R: konsilo de la tago: Digest Number 290

32 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Nov 13, 2012, 12:38:02 PM11/13/12
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu la celo en ĉi tiu kazo estas iel rekomendi la formon “pilo” anstataŭ “baterio”? Kial? Mi ĉiam diras “baterio”, kaj mi ne vidas kialon por preferi “pilo”.

Anna

 


Da: esperanto-e...@yahoogroups.com [mailto:esperanto-e...@yahoogroups.com]
Inviato: martedì 13 novembre 2012 15.31
A: esperanto-e...@yahoogroups.com
Oggetto: konsilo de la tago: Digest Number 290

1

Message

Mon Nov 12, 2012 8:50 am (PST) . Posted by:

"Ronald Schindler"

bateri·o [1oa] (en la elektra senco) ~ pil·o [5oa]; pil·ar·o

baterio [1oa] (en la senco de tamburaro) → tambur·ar·o

Renato Corsetti

unread,
Nov 13, 2012, 1:52:01 PM11/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>  Ĉu la celo en ĉi tiu kazo estas iel rekomendi la formon “pilo” anstataŭ “baterio”? Kial? Mi ĉiam diras “baterio”, kaj mi ne vidas kialon por preferi “pilo”.

Fakte ni havas du liniojn:


bateri·o [1oa] (en la elektra senco) ~ pil·o [5oa]; pil·ar·o
baterio [1oa] (en la senco de tamburaro) → tambur·ar·o

Per la unua linio ni simple diras, ke "baterio" estas same uzebla kiel "pilo" de la 5-a Aldono. Alternative ni devus diri ke oni ne uzu "pilo".

La dua signifo rilatas al muziko.

Amike

Renato


Anna

 


Da: esperanto-e...@yahoogroups.com [mailto:esperanto-e...@yahoogroups.com]
Inviato: martedì 13 novembre 2012 15.31
A: esperanto-e...@yahoogroups.com
Oggetto: konsilo de la tago: Digest Number 290

1

Message

Mon Nov 12, 2012 8:50 am (PST) . Posted by:

"Ronald Schindler"

bateri·o [1oa] (en la elektra senco) ~ pil·o [5oa]; pil·ar·o

baterio [1oa] (en la senco de tamburaro) → tambur·ar·o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


-- 
~~~~~~~~~
renato corsetti
ren...@esperanto.org

Ronald Schindler

unread,
Nov 13, 2012, 2:08:13 PM11/13/12
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaŭ mi preferas la nocion „baterio“, eble portugaloj kaj hispanoj kontraŭe preferas la nocion „pilo“.

 

Ronaldo

--

ro-esp

unread,
Nov 14, 2012, 12:26:53 PM11/14/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@virgilio.it


On Tuesday, November 13, 2012 7:52:03 PM UTC+1, Renato Corsetti wrote:
Anna:

>  Ĉu la celo en ĉi tiu kazo estas iel rekomendi la formon “pilo” anstataŭ “baterio”?


jes, kiam temas pri ileto kiu provizas 1,5-2 voltojn
 

Kial? Mi ĉiam diras “baterio”, kaj mi ne vidas kialon por preferi “pilo”.

Fakte ni havas du liniojn:

bateri·o [1oa] (en la elektra senco) ~ pil·o [5oa]; pil·ar·o
baterio [1oa] (en la senco de tamburaro) → tambur·ar·o

Per la unua linio ni simple diras, ke "baterio" estas same uzebla kiel "pilo" de la 5-a Aldono. Alternative ni devus diri ke oni ne uzu "pilo"

 

Kiom mi povas pritaksi la aferon, "baterio" estas grupo de (sam)grandaj, samformaj kaj samfunkciaj ioj, ekzemple masxinoj aw kanonoj.En nederlando, batterij estas la vorto por pilo kaj por roto artileria.  Tio kion oni nomas "battery" en la angla (ni NL-anoj diras "accu") estas baterio cxar gxi konsistas el 6 aw 12 samformaj, samgrandaj kaj samfunciaj cxeloj.

Ecx en la flandra oni parolas pri "pillamp"

Konfuzige estas ke en la franca oni uzas la saman vorton ankaw por elektrofarejo, egale cxu hidro-elektrika, nuklea, gasa aw karba

                   gxis, Ronaldo N





 

caraco jean-claude

unread,
Nov 14, 2012, 1:32:51 PM11/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
"batterie" estas franca vorto, kiu venas de la verbo "battre" = "bati". Origine g'i estis soldata vorto por aro da bataliloj. Poste g'i signifis aron da pluraj iloj por pligrandigi ilian efikon. Tial oni parolas pri baterio da piloj. Sed en Esperanto ni jam havas "aro", do mi preferas la vorton "pilaro".

Jean-Claude

Renato Corsetti

unread,
Nov 14, 2012, 2:43:54 PM11/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
jean-claude:
|   Tial oni parolas pri baterio da piloj. Sed en Esperanto ni jam havas "aro", do mi preferas la vorton "pilaro".
Dankon, Jean Claude, pro la etimologia klarigo. Se neniu protestas, mi ŝanĝas la ordon d ela ekvivlaentoj al pilaro, pilo (5oa).

Amike

renato

~~~~~~~~~~~~

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Andrea Fontana

unread,
Nov 14, 2012, 6:30:05 PM11/14/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Karaj,
mi ne komprenas kial ni devas diskuti per vortoj, jam apartenantaj al la Oficialaj Aldonoj al la Fundamento...

Renato Corsetti

unread,
Nov 15, 2012, 4:56:28 AM11/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea:
|   mi ne komprenas kial ni devas diskuti per vortoj, jam apartenantaj al la Oficialaj Aldonoj al la Fundamento...
Ĉar ni ne havas tabuojn. Se vorto estas malbona, ni diras, ke ĝi estas malbona kaj proponas alternativon. Tamen en la okazo de Fundamentaj aŭ oficialaj vortoj ĝenerale ni metas la signon ~ , kiu signifas: diru tiel sed, se vi volas, ankaŭ tiel.

Amike

Renato

Pjer

unread,
Nov 15, 2012, 2:17:18 PM11/15/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Andrea:
|   mi ne komprenas kial ni devas diskuti per vortoj, jam apartenantaj al la Oficialaj Aldonoj al la Fundamento...
Mi aldonas ke eĉ se la vorto estas oficialigita (aŭ eĉ) Fundamenta, kio malpermesas doni simplan samsignifan vorton?

Precizo: eble tio ne okazas en la angla lingvo, sed en la franca oni distingas baterion kaj pilon tiele:
Baterio povas ricevi, konservi kaj doni elektron, sed pilo povas nur doni. Oni ne povas enigi elektron en pilon por konservi, nur en baterion.
Do mi preferus ne uzi pilaro-n, eĉ se mi tute konsentas ke baterio konsistas el aro, sed ĝi ne konsistas el aro de piloj.
Oni povus precizigi: baterio (kiam temas pri fonto de elektro ne ŝargebla) ~ pilo.

Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2012, 3:16:22 AM11/16/12
to °listo 'lbl'
de:  Andrea Fontana <fontan...@fastwebnet.it>



Saluton Pjer.
Ŝajnas al mi, ke ankaŭ en la itala lingvo ekzistas tiu sama distingo, pri kiu vi parolas (eble pro tio ke mi kredas ke la vorton "pila" verŝajne inventis, kune kun la objekton pilon mem, Alessandro Volta; tiu ilo nur kapablis doni energion...)
--

caraco jean-claude

unread,
Nov 16, 2012, 4:04:35 AM11/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
En Esperanto "baterio" povas havi sian propran signifon, tio ne g'enas min. Mi nur klarigis ke la vorto venas de la franca, en kiu oni uzas g'in kun la signifo "aro". Ekz: "batterie de cuisine" signifas "aro da metalaj iloj por prepari la mang'on".

Estas vere ke la piloj ne estas res'argeblaj. Por la aj'o res'argebla oni uzas france "accumulateur". Mi vidas ke en la PIV trovig'as "akumulatoro" kun la sama signifo kiel en la franca. Kaj kiam oni rigardas la vorton "baterio" en la PIV, oni legas en 2. "akumulatora baterio". Tio estas la origina termino = "aro da akumulatoroj". Poste oni malgrandigis la terminon al "battery", "baterio", k.t.p. 

Jean-Claude 

Anna Lowenstein

unread,
Nov 16, 2012, 5:10:59 AM11/16/12
to la-bona...@googlegroups.com

La elekto de vorto en Esperanto ne devus dependi, ĉu oni parolas la francan, la portugalan, la anglan ktp. Nun ni havas situacion en kiu angloj nomas difinitan objekton “baterio” kaj francoj nomas ĝin “pilo”, alivorte ili parolas respektive la anglan kaj la francan kun o-finaĵoj.

Rigardante en la Tekstaro, mi trovas antikvan uzon de la vorto “baterio” kun milita signifo, kaj modernajn uzon el “Monato” rilate al baterio de poŝtelefono kaj simile (plus unu frazo “tuta baterio da komputiloj”.) La vorto “pilo” entute ne aperas. Cetere, kiel oni nomas la baterion de aŭtomobilo? Ĉu francoj nomas ĝin “pilo” aŭ “pilaro”?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di caraco jean-claude
Inviato: venerdì 16 novembre 2012 10.05
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: bateri-o (estis: konsilo de la tago: Digest Number 290)

caraco jean-claude

unread,
Nov 16, 2012, 5:34:42 AM11/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
Anna, vi ne parolas pri "akumulatoro" kiu estas vere internacia.

Jean-Claude

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2012, 2:05:55 PM11/16/12
to la-bona...@googlegroups.com, lbl - Vastalto, Nguyen Xuan Thu
La problemo pri la signifo de "baterio" kaj "pilo" montriĝas pli malsimpla ol ĝi ŝajnis. Anna skribis: "La elekto de vorto en Esperanto ne devus dependi, ĉu oni parolas la francan, la portugalan, la anglan ktp. Nun ni havas situacion en kiu angloj nomas difinitan objekton “baterio” kaj francoj nomas ĝin “pilo”, alivorte ili parolas respektive la anglan kaj la francan kun o-finaĵoj."

En tiuj okazoj oni emas alpreni la pli modernan signifon (angladevenan), ĉar tra la angla ĝi influis multajn aliajn landojn, sed en ĉi tiu okazo ni restas kun ĉiuj aliaj signifoj de "baterio".

La ĉinaj ekzemploj montras ke ankaŭ aliaj solvoj estas eblaj. Ĉu ni povas aŭdi la japanan, vjetnaman, ktp. 

Amike

Renato

PS. Bebo siatempe esplorita nomis la baterion/pilon "elektrujo".

Vastalto

unread,
Nov 16, 2012, 8:30:53 PM11/16/12
to renato....@esperanto.it, la-bona...@googlegroups.com, Nguyen Xuan Thu
En la japana oni uzas vortojn similajn al la ĉina:
*den-ĉi (電池) laŭvorte elektrolageto (=pilo).
*kan-den-ĉi (乾電池) laŭvorte seka elektrolageto (=seka pilo).
*ĉiku-den-ĉi (蓄電池) laŭvorte akumula elektrolageto (=akumulatoro/
akumulilo).

Oni uzas ankaŭ "batterij (バッテリー)", fremdan vorton prenitan el la
angla, kiu signifas unue akumulatoron/akumulilon kaj due pilon ĝenerale.

Amike

Vastalto


Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:
>[a:mailto:ren...@esperanto.org]ren...@esperanto.org
>

Andrea Fontana

unread,
Nov 17, 2012, 5:58:39 PM11/17/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it, Nguyen Xuan Thu
Saluton, Vastalto.
Mi scivolas: kial en la japana oni uzas "lageto" (elektrolageto)?
Ĉu "lageto" en la senco de "eta lago"?
Estas por mi ne tute klare kial pilo estas konceptata kiel eta lago de elektro...

Amike
Anĉjo

Vastalto

unread,
Nov 18, 2012, 4:37:49 AM11/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Andrea.

"Lageto" respondas al la japana "ike (池)" kaj
"lago" respondas al la japana "mizu-umi (湖)".
Ĝenerale "ike"(lageto) estas pli malgranda ol "mizuumi"(lago).
Geografie ili havas saman strukturon escepte de grandeco. Sed
aliflanke homoj povas krei "ike"(lageto), fosante grundon, por akvumi
kampojn aŭ por orname meti en ĝardenon. Do "ike"(lageto) estas
relative malgranda akvorezervujo, natura aŭ artefarita, utiligata laŭ
homaj bezonoj. Tial por japanoj estas ne malfacile pensi pri la
metaforo "den-ĉi (電池)"(elektrolageto), kiu rezervas elektron kaj el
kiu oni ĉerpas elektron.

***Kompreneble oni povas krei ankaŭ "lagon"(mizuumi) per moderna tekniko,
sed tio estas relative nova afero en nia historio.

Amike
Vastalto


Andrea Fontana <fontan...@fastwebnet.it> skribis:
>Saluton, Vastalto.
>Mi scivolas: kial en la japana oni uzas "lageto" (elektrolageto)?
>Ĉu "lageto" en la senco de "eta lago"?
>Estas por mi ne tute klare kial pilo estas konceptata kiel eta lago de
>elektro...
>
>Amike
>Anĉjo
>
>Il giorno sabato 17 novembre 2012 02:31:06 UTC+1, Vastalto ha scritto:En la
>japana oni uzas vortojn similajn al la ĉina:
>> *den-ĉi (電池) laŭvorte elektrolageto (=pilo).
>> *kan-den-ĉi (乾電池) laŭvorte seka elektrolageto (=seka pilo).
>> *ĉiku-den-ĉi (蓄電池) laŭvorte akumula elektrolageto (=akumulatoro/
>> akumulilo).
>>
>> Oni uzas ankaŭ "batterij (バッテリー)", fremdan vorton prenitan el la
>> angla, kiu signifas unue akumulatoron/akumulilon kaj due pilon ĝenerale.
>>
>> Amike
>>
>> Vastalto
>>
>>
>> Renato Corsetti <[a:javascript:]renato....@virgilio.it> skribis:
>> >La problemo pri la signifo de "baterio" kaj "pilo" montriĝas pli
>> >malsimpla
>> >ol ĝi ŝajnis. Anna skribis: "La elekto de vorto en Esperanto ne devus
>> >dependi, ĉu oni parolas la francan, la portugalan, la anglan ktp. Nun ni
>> >havas situacion en kiu angloj nomas difinitan objekton “baterio” kaj
>> >francoj nomas ĝin “pilo”, alivorte ili parolas respektive la
>> anglan kaj
>> >la
>> >francan kun o-finaĵoj."
>> >
>> >En tiuj okazoj oni emas alpreni la pli modernan signifon (angladevenan),
>> >ĉar
>> >tra la angla ĝi influis multajn aliajn landojn, sed en ĉi tiu okazo
>> ni
>> >restas kun ĉiuj aliaj signifoj de "baterio".
>> >
>> >La ĉinaj ekzemploj montras ke ankaŭ aliaj solvoj estas eblaj. Ĉu
>> ni
>> >povas
>> >aŭdi la japanan, vjetnaman, ktp.
>> >
>> >Amike
>> >
>> >Renato
>> >
>> >PS. Bebo siatempe esplorita nomis la baterion/pilon "elektrujo".
>> >
>> >
>> >~~~~~~~~~~~~
>> >
>> >renato corsetti
>> >via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
>> >[a:mailto:[a:javascript:]ren...@esperanto.org][a:javascript:]ren...
>> >@esperanto.org
>> >
>
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>[a:http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj]http://www.
>bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Cho Chaoming

unread,
Nov 18, 2012, 8:14:05 AM11/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Andrea kaj Valstato,

Fakte Bateri(バッテリー) kaj 電池(elektrolageto) ambaŭ estas uzitaj de japanoj por baterio. Lageto estas tre bela kaj taŭga vorteto, aparte kiam la baterio estas malseka tipo, pro tiu baterio estas la ujo aŭ lageto de likva solvo (ekzemple, sulfera acido), en kiu la elektronoj fluas kaj elektra potencialo montriĝas. Ĉi (池) aŭ lageto reprezentas la anglan terminon "cell".

La vjetnama vorto por pilo estas "pin" aŭ "điện học", la lasta estas la vjetnama prononoco de ĉina hanzio電池(elektrolageto)
La korea vorto por pilo estas "bateri" aŭ 전지(ĉonĉi), ree ĉonĉi estas la korea prononco de電池(elektrolageto)

Bonvolu vidu http://ja.wikipedia.org/wiki/%E9%9B%BB%E6%B1%A0 , http://eo.wikipedia.org/wiki/Pilo kaj http://en.wikipedia.org/wiki/Battery_(electricity) por komparado.

La angla "Fuel cell" en Esperanto fariĝas Fuelpilo, fuela pilo, brulpilo, malprecize ankaŭ fuelĉelo aŭ fuela ĉelo (laŭ vikipedio je: http://eo.wikipedia.org/wiki/Fuelpilo , en la japana: 燃料電池 (Nenryo Denĉi)


Via amike
Abengo

Fabio Bettani

unread,
Nov 18, 2012, 8:21:37 AM11/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
> En la japana oni uzas vortojn similajn al la ĉina:
> *den-ĉi (電池) laŭvorte elektrolageto (=pilo).

"Elektrolageto" estas por mi tre bela kunmetaĵo. Mi povis bone
kompreni ĝin nur post via sekva klarigo al Andrea.

Tio donas al mi la ideon "elektrorezervujo", kiu eble estus pli
komprenebla en Esperanto. Mi jam foje legis la vorton "rezervujo" kun
la signifo de "lageto" (eble laŭ influo de la angla "reservoir").

--
Fabio

Andrea Fontana

unread,
Nov 18, 2012, 6:35:45 PM11/18/12
to la-bona...@googlegroups.com, fabio....@gmail.com
Karaj Abengo kaj Valstato,
koran dankon pro viaj interesaj klarigo.
Fakte, la bildo pri lageto azia (ĉu ankaŭ por la kultivdado der riso?) kiel akvorezervujo eĉ estas poezia...
Mi ankaŭ pensas ke la rimarko de Fabio pri la pli internacia komprenebleco de "rezervujo" estas prava.
Do, elektrorezevujo povas esti bona kunmetaĵo kaj por "pilo" kaj  por "baterio".
Elektrorezervujo, cetere, ŝajnas taŭga kaj por malsekaj kaj por sekaj iloj, ĉŭ por iloj malgrandaj, ĉu per iloj grandaj.
Tion dirinte, mi ĉiukaze substrekas la oficialigitecon kaj de "pilo" kaj de "baterio".

ro-esp

unread,
Nov 18, 2012, 7:29:49 PM11/18/12
to la bona lingvo
Mi ne vidas "bonlingvan" logikon en "elektrolageto", nek en "fuelpilo"

Por mi la dua estas (almenaw lawsxajne) simple speco de akumulatoro

gxis, Ronaldo N

Renato Corsetti

unread,
Nov 19, 2012, 3:23:23 AM11/19/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


Por mi la dua estas (almenaw lawsxajne) simple speco de akumulatoro

Fakte ni jam havas ankaŭ la linion:

akumulatoro → elektr·uj·o, elektr·o·konserv·uj·o

Amike

Renato


--

~~~~~~~~~~~~

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo

Daniel Houguet

unread,
Nov 20, 2012, 3:44:18 PM11/20/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@virgilio.it
En la franca oni uzas la vorton "batterie" pri tambur.ar.o.
Tiukaze mi uzas la vorton "drumo".
Pri la muzikisto mi uzas la vorton "drumisto".

Ghis;
Daniel H

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2012, 4:31:52 PM11/20/12
to la-bona...@googlegroups.com
Daniel Houguet:
|  En la franca oni uzas la vorton "batterie" pri tambur.ar.o.
Tiukaze mi uzas la vorton "drumo".
Pri la muzikisto mi uzas la vorton "drumisto".
Sed en antaŭa diskuto ni venis al la konkludo ke:

drum·o → tambur·ar·o.

Ĉu vi havas argumenton pro kiu ni ŝanĝu la kolektivan decidon?

Amike

Renato

Daniel Houguet

unread,
Nov 21, 2012, 4:50:02 AM11/21/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi opinias, ke tambur.ar.o estas aro nur de tamburoj.
Mi kredas ke drumo estas pli diversa.

En PIV mi legis:

drum/o ♪ parto de ĵazorkestro aŭ popgrupo,
konsitanta el diversaj tamburoj k cimbaloj,
k donanta la ritman fundamenton : drumado, drumisto 

Sed la malsameco inter drumo kaj tamburaro ne estas tre grava.

Amike;

Daniel

2012/11/20 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2012, 5:35:37 AM11/21/12
to la-bona...@googlegroups.com
Daniel:
|   En PIV mi legis:
Tute persona opinio: la rilato inter PIV kaj Esperanto estas almenaŭ dubinda.

|   Sed la malsameco inter drumo kaj tamburaro ne estas tre grava.
Dankon! Tio pravigas nian linion.

Andrea Fontana

unread,
Nov 21, 2012, 12:17:40 PM11/21/12
to la-bona...@googlegroups.com, anna.lo...@esperanto.org
Ne, Daniel,
mi respondas kiel muzikisto.
La diferenco inter tamburaro kaj drumo estas ja tre grava.

Unue, neekzistas drumoj sen cimbaloj, do tutsimple "tamburaro" neniel egalas al drumo.
Due, en TRE NEFAKA lingvouzo oni povus eventuale uzi "perkutilaro" por diri "drumo".

Sed, eĉ en la dua kazo, mi atentigu ke estas rimarkinda diferenco eĉ inter drumo kaj perkutilaro.
Jen mia klarigo: ĉiu drumo ja estas perkutilaro, sed multege da perkutilaroj ne estas drumoj.

Drumo, fakte, estas TUTE APARTA perkutilaro, kiu ekzistas NUR en iuj genroj (precipe Nord-Okcidentaj kaj popolaj XX/XXI-jarcentaj) da muziko.
Sed en multaj muzikgrupoj (ekzemple en la brazila genro "tropikalismo" estas du apartaj muzikistoj: unu por la drumo, unu por la NE-druma perkutilaro.
Ekzemplo konkreta:
video:
http://www.youtube.com/watch?v=rooNg7SezJ8
de la minuto 1:26 al la minuto 1:43 vi povas vidi/aŭdi la perkutilaristoj
de la minuto 2:32 al la minuto 2:52 vi povas vidi/aŭdi la drumisto
Rimarku la malsamaj posicioj, la malsamaj instrumentoj, ktp.
En aliaj kazoj, kiel ekzemple la kazo de mia grupo "Reverie", ja estas perkutilaro, sed TUTE MANKAS drumon. En du aŭ tri rencezoj pri ni, la recenzisto ja ĝuste rimarkigis, ke ni elektis havi perkutilojn (perkutilaron...) sed ne uzi drumon. Tiu rimarko estas tre grava por kompreni la elektojn muzikajn de "Reverie", sed ĝi estus nevortumebla, se oni konfuzus inter drumo (kiu nur estas iu TRE APARTA) perkutilaro kaj perkutilaro entute.
Ekzemplo konkreta:
video:
http://www.youtube.com/watch?v=LYskFFawUuE
Spektu la videon; vi rimarko ke ni havas ampleksan perkutilaron, luditan de nia kansitino, sed tute forestas drumo...

Resume kaj konklude:

La frazo: "drumo egalas al tamburaro" estas entute malĝusta (ĉar en tamburaro mankas ekzemple cimbaloj, kiuj nepre enestu drumon)
La frazo: "drumo egalas al perkutilaro" estas TRE nepreciza (ĉar ĉiu drumo estas perkutilaro, se estas multaj perkutilaroj kiuj tute ne estas drumoj, kaj en tre multaj kazoj tia diferenco tre gravas en muziko - kiel montrite per la du videaj ekzemploj de mi donitaj)
La ununura tute preciza frazo do estas "drumo estas drumo".

Ebla elturniĝo povus esti io kiel, ekzemple, "klasikroka ordinara perkutilaro", ĉar en klasika roko la ordinara perkutilaro ja estas drumo. Sed mi, kiel muzikisto, ne uzus tiel pezan vortumon...

Pli interesa estus eventuale, por mi, la revortumo de la "drum-kesto" (hispane: cajon - vidu http://it.wikipedia.org/wiki/Caj%C3%B3n ), tre ofte uzata de EOmuzikisto (fakte, ja temas pri la ununura faka vorto uzata de E-muzikistoj por tiu instrumento) per la pli bonlingvisma "perkutkesto".
Vi rimarkos ke en http://eo.wikipedia.org/wiki/Frapskatolo estas sugestataj "frapskatolo" kaj "kestotamburo". Mi komentu dirante ke "skatolo" ne estas taŭga, ĉar "cajon" ĝuste signifas "kesto", kaj cetere ja la formo de la instrumento estas tiu de kesto (dum skatolo povas esti tre pli malgranda, kaj diversforma). Do mi taksas ke preferindas "frapkesto", "kestotamburo", aŭ mia "perkutkesto"...
En tiu kazo (ene de drum-kesto) "drumo" estas antataŭigebla (perkut-kesto, ktp...)
Sed "drumo", kiel unusola vorto, estas anstataŭigebla per "perkutilaro" (neniel per "tamburaro") nur en tre neprecizaj kaj nefakaj kuntekstoj. Muzikistoj, sonteĥnikistoj, muzikrecencistoj nepre havu la eblecon distingi inter drumo kaj perkutilaro...

Amike
Anĉjo


Il giorno martedì 13 novembre 2012 18:38:06 UTC+1, anna lowenstein ha scritto:

Ĉu la celo en ĉi tiu kazo estas iel rekomendi la formon “pilo” anstataŭ “baterio”? Kial? Mi ĉiam diras “baterio”, kaj mi ne vidas kialon por preferi “pilo”.

Anna

 

Inviato: martedì 13 novembre 2012 15.31
A: esperanto-e...@yahoogroups.com
Oggetto: konsilo de la tago: Digest Number 290

1

Message

Mon Nov 12, 2012 8:50 am (PST) . Posted by:

"Ronald Schindler"

bateri·o [1oa] (en la elektra senco) ~ pil·o [5oa]; pil·ar·o

Guillem GB

unread,
Nov 21, 2012, 3:43:16 PM11/21/12
to la-bona...@googlegroups.com, anna.lo...@esperanto.org
 Laû mia opinio, oni povus uzi pilon en la kazo de nur unu aktiva elemento, kutime de 1,5 Voltoj, dum oni devus uzi baterion kiam timas pri pli ol unu aktiva elemento, kutime serie konektita.

Guillem  

El dimarts 13 de novembre de 2012 18:38:06 UTC+1, anna lowenstein va escriure:

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2012, 5:32:37 PM11/21/12
to la-bona...@googlegroups.com
Guillem:
|   Laû mia opinio, oni povus uzi pilon en la kazo de nur unu aktiva elemento, kutime de 1,5 Voltoj, dum oni devus uzi baterion kiam temas pri pli ol unu aktiva elemento, kutime serie konektita.
Tio certe eblas, sed la problemo estas, ke nuntempe multaj esperantistoj diras "baterio" kaj por "baterio" kaj por "pilo", kaj tio ŝajnas wati la moderna tendenco.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 22, 2012, 3:15:53 AM11/22/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
| nuntempe multaj esperantistoj diras "baterio" kaj por "baterio" kaj por "pilo", kaj tio ŝajnas wati la moderna tendenco.
"ŝajnas esti".

Pardonu!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages