Re: (la bona lingvo) kachaloto

2 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 25, 2008, 6:20:10 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
>| kachalot-o* --> makrocefal-o /[Z]
>
>Por mi tio estas en ordo. Chu inter la listanoj estas fakulo pri
>kachalotoj/makrocefaloj? En PIV mi ne trovis kialojn por la elekto.


Nu, se mi ne eraras, kacxaloto estas francismo (en PIV, kia surprizo ;-)),
dum makrocefalo estas greka por "grandega kapo"

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2008, 8:08:17 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
| Nu, se mi ne eraras, kacxaloto estas francismo (en PIV, kia surprizo ;-)),

Dankon, Ronaldo! Ĉu ankaŭ aliaj opinioj?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Sep 25, 2008, 9:32:42 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
>| kachalot-o* --> makrocefal-o /[Z]
>
>Por mi tio estas en ordo. Chu inter la listanoj estas fakulo pri
>kachalotoj/makrocefaloj? En PIV mi ne trovis kialojn por la elekto.

Ronaldo:


>Nu, se mi ne eraras, kacxaloto estas francismo (en PIV, kia surprizo ;-)),
dum makrocefalo estas greka por "grandega kapo"

Antonio:

verdire, la vorto "kacxaloto" venas ja el la franca, sed pli frue el la
portugala "cachalote", kiu siavice venas el "cachola" = kapo.
Ankaux en la angla oni parolas pri "cachalot"; sed pli kutime pri "sperm
whale" (= sperma baleno"), pro duobla misajxo: cxar oni opiniis, ke gxi
estas baleno (balenoj kaj makrocefaloj estas ja ambaux cetacoj, sed ne cxiuj
cetacoj estas balenoj), kaj cxar oni erare kredis, ke la oleeca substanco
("spermaceto"), kiu trovigxas en gxia kapo, estas spermo.

Kiel konate, la scienca nomo estas "Physeter macrocephalus" (aux Physeter
catodon), kie "macrocephalus" signifas (kiel prave atentigas Ronaldo)
"grandega kapo".

En la itala, gxi nomigxas "capodoglio" (= kapo el oleo"), same en rilato kun
la grandega kapo kaj kun spermaceto.

Laux mi, "makrocefalo" estas pli proksima al la scienca nomo; tamen, mi
atentigas ke en "Physeter macrocephalus" la vorto "macrocephalus" estas
uzata kiel adjektivo, samkiel okazas cxe multegaj aliaj bestoj, ekzemple:
http://en.wiktionary.org/wiki/macrocephalus
cebus apella macrocephalus (= grandkapa cebo); gadus macrocephalus (=
grandkapa gado); kryptopterus macrocephalus (= grandkapa katfisxo).

"Macrocephalus" estas uzata ankaux cxe fungoj (ekz. leucopaxillus
macrocephalus = grandkapa trikolomo; polyporus macrocephalus = grandkapa
porofungo/ poliporo; agaricus macrocephalus = grandkapa agariko/
lamelfungo).

Konklude: la plej preciza (kaj komprenebla) nomo en esperanto versxajne
estus "grandkapa dentocetaco"; sed temas pri tro longa esprimo, kaj mi
ankaux suspektas, ke neniu komprenus pri kio temas, do ni restu cxe
makrocefalo!

Gxis
Antonio De Salvo

Marcos Cramer

unread,
Sep 25, 2008, 9:54:55 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

Ankaux en la angla oni parolas pri "cachalot"; sed pli kutime pri "sperm
whale" (= sperma baleno"), pro duobla misajxo: cxar oni opiniis, ke gxi
estas baleno (balenoj kaj makrocefaloj estas ja ambaux cetacoj, sed ne cxiuj
cetacoj estas balenoj), kaj cxar oni erare kredis, ke la oleeca substanco
("spermaceto"), kiu trovigxas en gxia kapo, estas spermo.

Makrocefalo ja estas baleno. Kion vi shajne volas esprimi estas ke makrocefaloj ne estas bartocetacoj. Sed almenau la Fundamentaj tradukoj de "baleno" indikas ke "baleno" vorto havas pli vastan signifon ol "bartocetaco" (la angla, germa kaj franca tradukoj chiuj signifas "granda cetaco" au "ne-delfina cetaco", almenau lau Vikipedio).

Pri la angla vorto "whale" estas ech pli certe ol pri "baleno" ke ghi signifas chiujn grandajn cetacojn. Do en la angla esprimo "sperm whale" estas nur unu misajho, ne du.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2008, 10:08:28 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Markos kaj Antonjo:
Makrocefalo ja estas baleno. Kion vi shajne volas esprimi estas ke makrocefaloj ne estas bartocetacoj.
Kio estas "barto"?

Momente mi notis:

kaĉalot-o --> makrocefal-o


Cxu en ordo?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 25, 2008, 10:24:16 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

Kio estas "barto"?

Estas longaj, elastaj platoj, kiujn la bartocefacoj (do multaj grandaj balenoj) havas anstatau dentojn. Per la bartoj ili  kolektas ekzemple malgrandajn kankrojn por manghi ilin.

ReVo ankau mencias la kunmetajhon "balenajho" anstatau "barto". Sed ghi ne vere estas pli facile komprenebla, kaj malebligas la kunmetajhon "bartocefaco".

Amike,

Marcos

Harri Laine

unread,
Sep 25, 2008, 10:41:13 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis, pri aserto ke "kachaloto" estas francismo:

> Dankon, Ronaldo! Ĉu ankaŭ aliaj opinioj?

Jes, iom. Tiun balenon (jes, ghi certe estas baleno, nome speco de
dentbaleno) oni nomas per vorto iel simila al

kaĉalot kaŝalot kaskelot

almenau en chi tiuj lingvoj, inter ili ankau kelkaj sufiche gravaj:

bulgara
kataluna
dana
hispana
estona
franca
galega
latva
litova
pola
portugala
rusa
sveda
ukraina

Aliaj europaj nomoj iel similas al ekz. "sperm whale" (sperma baleno),
"capodoglio", "potvis", "Pottwal".

"Nova Biologia Nomenklaturo" (tiu kuriozajho de De Smet) nomas ghin
"Kapdelfeno familitipa".

Io simila al la grekajho "makrocefalo" aperas en unu varianto de la
scienca nomo (Physeter macrocephalus), kiu ech shajnas esti la
malvenkanta alternativo apud Physeter catodon. Alilingve mi ne trovas
ion similan al "makrocefalo".

"Kachaloto" shajnas al mi akceptebla. Se mi devus trovi nomon
laborante sur blanka papero, sen konsidero pri antauaj nomoj, mi eble
elektus nomi ghin

"ambrobaleno".

"Ambro" estas oficiala vorto, kaj PIV diras, ke ĝi estas "eligaĵo el
la intesto de kaĉaloto". La hungara "ámbráscet" ŝajnas doni ian
apogon, simile la japana nomo kiujn mi pene konjektis esti kombinajho
signifanta eble proksimume "odorsubstanco" kaj "baleno".

Amike
Harri


Harri Laine

unread,
Sep 25, 2008, 11:04:35 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis, 25.9.2008 17:24:

> ReVo ankau mencias la kunmetajhon "balenajho" anstatau "barto". Sed ghi
> ne vere estas pli facile komprenebla, kaj malebligas la kunmetajhon
> "bartocefaco".

PIV ankau mencias, sub la oficiala "lameno", la vorton "balenlameno",
kaj "lameno" estas uzebla vorto. Aliaj eblaj vortoj estus "kombilo"
(chu por la tuto, chu por unuopa lameno, tion oni povas diskuti) au
filtrilo ("filtra baleno" estus bona grupnomo por la balenoj kun lamenoj).

Interese, la angla vorto estas "baleen" (kolektive por la lamenaro).
Balenajho shajnas iom neoportuna vorto, char ghi povus signifi ankau
"(manghajho el) balena viando", kaj mi kredas ke ghi estis iam tiel
uzata. Eble "balenajho" taugus kiel malmoderneca vorto por priskribi
tempojn, kiam tia balenajho ankorau estis uzata en virinaj korsetoj.

Harri

HIROTAKA Masaaki

unread,
Sep 25, 2008, 11:22:23 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

>"Kachaloto" shajnas al mi akceptebla. Se mi devus trovi nomon
>laborante sur blanka papero, sen konsidero pri antauaj nomoj, mi eble
>elektus nomi ghin
>
>"ambrobaleno".
>
>"Ambro" estas oficiala vorto, kaj PIV diras, ke ĝi estas "eligaĵo el
>la intesto de kaĉaloto". La hungara "ámbráscet" ŝajnas doni ian
>apogon, simile la japana nomo kiujn mi pene konjektis esti kombinajho
>signifanta eble proksimume "odorsubstanco" kaj "baleno".

Belege!
La japana "makkoo-kujxira" (=kacxaloto) gxuste signifas tion.
"makkoo" => speco de incenso
"kujxira" => komuna nomo por grandaj cetacoj
Mi ja sxatas "ambrobalenon".

Vastalto

Antonio De Salvo

unread,
Sep 25, 2008, 11:44:56 AM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Antonio:

>Ankaux en la angla oni parolas pri "cachalot"; sed pli kutime pri "sperm
whale" (= sperma baleno"), pro duobla misajxo: cxar oni opiniis, ke gxi
estas baleno (balenoj kaj makrocefaloj estas ja ambaux cetacoj, sed ne cxiuj
cetacoj estas balenoj), kaj cxar oni erare kredis, ke la oleeca substanco
("spermaceto"), kiu trovigxas en gxia kapo, estas spermo.

 

Marcos:


>Makrocefalo ja estas baleno. Kion vi shajne volas esprimi estas ke makrocefaloj ne estas bartocetacoj. Sed almenau la Fundamentaj tradukoj de "baleno" indikas ke "baleno" vorto havas pli vastan signifon ol "bartocetaco" (la angla, germa kaj franca tradukoj chiuj signifas "granda cetaco" au "ne-delfina cetaco", almenau lau Vikipedio).

Pri la angla vorto "whale" estas ech pli certe ol pri "baleno" ke ghi signifas chiujn grandajn cetacojn. Do en la angla esprimo "sperm whale" estas nur unu misajho, ne du.

Antonio:

 

Pri zoologia nomenklaturo (samkiel pri multaj aliaj aferoj) mi estas nur diletanto, do mi povas nur diri tiun malmulton, kiun gxis nun mi eklernis.

 

“Cetacoj” estas la plej supra divido-sxtupo; tiu tuto entenas:

a)     bartocetacoj (mysticeti), nome balenoj, balenopteroj kaj megaptero, kiuj posedas bartojn = balenostojn = balenlamenojn;

b)    dentocetacoj (odontoceti), nome makrocefaloj, kiuj posedas dentojn.

Jen kial mi diris, ke makrocefalo estas ja cetaco, sed ne baleno.

 

Alia demando koncernas la fakton, cxu kiam oni parolas pri “balenoj” oni rilatigas sin specife al balenoj, aux (tre pli gxenerale) al grandaj marbestoj. La konfuzo venas el tio, ke en la Biblio oni parolas gxenerale pri maraj monstroj, sed en multaj lingvoj (inkluzive de esperanto, laux la zamenhofa versio) tio estis mistradukita per la vorto “balenoj”:

Genezo 1, 21 Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj cxiujn vivajn estajxojn movigxantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco.

 

Konfuzo estas ankaux cxe la konata epizodo de profeto Jona (2,1), kie estas dirite en gxenerala formo:

1Kaj la Eternulo pretigis grandan fisxon, ke gxi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fisxo dum tri tagoj kaj tri noktoj.

Nu, kvankam baleno cxi tie tute ne estas menciita (kaj ankaux la oficiala itallingva versio gxuste diras: 1]Ma il Signore dispose che un grosso pesce inghiottisse Giona; Giona restò nel ventre del pesce tre giorni e tre notti.), en la itala mezepoka bildaro tiu fisxego estas identigita (cxu erare?) kun baleno.

 

Ankaux pri la mara monstro Levjatano tute ne estas dirite, ke temis pri baleno (kontrauxe, Jesaja 27,1 parolas pri serpento aux drako: En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordigxeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbigxantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.); sed oni emas (senbaze) asociigi Levjatanon kun baleno pro influo de la romano “Moby Dick”, kiu siavice enkondukis plian konfuzon, cxar ja tie ne temas pri baleno, sed pri makrocefalo (en itala lingvo, la titolo de tiu romano estas “La balena bianca” = “La blanka baleno”; kaj de tie venis la itala esprimo “balena banca/ blanka baleno” por indiki la forpasintan kristandemokratan partion, kiu havis problemojn por svelte sinteni pro sia troa grandeco).

 

Plia konfuzo: en la itala romano “Pinocchio = Pinokjo”, la marioneto estas englutita de sxarko (ekz, cxap. 34: Tiu mara monstro estis ne pli kaj ne malpli, ol la giganta Sxarko, menciita plurfoje en cxi tiu historio, kaj kiun oni konis pro la masakroj kaj nesatigebla devoremo sub la kromnomo "Atilo de la fisxoj kaj fisxistoj".); sed en la filmo de Walt Disney temas pri makrocefalo, kiu tamen havas la aspekton de blua balenoptero!

 

Konklude: kiam temas pri nomoj de bestoj, oni devas esti tre singardaj, cxar facile oni povas (mis)kompreni.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2008, 3:09:29 PM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Alia demando koncernas la fakton, cxu kiam oni parolas pri “balenoj” oni rilatigas sin specife al balenoj, aux (tre pli gxenerale) al grandaj marbestoj.

Tio povas okazi. Evidente temas pri metaforaj uzoj aŭ pri uzoj pro konfuzo inter bestoj. Pri tio niaj listoj ne povas helpi.

Mi mem provis vane komprenigi al miaj filoj, ke balenoj estas grandaj fiŝoj (ĉefe ĉar ili aspektas kiel grandaj fiŝoj. Ili insistis, ke la lerneja libro enklasigas balenonjn aliloken, kaj ili fidaj pli al la libro ol al la propra sperto.

Renato

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2008, 3:21:28 PM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri kaj Vastalto:
"Kachaloto" shajnas al mi akceptebla.
Mi ŝanĝis la indikon al =.
"ambrobaleno".
Mi aldonis ankaŭ tion.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2008, 3:32:05 PM9/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
PIV ankau mencias, sub la oficiala "lameno", la vorton "balenlameno", 
kaj "lameno" estas uzebla vorto. 
Mi registris: bart-o = balen-lamen-o, balen-ost-o.

Mi trovis la formon "baln-ost-o" ankaŭ en alia kapvorto de PIV.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 26, 2008, 10:20:31 AM9/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi registris: bart-o = balen-lamen-o, balen-ost-o.

Bone. Sed kial ne kun "-->"?

(Kvankam en antaua mesagho mi uzis "barto", char mi vidis ghin en Vikipedio kaj ReVo kaj ne povis pensi pri pona anstatauigo, mi nun opinias  ghin evitinda kaj anstatauiginda per "balenlameno".)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2008, 12:29:58 PM9/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
| Sed kial ne kun "-->"?

Mi fakte ne povis decidi en tiu moemnto, kiom uzata estas bart-. Mi
ŝanĝis al -->.

Renato

ro-esp

unread,
Sep 27, 2008, 6:29:40 PM9/27/08
to la-bona...@googlegroups.com

-----Oorspronkelijk bericht-----
Van: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Harri:
>> PIV ankau mencias, sub la oficiala "lameno", la vorton "balenlameno",
>> kaj "lameno" estas uzebla vorto.

>Mi registris: *bart-o* = balen-lamen-o, balen-ost-o.

Miasente ne temas pri vera osto., do *balen-osto* ni forstreku

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2008, 4:59:45 AM9/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Miasente ne temas pri vera osto., do *balen-osto* ni forstreku
Mi forstrekis ĝin.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 30, 2008, 5:57:44 PM9/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
      Renato skribis en la 28-a de Septembro je la 10-a kaj 59 :
Ronaldo:
Miasente ne temas pri vera osto., do *balen-osto* ni forstreku
Mi forstrekis ĝin.
 
     Nu, kontraue al "bart/o", "balen/ost/o" estas Fundamenta :
 balen'ost'    baleine | whale-bone | Fischbein | китовый усъ | fiszbin. 
     Ronaldo prave diras, ke balenosto ne estas ia osto. Sed tio ne estas kialo suficha por devigi nin al malrekomendo de la vorto "balen/ost/o". GHuste tial, ke tio ne estas osto de baleno oni havas por ghin nomi la apartan vortobazon "balen/ost/", kaj oni por tiu signifo ne diras "ost/o de balen/o" au "ost/o balen/a". La kunmetadon de "balen/" kaj "ost/" por tion nomi forte apogas kvar el la kvin respondaj alilingvajhoj (dum la franca "baleine" <balen'>, samforma kiel la vorto signifanta "baleno", estus lauvorte tradukebla per "balen/ajh/o", vorto aperanta en la Reta Vortaro, sed kiun ni  bedaurinde ne povas rekomendi,, char, kiel unu el vi prave atentigis, ghi povus signifi "manghajho el balena viando").
     Mi opinias, eble malprave, ke ni tamen ne estas nepre devigataj rekomendi la vorton "balen/ost/o", kvankam tiu aperas en la Universala Vortaro, char ne temas pri unu vortero, sed pri kunmetajho, ke do ni povus ghin malpreferi , se ni trovus por tiel fari iun tre fortan kialon. (Oni devas pro la Fundamenteco postuli, ke novaj Esperantistoj ghin konu, sed nia grupo ne okupighas pri instruado de Espernato al komencantoj : ghi zorgas pri malinstruado de la PIV-lingvo kaj de aliaj, similaj falsajhoj al misinstruitoj, kio estas iom alia afero.)
      La decidon ni devos fari samtempe konsiderante iujn aliajn vortojn (almenau : "elefant/ost/o"), kaj pli atente pristudinte diversajn demandojn. Eble montrighos, ekzemple, ke utilus malsame nomi la partojn de balena korpo kaj aliflanke ajhojn el ties substanco, per kiuj oni pluvombrelojn, korsetojn au kolumojn plifirmigas.
 
     Se ni fine decidus, ke ni preferu "balen/lamen/o"-n, do ne skribu :
bart-o -->  balen-ost-o [F]
ni devus aldoni la jenan paragrafon :
balen-ost-o [F] --> balen/lamen/o

eble kun "=" anstatau "-->".

     Utilus tamen, ke ni havu simbolojn signifantajn : "la paragrafkapajhon ni firme malrekomendas, sed ni ne decidighis, kiun el la jenaj fortradukajhoj ni rekomendu", kaj respektive : "la paragrafkapajhon ni prikonsideris, sed ankorau ni ne venis al firma rekomendo pri tiu", kaj simile. En la nuna momento mi volonte skribus iel simile al la jeno :
bart-o -->  balen-ost-o [F] ??,  balen-lamen-o ???
balen-ost-o [F] --??--> balen/lamen/o ???
     Amike salutas                                             Francisko

Renato Corsetti

unread,
Oct 1, 2008, 2:37:54 AM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
 Nu, kontraue al "bart/o", "balen/ost/o" estas Fundamenta :
Dankon pro la atentigo, Francisko! Mi tute pretervidis tion.


Leginte vian mesaĝon mi nun ŝanĝis al:

bart-o --> balen-lamen-o, balen-ost-o [fun]

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Oct 1, 2008, 3:33:34 PM10/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Dankon al Renato por la danko !
     Ni tamen atentu, ke la Fundamenteco de "balen/ost/o" ne nepre devigas nin, ke tiun ni preferu. Ankau "sign/o de posht/o" aperas en la Universala Vortaro kaj "finigho" en la Ekzercaro : malgrau tio "posht/mark/o" kaj "fin/ajh/o" estas respektive preferindaj. (Espereble vi chiuj komprenas, je kio tiuj ekzemploj estas iom alispecaj, ol "Rusujo", "shat/i", "el/parol/i", "kovr/il/o (de fenestr/o)" kaj multaj aliaj. Mi neniom volas shanceli vian fidelecon al la Fundamento !)
     En la nuna stato de la teksto, malplachas al mi, ke ni proponas du fortradukajhojn neniel helpante al la uzantoj de nia tabelo, kiel elekti inter tiuj du. Mi ree proponas, ke ni iel signu (plej simple : per demandosignoj), ke ni ankorau ne venis al firma konkludo. Tiel la manko de helpo estus pli akceptebla, kaj oni ne rompos al si la kapon provante diveni, kian diferencon ni vidas inter la signifoj de "balen/lamen/o" kaj de "balen/ost/o".
 
     El "kachalot/o" kaj "makrocefal/o" la unua shajnas al mi preferinda pro sia Zamenhofeco. Sed la plej bona el viaj proponoj shajnas al mi tiu de "ambr/o/balen/o".
     Pli ofte ni devus kompari niajn vortojn kun tiuj de aliaj lingvoj, speciale de la germana kaj la hungara, kaj de la japana kaj aliaj lingvoj Orient-Aziaj.

     Amike salutas                                             Francisko

 


2008/10/1 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Oct 2, 2008, 6:19:47 AM10/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
En la nuna stato de la teksto, malplachas al mi, ke ni proponas du fortradukajhojn neniel helpante al la uzantoj de nia tabelo, kiel elekti inter tiuj du.
Nu, mi aldonas en la klarigoj ke la unua samsignifaĵo estas preferida rilate al la dua, alivorte ke la ordo iom gravas.

     El "kachalot/o" kaj "makrocefal/o" la unua shajnas al mi preferinda pro sia Zamenhofeco. Sed la plej bona el viaj proponoj shajnas al mi tiu de "ambr/o/balen/o".
Malfacila okazo.

     Pli ofte ni devus kompari niajn vortojn kun tiuj de aliaj lingvoj, speciale de la germana kaj la hungara, kaj de la japana kaj aliaj lingvoj Orient-Aziaj.
Ni jam iomete faris, sed mi realvokas la parolantojn de tiuj lingvoj en ĉi tiu listo, ke ili bonvolu ĉiam doni la tradukon al sia lingvo kaj ioman klarigon pri la signifo.

Amike

Renato



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages