Mi konsentas kun Noam. Erotikaĵo ne estas sama afero kiel pornografio. Erotika verko aŭ pentraĵo kutime enhavas ian artisman elementon, dum pornografio estas pli kruda. Ekzemple la fama statuo de
Rodin "La kiso" (alklaku por sekvi la ligilon) nuntempe estas konsiderata erotika, ne pornografia, sed kiam ĝi unue aperis, certe estis homoj, kiuj konsideris ĝin pornografia. Aliflanke tiuj revuoj, kiuj montras seksumantajn homojn, estas pornografiaĵoj, kies celo ne estas aparte artisma.
"Porno" estas tutsimple mallongigo de la vorto "pornografio". Tio ne estas ideala situacio en Esperanto, sed tia mallongigo jam okazas ĉe la vortoj aŭtomobilo/aŭto kaj aŭtobuso/buso. Mi persone ankoraŭ uzas la plenlongajn formojn de tiuj du vortoj, kiujn mi lernis, kiam mi lernis la lingvon, sed mi akceptas la fakton, ke la mallongaj formoj fariĝis nuntempe pli oftaj.
La nun preparata eldono de PIV pli bone kaj pli kohere difinas la vortojn "pornografio" kaj "porno" ol la malnova eldono. Mi ne vidas neceson mencii tiujn vortojn en La Bona Lingvo. Mi vidas, ke la sola mencio en La Bona Lingvo estas: pornografo [PIV] → pornografiisto, pornisto. Pri tio mi konsentas, ĉar la malnova eldono de PIV prenis "pornografo" kiel la bazan formon. Tio estis stultaĵo, kaj mi vidas, ke en la nova eldono la baza formo estas "pornografio", dum "pornografo" estas difinita kiel "pornografiisto", same kiel en La Bona Lingvo.
Anna