Vorto de la tago - CIKLO

6 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 29, 2011, 2:48:37 AM11/29/11
to °listo 'lbl'
La hodiaŭa vorto de la tago estas la jena. Bonvolu atenti pri ĉiuj signifoj kaj aparte pri la 4-a.

CIKLO
1. Sinsekvo de okazoj, kiuj regule ripetiĝas laŭ sama vicordo:
La festoj faru sian ciklon. Oni povas recikligi paperon. Ni devas utiligi lokajn laborfortojn, materialojn, monrimedojn kaj recikligajn lokajn teknikojn. Problemo okazis pro senfina programciklo.

2. La daŭro de unu tia sinsekvo:
La ciklo de la lunfazoj estas 19 lunaj jaroj.

3. Aro da poemoj rilataj al sama temo: Tiu aŭtoro estas fama pri la ciklo de poemoj pri amo.

4. Terveturilo, movata per pedaloj:
Mi aĉetis novan duradan ciklon (duciklon). La infano veturadis per sia triciklo. Li veturigis fraŭlinon per motorciklo.

Verŝajne venis la tempo por repreni niajn diskutojn pri biciklo, triciklo, ktp.

Amike

Renato


 
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Marcos Cramer

unread,
Nov 29, 2011, 7:38:38 AM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
4. Terveturilo, movata per pedaloj:
Mi aĉetis novan duradan ciklon (duciklon). La infano veturadis per sia triciklo. Li veturigis fraŭlinon per motorciklo.

Chu motorciklo estas movata per pedaloj? La difino shajne ne koincidas kun la citita uzo.

ReVo estas pli kohera, permesante en sia difino ke "ciklo" estu movata per motoro. Aliflanke, ReVo limigas la signifon de "ciklo" al io kun du au tri radoj, kio malebligus la foje audatan esprimon "unuciklo".

Se oni forigas kaj la limigon pri pedalmovateco kaj ajnan limion pri nombro de radoj, la vorto simpole signifas "veturilo" au eble "terveturilo". Tamen neniu uzas kunmetajhon kun "ciklo" por auto, buso, trajno, au shargh-autego (kamiono). Kial? Simple char tiu uzo de "ciklo" en Esperanto pausas similajn nacilingvajn vortojn.

Unu el tiuj nacilingvaj vortoj estas kutime transprenata en Esperanto kiel unuradikajho, sen provo traduki ghiajn erojn al Esperanto: "biciklo" (oni ne nomas ghin "duciklo"). Oni povus simile transpreni "monociklo" kaj "triciklo", kaj interpreti "motorciklo" kiel nekunmetitan vorton transprenitan rekte el aliaj lingvoj. Tamen, Esperantistoj foje emas iugrade adapti fremdajhojn al Esperanta aspekto, ech se tio ne lauas Esperantan vortfaradon: Piron en "La bona lingvo" citas iun kiu diris "fakultejo" anstatau "fakultato" por la parto de universitato kiu okupighas pri unu fako. Simile homoj anstatauigas "monociklo" per "unuciklo", kvankam tio ne estu konsiderata Esperanta kunmetajho.

Kutime tiaj partaj adaptoj al Esperanto kiel "fakultejo" estas konsiderataj eraroj. Che "cikl/" tamen iuj vortaroj provis pravigi tiun uzon donante el "cikl/" aldonan signifon kun apenaua rilato al ghia kutima signifo. Sed kiel mi montris supre, estas fakte malfacile difini tiun signifon en tia maniero ke oni povas pravigi chiujn tiujn vortojn finighantajn per "-ciklo". Pli bone estus akcepti ke tiaj vortoj estas au fremdajhoj ne kunmetitaj lau Esperanta kunmetajho, eble foje iom fushe parte adaptitaj al Esperanto.

Mi persone ja uzas "biciklo", sed evitas la aliajn supre menciitajn vortojn finighantajn per "-ciklo". Anstataue mi diras "motorbiciklo", "unuradilo" kaj "triradilo". "Motorbiciklo" estas ankau uzata de aliaj. Certe de malpli da homoj ol "motorciklo", sed aliflanke la uzantoj de "motorciklo" ech ne povas konsenti inter si pri tio chu "motorciklo" estas kunmetita au ne, do ilia plinombreco ne vere impresas min. "Unuradilo" kaj "triradilo" ankau ne estis inventitaj de mi, sed cititaj en antaua diskuto pri la temo en chi tiu listo, post kio mi ekshatis kaj mem ekuzis ilin.

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 29, 2011, 9:50:14 AM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>   Mi persone ja uzas "biciklo", sed evitas la aliajn supre menciitajn vortojn finighantajn per "-ciklo". Anstataue mi diras "motorbiciklo", "unuradilo" kaj "triradilo". "Motorbiciklo" estas ankau uzata de aliaj. Certe de malpli da homoj ol "motorciklo", sed aliflanke la uzantoj de "motorciklo" ech ne povas konsenti inter si pri tio chu "motorciklo" estas kunmetita au ne, do ilia plinombreco ne vere impresas min. "Unuradilo" kaj "triradilo" ankau ne estis inventitaj de mi, sed cititaj en antaua diskuto pri la temo en chi tiu listo, post kio mi ekshatis kaj mem ekuzis ilin.

Nun en ĉi tiu tuta kampo ni havas nur la linion:

motorcikl·o ~ motor·bicikl·o

Mi demandas min, ĉu ni devus kuraĝi proponi

monocikl-o --> unu-rad-a bicikl-o, unu-rad-il-o
tricikl-o --> tri-rad-a bicikl-o, tri-rad-il-o

Marcos Cramer

unread,
Nov 29, 2011, 12:36:40 PM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Mi demandas min, ĉu ni devus kuraĝi proponi

monocikl-o --> unu-rad-a bicikl-o, unu-rad-il-o
tricikl-o --> tri-rad-a bicikl-o, tri-rad-il-o

Lau mi la unua alternativo de chiu el tiuj du proponitaj linioj estas memkontraudiro, char biciklo laudifine estas durada. Se vi anstatauigus "biciklo" per la Fundamenta "velocipedo", tiuj linioj lau mi estus tute akcepteblaj, char lau mia kompreno (kaj lau la difino en ReVo) "velocipedo" ne nepre estas durada.

Mi preferus meti la koncizajn alternativojn "unuradilo" kaj "triradilo" en la unuaj poziciojn kaj la pli longajn alternativojn kun "velocipedo" en la duajn poziciojn (sed ne insistus pri tio se multaj aliaj listanoj malkonsentas kun tio).

Amike,
Markos

Anna Lowenstein

unread,
Nov 29, 2011, 1:44:00 PM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

En la angla la vorto “velocipede” rilatas al fruaj bicikloj el la 19a jarcento. Kompreneble Zamenhof uzis la terminon, kaj ĝi aperas en la Fundamento, ĉar en 1887 tio estis ĉiutaga vorto. Sed ĉu en aliaj lingvoj oni ankoraŭ uzas ĝin? Al mi ĝi donas tre eksmodan impreson.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 29 novembre 2011 18.37
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - CIKLO

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Nov 29, 2011, 2:19:42 PM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Lau mi la unua alternativo de chiu el tiuj du proponitaj linioj estas memkontraudiro, char biciklo laudifine estas durada. Se vi anstatauigus "biciklo" per la Fundamenta "velocipedo", tiuj linioj lau mi estus tute akcepteblaj, char lau mia kompreno (kaj lau la difino en ReVo) "velocipedo" ne nepre estas durada.
Eble mi estas misinfluata de la itala, aŭ eĉ de mia infana dialekto, ĉar mi havas la impreson, ke en la itala oni diras "bicicletta a una ruota", "bicicletta a tre ruote". Kaj mi ĵus kontrolis ke en la araba oni diras tiel.

>   Mi preferus meti la koncizajn alternativojn "unuradilo" kaj "triradilo" en la unuaj poziciojn kaj la pli longajn alternativojn kun "velocipedo" en la duajn poziciojn (sed ne insistus pri tio se multaj aliaj listanoj malkonsentas kun tio).
La problemo estas ankaŭ pri "velocipedo". Eble ni provu demandi niajn ĉinojn, japanojn, vjetnamojn kaj eĉ Harri-n:

kiel oni diras en viaj lingvoj:

- biciklo
- triciklo
- motorciklo?

Harri Laine

unread,
Nov 29, 2011, 3:23:06 PM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis, 29.11.2011:

> kiel oni diras en viaj lingvoj:
>
> - biciklo
> - triciklo
> - motorciklo?

En la finna

biciklo = polkupyörä
- "polku" estas iom vastsignifa vortero, kiun oni ĉi tie komprenas
'piedpremo' aŭ 'rilata al pedalo'
- "pyörä" = rado

fakte en la ĉiutaga parolo oni tre ofte diras simple "pyörä" (rado),
kiam oni parolas pri biciklo. Nur en tre specialaj situacioj tio
povas kaŭzi miskomprenon.

La finna vorto havas nenian aludon pri "du" (tiel ĝi fakte estas
simila al nia "biciklo", se oni komprenas la vorton el pure esperanta
vidpunkto). Tial ni povas senprobleme paroli pri unurada aŭ
trirada biciklo, rekte tradukante tiujn vortojn en la finnan.
Por la trirada oni havas ankaŭ la pli simplan kunmetaĵon
"kolmipyörä", kiu tute laŭvorte estas "tri-rado".

Motorciklo estas "moottoripyörä" = motor-rado.

La malpezajn motorbiciklojn kun malforta motoro kaj laŭleĝa
rapidolimigo ni nomas "mopo". La vorto iom post iom evoluis
en la parola lingvo el pli longaj esprimoj, kaj nun estas jam
tute oficiala termino.

Ni konas ankaŭ la vorton "skootteri" (en mia juneco oni diris
ofte "vespa"), sed tiu ne estas iel leĝe difinita kategorio.

Anna menciis la vorton "velocipedo". Oni povas trovi, en grandaj
vortaroj kaj en historiaj priskriboj, ankaŭ en la finna la vorton
"velosipedi". Iu eble povus ĝin uzi humure, sed precipe temas pri
malnovegaj bicikloj, tiaj kiuj havis du malsame grandajn radojn
kaj neniun ĉenon. Ankaŭ tiajn oni certe povas nomi
"polkupyörä", dum la pedante difinema PIV ne permesus nomi tiujn
"biciklo", ĉar laŭ ĝi biciklo estas nur "velocipedo kun du egalaj
radoj".

En la estona: biciklo = jalgratas (pied-rado).

En la rusa "velosiped" estas la normala vorto por biciklo, laŭ
mia scio. Almenaŭ tie do plu vivas kaj bone fartas velociped-simila
vorto, eĉ pri modernaĵoj. La reta rusa-esperanta vortaro de
Bokarjov tradukas la rusan velosiped ĉi tiel:

велосипед: velocipedo, ciklo, biciklo, tandemo, triciklo
(tiuj du lastaj vortoj estas kursive presitaj)

Amike
Harri

Harri Laine

unread,
Nov 29, 2011, 3:27:34 PM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi skribis, ĵus:

> Motorciklo estas "moottoripyörä" = motor-rado.

Mi intencis skribi "motorbiciklo estas..."

Harri

Leo De Cooman

unread,
Nov 29, 2011, 5:02:29 PM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 29/11/2011 15:50, Renato Corsetti schreef:

> Mi demandas min, ĉu ni devus kuraĝi proponi
>
> monocikl-o --> unu-rad-a bicikl-o, unu-rad-il-o
> tricikl-o --> tri-rad-a bicikl-o, tri-rad-il-o

Jes, eĉ aldoni:

motorciklo (en la senco de veturilo) --> motor-du-rad-il-o,
motor-tri-rad-il-o

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 29, 2011, 5:04:43 PM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Harri!

Mi supozis, ke la suoma havus regulan sistemon, sed mi ne sciis, ke la rusa "velosiped" estas tamen forta apogo al nia "velocipedo".

Anna Lowenstein

unread,
Nov 29, 2011, 5:10:46 PM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

Ne devus esti problemo en Esperanto diri “unurada biciklo” aŭ “trirada biciklo”, ĉar la vorto “biciklo” mem estas neanalizebla. “bi-“ ne havas signifon en Esperanto.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 29 novembre 2011 20.20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - CIKLO

--

Masako TAHIRA

unread,
Nov 29, 2011, 10:55:53 PM11/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

> La problemo estas ankaŭ pri "velocipedo". Eble ni provu demandi niajn
> ĉinojn, japanojn, vjetnamojn kaj eĉ Harri-n:
>
> kiel oni diras en viaj lingvoj:
>
> - biciklo
> - triciklo
> - motorciklo?

Japane:
biciklo=自転車(jxi-ten-sja)=mem-rul-auxto(veturilo)
triciklo=三輪車(san-rin-sja)=tri-rad-auxto(veturilo)
unuciklo=一輪車(icxi-rin-sja)=unu-rad-auxto(veturilo)
motorciklo=バイク(baiku)=mallongigo de motorbicycle(usona)/motorbike(brita)

amike
Masako

Leo De Cooman

unread,
Nov 30, 2011, 6:01:34 AM11/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 29/11/2011 23:04, Renato Corsetti schreef:
> ..., sed mi ne sciis, ke la rusa "velosiped" estas tamen forta apogo
> al nia "velocipedo".

En la flandra ni uzis "velo", evidente prunteprenita el la franca
"vélo", supozebla mallongigo de "vélocipède".
Simpla traserĉo de interreto per la serĉtermino "vélo" donas pli ol 60
milionojn da trafoj.
Traserĉo per "bicyclette" donas nur iom pli ol 5 milionojn da trafoj.
En la nordnederlanda oni uzas "fiets", kiu nun ankaŭ estas norma vorto
por flandroj.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 30, 2011, 12:05:53 PM11/30/11
to la-bona...@googlegroups.com, lbl - Arko, lbl - SONG Ho-young
Masako:


>   Japane:
biciklo=自転車(jxi-ten-sja)=mem-rul-auxto(veturilo)
triciklo=三輪車(san-rin-sja)=tri-rad-auxto(veturilo)
unuciklo=一輪車(icxi-rin-sja)=unu-rad-auxto(veturilo)
motorciklo=バイク(baiku)=mallongigo de motorbicycle(usona)/motorbike(brita)

Dankon, Masako! Modela respondo. La samon ni atendas pri la ĉina kaj vjetnama kaj korea.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 30, 2011, 8:57:54 PM11/30/11
to la-bona...@googlegroups.com, lbl - Arko, lbl - SONG Ho-young
vjetname:
 
biciklo = xe đạp (xe = veturilo; đạp = piedbati; pedali)
triciklo = xe đạp ba bánh (ba = tri; bánh = rado); xích lô (prononcu sik-klo) el la franca cyclo-pousse: trirada biciklo (por transporti homojn, gxi cxiam ekzistas en Hanojo, precipe por turismaj celoj). Tiu "xích-lô" estas la modernigajxo de la antikva "pousse-pousse", jxinriksxo, tirata de homo.
unuciklo = xe đạp một bánh (một = unu). Videblas nur en cirko, rajdita de akrobatoj.
motorciklo = xe đạp máy (máy = masxino), xe máy, xe mô tô (el la franca  motocycle).
 
persona rimarko: ciklo rilatas al fermita cxeno. Biciklo, tricikloj funkcias danke al cxeno. Tamen, se temas pri unuciklo, mi ne vidas cxenon.
 
Amike,
Thu

2011/12/1 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



J-K Rinaldo

unread,
Dec 1, 2011, 3:39:03 AM12/1/11
to la bona lingvo
> /CIKLO

> 1. Sinsekvo de okazoj, kiuj regule ripetiĝas laŭ sama vicordo:
> La festoj faru sian ciklon. Oni povas recikligi paperon. Ni devas
> utiligi lokajn laborfortojn, materialojn, monrimedojn kaj recikligajn
> lokajn teknikojn. Problemo okazis pro senfina programciklo.
>
> 2. La daŭro de unu tia sinsekvo:
> La ciklo de la lunfazoj estas 19 lunaj jaroj.
Ŝajnas al mi ke la du signifoj esence samas. Sufiĉus diri: Sinsekvo de
okazoj (kaj ĝia eventuala daŭrigo), kiuj regule ripetiĝas laŭ sama
vicordo

> 3. Aro da poemoj rilataj al sama temo: Tiu aŭtoro estas fama pri la


> ciklo de poemoj pri amo.

Mi parolus pri "figurasence"

> 4. Terveturilo, movata per pedaloj:
> Mi aĉetis novan duradan ciklon (duciklon). La infano veturadis per sia
> triciklo. Li veturigis fraŭlinon per motorciklo.

> /


> Verŝajne venis la tempo por repreni niajn diskutojn pri biciklo,
> triciklo, ktp.

Konsekvence:
- biciklo > duciklo
- unuciklo estus la unurada ciklo pleje uzata nuntempe en la cikoj
- praciklo estus malnovtpa duciklo kies raddiametro malsamas.

J-K Rinlado

Renato Corsetti

unread,
Dec 1, 2011, 5:25:58 AM12/1/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Thu, pro via klarigo pri la vjetnama.

Komencas esti klara al mi, ke eble oni devas pensi pri solvoj per konstruaĵoj ĉirkaŭ "rado", kiel faras Markos, aŭ ĉirkaŭ "veturi" aŭ ĉirkaŭ "sikl-o".  Sed eble la plej simpla afero estas resti ĉe "bicikl-o" kaj ne eltiri el ĝi "cikl-o".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages