konvikt-i

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 2, 2012, 4:33:44 AM7/2/12
to °listo 'lbl'
KONVIKTI
Pruvi per certaj montroj, ke iu estas kulpa:
Ili konviktis lin pri tiu krimo. Mi estis konviktita pri murdo. Konvikto per cirkonstancoj estas tre malfirma. Konviktaj montroj estis evidentaj.


Ĉi tiu estas la hoidiaŭ vorto de "lernu". Kion ni kontraŭproponu?

Amike

Renato

renato corsetti

via del castello, 1 00036 palestrina, italujo

ren...@esperanto.org

Tomaž Longyka

unread,
Jul 2, 2012, 5:49:29 PM7/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke KONDAMNI plene sufiĉas kiel faka jura termino. KONVIKTI estas tute troa.                                     Amike                                                                                                                                                                                  Tomaso 

2012/7/2 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

ro-esp

unread,
Jul 2, 2012, 7:36:09 PM7/2/12
to la bona lingvo

Op maandag 2 juli 2012 23:49:29 UTC+2 schreef Tomaž Longyka het
volgende:

Mi opinias, ke KONDAMNI plene sufiĉas kiel faka jura termino.
KONVIKTI estas tute troa.
2012/7/2 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

KONVIKTI
Pruvi per certaj montroj, ke iu estas kulpa:


La normala vorto por pruvi estas "pruvi". La vorto "konvikti"
internacie sxajnas(!) esti sinonimo de "kondamni".
Cxu iu juristo povas klarigi la aferon?

gxis, Ronaldo N

Antonio De Salvo

unread,
Jul 3, 2012, 7:28:52 PM7/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
La gxusta signifo de "konvikti" estas tiu indikita de Ronaldo.
Temas pri faka, malofta termino (tiu vorto ekzistas ankaux en la itala, "convincere", el la latina, sed mi vetus ke ecx juristoj ne komprenas gxin, cxar gxi estas arkaika).
La granda vortaro germana Krause registras "pruvi kulpa"; lauxsence tio tauxgus, sed mi dubas, cxu pruvi estas uzebla en tia formo (oni pruvas ies kulpecon), eble oni devus diri "pripruvi" (analogie al "prisemi, priplanti ktp), sed versxajne tia formo aspektus iom originala. Persone, mi preferus diri, ke oni pruvis ies kulpecon.

Kondamni estas alia koncepto, gxi estas la sekvo de konvikto (pruvita kulpeco).
Gxis
Antonio De Salvo (juristo)


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: martedì 3 luglio 2012 01:36
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: (la bona lingvo) konvikt-i

Renato Corsetti

unread,
Jul 5, 2012, 2:17:54 PM7/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al Antonio kaj Ronaldo kaj pardonu ĉar ni jam havas linion pri tio:

konvikt·i → pruv·i (iun) kulp·a

Ĉu, Antonio, tio estas en ordo aŭ ŝanĝinda?

Amike

Renato


--

Antonio De Salvo

unread,
Jul 5, 2012, 4:44:08 PM7/5/12
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi en ordo.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 5 luglio 2012 20:18
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) konvikt-i

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages