enumeracio

7 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Apr 18, 2026, 1:25:36 AMApr 18
to la bona lingvo
Mi proponas:
En la Tekstaro, la vorto troviĝas nur en Retoriko de Ivo Lapenna:

"Enumeracio (latine enumeratio) estas tre ofta pensofiguro: la oratoro mallonge resumas ĉiujn ĉefajn rezultojn de la antaŭa argumentado por prezenti ilin ankoraŭfoje en bela ordo kaj tiel pli forte trafi la spiritojn. En la sama parolado oni povas plurfoje uzi enumeracion. Estas eĉ konsilinde tion fari post ĉiu parto, enhavanta plurajn argumentojn, aŭ traktanta plurajn flankojn de la problemo. Por ke la enumeracio estu trafa, oni observu jenajn regulojn: 1) la resumo, estu tre mallonga; 2) oni ne ripetu la argumentojn, sed nur la rezulton, do la konkludon de la argumentado; 3) unu fakto senpere sekvu la alian, tiel ke ili logike viciĝu unu post la alia; 4) la ĝenerala ideo, la plej forta konkludo, devas troviĝi ĉe la fino de la enumeracio."

Tirifto

unread,
Apr 20, 2026, 9:39:15 AMApr 20
to la-bona...@googlegroups.com
On Fri, 17 Apr 2026 22:25:36 -0700 (PDT)
noammohr <noam...@gmail.com> wrote:

> Mi proponas:
>
> - *enumeracio <https://vortaro.net/#enumeracio_kd>* → resumo,
> resuma (parol)figuro

Mi konsentas. La vorton »enumeracio« mi ne konis en Esperanto, sed
viajn fortradukojn mi komprenis. Se »resumo« estas iom tro ĝenerala,
eble oni povus diri ion kiel »lista resumo«, »resuma listigo«, aŭ
»relistigo«?

Tamen la vorto ŝajnas havi (almenaŭ alilingve) ian pli bazan signifon
de »listigo«, »elnomado«. Ekzemple en programado tiu vorto uziĝas por
datumspeco, kiu havas kelkajn eblajn, nomitajn, antaŭ-difinitajn
valorojn. Komputeko tradukas ĝin per »enumeracio«, kaj mi nuntempe ne
certas, kiel tiun uzon fortraduki. (Komputeko ankaŭ mencias la esprimon
»listigita datumtipo«, kiu unuarigarde ne tute plaĉas al mi.)

> En la Tekstaro, la vorto troviĝas nur en *Retoriko* de Ivo Lapenna:
>
> "*Enumeracio* (latine enumeratio) estas tre ofta pensofiguro: la
> oratoro mallonge resumas ĉiujn ĉefajn rezultojn de la antaŭa
> argumentado por prezenti ilin ankoraŭfoje en bela ordo kaj tiel pli
> forte trafi la spiritojn. En la sama parolado oni povas plurfoje uzi
> *enumeracion*. Estas eĉ konsilinde tion fari post ĉiu parto,
> enhavanta plurajn argumentojn, aŭ traktanta plurajn flankojn de la
> problemo. Por ke la *enumeracio* estu trafa, oni observu jenajn
> regulojn: 1) la resumo, estu tre mallonga; 2) oni ne ripetu la
> argumentojn, sed nur la rezulton, do la konkludon de la argumentado;
> 3) unu fakto senpere sekvu la alian, tiel ke ili logike viciĝu unu
> post la alia; 4) la ĝenerala ideo, la plej forta konkludo, devas
> troviĝi ĉe la fino de la *enumeracio*."
>

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages