la facila vorto de la tago de la nova "lernu"

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 12, 2013, 7:15:07 AM2/12/13
to la bona lingvo
Karaj geamikoj,

eble mi ŝajnas iom malpli aktiva en ĉi tiu listo. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke mi estas provanta apliki niajn principojn al io praktika: la redaktado de la vortareto, kiu estos la bazo de la servo de la nova "lernu" kun la provizora nomo "la facila vorto de la tago".

Bonvolu rigardi en la paĝon http://www.bonalingvo.org/index.php/La_bona_vorto_de_la_tago por vidi je kiu punkto ni alvenis.

Se iu el vi havas iom da tempo por helpi, li aŭ ŝi estas bonvena. Nun ni ĉefe bezonas homojn, kiuj kapablas verki bonajn ekzemplajn frazojn, por komprenigi la uzon de la radiko en siaj pluraj formoj.

Ni ankaŭ bezonas neeŭropanojn, kiuj atentigu nin pri tro eŭropecaj vortoj aŭ vost-signifoj.

Se iu interesiĝas, li-ŝi bonvolu kontakti min.

Amike

Renato
--

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages