Dankon, J-K
>Ĉu listano povas klarigi al mi
el kio etime venas la vorto USONO?
Vidu:
“Espero katolika” 2/1903:
http://www.esperokatolika.org/ek19031905/ek1903_02.htm#9
«Uson» estas vorto proponita de s’ Meyer por nomi «Unuigitajn Ŝtatojn Amerikajn». ĝi estas formita el u. s. o. n. literoj komencaj de anglaj vortoj «United States of North».
“Espero katolika” 3/1903:
http://www.esperokatolika.org/ek19031905/ek1903_03.htm#7
Al Sinjor’ Henri Auroux,
Redaktoro de “ESPERO KATOLIKA”
Kara Sinjoro,
En la lasta paĝo de via estimata revuo (novembra numero) estas dirite ke S-ro Meyer proponis nomi Unuigitajn Ŝtatojn «Uson».
Tiun ĉi nomon mi ne proponis; mi nur komunikis al «La Lumo» artikolon de Franca gazeto «Phare de la Loire», en kiu oni iom ŝerce parolis pri tiu nova nomo. En la sama letero mi skribis ja: «ONI KREDEBLE NE TROVOS ALIAN VORTON PLI BONAN OL “UNUIGITAJ AŬ UNUIĜINTAJ ŜTATOJ”». (Tio ĉi almenaŭ tiel longe kiel en niaj naciaj lingvoj ni diros: United States, Etats-Unis, Vereinigte Staaten, k. t. p.)
Kun kora saluto,
Samuel MEYER
N. D. L. R. - Ni bedaŭras ke ni malbone komprenis intencon de S-r Meyer. Sed ni persistas kredi ke vorto simpla kaj harmonia ĉiam estis pli bona ol vorto longa, malsimple kaj malfacile elparolebla.