referendum-o kaj plebiscit-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2011, 12:37:52 PM11/15/11
to °listo 'lbl'
Post la referendumo en ĉi tiu listo pri tiuj du vortoj, mi provizorege registris:

referendum-o --> popol-konsult-o
plebiscito --> popol-voĉ-don-ad-o, popol-konsult-o

Eblas ankoraŭ ŝanĝi ilin, sed mi devis kapitulaci pri tio, ke plebiscito estas vorto vaste konata.

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Harri Laine

unread,
Nov 16, 2011, 5:51:11 AM11/16/11
to °listo 'lbl'
Saluton! Kiel ĉiam, mi tro longe skribas, kaj vi do
prefere ne legu ĉion ĉi malsupre. Mallonge: mi opinias,
ke "popolvoĉdono" estas tre taŭga vorto por la normalaj
signifoj de "referendumo" kaj "plebiscito".

"Referendumon" mi ne forte kondamnas, ankaŭ ne
"popolkonsulton".

Amike
Harri

Renato skribis, 15.11.2011 19:37:

> Eblas ankoraŭ ŝanĝi ilin, sed mi devis kapitulaci pri tio, ke
> plebiscito estas vorto vaste konata.

Mi ne komprenas. Ĉu vi opinias, ke "plebiscito" estas
vaste konata aŭ ne? Ŝajnas, ke similaj vortoj estas
uzataj en la latinidaj lingvoj kaj ankaŭ en la angla,
sed tre multe malpli ol vortoj similaj al "referendum".
En aliaj lingvoj plebiscit-tipaj vortoj ŝajnas apenaŭ
vivaj aŭ nur historio-temaj. - Klarigoj pri
signifodiferenco inter tiuj vortoj estas parte
kontraŭdiraj inter si.

> Post la referendumo en ĉi tiu listo pri tiuj du vortoj, mi
> provizorege registris:
>
> referendum-o --> popol-konsult-o
> plebiscito --> popol-voĉ-don-ad-o, popol-konsult-o

Nu, tio estas simpatiaj proponoj, sed mi plu diros
"popolvoĉdono", sen ia "-ado", ĉar simple temas pri tio
ke la popolo donas sian voĉon kaj ĉar mi vidas nenian
eblon de konfuzo kun alitipaj voĉdonoj (ekz. elektoj).

Se en iu lingvo oni nomas ankaŭ opini-sondojn aŭ
sindikatajn voĉdonojn "referendum", tio estas pure loka
problemo kaj tian "referendum" oni ja ne traduku "popol-
voĉdono".

Popolvoĉdono povas esti decida (reaŭ devontiga) aŭ konsila
(konsultiĝa).

Pri signifodiferenco inter "referendumo" kaj "plebiscito"
mi ne estas konvinkita. Tia distingo povas okazi en
ekstreme faka kunteksto, kie oni uzas severe difinitajn
vortojn. Krome ĝi povas ekzisti inter la parencaj vortoj
en iu alia lingvo pro la historio de tiuj lingvoj kaj
landoj, sed tia historio apenaŭ kreiĝis por Esperanto.

Gravan diferencon mi ne vidas eĉ en aliaj lingvoj:
simpla serĉo pri aperoj retaj de ekzemple "sudan
plebiscite", "timor plebiscite", "sudan referendum",
"timor referendum" (sen citiloj; estas milionoj kun
"referendum" kaj centmiloj da "plebiscite" aŭ
"plebiscito"), montras la du vortojn pli-malpli
interŝanĝeblaj.

En la itala Vikipedio oni parolas pri "referendum" ekz.
la artikoloj Sudan del Sud (i cittadini del Sudan del
Sud hanno deciso con un referendum se secedere dal
resto del Sudan) kaj Timor Est (un nuovo referendum
per l'indipendenza). Simile en la portugala. En ĉi tiu
kunteksto mi atendus ion similan al "plebiscito".
Aliflanke, mi vidas ke en Ĉilio okazis
ĉi-jare "Plebiscito Nacional por la Educación", kie
mi supozus ion similan al "referendum". Laŭ PIV ja
plebiscito = "Voĉdonado de loĝantaro de iu teritorio
pri ties internacia statuso aŭ alia fundamenta
demando"

La vorto "referendumo" estas tiom ofta, ke mi ne
scias, ĉu indas ĝin eviti. Ĉiuokaze, laŭ la ne tre
fidinda Vikipedio, por "referendumo" ekzistas
almenaŭ ĉi tiaj tradukoj, kiuj verŝajne enhavas
elementon "popolo" (aŭ "nacio") kaj ion similan al
voĉdono (en la greka tio eble estas "rezolucio"?).

[[da:Folkeafstemning]]
[[el:Δημοψήφισμα]]
[[fi:Kansanäänestys]]
[[hu:Népszavazás]]
[[is:Þjóðaratkvæðagreiðsla]]
[[ja:住民投票]]
[[nl:Volksraadpleging]]
[[nn:Folkerøysting]]
[[no:Folkeavstemning]]
[[sv:Folkomröstning]]
[[zh:公民投票]]

En la germana "Volksabstimmung" ŝajnas esti proksimume
same ofta kiel "Referendum". Kiel Leo diris, ankaŭ la
nederlanda havas du vortojn "referendum" kaj
"volksraadpleging" – ambaŭ ŝajnas multe uzataj. (Oni
povas serĉi ekz. "griekse volksraadpleging", "Griekenland
referendum", "Griechenland Volksabstimmung", "griechische
Volksabstimmung", "Griechenland Referendum" kaj similaj
kombinaĵoj – ĉiuj abundas, ne gravas la nombroj.)

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2011, 2:17:11 PM11/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
>  Mallonge: mi opinias,
ke "popolvoĉdono" estas tre taŭga vorto por la normalaj
signifoj de "referendumo" kaj "plebiscito".

"Referendumon" mi ne forte kondamnas, ankaŭ ne
"popolkonsulton".

Bone. Do, mi metos ambaŭ alternativoj.


>   Mi ne komprenas. Ĉu vi opinias, ke "plebiscito" estas vaste konata aŭ ne?

Mi malbone esprimis min. "Plebiscito" ne estas vaste konata ekster la latinidaj lingvoj. Kaj la ĉina kaj la araba ne konas ilin (kaj ankaŭ ne enprenis "referendumo" en iu adapto).
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages