(la bona lingvo) satelit-o/sputnik-o

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2010, 2:50:29 AM5/17/10
to °
En la listo 'revuloj' oni diskutas pri la du vortoj samsignifaj "satelito" kaj "sputniko". Kiu estas la preferinda?

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
May 17, 2010, 5:55:51 AM5/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

En la listo 'revuloj' oni diskutas pri la du vortoj samsignifaj "satelito" kaj "sputniko". Kiu estas la preferinda?

"Satelito" estas  multe pli kutima ol "sputniko" en Esperanto. Aldone, nur "satelito" estas oficiala.

Laŭ la naŭa oficiala aldono, "satelito" signifas interalie "Artefarita objekto rivoluanta ĉirkaŭ la tero (aŭ alia astro)". ReVo mencias ĉi tiun signifon malimplicite nur ĉe "sputniko", kaj ĉe "satelito" nur plusendas al "sputniko" por ĉi tiu signifo. Pro la jama oficialeco kaj kutimeco de "satelito" en ĉi tiu signifo, ReVo laŭ mi devus anstataŭe mencii ĉi tiun signifon ĉe "satelito". Ĉe "sputniko" estu markilo pri evitindeco kaj plusendo al la koncerna difino ĉe "satelito".

En nia listo, aldoniĝu la jena linio:

sputnik·o → satelit·o

Amike,

Marcos

Nguyen Xuan Thu

unread,
May 17, 2010, 6:12:35 AM5/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj,
 
Laŭ Vikipedio:

Satelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti natura aŭ artefarita objekto.

Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito.

Ĉiuj korpoj estas parto de nia sunsistemo, inkluzivante la Teron, estas satelitoj de la suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.

Do, mi pensas, ke ne taŭgas diri, ke satelito estas artefaritaĵo.
Kontraŭe, sputniko (de rusa deveno) estas artefarita satelito.
 
Do vi povas skribi sputniko ---> artefarita satelito
Sed la rusoj, kiuj elpensis tiun vorton kaj faris la unuan artefaritan sateliton de la honaro devas pensi, ke sputniko rajtas prioritaton.
Kion pensas rusaj esperantistoj?
 
Thu
 

 
2010/5/17 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2010, 6:14:33 AM5/17/10
to °
Pro diskuto en alia listo.

PIV registras "art-satelito" por la artefaritaj satelitoj lanĉataj en la kosmon.

Ŝajnas ke por tio en la komenco oni uzis "sputniko", sed nun en la 9-a oficiala aldono oni registras la "okcidentecan" preferon:

2 Artefarita objekto rivoluanta ĉirkaŭ la tero (aŭ alia astro).

Ĉu ni havu la linion:

satelit-o (9oa) (en la senco de artefaita satelito) = sputnik-o ?

Amike

renato

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2010, 6:41:59 AM5/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
Kion pensas rusaj esperantistoj?
Rusaj esperantistoj opinias, ke ĉi tiu estas okazo de "La Okcidento kontraŭ la tuta mondo inkluzive de slavoj". Mi efektive scias nur pri du, kiuj konkrete komentis pri ĉi tiu vorto.

Por ke lingvo estu tumonda ktp....

Mi venis intertempe al la pli milda linio:


satelit-o (9oa) (en la senco de artefaita satelito) = sputnik-o

kaj Marcos konsilas:

sputnik·o → satelit·o

Nu, la diskuto apenaŭ komenciĝis.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
May 17, 2010, 6:58:15 AM5/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Mi venis intertempe al la pli milda linio:

satelit-o (9oa) (en la senco de artefaita satelito) = sputnik-o

Tiu linio laŭ mi necesigus ke ni proponu oficialigon de "sputniko" kun tiu signifo en nia listo de oficialigindaj radikoj.

Mi persone tamen kontraŭus tian oficialigon. Mi ĵus eltrovis, ke fakte en la rusa estas same kiel en Okcidentaj lingvoj: Ankaŭ tie "sputnik" havas ambaŭ signifojn, tiun de natura satelito kaj tiun de artefarita satelito. Estas do tre strange aserti ke Esperanto iĝas pli Okcidenta se ĝi ankaŭ havas la saman vorton por ambaŭ konceptoj.

Mi do daŭre opinias ke la ĝusta linio por nia listo estas


sputnik·o → satelit·o

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
May 17, 2010, 9:29:18 AM5/17/10
to la bona lingvo
On 17 Mai, 12:41, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Mi venis intertempe al la pli milda linio:
>
> satelit-o (9oa) (en la senco de artefaita satelito) = sputnik-o

Ordinare sekvas el la kunteksto, chu temas pri natura au artefarita
satelito. "Sputniko" al mi tuj kaj sole komprenigas, ke temas pri
speciala satelito artefarita de Sovetio (alivorte: De mi "Sputniko"
estas komprenata sole kiel propra nomo). Mi neniam uzus "sputniko",
por nomi ekzemple sateliton artefaritan de Usono.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 17, 2010, 9:45:15 AM5/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Mi neniam uzus "sputniko",
por nomi ekzemple sateliton artefaritan de Usono.
  
Ĝuste tiel pensas multaj aliaj esperantistoj (krom la rusoj kaj la slavoj).

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
May 17, 2010, 3:12:21 PM5/17/10
to la bona lingvo
On 17 Mai, 15:45, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Andreas:
> > Mi neniam uzus "sputniko",
> > por nomi ekzemple sateliton artefaritan de Usono.
>
> Ĝuste tiel pensas multaj aliaj esperantistoj (krom la rusoj kaj la slavoj).

Ech se "satelito" ne estus oficiala, ghi estus preferinda pro pli
granda internacieco. Kaj pri la slavoj: Evidente "satelito" estas
uzata ankau en almenau la chehha, kroata, pola kaj serba.

--
Andreas Kueck

ro-esp

unread,
May 18, 2010, 10:18:10 AM5/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
ne necesas longe disputi prie. Satelit estas internacia, sputnik estas rusa

Cetere sputnik estas speco de hasxisxo, do mi subtenas linion:

Sputnik-o : 1 specio de hasxisxo, 2 ---> (rusa/sovetunia,artefarita) satelito

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Fra Simo

unread,
May 20, 2010, 7:48:57 PM5/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/5/17 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Pro diskuto en alia listo.

PIV registras "art-satelito"
     En la malnova PIV  oni efektive trovas subparagrafon pri "art/satelit/o". En la NPIV venas anstataue la pli bona "art/a satelit/o" (duvorte).
     Tio levas aliajn demandojn :  pri la rekomendindeco de radiko
"satelit/", pri ties taugeco por la astronomia senco, kiun en iuj lingvoj ghi alprenis, pri la rilatoj inter "art/(a )" kaj "art/e/far/it/a" (indus kompari ankau la malpli ofte renkontatajn "hom/(e )/far/it/a" kaj "ne-natur/a")..
por la artefaritaj satelitoj lanĉataj en la kosmon.
 
     Pri "lanch/i" ni jam havas unu paragrafon. Tiu min ne kontentigas. Tamen ghi supozigas, ke ni venis al tiu konkludo, ke la radiko "lanch/" ne estas rekomendinda.
     Ankau pri "kosm/o" shajnas al mi, ke ni devus repripensi.


Ŝajnas ke por tio en la komenco oni uzis "sputniko",
     Mi havas tiun impreson, ke ekster la rusa lingvo "sputnik" disvastighis nur kiel ia propra cjonomo de la unua "arta satelito", ne kiel ghenerale uzebla vorto. Tamen tio ne estus nepra kialo, ke en Esperanto oni chi tiel uzadu la vorton, se pro tio aperus iu forta bezono
 
sed nun en la 9-a oficiala aldono oni registras la "okcidentecan" preferon:

2 Artefarita objekto rivoluanta ĉirkaŭ la tero (aŭ alia astro).


     Pri "rivolu/" estas tute klare, ke ni devas ghin firme malrekiomendi.
     Efektive ni jam havas la jenan paragrafon :
rivolu·i [8oa] ~ ĉirkaŭ·si·turn·i
     Bedaurinde tiu paragrafo estas grave malkontentiga. La vorto "ĉirkaŭ·si·turn·i" estas ege stranga, ech ne-komprenebla. Krome, ghi devus postuli akuzativon, same kiel la simpla "turn/i". Pro gramatiko oni devus ghin korekti al "turn·igh(ad·)i ĉirkaŭ si". Sed ties signifo ne estas pensebla : oni povas turnighi chirkau sia akso (sed "chirkau sia akso" estas jam esprimita de "turn/" !), au rondiri chirkau io alia, ol si, tamen ne turnighi chirkau si mem.
     La PIV-lingva "rivolu/i" havas du difinojn, samtempe ne eblajn. Lau unu el tiuj ghi signifas "turnighi" (tiel ankau la
PIV-lingva "rotaci/i", lau la dua ghi signifas "rondir(ad)i" chirkau io. Eble oni volos malrekomendi "rond/ir/(ad/)i" pro tio, ke Keplero montris, ke astroj kutime ne iras lau efektivaj rondoj, sed lau elipsoj. Se oni opinius, ke tio estus suficha kialo por la vorton ne akcepti pri la astroj, oni diru "chirkau/ir/(ad/)i".

Ĉu ni havu la linion:

satelit-o (9oa) (en la senco de artefaita satelito) = sputnik-o ?
     Tian paragrafon ni ne havu. Se "artefaita satelito" tauge diras la dirindajhon, aparta radiko ne necesas.
--

NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

ro-esp

unread,
May 22, 2010, 10:35:48 AM5/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo <fra...@gmail.com> May 21 01:48AM +0200 ^


> Mi havas tiun impreson, ke ekster la rusa lingvo "*sputnik*"
> disvastighis nur kiel ia propra cjonomo de la unua "arta satelito", ne kiel
> ghenerale uzebla vorto.

Mi havas lasaman impreson

> Tamen tio ne estus nepra kialo, ke en Esperanto oni
> chi tiel uzadu la vorton, se pro tio aperus iu forta bezono


> sed nun en la 9-a oficiala aldono oni registras la "okcidentecan" preferon:

>> 2 Artefarita objekto rivoluanta ?irka? la tero (a? alia astro).

Cxu eblas paroli pri rivoluo se la satelito cxiam havas la saman flankon
direktata al la tero? La luno ekzemple nur rivoluas unu fojon en 28 tagoj...

> Pri "*rivolu/*" estas tute klare, ke ni devas ghin firme malrekomendi.
> Efektive ni jam havas la jenan paragrafon :

> > rivolu·i *[8oa]* ~ ?irka?·si·turn·i

> Bedaurinde tiu paragrafo estas grave malkontentiga. La vorto "
> ?irka?·si·turn·i" estas ege stranga, ech ne-komprenebla. Krome, ghi devus
> postuli akuzativon, same kiel la simpla "*turn/i*". Pro gramatiko oni devus
> ghin korekti al "turn·igh(ad·)i ?irka? si". Sed ties signifo ne estas
> pensebla : oni povas turnighi chirkau sia akso

harfendeme: cxirkaw akso sia (foje ja eblas pluraj aksoj)

> Eble oni volos malrekomendi "*rond/ir/(ad/)i*" pro tio, ke Keplero
> montris, ke astroj kutime ne iras lau efektivaj rondoj, sed lau
> elipsoj.

tiom da harfendado ecx por mi estas tro...elipsoj ja jes rondas, ili nur ne
estas perfektaj cirkloj.

> Se oni opinius, ke tio estus suficha kialo por la vorton ne akcepti
> pri la astroj, oni diru "*chirkau/ir/(ad/)i*".

tute ne! Ja plene eblas cxirkawiri ion sen fari rondojn (orbitojn...),
aw ecx nur
unu plenan rondon cxirkaw gxi


> ?u ni havu la linion:

> satelit-o (9oa) (en la senco de artefarita satelito) = sputnik-o ?

> Tian paragrafon ni ne havu.

Mi konsentas. "satelito" estas multe pli internacia, kaj suficxe klara (dum ne
ekzistas verbo sateli ;-))

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net

Pjer

unread,
May 28, 2010, 9:23:26 AM5/28/10
to la bona lingvo
chu estus sufiche komprenebla: la ter(glob)o, chiujare turnighas
chirkaù suno sed ghi chiutage memturnighas chirkaù sia akso.
do: rotacii (rivolui 2a sence) -->memturnighi (turnighi chirkaù sia
akso) anstataù chirkaùsiturni. Kun la elemento 'mem' ne povas temi pri
turnigho chirkaù alia objekto!

Andreas Kueck

unread,
May 28, 2010, 10:09:37 AM5/28/10
to la bona lingvo
On 28 Mai, 15:23, Pjer <pjer-bu...@voila.fr> wrote:

> do:  rotacii (rivolui 2a sence) -->memturnighi (turnighi chirkaù sia
> akso) anstataù chirkaùsiturni.

Mi ne vidas grandan sencon en tio, malshpari energion kaj tempon per
okupighado pri la oficialaj vortoj "rotacii" kaj "rivoluo". Eble estas
interese por kelkaj ekstrem-bonlingvistoj, ke mia "Lilliput"-vortaro
Esperanto-germana (de 1959) mencias "aksumi" kaj tradukas ghin per
"rotieren" (= "rotacii").

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2010, 7:40:23 AM6/3/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:

> rivolui --> memturnighi

Mi povas aldoni ankaŭ tiun variaĵon, se neniu protestas.

Andreas:



> Eble estas
interese por kelkaj ekstrem-bonlingvistoj, ke mia "Lilliput"-vortaro
Esperanto-germana (de 1959) mencias "aksumi" kaj tradukas ghin per
"rotieren" (= "rotacii").

Tre interese. Ankaŭ vi kapablas bonlingvi en viaj bonaj momentoj.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages