamenhof mem ne estus enmetinta vortojn kiel prava aŭ tago, neniu hodiaŭ  farus  tian frenezaĵon.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
May 6, 2010, 4:33:38 PM5/6/10
to la bona lingvo
On 6 Mai, 20:47, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Mi ne scias pri la normaro,

Ne scii pri io, tio ne nepre estas serioza problemo. Serioza problemo
estas tamen, se oni ne estas preta lerni.

> sed Esperanto estas tiom okcidenta, ke estus
> tempo enmeti iom pli da orientaĵoj.

Interalie Regulo 15 principe ebligas tion. Sed Regulo 15 ne
preskribas: "Prenu chefe vortojn el la lingvoj A, B, ... kaj plej eble
malmultajn vortojn el la lingvoj Z, Y, ..."

> Cetere, mi ĉiam diras, ke se  
> Zamenhof mem ne estus enmetinta vortojn kiel prava aŭ tago, neniu
> hodiaŭ  farus  tian frenezaĵon.

Per "tago" vi certe volas doni ekzemplon de Esperanto-vorto devena de
ne-latinida lingvo (en tiu chi okazo de la germana). Sed la antau tri
jaroj oficialigita vorto "treti" devenas ankau de la germana
("treten") kaj tial iom absurdigas vian aserton.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 6, 2010, 4:43:27 PM5/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Ne scii pri io, tio ne nepre estas serioza problemo. Serioza problemo
estas tamen, se oni ne estas preta lerni.
  
Nu, bone! Mi legis ĉiujn viajn tekstojn pri la normoj, sed konkludas iom malsame.

Interalie Regulo 15 principe ebligas tion. Sed Regulo 15 ne
preskribas: "Prenu chefe vortojn el la lingvoj A, B, ... kaj plej eble
malmultajn vortojn el la lingvoj Z, Y, ..."
  
Mi konscias pri tio, sed mi diras, ke estas maljuste ke Esperanto estas ĉefe eŭropeca.

Per "tago" vi certe volas doni ekzemplon de Esperanto-vorto devena de
ne-latinida lingvo (en tiu chi okazo de la germana). Sed la antau tri
jaroj oficialigita vorto "treti" devenas ankau de la germana
("treten") kaj tial iom absurdigas vian aserton.
  
Bone, se vi ne povas preni unu ekzemplon kaj ĝeneraligi ĝin. Se vi sisteme esploras la aldonojn al la vorttrezoro de Esperanto tra la lastaj 100 jaroj, vi vidos ke mi pravas.

Amike

renato
--
Andreas Kueck

  

Andreas Kueck

unread,
May 7, 2010, 11:41:17 AM5/7/10
to la bona lingvo
On 6 Mai, 22:43, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Mi legis ĉiujn viajn tekstojn pri la normoj, sed konkludas iom malsame.

Bedaurinde! Alie via bonlingvismo havus la shancon esti bona :-)

> > Interalie Regulo 15 principe ebligas tion. Sed Regulo 15 ne
> > preskribas: "Prenu chefe vortojn el la lingvoj A, B, ... kaj plej eble
> > malmultajn vortojn el la lingvoj Z, Y, ..."
>
> Mi konscias pri tio, sed mi diras, ke estas maljuste ke Esperanto estas
> ĉefe eŭropeca.

Chu tio estas sentata kiel maljusta au ne, chiuokaze pro ghi oni ne
rajtas misinterpreti regulojn.

> Per "tago" vi certe volas doni ekzemplon de Esperanto-vorto devena de
> > ne-latinida lingvo (en tiu chi okazo de la germana). Sed la antau tri
> > jaroj oficialigita vorto "treti" devenas ankau de la germana
> > ("treten") kaj tial iom absurdigas vian aserton.
>
> Bone, se vi ne povas preni unu ekzemplon kaj ĝeneraligi ĝin. Se vi
> sisteme esploras la aldonojn al la vorttrezoro de Esperanto tra la
> lastaj 100 jaroj, vi vidos ke mi pravas.

Certe la plimulto de la oficialigitaj vortoj bazighas sur
latinidlingvaj vortformoj. Sed mi komprenis (eble miskomprenis) vian
aserton "neniu hodiau farus tian frenezajhon"*) tiel, ke anstatatau
"plimulto" lau vi temas pri "chiomo". Kaj por refuti tion, sufichas
unu ekzemplo.

Senco de "frenezajho" en via teksto: oficiala enkondukado de vortoj
bazighantaj sur ne-latinidlingvaj vortformoj.

Renato Corsetti

unread,
May 7, 2010, 11:53:13 AM5/7/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Senco de "frenezajho" en via teksto: oficiala enkondukado de vortoj
bazighantaj sur ne-latinidlingvaj vortformoj.
  
Jes, mi volis diri ke tiel oni rigardus nun la proponon enkonduki vorton kiel "klopodi" aŭ "monato". Verdire nuntempe oni prunteprenas el la angla kaj malpli el latinidaj lingvoj.

Amike

Renato


mar...@melburno.org.au

unread,
May 8, 2010, 10:18:51 PM5/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel, Australio:
Min nauzetas la eterna disputado pri la europeco de la Esperantaj
vortoj.
Tiuj kiuj plendadas pri tio devas esti konsekvencaj kaj forlasi
Esperanton kaj krei novan artefaritan lingvon bazitan sur la
aritmetike justa konsisto de radikoj el chiuj lingvoj kaj dialektoj
de la mondo. Tre interesa kaj senutila entrepreno, cetere.
La europeco de Esperanto estas rimarkata ne de la ordinara uzanto,
sed precipe de purigemuloj, kiuj devas anstataue koncentrigi sian
utilan purigemon al la ghusta kreado de ghustaj novaj vortoj (kion
ili jam utile faras) kaj al la logika uzado ante la tri gramatikajn
regularojn: naturaj, aglutinaj, kaj Esperantaj (kion ili ne sufiche
faras).
Krome la aspekto de la vortoj en Esperanto estas nur malmulte
europeca, pro la verbaj finajhoj kaj pro la multegaj kunmetajhoj.
Cetere la europeco de la lingvo ne gravas, gravas nur la enhavo de la
tekstoj: ili aspektu pli neeuropecaj per la verkado de neeuropanoj.
Esperanto ja estas nur ilo; gravas chu ghia uzado estas nur europeca
au tutmonda, same kiel ne gravas ke mia komputilo faratis en Usono au
en Japanujo: gravas nur ke ghi utilu al tutmonda enhavo.

Andreas Kueck

unread,
May 9, 2010, 1:39:50 AM5/9/10
to la bona lingvo
On 9 Mai, 04:18, mar...@melburno.org.au wrote:

>      ... la eterna disputado pri la europeco de la Esperantaj
> vortoj.
>      Tiuj kiuj plendadas pri tio devas esti konsekvencaj kaj forlasi
> Esperanton kaj krei novan artefaritan lingvon bazitan sur la
> aritmetike justa konsisto de radikoj el chiuj lingvoj kaj dialektoj
> de la mondo. Tre interesa kaj senutila entrepreno, cetere.

Mi tute konsentas.

Renato Corsetti

unread,
May 10, 2010, 3:55:14 AM5/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:
Tiuj kiuj plendadas pri tio devas esti konsekvencaj kaj forlasi
Esperanton kaj krei novan artefaritan lingvon bazitan sur la
aritmetike justa konsisto de radikoj el chiuj lingvoj kaj dialektoj
de la mondo. Tre interesa kaj senutila entrepreno, cetere.
Andreas:
Mi tute konsentas.

Mi apenaŭ konsentas kaj kun la diro de Marcel kaj kun la konsento de Andreas. Esperanto naskiĝis kiel io eŭropa sed ĝi estas iĝanta tutmonda. Gravas helpi tiun procedon ne per rompoj de la nuna sistemo sed per atento por ne plieŭropigi ĝin.

Mi ankaŭ pensas, ke tio okazos pli facile, kiam ni havos multajn neeŭropajn parolantojn.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
May 10, 2010, 9:51:45 AM5/10/10
to la bona lingvo
On 10 Mai, 09:55, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Marcel:
>
> >> Tiuj kiuj plendadas pri tio devas esti konsekvencaj kaj forlasi
> >> Esperanton kaj krei novan artefaritan lingvon bazitan sur la
> >> aritmetike justa konsisto de radikoj el chiuj lingvoj kaj dialektoj
> >> de la mondo. Tre interesa kaj senutila entrepreno, cetere.
> Andreas:
> > Mi tute konsentas.
>
> Mi apenaŭ konsentas kaj kun la diro de Marcel kaj kun la konsento de
> Andreas.

Efektive estas strange, ke mi tiagrade konsentas kun Marcel. Sed kie
Marcel pravas, li pravas :-)

> Esperanto naskiĝis kiel io eŭropa sed ĝi estas iĝanta tutmonda.
> Gravas helpi tiun procedon ne per rompoj de la nuna sistemo sed per
> atento por ne plieŭropigi ĝin.
>
> Mi ankaŭ pensas, ke tio okazos pli facile, kiam ni havos multajn
> neeŭropajn parolantojn.

Rilate al la vortmaterialo (kaj nur pri ghi mi skribas en la sekvo)
estas du chefaj vojoj, lau kiuj ne-Europlingvdevenaj vortoj povas
enighi en Esperanton:

1) Lau Regulo 15, ekzemploj: "papajo" (el la arauaka); "shampuo" (el
la hindia); "sushio" (el la japana).

2) Kiel novaj vortoj, ekzemplo de (tamen) Europlingvdevena vorto: En
alia forumo oni diskutas pri la oficialigindeco de
"chantaghi" (francdevena); signifo: "Klopodi kontrauleghe plirichigi
sin (au trian partion) perforte au per minaco de sentebla malbonajho
malfavore al iu alia."

Pri 2) mirigas min, kial Renato ne proponas ne-Europlingvdevenan
vorton anstatau "chantaghi": Tio ja estus shanco, "pli ne-Europecigi"
Esperanton, kion Renato ja volas. Sed anstataue Renato ech akcelas la
oficialigon de plia Europlingvdevena vorto - strange, chu ne?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 10, 2010, 11:15:16 AM5/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Pri 2) mirigas min, kial Renato ne proponas ne-Europlingvdevenan
vorton anstatau "chantaghi": Tio ja estus shanco, "pli ne-Europecigi"
Esperanton, kion Renato ja volas. Sed anstataue Renato ech akcelas la
oficialigon de plia Europlingvdevena vorto - strange, chu ne?
Jes. Mi volus proponi neeŭropajn radikojn, sed mi ankoraŭ ne estas tute freneza.

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
May 10, 2010, 2:55:02 PM5/10/10
to la bona lingvo
On 10 Mai, 15:51, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:

> 2) Kiel novaj vortoj, ekzemplo de (tamen) Europlingvdevena vorto: En
> alia forumo oni diskutas pri la oficialigindeco de
> "chantaghi" (francdevena); signifo: "Klopodi kontrauleghe plirichigi
> sin (au trian partion) perforte au per minaco de sentebla malbonajho
> malfavore al iu alia."

Ghustigo: "Chantagho" kredeble ja estas rigardebla kiel internacia
vorto. Ghin prenis ne nur kelkaj Europaj lingvoj (interalie la albana,
hispana kaj litova), sed ankau la turka ("şantaj"), kaj per chi tio la
vorto enighis ech en la islaman lingvan kulturkomunumon.

Mi iomete esploris la respondajn vortojn de la araba, irana kaj
indonezia kaj ne trovis internaciajhon ene de ili.

Leo De Cooman

unread,
May 10, 2010, 4:22:46 PM5/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu "fipremi" taŭgus por "ĉantaĝi"?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 10, 2010, 4:06:33 PM5/10/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ĉu "fipremi" taŭgus por "ĉantaĝi"?
Eble. Eble ankaŭ "trudpostuli". Ĉu iu renkontis en la frua Esperanto aliajn elturniĝojn?

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
May 10, 2010, 5:18:18 PM5/10/10
to la-bona...@googlegroups.com

“Ĉantaĝi” tamen ŝajnas al mi tre specifa ago. Oni estus povinta uzi “fipremi”, sed mi opinias, ke nun estas tro malfrue por enkonduki tion. Mi preferus proponi oficialigon de “ĉantaĝi”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 10 maggio 2010 22.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Chantaghi

Andreas Kueck

unread,
May 11, 2010, 10:45:10 AM5/11/10
to la bona lingvo
On 10 Mai, 22:06, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Ĉu iu renkontis en la frua Esperanto aliajn elturniĝojn?

Vere bona konsileto! Mi konsultis mian tre malnovan miniatur-vortaron
"Liliput [kun nur unu l centre] Deutsch-Esperanto" (eldonejo: Schmidt
& Guenther, Leipzig; kredeble el la 1920-aj jaroj): "erpressen
elpremi; elperforti".

La punktokomo ordinare signifas, ke temas pri sufiche malsamaj
signifoj (alie estus komo), sed ili ne estas donitaj (kaj almenau
hodiau oni uzas "erpressen" nur en unu signifo). "Elpremi" estas
komprenata pli kiel "auspressen" (oni elpremas ekzemple oranghon). Do
"elperforti" eble ne estas malbona, chu?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2010, 11:02:44 AM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
"elperforti" eble ne estas malbona, chu?
Laŭ mi ĝi ne estas malbona.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
May 11, 2010, 11:34:53 AM5/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel :

>     Min nauzetas la eterna disputado pri la europeco de la Esperantaj
> vortoj.

Min nauzas la mensa mallargheco de europlingvaj esperantistoj, aparte
de tiuj kiuj aktive laboris tra la jardekoj por igi Esperanton ech pli
sklave obea al la arbitrajhoj de tiuj netnolingvoj, malregula, plena
je esceptoj kaj etimologie parencaj duoblajhoj (au ech trioblajhoj),
ktp.

>     Tiuj kiuj plendadas pri tio devas esti konsekvencaj kaj forlasi
> Esperanton kaj krei novan artefaritan lingvon bazitan sur la
> aritmetike justa konsisto de radikoj el chiuj lingvoj kaj dialektoj
> de la mondo.

Kiu au kio rajtigas vin forpushi tiujn homojn? Kial forlasi
Esperanton? Oni alternative povas klopodi labori por atentigi pri la
problemo la homojn kaj konvinki ilin serchi realismajn solvojn por ke
Esperanto ighu pli kaj pli tutmondeca.

José Antonio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages