raundo

9 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Jul 3, 2009, 12:53:36 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Vikipedio nun parolas pri 'raundo' de vochdonado. Sendube estas pli bona vorto ol tio, chu ne?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Antonio De Salvo

unread,
Jul 3, 2009, 2:35:35 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com

Persone, mi uzas “vico”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Adam Raizen
Inviato: venerdì 3 luglio 2009 6.54
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) raundo

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 4:16:59 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Persone, mi uzas “vico”.

Dankon! Niko proponis "mach-er-o", kiun mi eventuale dirus "lud-er-o", sed tiu vorto ne taŭgas por la ĝenerala senco.

Kion diras la aliaj:

raŭnd-o -->   ??????????

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jul 3, 2009, 5:12:13 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Vikipedio nun parolas pri 'raundo' de vochdonado. Sendube estas pli bona vorto ol tio, chu ne?

Fakte mi enkondukis tiun vorton en la nunan diskuton Vikipedian, sed ĝi jam pli frue estis uzata en alia Vikipedia baloto.

Kiam mi uzis ĝin, mi kompreneble pripensis, ĉu eblas per oficialaj aŭ prefere eĉ Fundamentaj radikoj esprimi tion, sed mi ne venis al bona ideo. Mi esperas ke iu alia listano havas bonan ideon, sed se ne, tiam eble "raŭndo" tamen estas rekomendinda.

La intencita signifo estas "parto de konkurso aŭ simila agado, kiu konsistas el pluraj en si fermitaj partoj". La simpla "parto" tre ofte estus tro malpreciza, kaj mi ne sukcesas pensi pri bona plipricezigo. Alilingvaj respondaĵoj al "raŭndo" estas angle "round", germane "Runde" kaj france (laŭ vortaroj, ĉar mi mem ne bone regas la francan) "reprise". Tiuj tamen ĉiuj havas ankaŭ aliajn signifojn: La angla kaj la germana signifas ĉefe "rondo", dum la franca signifas ĉefe "refaro" (se mi ĝuste komprenas).

Amike,

Marcos

Adam Raizen

unread,
Jul 3, 2009, 5:33:39 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/7/3 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

La intencita signifo estas "parto de konkurso aŭ simila agado, kiu konsistas el pluraj en si fermitaj partoj". La simpla "parto" tre ofte estus tro malpreciza, kaj mi ne sukcesas pensi pri bona plipricezigo. Alilingvaj respondaĵoj al "raŭndo" estas angle "round", germane "Runde" kaj france (laŭ vortaroj, ĉar mi mem ne bone regas la francan) "reprise". Tiuj tamen ĉiuj havas ankaŭ aliajn signifojn: La angla kaj la germana signifas ĉefe "rondo", dum la franca signifas ĉefe "refaro" (se mi ĝuste komprenas).

En la hebrea ghi estas 'sevev', kun radiko signifanta 'chirkau', do tre simile al la angla (kaj mi supozas la germana). Eble 'etapo' (8OA) au 'stadio' (1OA).

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 6:10:59 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Eble 'etapo' (8OA) au 'stadio' (1OA).
Mi registras provizore

raŭnd-o --> stadi-o

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Jul 3, 2009, 8:36:42 AM7/3/09
to la bona lingvo
On 3 Jul., 11:12, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> > Vikipedio nun parolas pri 'raundo' de vochdonado. Sendube estas pli bona
> > vorto ol tio, chu ne?
>
> Fakte mi enkondukis tiun vorton en la nunan diskuton Vikipedian, sed ĝi jam
> pli frue estis uzata en alia Vikipedia baloto.
>
> Kiam mi uzis ĝin, mi kompreneble pripensis, ĉu eblas per oficialaj aŭ
> prefere eĉ Fundamentaj radikoj esprimi tion,

Jes, bone.

> sed mi ne venis al bona ideo.

Okaze de tio mi taksas, chu taugas uzi vorton lau Regulo 15. Okaze de
"raundo" mi konstatis, ke por chi ties ideo rilate al sportturniroj la
indonezia kaj japana prenis la vorton ("ronde" resp. "raundo"); la
germana uzas "Runde" ech jam ne kiel fremdvorto. Char temas pri
lingvoj reprezentantaj diversajn lingvajn kulturkomunumojn kaj
diversajn lingvajn familiojn, mi taksas, ke la vorto "raundo" estas
uzebla lau Regulo 15.

Vidu ankau mian artikolon en
http://www.ipernity.com/blog/55667/106431 .

> Mi esperas ke iu alia listano havas bonan ideon, sed se ne, tiam eble
> "raŭndo" tamen estas rekomendinda.

Mi samopinias. Sed kompreneble mi akceptus ankau taugan alian solvon.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 9:22:21 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Mi samopinias. Sed kompreneble mi akceptus ankau taugan alian solvon.
Momente ni montras la alternativon: stadio.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jul 3, 2009, 2:09:11 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Mi registras provizore

raŭnd-o --> stadi-o

"Stadio" estas laŭ ReVo "difinita grado en ia evoluado", do ne laŭ sia signifo ne taŭgas kiel alternativo por "raŭndo". Ankaŭ la oficialaj tradukoj (france "étape", angle "stage", germane "Stadium", pole "stadjum" kaj ruse "стaдія") almenaŭ laŭ la angla kaj germana tradukoj montras netaŭgecon de la vorto por la intencita signifo. Do ni forigu la supre menciitan linion ĝis kiam ni trovos pli taŭgan solvon.

Ankaŭ estis proponita "etapo". "Etapo" havas oficialan difinon, nome "haltoloko, kie oni ripozas aŭ tranoktas, kaj ankaŭ distanco inter du tiaj haltolokoj". La oficialaj tradukoj de la vorto havas pli vastajn signifojn, ekzemple la distancon aŭ tempon inter du halolokoj dum vojaĝo, signifon similan al "stadio", kaj parton de kura konkurso. Se oni permesas la ampleksigon al "parto de kura konkurso" por la Esperanta vorto "etapo", tiam oni verŝajne ankaŭ povas permesi ampleksigon al "parto de ajna konkurso", do al "raŭndo". Tamen mi dubas ĉu "etapo" entute estas uzinda en Esperanto, kaj se jes, ĉu entute kun iu sporta signifo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 2:17:45 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
"Stadio" estas laŭ ReVo "difinita grado en ia evoluado", do ne laŭ sia signifo ne taŭgas kiel alternativo por "raŭndo". Ankaŭ la oficialaj tradukoj (france "étape", angle "stage", germane "Stadium", pole "stadjum" kaj ruse "стaдія") almenaŭ laŭ la angla kaj germana tradukoj montras netaŭgecon de la vorto por la intencita signifo. Do ni forigu la supre menciitan linion ĝis kiam ni trovos pli taŭgan solvon.
Mi povas ankaŭ forigi ĝin, sed en la normala lingvo ĝi estas ofte aŭdata: "Ni estas en la tria stadio de la labro", kaj similaj.

En nia okazo oni parolas pri elektoj. Ĉu tamen stadio ne povus taŭgi?

Amike

Renato



ro-esp

unread,
Jul 3, 2009, 7:36:49 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
cxu temas pri rundo aw rawndo ? (ambaw dusilabaj, ne trisilaba)


Cetere, cxu elfalis litero T en "ma(t)cxero" ?

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 3:53:34 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

cxu temas pri rundo aw rawndo ? (ambaw dusilabaj, ne trisilaba)
Rawndo, law mia kompreno.

Cetere, cxu elfalis litero T en "ma(t)cxero" ?
En niaj listoj ni havas ambaw formojn, ĉar ambaw evidente estas uzataj:

matĉ·o (en la senco de sporta ludo) → lud·o, konkurs·o, renkont·o, du·op·a lud·o

Amike

Renato


LajzTajfuno

unread,
Jul 4, 2009, 4:44:38 AM7/4/09
to la bona lingvo
Mi ja ne preferus "matĉo"n kiam ludo sufiĉas.
Sen tio, mi efektive ŝategas la uzado de -er- ĉi tie~
Kial ne elektero aŭ balotero?

Se ne uzi "er"on.
La "raundo" ĉine estus
輪 = laŭvorte "rado" aŭ "cirklo" kiel je "unu cirklo da rondiro"
回合 = laŭvorte "fermita cirklo" ktp
Rimarkebe, ĉine ni figure pridiras la "raundo" kiel unu periodo
de io rondiranta.

Ja tial, al mi pli naturas eble "ĉirkaŭo", "rondumo", "cirklumo"...
Se ĝi estas tro ĉina, mi parton petas ŭŭ

Antonio De Salvo

unread,
Jul 4, 2009, 5:23:31 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi, se temas pri balotoj, la uzeblaj terminoj estas “vico” aux “sxtupo” aux “fazo”.

En alia kunteksto, povus utili “konkursero”.

Por informo: en la itala (pli kaj pli influata de la angla) jam estas kutima la vorto “round” (legata “rauxnd).

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 6:37:50 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio kaj Lajz, pro la observoj.

En ĉi tiu fazo/ŝtupo/vico/ero de nia diskuto ni havas la linion:

raŭnd·o → er-o, vic·o,. ŝtup·o, faz·o, stadi·o

Elektu vian preferatan vic-ordon de la samsignifaj esprimoj.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Jul 3, 2009, 8:58:07 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
mi provas klarigi

piedpilko havas duonojn, de po 45 minutoj
bazpilko havas "innings"
boksado havas rawndojn, po inter ekboksado kaj pawzo, inter pawzo
kaj fino, kaj eventuale inter pawzo kaj pawzo.
La rondbiciklado de francio (tour de france), aw giro de italia, havas
etapojn.

Foje, cxe balotoj/vocdonadoj por havi prezidenton k.s., se ne eblas
per unua vocxdonado ekhavi klare venkanton, venas dua rawndo -
kutime kun konsiderinde malpli da kandidatoj.

Cxe ambaw boksado kaj politiko do nur venas plua rawndo se mankas
klara venkanto...

Mi malemas uzi cxi signife "stadio"-n, cxar tiu implicas evoluon, dum
rawndo implicas , nu, eliminadon.

"Rundo", se mi bone komprenas, indikas la itineron kiun iru gardisto,
por kontroli cxu cxiuj pordoj estas sxlositaj ktp.
Cxi tiu vorto same uzeblas, cxar ja la vocdonantoj faras sian rundon
al la balot-lokoj
gxis, Ronaldo


Andreas Kueck

unread,
Jul 4, 2009, 9:49:29 AM7/4/09
to la bona lingvo


On 4 Jul., 12:37, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Dankon, Antonio kaj Lajz, pro la observoj.
>
> En ĉi tiu fazo/ŝtupo/vico/ero de nia diskuto ni havas la linion:
>
> raŭnd·o → er-o, vic·o,. ŝtup·o, faz·o, stadi·o

Eble jes. Sed chiuokaze restas che mi la dubo, chu, kiam mi ekzemple
demandas, en kiu ero/vico/shtupo/fazo/stadio Germanujo elturnirigis
Nederlandon che la piedpilka mondturniro de 1990, la demandito tuj
komprenas, ke mi efektive volas scii la raundon, do en tiu chi okazo
atendas respondon kiel "en la okonfinalo". Tial mi certe plu uzos
"raundo" (precipe, char ghi laumiatakse estas bone uzebla lau Regulo
15).

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 10:33:28 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Mi malemas uzi cxi signife "stadio"-n, cxar tiu implicas evoluon, dum
rawndo implicas , nu, eliminadon.
Efektive tio, kion ĉiu el ni, ligas al difinitaj vortoj estas tre varia de homo al homo.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 10:38:01 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Sed chiuokaze restas che mi la dubo, chu, kiam mi ekzemple
demandas, en kiu ero/vico/shtupo/fazo/stadio Germanujo elturnirigis
Nederlandon che la piedpilka mondturniro de 1990, la demandito tuj
komprenas, ke mi efektive volas scii la raundon, do en tiu chi okazo
atendas respondon kiel "en la okonfinalo". Tial mi certe plu uzos
"raundo" (precipe, char ghi laumiatakse estas bone uzebla lau Regulo
15).
Bonan ŝancon!

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jul 4, 2009, 12:16:59 PM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

En ĉi tiu fazo/ŝtupo/vico/ero de nia diskuto ni havas la linion:

raŭnd·o → er-o, vic·o,. ŝtup·o, faz·o, stadi·o

"-er-" laŭ PMEG signifas "tre malgranda parto de tutaĵo". Mi plucitas el PMEG: "ER montras unu el multaj similaj apenaŭ distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj aŭ individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART." Tiun klarigon el PMEG ankaŭ subtenas la klarigoj kaj ekzemploj en la Fundamento. Sekve "-er-" ne taŭgas ĉi-kaze, do taŭgas nek "ero" nek la de Antonio proponita "konkursero".

"Vico" signifas "sinsekvo da personoj aŭ objektoj aranĝitaj laŭ unu linio, unu apud aŭ post alia" aŭ "longa sinsekvo da okazoj aŭ momentoj en la tempo", do ankaŭ ne taŭgas ĉi-kaze (ĉar ne temas pri la sinsekvo, sed pri la partoj de la sinsekvo).

Ronaldo faris la bonan atentigon, ke la komuneco inter la pugnobatala "raŭndo" kaj la balota "raŭndo" estas ke ambaŭkaze sekva "raŭndo" nur necesas, se pli frua ne estas decidiga. "Ŝtupo", "fazo" kaj "stadio" povus miskomprenigi, ke temas pri ŝtupoj/fazoj/stadioj, kiujn la priparolata konkurso/baloto nepre devas trairi.

Pro tio, ke tiel malsamaj lingvoj kiel la ĉina kaj la ĝermanaj linvgoj uzas vorton rilatan al la vorto "rondo" por "raŭndo", eble povus taŭgi "rond·um·o" en Esperanto. Tio aldone hazarde iom similas aŭde kaj skribe al la angla "round", kiun laŭ Andreas multaj lingvoj sentraduke transprenis, do tiu internacieco aldone povus faciligi la komprenon kaj lernon de tiu vorto. Tamen mi nur heziteme proponus tiun alternativon, do nur per

raŭnd·o ~ rond·um·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 1:33:32 PM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
raŭnd·o ~ rond·um·o
Pli bone heziteme ol entute ne. Mi registris ĝin. Mi ankoraŭ ne estas konvinkita pri la netaŭgeco de la aliaj alternativoj. Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jul 5, 2009, 3:59:28 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

>raŭnd·o ~ rond·um·o

 

Renato:

>Pli bone heziteme ol entute ne. Mi registris ĝin. Mi ankoraŭ ne estas konvinkita pri la netaŭgeco de la aliaj alternativoj. Kion pensas la aliaj?

Mi estas konvinkita nek pri la tauxgeco de “rondumo”, nek pri la ne-tauxgeco de aliaj proponitaj solvoj.

 

Pri rondumo: mi pretas veti, ke oni ne komprenas gxin internacie en la bezonata senco (fronte al tia vorto, persone mi pensus pri infana rondludo); pli gxenerale, mi ne komprenas kial sercxi novan vorton, se estas je dispono aliaj jam pretaj.

 

Pri aliaj proponitaj terminoj: laux mi, tute tauxgas (ludo)vico, (balot)vico, (renkonto)vico kaj simile, depende de la kunteksto. Se oni diras: “nun estas via vico!”, kaj en la “Proverbaro cxeestas antaux cxio zorgu oficon - plezuro atendos sian vicon; plenumita via ofico, nun pasis via vico!, kial malakcepti “vico” en tiu senco?

Gxis

Antonio

 

 

Marcos Cramer

unread,
Jul 5, 2009, 6:20:29 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com

> Pri aliaj proponitaj terminoj: laux mi, tute tauxgas (ludo)vico, (balot)vico, (renkonto)vico
> kaj simile, depende de la kunteksto. Se oni diras: “nun estas via vico!”, kaj en la
> “Proverbaro cxeestas antaux cxio zorgu oficon - plezuro atendos sian vicon; plenumita
> via ofico, nun pasis via vico!, kial malakcepti “vico” en tiu senco?

Kutime, en la de vi menciita uzo de "vico" (kiun mi sincere dirite ignoris en mia antaŭa mesaĝo), oni parolas pri "ies vico". Tiam temas pri tio, ke tiu persono, kies vico estas, en tiu momento de serio de agoj estas en la centro de la atento (aŭ estas iel afektata de la priparolata ago). Ĉiuj ekzemploj en ReVo kaj la du ekzemploj menciitaj de vi havas tian uzon. Ĉe "raŭndo" tamen ne estas tiel.

Do mi daŭre opinias, ke "vico" ne vere taŭgas.

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Jul 5, 2009, 10:15:33 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Mi ankoraŭ ne estas
> konvinkita pri la netaŭgeco de la aliaj alternativoj. Kion pensas la
> aliaj?

La lavango ne permesas al mi ordigi miajn pensojn cxi-rilatajn. Mi
memoretas, ke mi iam skribis iom longe pri la afero, sed provo retrovi tion
gxis nun ne sukcesis. La angla "round" estas tre vastsignifa vorto, kaj oni
ekuzis "rauxndo" en Esperanto ne nur pri elektoj, sed ankaux pri
intertraktoj. Eble jam en la 1960-aj jaroj oni parolis pri la
"Kennedy-rauxndo"; en intertraktoj pri WTO (monda komerca organizajxo)
rauxndoj ricevas nomojn laux la urbo, en kiu ili okazas.

Intertraktaj "rauxndoj" norvege estas "runde", same kiel boksa rauxndo; sed
"runde" ankaux povas esti "cxirkauxkuro", ekz. 10.000-metra glitkuro sur
kurejo mezuranta 400 metrojn, konsistas el 25 "runder". En piedpilkaj
cxampionadoj estas komencaj, mezaj kaj finaj "runder", sed en tiu senco mi
preferas pauxsi la hispanan "fase", dirante "fazo".

Restante cxe sporto: kiel nomi la "rauxndojn" en turniroj, en kiuj cxiu
ludas kontraux cxiu? Ekzemple en la "unua divizio" de la norvega piedpilka
ligo ludas 14 teamoj (anaroj?), kaj cxiu teamo ludas du batalojn - unu hejme
kaj la alia "for" - kontraux cxiu alia. Tio signifas, ke la turniro havas 2
× (14 - 1) = 26 ... nu, cxu rauxndojn?

En la "elekta" signifo oni tradicie diris "(valg)omgang" en la norvega, sed
lastatempe eble "runde" penetras ankaux en tiun kampon. Se mi ne eraras, en
la germana oni diras - aux almenaux dirIs - "Wahlgang". En la hispana oni
diras "vuelta" =turno, rondiro: la hispana versio de la bicikla "tour" aux
"giro" nomigxas "vuelta").

Konfuzite via,
Otto

Leo De Cooman

unread,
Jul 5, 2009, 4:01:47 PM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:
> La angla "round" estas tre vastsignifa vorto, ...

La opcio "glose" de http://traduku.net/cgi-bin/traduku
montras jenajn:

round === [ronda/rondo/rondiro/kontroliro/rundo/rondaĵo/ronda
peco/etapo/serio/periodo/vico/sinsekvo/turniĝo/kunsido/ĉirkaŭ/ĉirkaŭe de/hav
ĉirkaŭon de/globa/partio/raŭndo/kuglo/obuso/ŝargo]

Se ni ankoraŭ iom paciencas, la angla evoluos al lingvo, en kiu ĉiu vorto
havos ... ĉiujn signifojn :-)

Amike salutas
Leo

ro-esp

unread,
Jul 5, 2009, 12:44:47 PM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com

From: Renato Corsetti

Marcos:
>> raŭnd·o ~ rond·um·o
> Pli bone heziteme ol entute ne. Mi registris ĝin. Mi ankoraŭ ne estas

> konvinkita pri la netaŭgeco de la aliaj alternativoj. Kion pensas la
aliaj?


ke "rondumo" en si mem estas neniom pli komprenebla ol "rawndo",
kaj ke "vico" jam havas tro da aliaj signifoj


From: "Antonio De Salvo"
> Pri rondumo: mi pretas veti, ke oni ne komprenas gxin internacie
> en la bezonata senco (fronte al tia vorto, persone mi pensus pri
> infana rondludo);

mi samopinias

> Pri aliaj proponitaj terminoj: laux mi, tute tauxgas (ludo)vico,
> (balot)vico, (renkonto)vico kaj simile, depende de la kunteksto.
> Se oni diras: “nun estas via vico!”, kaj en la “Proverbaro" cxeestas:
> antaux cxio zorgu oficon - plezuro atendos sian vicon; plenumita
> via ofico, nun pasis via vico!, kial malakcepti “vico” en tiu senco?

Mi kredas ke mi ne nalakceptas la vorton "vico" en tiu senco, sed nur
opinias ke gxi ne estas la senco de "rawndo"...

Ludovico estas kiam iu devas jxeti la ludkubon, aw sxovi sxakpecon ktp
Balotvico estas kiam iu devas iri al balotejo por esprimi sian preferon,
en situacioj en kiuj posteno devas resti okupata ktp.
Renkontovico pensigas pri "speeddating" (fenomeno kiu konsistas
el multaj mallongaj interparoloj kun eblaj ampartneroj. tiuj interparoloj
de ekzemple 5 minutoj nomeblas renkontovicoj de la kandidatoj).
Iom harfende: tia vespero jes konsistas el rawndoj, sed la
renkontovicoj estas de la kandidat-partneroj: Mia vico paroli kun tiu
longgamba buklulino estis la 15-a rawndo

gxis, Ronaldo

Pilar Otto

unread,
Jul 6, 2009, 5:00:10 AM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Se ni ankoraŭ iom paciencas, la angla evoluos al lingvo, en kiu ĉiu
> vorto
> havos ... ĉiujn signifojn :-)

Kiel bela konfirmo de mia alimesagxa aserto pri malklaraj signifolimoj en la
angla malgraux la ega vortstoko!

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages