dorso/torso

1 view
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 5, 2016, 8:04:29 AM10/5/16
to ED.BL.DISKUTLISTO
La du oficialaj radikoj ŝajnas al mi preskaŭ samaj.

Eble dorso pleje rilatas al homa korpo,
kaj torso pleje rilatas al skulpaĵo.

Kion vi opinias?
JoKo Rinaldo

Leo De Cooman

unread,
Oct 5, 2016, 4:47:02 PM10/5/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 5/10/2016 om 14:04 schreef Johano Karlo Rinaldo:
Eble dorso pleje rilatas al homa korpo,
kaj torso pleje rilatas al skulpaĵo.
Laŭ http://vortaro.net/#torso la vorto "torso" havas ambaŭ signifojn.

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Oct 5, 2016, 6:53:53 PM10/5/16
to la bona lingvo


Am Mittwoch, 5. Oktober 2016 14:04:29 UTC+2 schrieb J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:
La du oficialaj radikoj ŝajnas al mi preskaŭ samaj.

Eble dorso pleje rilatas al homa korpo,
kaj torso pleje rilatas al skulptaĵo.

Kion vi opinias?

Ne gravas kion mi "opinias". La fakto estas ke "dorso" estas je via malantawo... temas pri tio inter via nuko kaj via pugo.

"torso" inkludas la antawan parton, do la ventron kaj bruston... mamojn se vi havas ilin..

                                                         gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 6, 2016, 12:28:33 AM10/6/16
to la-bona...@googlegroups.com
N. Ronaldo
> - "dorso" estas je via malantawo... temas pri tio inter via nuko kaj via pugo.
> - "torso" inkludas la antawan parton, do la ventron kaj bruston
Ja prave... mi malatente legis la vortaron
Dankon, JoKo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages