En la itala, la oficiala nomo de tiaj aparatoj estas "APR" (Aeromobile a Pilotaggio Remoto = Flugmasxino je Fora Pilotado), kvankam kutime oni uzas la anglan nomon "drone", elparolatan laux la itala maniero, do sensxangxe "drone".
La vorto estis disvastigita de la amaskomunikiloj, kaj la italoj alprenis gxin tute ne demandante de si, kion gxi signifas en la angla (multaj ecx erare opinias, ke temas pri vorto kunmetita per iaj komencliteroj).
Amuze, en la angla "drone" havas multegajn signifojn, kaj mi ne scias, kiu el ili decidigis pri gxia uzo por senpilotaj aparatoj gvidataj je distanco:
1- virabelo;
2- parazito;
3- profitemulo;
4- rutinulo;
5- zumo;
6- tedajxo;
7- bastona tubo de sakfajfilo;
kaj, fine:
8- senpilota spionaviadilo;
9- sxipo regata je distanco;
10- raketo regata je distanco
Mi devas diri, ke al mi placxas la (ankaux) proponita "flugroboto", se temas pri senpilota flugmasxino (kiu povas ankaux esti helikoptero, kiel oni vidis el la teksto de Cxina Radio, en kiu oni parolas pri "senpilota helikoptero").
Saluton
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di trio
Inviato: venerdì 17 aprile 2015 08:34
A:
la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) dron-o
2015-04-15 2:14 GMT-07:00 Harri Laine <
harri...@iki.fi>:
> Antonio De Salvo kirjoitti 15.4.2015 9:53:
>
>> Sed kial cerbumi kaj sercxi komplikaj esprimojn, kiam pli simplaj
>> formoj estas jam uzataj en la vivanta lingvo?
Bona principo. Tamen...
> La ĉefa allogaĵo en la vorto "drono" estas la simileco al la Angla
>"drone", kiu estas prenita ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj.
>...
> Vikipedio proponas ankaŭ "senhoma aviadilo", "droneo" kaj "spavo".
> Tiu lasta estas simple strangaĵo, verŝajne propono mallongigi
>"senpilotan aviadilon".
Mi unue fojo vidis "spavo"n ĉe
http://kono.be/vivo/ , specife
http://kono.be/cgi-bin/vivo/ViVo.cgi?montru=1190 . Sed mi opinias ke la defio por La Internacia Lingvo estas havi pli grandan koncepton por neologismo. Pro tiu mi proponis alian: "skuvo",
http://kono.be/cgi-bin/vivo/ViVo.cgi?montru=1191 , senkondukanta veturilo.
Senpilotaj *aviadiloj* estas nur la pinto de la robota invado venanta. Ne nur Google jam havas aŭtomobiloj kiuj memregadas. Sed neniu, uzante la angla, nomas ilin "drone" ĉar kutime tiu rilatas al aviadilo. Kaj do la pli granda kategorio estas aera, surtera, surakva, subakva, eĉ kosma veturilo sen interna kondukisto, sed ne memregata.
Plejparte aktualaj "drone"-oj estas regataj de homo kiu estas for.
Kiam la veturilo memregas, mi nomus ĝin robota aviadilo, robota kosmaŝipo, robota ŝipo,... ĝenerale robota veturilo aŭ pli simple roboto.
ps Laŭ mia kompreno, la kul-grandaj robotoj ankoraŭ ne ekzistas. Ili ankoraŭ mankas energion por daŭri pli ol sekundoj, ne eĉ minuto.
Sed... kompreneble estas amaso da mono nun en la sistemo por eltrovi solvon de tiu limo.
--
universero trio
Esperanto, The International Language! What's that? See
http://Esperanto.Org
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.