biatlono, triatlono ktp.

4 views
Skip to first unread message

HIROTAKA Masaaki

unread,
Mar 21, 2008, 3:23:16 AM3/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Estimataj,

En Olimpiaj Ludoj trovigxas jenaj sportaj fakoj:

biatlono
triatlono
pentatlono
heptatlono
dekatlono

Cxu vi havas bonan ideon por anstatauxigi ilin per simplaj vortoj?

Antauxdankon.

HIROTAKA Masaaki (Vastalto)

Fra Simo

unread,
Mar 21, 2008, 5:16:26 AM3/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Krom se montrighus, ke la paraleleco inter tiuj kvin estus nur shajna, oni certe devas rekomendi en Esperanto simile paralelajn kunmetajhojn, kun "du/part/a", respektive "tri/part/a", "kvin/part/a", "sep/part/a", "dek/part/a",  kaj supozeble kun "konkur/o" au, pli ofte, "konkurs/o"

2008/3/21, HIROTAKA Masaaki <hiro...@nifty.ne.jp>:

Fra Simo

unread,
Mar 21, 2008, 5:43:11 AM3/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
[Ial forsendighis la mesagho, dum mi estis ghin skribanta. La antauan, ne-plenan formon vi povas forvishi.]

     Krom se montrighus, ke la paraleleco inter tiuj kvin estus nur shajna, oni certe devas rekomendi en Esperanto simile paralelajn kunmetajhojn, kun "du/part/a", respektive "tri/part/a", "kvin/part/a", "sep/part/a", "dek/part/a",  kaj supozeble kun "konkur/(ad/)o" au "konkurs/o" (depende de tio, chu temas ghuste pri konkurso au ne ;    pri la uzado de "konkurs/" kaj "konkur/" mi ne firmas). Restas demando pri la maniero precizigi, pri kiaspeca konkur(s)o temas, en manko de sufiche klariganta kunteksto : chu per "atlet/a" ?  chu per "sport/a" ?   Se estu rekomendata la ekzisto de radiko "atlet/", tiu estos chi tie la pli bona.

     Rezultate ni povus havi ion similan al la jeno : "(atlet/a )konkur(s)/o {du/, tri/, kvin/, sep/, dek/}part/a". Kion opinias pri tio la kolegoj ?
 
     Mi ne kontrolis en la tiutema terminareto iam aperinta okaze de iuj antauaj "Olimpiaj Ludoj", sed mi memoras, ke en tiu svarmis tiaj terminoj, kiujn en chi tiu grupo ni rigardas kiel ekzemplojn de la "malbona" lingvo.
     Kore salutas                             Francisko

Pilar Otto

unread,
Mar 23, 2008, 9:10:43 AM3/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki:

> En Olimpiaj Ludoj trovigxas jenaj sportaj fakoj:
>
> biatlono
> triatlono
> pentatlono
> heptatlono
> dekatlono
>
> Cxu vi havas bonan ideon por anstatauxigi ilin per simplaj vortoj?

Ne leginte ankoraux cxiujn reagojn, mi povas informi, ke en la norvega oni
tradicie uzas kunmetajxojn, kies rektaj tradukoj estas "du-batalo",
"tri-batalo", "kvin-batalo", "sep-batalo" kaj "dek-batalo". Ekzemploj estas
"moderna kvin-batalo", "milit(ar)a kvin-batalo" ktp. Lastatempe tamen mi
rimarkas, ke oni pli kaj pli emas uzi la grekdevenajn terminojn.

Otto

Anna Lowenstein

unread,
Mar 24, 2008, 5:24:15 PM3/24/08
to la-bona...@googlegroups.com

Ec’ antau’ ol legi vian respondon, mi tuj pensis pri la solvo “du-parta sport-konkurso”, “tri-parta sport-konkurso” ktp. Mi povus imagi, ke enkuntekste oni ankau’ povus nomi g’in “la duoblo”, “la trioblo” ktp. – sed kompreneble tio eblus nur se jam estus klare, ke temas pri sportkonkurso, ekzemple dum la Olimpiaj Ludoj. (“C’i-posttagmeze okazo nag’ado, gimnastikado kaj la kvinoblo.”)

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: venerdì 21 marzo 2008 10.43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: biatlono, triatlono ktp.

Fra Simo

unread,
Mar 25, 2008, 6:41:27 AM3/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Kuraghige estas, ke samadirekte ni ekiris.
 
     Pri la propono {du/, tri/, kvin/, sep/, dek/}obl/o}" por kuntekstoj klaraj mi ne emas konsenti, char  en oblo chiuj eroj estas egalaj (duoblo konsistas el du partoj egalaj al unu, trioblo el tri tiaj, k. t. p.), dum tion, pri kio ni parolas, karakterizas la malsameco, do la malegaleco de la diversaj partoj.
 
     Oni povus diri simple : "la du/part/a", "la tri/part/a", k. t. p. Singardemo necesus  en iuj el tiuj okazoj, en kiuj artikolo ial ne taugus. Sed singardemo chiam necesas en uzado de formoj iel stumpigitaj au mallongigitaj.
 
     Kore salutas                        Francisko

 

2008/3/24, Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>:

Ec' antau' ol legi vian respondon, mi tuj pensis pri la solvo "du-parta sport-konkurso", "tri-parta sport-konkurso" ktp. Mi povus imagi, ke enkuntekste oni ankau' povus nomi g'in "la duoblo", "la trioblo" ktp. – sed kompreneble tio eblus nur se jam estus klare, ke temas pri sportkonkurso, ekzemple dum la Olimpiaj Ludoj. ("C'i-posttagmeze okazo nag'ado, gimnastikado kaj la kvinoblo.")

Anna

____________________________

 Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: venerdì 21 marzo 2008 10.43
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: biatlono, triatlono ktp.

 

[Ial forsendighis la mesagho, dum mi estis ghin skribanta. La antauan, ne-plenan formon vi povas forvishi.]

Anna Lowenstein

unread,
Mar 25, 2008, 6:47:21 AM3/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

Relegante mian propran mesag’on sube, mi vidas, ke mi skribis “okazo” anstatau’ “okazos (nag’ado, gimnastikado ktp).”

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: martedì 25 marzo 2008 11.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R: (la bona lingvo) Re: biatlono, triatlono ktp.

Adam Raizen

unread,
Mar 25, 2008, 10:17:55 AM3/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
On Tue, Mar 25, 2008 at 12:41 PM, Fra Simo <fra...@gmail.com> wrote:
> en oblo chiuj eroj estas egalaj (duoblo
> konsistas el du partoj egalaj al unu, trioblo el tri tiaj, k. t. p.)

Chu?! Mi neniam antaue audis tion. De kie vi cherpis ghin? Tio, ke du
partoj egalas al unu ne implicas, ke ili estas egalaj. Krome, mi ne
certas, ke obloj necese egalas al unuo. Duoblo egalas al duo, ne unuo,
chu ne?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Fra Simo

unread,
Mar 27, 2008, 2:34:40 PM3/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
      Shajnas, ke mi malklare, au, almenaue, tro malsimple esprimis min. Mi  nun provas alimaniere komprenigi la samon : duoblo de du kilogramoj da pomoj estas kvar kilogramoj da pomoj. Sed du kilogramoj da pomoj kaj kvin da piroj ne estas "duoblo" de du kilogramoj da pomoj. Nu, inter la partoj de iu el tiuj  kelkpartaj atletajhoj, pri kiuj ni estas parolantoj, ekzistas diferencoj pli grandaj, ol inter pomoj kaj piroj, krom differencoj kompareblaj kun tiuj inter du kaj kvin.
 
     Kore salutas                                         Francisko

 
2008/3/25, Adam Raizen <adam....@gmail.com>:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages