termodinamik-o

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 6, 2009, 4:43:36 PM12/6/09
to °listo 'la bona lingvo'
Leo proponas:

termodinamiko (ĉu bonlingve: varmoscienco? ).

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 6, 2009, 5:19:20 PM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo proponas:

termodinamiko (ĉu bonlingve: varmoscienco? ).

Laŭ mi la bonlingva esprimo estu "varmodinamiko". Ĝi troviĝas ankaŭ en la Esperanta Vikipedio, kie mi iam subtenis ĝin. "Varmoscienco" estus tro malpreciza.

"Dinamiko" estas oficiala kaj ne malrekomendata de ni, kvankam ni ja havas linion pri ĝi:

dinamik·o [2oa] ~ fort·o·mov·o·scienc·o

"Varmofortomovoscienco" estus multe tro peza. Ĉiuokaze, mi iom dubas pri la utilo de nia linio pri "dinamiko". Eble ni simple plene akceptu tiun oficialan vorton kaj tute ne havu linion pri ĝi?

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Dec 6, 2009, 5:53:19 PM12/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> "Dinamiko" estas oficiala kaj ne malrekomendata de ni, kvankam ni ja havas
> linion pri ĝi:
>

> dinamik·o *[2oa]* ~ fort·o·mov·o·scienc·o


>
> "Varmofortomovoscienco" estus multe tro peza. Ĉiuokaze, mi iom dubas pri la
> utilo de nia linio pri "dinamiko". Eble ni simple plene akceptu tiun
> oficialan vorton kaj tute ne havu linion pri ĝi?

Jen tre frapa ilustro de la neceso konsideri pluformadon.

"Fortomovoscienco" estas per si mem, kvankam iom peza,
tamen imagebla kiel anstatauajho por "dinamiko", sed tuj
kiam oni ekkonscias, ke oni bezonas fari pliajn vortojn
surbaze de la vorto por "dinamiko", kaj surbaze de
eventuala anstatauajho de ghi, oni komprenas, ke
"fortomomovoscienco" vere estas tro peza. El ghi apenau
eblas pluformi ion ajn.

Tiu konsidero meritas atenton en multaj okazoj.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2009, 2:31:22 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Laŭ mi la bonlingva esprimo estu "varmodinamiko".
Bone.

dinamik·o [2oa] ~ fort·o·mov·o·scienc·o

"Varmofortomovoscienco" estus multe tro peza. Ĉiuokaze, mi iom dubas pri la utilo de nia linio pri "dinamiko". Eble ni simple plene akceptu tiun oficialan vorton kaj tute ne havu linion pri ĝi?

Preskaŭ certe tiu linio venas el la origina japana listo, kiu enhavis tradukojn de grek-latinaj sciencaj terminoj. Ĝi ŝajnas prenita el la japana. Ĉu Vastalto povas konfirmi tion?

Mi ne havus problemojn forigi tiun linion,  sed ni aŭdu ankaŭ la aliajn. Cetere lingvonaturistoj estas tiaj, ke se vi cedas pri "dinamiko" la postan tagojn ili enkondukas amason da dinamoj kaj ikoj. Mi vidas nun ke Zamenhof mem parolis pri "dinamismo" en la senco de vigleco.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Dec 7, 2009, 6:24:38 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti skribis:


> Leo proponas:
termodinamiko (ĉu bonlingve: varmoscienco? ).


Aŭ varmo-dinamiko aŭ varmo-movo-scienco? Sed en multegaj naciaj lingvoj
oni uzas vorton similan al "termodinamiko". Ĉu ankaŭ en la ĉina, japana,
korea, vjetnama?

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Dec 7, 2009, 7:18:35 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> "Dinamiko" estas oficiala kaj ne malrekomendata de ni, kvankam ni ja
havas linion pri ĝi:

Prave! Mi ne rimarkis, ke dinamiko ne estas malrekomendata.

Amike salutas
Leo

Vastalto

unread,
Dec 7, 2009, 7:23:22 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
"Leo De Cooman" <Leo.De...@pandora.be> skribis:

>Aŭ varmo-dinamiko aŭ varmo-movo-scienco? Sed en multegaj naciaj lingvoj
>oni uzas vorton similan al "termodinamiko". Ĉu ankaŭ en la ĉina,
>japana,
>korea, vjetnama?

En la japana:
necu-rikigaku = varmo + fortoscienco (=dinamiko)

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2009, 10:13:47 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
necu-rikigaku = varmo + fortoscienco (=dinamiko)
Dankon, Vastalto! Tio estas preskaŭ uzebla en Esperanto.

Ĉu "dinamiko" estas en la japana nur "fortoscienco" (rikigaku)?

Ĉu iu povas informi pri la korea, ĉina kaj vjetnama?

Amike

Renato


LajzTajfuno

unread,
Dec 10, 2009, 11:40:16 AM12/10/09
to la bona lingvo
Mi esperas ne estas tro malfrue...
Mi ĵus iel sukcesis reveni ĉi tien. La ĉina registaro mirinde decidis
bari Guglogrupon pro kialo kiun mi ne scias.

La ĉina traduko samas al la japana, nur kun malsama elparolo.

Sed... varmfortoscienco ja ŝajnas iome tro peza, en okulo ĉina...

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2009, 5:28:21 PM12/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz Tajfuno:
Mi esperas ne estas tro malfrue...
Tute ne. Ni sentis vian mankon!

La ĉina traduko samas al la japana, nur kun malsama elparolo.

Sed... varmfortoscienco ja ŝajnas iome tro peza, en okulo ĉina...
Ni atendu la vjetnamojn kaj la koreojn.

Amike

Renato


Pjer

unread,
Dec 11, 2009, 8:53:11 AM12/11/09
to la bona lingvo
La, vorto dinamiko, venas de la greka kaj oni povas traduki : forto.
Tiu pravigus la japanan proponon. Tamen forto, laboreco kaj potenco
estas proksimaj aferoj. La « termodinamik »-on oni klarigas per
energio kaj transformo. Sed se eblas forto sen movo, ne eblas movo sen
forto. Do chu la vorto: movo povus anstataùigi la vorton: forto (tio
estas diferenco inter statik kaj dinamik)? Tio donus:
varm'mov'scienco. Por ne fakuloj, chu ne sufichus: varm'pov'scienco?

On Dec 10, 11:28 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com>
wrote:

Leo De Cooman

unread,
Dec 11, 2009, 2:49:20 PM12/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer skribis:
> Por ne fakuloj, chu ne sufichus: varm'pov'scienco?

Almenaŭ por nefakuloj laŭ mi simple sufiĉus "varmoscienco"

Amike salutas
Leo

AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.426 / Virus Database: 270.14.103/2558 - Release Date: 12/11/09 10:06:00

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2009, 5:52:34 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> por nefakuloj laŭ mi simple sufiĉus "varmoscienco"
>
Nu, ni revenu al la du vortoj:

dinamiko kaj termodinamiko.

Se dinamiko = "movo-scienco"

tiam termodinamiko = varmo-movo-scienco.

Se anstatŭ "movo" ni uzas "forto", ni havas "forto-scienco" kaj
"varmo-forto-scienco".

Ĉu mi eraras?

amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Dec 12, 2009, 10:15:52 AM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:
> Se dinamiko = "movo-scienco"
tiam termodinamiko = varmo-movo-scienco.
Se anstatŭ "movo" ni uzas "forto", ni havas "forto-scienco" kaj
"varmo-forto-scienco".

La esprimo "varmo-movo-scienco" estas iel komprenebla, kvankam varmo
fakte jam estas moviĝo (de la molekuloj aŭ de elektromagnetaj ondoj). Mi
trovas tiun "movo"n ne nepre necesa.
La esprimon "varmo-forto-scienco" mi tute ne komprenas. Ĉu iu volas
klarigi al mi, kion ĝi povus signifi?

Iam en iuj fakoj oni iom artefarite, laŭ mi nenecese kaj eĉ konfuze
distingis inter "statika" kaj "dinamika" sekcioj. Se "termodinamiko"
estus aparta fako, kio do estus "termostatiko"?
Mi serĉis per Google en interreto. "Thermostatica" kaj "thermostatique"
montras ilojn por teni la temperaturon konstanta.... do pri
"temperaturregulilo", kiujn nuntempe ĉiu havas sur sia hejtilo.

Mi do kuraĝas pledi por la simpla termino "varmoscienco" kaj por uzo de
"dinamiko", kie klare temas pri "fortoj".

Amike salutas
Leo



AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.427 / Virus Database: 270.14.104/2560 - Release Date: 12/12/09 07:38:00

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2009, 1:02:06 PM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> Mi do kuraĝas pledi por la simpla termino "varmoscienco" kaj por uzo de
> "dinamiko", kie klare temas pri "fortoj".
>
Do, ĉu vi estas por tio, ke ni havu linion por termodinamiko kaj ne pri
dinamiko?

amike

Renato



Bertilo Wennergren

unread,
Dec 12, 2009, 1:59:47 PM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:
Mi ne scias. Mi ne estas fakulo. Sed shajnas al mi, ke
la nocio "varmo" chefrolas en la diskuto precipe pro
etimologiaj kialoj.

Se oni tute ignoras la etimologion, kaj tute ignoras la
diversajn jamajn nomojn de tiu scienco, kaj rigardas nur
tion, pri kio tiu scienco efektive temas, shajnas al mi,
ke la vera chefideo estas ne varmo, sed _energio_.

Simpla difino eble ne povas kapti la tuton tre precize,
sed surbaze de la artikolo en la Angla Vikipedio oni
povas krei la jenan difinon: "scienco pri transformado
de energio en laboron kaj varmon, kaj pri la rilato al
ekzemple temperaturo, volumeno kaj premo".

Kiel oni vidas, varmo ludas nur duarangan rolon en la
afero, apud laboro, dum energio sidas sur la trono.

Se tiu rezonado pravas, "energiscienco" estas la ghusta
vorto. Sed tre povas esti, ke tiu vorto estas bezonata
por io tute alia.

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2009, 4:04:59 PM12/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
> Se tiu rezonado pravas, "energiscienco" estas la ghusta
> vorto.
Por mi estus en ordo, sed ni aŭskultu nian ĉefan teĥnikiston, Leon.

Amike

Renato



Andreas Kueck

unread,
Dec 13, 2009, 1:33:04 AM12/13/09
to la bona lingvo
On 12 Dez., 22:04, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

> Bertilo:> Se tiu rezonado pravas, "energiscienco" estas la ghusta
> > vorto.
>
> Por mi estus en ordo, sed ni aŭskultu nian ĉefan teĥnikiston, Leon.

Kial pro ghia vasta internacieco (azerbajghana, filipina, indonezia,
persa, turka ...) ne simple ne okupighi pri tiu chi tute bone uzebla
vorto?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2009, 8:55:17 AM12/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Kial pro ghia vasta internacieco (azerbajghana, filipina, indonezia,
persa, turka ...) ne simple ne okupighi pri tiu chi tute bone uzebla
vorto?
Ĉiuokaze ĝis ni trova bonan samsignifan esprimon, ĝi restas en la rezerva listo.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 13, 2009, 10:21:37 AM12/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Estas vero ke la 'termodinamiko' okupiĝas ĉefe pri energio kaj la transformiĝo de energio inter la diversaj energiformoj. Tamen ĝi ĉefe okupiĝas pri la transformiĝo de energio al aŭ el la energiformo varmo. Ekzemple la transformiĝo inter mov-energio kaj pozicia energio ne estas temo de la 'termodinamiko', sed de la klasika meĥaniko. Do anstataŭigi "varmo" per "energio" ne nur rompus la vortdevenan ligon al la "termo-" en la internacia vorto, sed ankaŭ ŝajne trovastigas la signifon.

Subtene al la vorto "varmoscienco" mi povas ankoraŭ mencii, ke en la germana lingvo ekzistas apud la vorto "Thermodynamik" ankaŭ la samsignifa vorto "Wärmelehre", kiu estas kunmetita el la la vortoj "Wärme" ("varmo") kaj "Lehre" (kiu origine signifas "instru(ad)o", sed ĉefe en kunmetaĵoj ofte signifas "scienco" (en la senco de "scienca fako")).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2009, 1:51:20 PM12/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Subtene al la vorto "varmoscienco" mi povas ankoraŭ mencii, ke en la germana lingvo ekzistas apud la vorto "Thermodynamik" ankaŭ la samsignifa vorto "Wärmelehre"
Leo, vi gajnis. Se vi estus dirinta pli frue ke en la germana ktp...! Iam mi legis ke tio, kio funkcias en la germana (pri kunmetitaj vortoj), ankaŭ funkcias en Esperanto.

Por aŭskulti Andreas mi meti la signon =.

Kritikoj bonvenaj.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 13, 2009, 4:06:11 PM12/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:
> ĉu vi estas por tio, ke ni havu linion por termodinamiko kaj ne pri
dinamiko?

Termodinamiko ~ varmo.scienc.o

(Pri ~ aŭ -> mi ne certas)

Dinamiko estas en OA2.

Amike salutas
Leo

AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.427 / Virus Database: 270.14.105/2562 - Release Date: 12/13/09 07:39:00

Renato Corsetti

unread,
Dec 13, 2009, 4:49:57 PM12/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Dinamiko estas en OA2.
Bone. En tiu okazo ankaŭ ĝi devus havi nur = se ni trovus al kio ĝi egalas.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 13, 2009, 5:15:37 PM12/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo Wennergren skribis:
>Se oni tute ignoras la etimologion, kaj tute ignoras la diversajn
jamajn nomojn de tiu scienco, kaj rigardas nu tion, pri kio tiu scienco
efektive temas, shajnas al mi, ke la vera chefideo estas ne varmo, sed
_energio_.

aŭ entalpio. Ankaŭ la malfacila nocio "entropio" estas grava en la fako
"termodinamiko".

> Simpla difino eble ne povas kapti la tuton tre precize, sed surbaze
de la artikolo en la Angla Vikipedio oni povas krei la jenan difinon:
"scienco pri transformado de energio en laboron kaj varmon, kaj pri la
rilato al ekzemple temperaturo, volumeno kaj premo".

Kaj ankaŭ tiu difino estas parta.

> Kiel oni vidas, varmo ludas nur duarangan rolon en la afero, apud
laboro, dum energio sidas sur la trono.

La sumo de interna energio kaj laboro estas "entalpio"
Do pli ĝusta termino estus entalpiscienco. Sed entalpi- ne estas
oficiala radiko kaj la vorto estas ne tre konata de nefakuloj. Nu, ankaŭ
termodinamiko aŭ varmodinamiko estas ne tre konata de nefakuloj. Sed
"entalpiscienco" eble estus ne komprenata de fakuloj...
Cetere eĉ tiu vorto estus nekompleta.

La termino plej uzata en la lingvoj, kiujn mi konas estas termodinamiko,

Eble ni unue diskutu pri "termo". Se "termo" precize egalus al varmo,
kion ni diru pri "termometro". Ne temas pri varmo-mezurilo, sed pri
temperatur-mezurilo.
Estas rilatoj inter temperaturo kaj varmo, sed ne tiel simplaj ol oni
unuavide kredus.

"-metro" estas uzata en dekoj da vortoj, kiaj "kalorimetro" por
varmometro, "voltmetro" por mezurilo de elektra tensio... sed ankaŭ en
(ĝustaj) kunmetaĵoj, kia "neŭtonmetro" por unuo de laboro (energio)
ankaŭ nomata ĵulo.

Oni jam proponis varmodinamiko. Mi povas akcepti ĝin.

Amike salutas
Leo



Se tiu rezonado pravas, "energiscienco" estas la ghusta
> vorto. Sed tre povas esti, ke tiu vorto estas bezonata
> por io tute alia.
>
>
> ------------------------------------------------------------------------
>
>
> Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
> Checked by AVG - www.avg.com
> Version: 8.5.427 / Virus Database: 270.14.104/2560 - Release Date: 12/12/09 07:38:00
>
>
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com

Renato Corsetti

unread,
Dec 14, 2009, 4:42:02 AM12/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
La sumo de interna energio kaj laboro estas "entalpio"
Leo, kial vi volas eniri talpojn kaj eĉ krei sciencon pri tio?

Eble ni unue diskutu pri "termo". Se "termo" precize egalus al varmo
Ĝi ne precize egalas sed tamen ĝi pli mapli egalas.

"-metro" estas uzata en dekoj da vortoj, kiaj "kalorimetro" por 
varmometro, "voltmetro" por mezurilo de elektra tensio... sed ankaŭ en 
(ĝustaj) kunmetaĵoj, kia "neŭtonmetro" por unuo de laboro (energio) 
ankaŭ nomata ĵulo.
Proponu ekvivalentojn por tiuj vortoj. Ni preferas "mezurilo" al "-metro".

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Dec 14, 2009, 12:34:32 PM12/14/09
to la bona lingvo
On 13 Dez., 16:21, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Subtene al la vorto "varmoscienco" mi povas ankoraŭ mencii, ke en la germana
> lingvo ekzistas apud la vorto "Thermodynamik" ankaŭ la samsignifa vorto
> "Wärmelehre", kiu estas kunmetita el la la vortoj "Wärme" ("varmo") kaj
> "Lehre" (kiu origine signifas "instru(ad)o", sed ĉefe en kunmetaĵoj ofte
> signifas "scienco" (en la senco de "scienca fako")).

Jes. Sed en frazo kiel "das thermodynamische Verfahren kann
unabhaengig der geologischen Gegebenheiten ueberall angewendet
werden" (= la termodinamika proceso povas esti chie uzata ne-depende
de la geologiaj cirkonstancoj) oni apenau povas uzi ion ne-pezan kun
"Waermelehre": Oni devus anstatauigi "thermodynamische" per "auf
Waermelehre beruhende" (= "bazighanta sur varmoscienco") au simile.
Chu en Esperanto oni povas bone uzi "varmoscienca" anstatau
"termodinamika"? Au chu oni analoge devus iom peze vortigi "bazighanta
sur varmoscienco" au simile?

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Dec 14, 2009, 4:06:09 PM12/14/09
to la-bona...@googlegroups.com


Renato Corsetti skribis:
> > Leo, kial vi volas eniri talpojn kaj eĉ krei sciencon pri tio?
:-)


> Proponu ekvivalentojn por tiuj vortoj. Ni preferas "mezurilo" al
"-metro".

Termometro -> temperaturmezurilo
Termometrio -> temperaturmezurado
Kalorimetro -> varmomezurilo
Kalorimetrio -> varmomezurado

Ĉu sufiĉas por hodiaŭ?

Amike salutas
Leo
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.427 / Virus Database: 270.14.106/2563 - Release Date: 12/13/09 19:47:00

Renato Corsetti

unread,
Dec 15, 2009, 2:21:29 AM12/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
> Chu en Esperanto oni povas bone uzi "varmoscienca" anstatau
> "termodinamika"?
Mi kredas ke jes, kaj ĝi estas eĉ pli mallonga.

La varmosciencaj esploroj en Togolando tute ne estas sciencaj.

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Dec 15, 2009, 6:09:38 AM12/15/09
to la-bona...@googlegroups.com


Andreas Kueck skribis:
> Chu en Esperanto oni povas bone uzi "varmoscienca" anstatau
"termodinamika"?


Kial ne?
Via rimarko tamen prave atentigas min, ke ni trovu radikojn, kiuj estas
uzeblaj en plejeble multaj vortkategorioj. Se mi bone komprenis la
verkinton de "La bona lingvo" tradukante multajn el liaj artikoloj,
Esperantaj radikoj estas senlime kombineblaj. Ĉu tio ne estas la plej
granda forto de nia lingvo? Tamen ne ĉiu kombino estigas sencoplenan
vorton.
Scienco, scienca, science jes, sed mi ne senhelpe komprenus "li
sciencas". Eble ni klarigu (aŭ almenaŭ provu klarigi) la signifon de
proponata radiko uzata en ĉiu kategorio.

Amike salutas
Leo
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.427 / Virus Database: 270.14.108/2565 - Release Date: 12/14/09 19:40:00

Renato Corsetti

unread,
Dec 15, 2009, 12:07:12 PM12/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Termometro -> temperaturmezurilo
Termometrio -> temperaturmezurado
Ni jam havas la linion:

termometr·o [1oa] ~ varm·o·mezur·il·o, temperatur·mezur·il·o

Ni ne havas la linion por termometrio. Ĉu vi povas ĵuri ke ĝi estas efektive uzata en Espernato?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 15, 2009, 12:12:21 PM12/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Kalorimetro -> varmomezurilo
Kalorimetrio -> varmomezurado
Enmetitaj. En la venonta aldono de PIV kaloro = varmo.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 16, 2009, 1:48:10 PM12/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:
> Ni ne havas la linion por termometrio. Ĉu vi povas ĵuri ke ĝi estas
efektive uzata en Espernato?

En Vikipedia paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Termometro la vorto estas
uzata por indiki la kategorion. (Ĉu iu forgesis traduki la vorton el
ido? :-)
Cetere tiu vorto estas uzata verŝajne nur de fakuloj. Simila paro:
spektroskopo/ spektroskopio.

Amike salutas
Leo
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.427 / Virus Database: 270.14.110/2568 - Release Date: 12/16/09 08:02:00

José Antonio Vergara

unread,
Dec 16, 2009, 2:02:13 PM12/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato :

Ni ne havas la linion por termometrio. Ĉu vi povas ĵuri ke ĝi estas efektive uzata en Esperanto?
 
ghuste tiel kiel Rudolf Fischer emfazis, la malbenata plursignifa shajnsufikso -i- ne nur kaosigis la temon landnomoj (kaj sekve la Fundamenta ujo-ismo farighis tute malplimulta partio), sed ghi permesas la fushan ekziston de multege da tute neskemaj duoblajhoj por o-vortoj kiuj ekzistas respektive por disciplinoj,sciencoj, gravaj konceptoj kaj la homoj (au iloj) kiuj okupighas pri/ utilas por/estas subtenaj al la respektivaj -ioj :
 
demokrato, demokratio,
filozofo, filozofio,
geografo, geografio
kaj tiel plu, fakte priplorinde senchese!
 
Do termometro/termometrio fakte apartenas al granda grupo, kaj ech se neniu ankorau uzis "termometrion", ghi estas latentajho de la neregula dialekto de Esperanto.
 
Jose' Antonio Vergara

Leo De Cooman

unread,
Dec 16, 2009, 2:06:05 PM12/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:
> Enmetitaj. En la venonta aldono de PIV kaloro = varmo.

Ĉu vi povas ĵuri, ke tiu vorto estas uzata en Esperanto?
Cetere "varmo" estas bonega vorto, ĉar ĝi similas kaj almenaŭ la
germanan kaj la nederlandan samsignifajn vortojn (eĉ iom la anglan
"warm", dum tie varmo = heat, se mi bone memoras :-)
Kalorio estas evitinda mezurunuo por varmo. Oni anstataŭe uzu ĵulojn por
mezuri energion.

Amike salutas
Leo
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2009, 5:46:44 AM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> kaloro = varmo.
>
> Ĉu vi povas ĵuri, ke tiu vorto estas uzata en Esperanto?
>
Ne, sed ĝi estas uzata en la franca, kaj la redaktontoj de PIV ne povos
rezisti.

> Kalorio estas evitinda mezurunuo por varmo. Oni anstataŭe uzu ĵulojn por
> mezuri energion.
>
Do proponu liniojn por

kalorio
karolimetro

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Dec 17, 2009, 5:42:09 PM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Do proponu liniojn por
kalorio
karolimetro


kalorio: malnova, ne laŭnorma varmokvanta unuo. Oni esprimu
varmokvantojn per ĵuloj.
1 kilokalorio ~ 4184 ĵuloj aŭ 1 ĵulo ~ 0,00024 kilokalorio

Jena plia klarigo ne necesas en la listo SSV: Kilokalorio estis la
varmokvanto plialtiganta la temperaturon de 1 kilogramo da pura akvo en
difinitaj cirkonstancoj per 1 K. Ĉar diversaj cirkonstancoj estis
difinitaj, ekzistis diversaj, iom malsamaj kilokalorioj.
Ĉu necesas fortraduko por ne plu uzata unuo? Se jes mi proponus:
Kalorio -> arĥaika varmunuo
Ni nepre ne proponu ĝin por oficialigo.

Rimarko: fakte la sistemo de fizikaj unuoj havas proksimume la samajn
celojn, kiel la bonlingvistoj: havi laŭeble plej malmultajn precizege
difinitajn bazajn unuojn, el kiuj ĉiuj aliaj praktikaj unuoj estas
simple deriveblaj.

kalorimetro --> varmomezurilo

kalorimetrio --> varmomezurado, varmomezura metodaro


Amike salutas
Leo



*

*

Fabio Bettani

unread,
Dec 17, 2009, 5:47:27 PM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Ĉu necesas fortraduko por ne plu uzata unuo? Se jes mi proponus:
> Kalorio -> arĥaika varmunuo

Laŭ mi, nepre ne!
Tri kalorioj neniel egalas al tri arĥaikaj varmunuoj. Ni bezonas
samsignifajn vortojn, ne difinoj per ĝeneralaj kategorioj.

--
Fabio Bettani
http://forum.esperanto.it - http://iej.esperanto.it

Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2009, 3:36:18 AM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo kaj Fabio, pro la kontribuoj.

Leo diras:
>> Kalorio -> arĥaika varmunuo
>>
Sed, en ĉiuj paroladoj pri dietoj, kiam oni parolas pri kiom da kalorioj
oni devas manĝi hodiaŭ, kion oni devus uzi?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 18, 2009, 5:46:21 AM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Sed, en ĉiuj paroladoj pri dietoj, kiam oni parolas pri kiom da kalorioj
oni devas manĝi hodiaŭ, kion oni devus uzi?

Oni diru, kiom da ĵuloj oni manĝu ĉiutage.

Sed laŭ mi la demando ĉu uzi "ĵulo" aŭ "kalorio" ĉe manĝo-rilata parolado pri energio estas temo iom ekster la temaro de nia listo...

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Dec 18, 2009, 6:01:46 AM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio Bettani skribis:

> Ni bezonas samsignifajn vortojn, ne difinoj per ĝeneralaj kategorioj.


Se vi bezonas samsignifajn vortojn, mi povas imagi nur:
kalorio ~ varmokvanto de proksimume 4, 1854 ĵuloj

Kial "proksimume"? Ĉar ekzistis kelkaj iom malsamaj difinoj de kalorio.

Amike salutas
Leo

Bertilo Wennergren

unread,
Dec 18, 2009, 8:49:11 AM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

Jes. Temas pri tute alia speco de evitindeco.

"Turpa" estas evidinta, char "malbela" estas pli bona vorto
_por tiu ideo_. La du vortoj estas samsignifaj. La bonlingva
vorto estas "malbela".

"Kalorio" estas evitinda, char "jhulo" estas nuntempe
la norma mezurunuo. La du vortoj estas _malsamsignifaj_.

Se oni volas diri la jenon:

"Kalorio estas historia mezurunuo de la varm-energio, antau
la nuntempa SI-unuo de energio kaj laboro, la jhulo."

Tiam komprenble oni devas uzi la vorton "kalorio" (kaj la
vorton "jhulo"). Ne eblas "traduki" tiun frazon en bonlingvan
Esperanton sen la vorto "kalorio".

Sekve kaj "kalorio", kaj "jhulo" estas bonlingvaj vortoj.
La evidindeco de "kalorio" ne estas afero de la bona
lingvo, sed de internaciaj normoj pri mezurunuoj. Same
kaj "funto" kaj "gramo", kaj "colo" kaj "metro" k.t.p.,
estas bonlingvaj vortoj.

Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2009, 8:35:27 AM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> kalorio ~ varmokvanto de proksimume 4, 1854 ĵuloj
>
Tio ankoraŭ ne estas io por homa uzado.

Aŭ ni havu

kalorio = ĵulo (en ĝenerala parolado)

aŭ prefere ni havu nenion, ĉar la vorto "kalorio" ŝajnas al mi tre vivanta.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2009, 8:40:46 AM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> laŭ mi la demando ĉu uzi "ĵulo" aŭ "kalorio" ĉe manĝo-rilata parolado
> pri energio estas temo iom ekster la temaro de nia listo...
Mi pensis, ke Leo proponas linion pri "kalorio", sed eble mi eraris.

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 18, 2009, 10:35:10 AM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Sed, en ĉiuj paroladoj pri dietoj, kiam oni parolas pri kiom da
kalorioj oni devas manĝi hodiaŭ, kion oni devus uzi?

Indikoj pri la energio liberigota pro brulo (en la korpo) de la manĝaĵo
estu en ĵuloj.
Ekzemple sur la skatolo de la fruktosuko sur mia tablo troviĝas (en la
nederlanda kaj en la franca): 100 ml mezume enhavas "energian valoron"
de 198 kJ (47 kcal).
k (malgrandlitere!) estas la simbolo por kilo- (prefikso signifanta
1000-oble, ĉu ne?) kaj J estas la simbolo por ĵulo.
Pli akceptebla traduko estus: "La energia enhavo de 100 ml mezume estas
198 kJ (47 kcal)"

Se la indiko en ĵuloj mankus, la etikedo ne estus laŭ la normoj, do
kontraŭleĝa, se mi bone komprenis la aferon. La aldono de aliaj unuoj
verŝajne ne estas eksplicite malpermesita.

Iuj ĝojas pro tio, ke ili rajtas manĝi aŭ trinki kvaroble pli da ĵuloj
ol da kalorioj... :-)

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Dec 18, 2009, 1:13:09 PM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> pensis, ke Leo proponas linion pri "kalorio", sed eble mi eraris.

Eble ja indas uzi la vorton "enegiriĉa" anstataŭ "kaloririĉa" parolante
pri manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj.

Amike salutas
Leo

Marcos Cramer

unread,
Dec 18, 2009, 4:49:08 PM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

aŭ prefere ni havu nenion, ĉar la vorto "kalorio" ŝajnas al mi tre vivanta.

La kialoj menciitaj de Bertilo ŝajnas al mi pli bonaj kialoj por ne havi linion pri "kalorio" ol la vivanteco de la vorto.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2009, 5:46:27 PM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

Temas pri tute alia speco de evitindeco.
  
Bone, ni forgesu pri la linio por "kalori-o".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Dec 19, 2009, 10:31:47 AM12/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo, pro ĉiuj informoj pri ĵuloj. Mi malkovris kompletan novan
mondon, sed ne povas meti la linion pri "kalorio", ĉar multaj
kontraŭscienculoj argumentas, ke ĵuloj ankoraŭ ne fine venkis.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 19, 2009, 12:39:17 PM12/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Dankon, Leo, pro ĉiuj informoj pri ĵuloj. Mi malkovris kompletan
novan mondon, sed ne povas meti la linion pri "kalorio", ĉar multaj
kontraŭscienculoj argumentas, ke ĵuloj ankoraŭ ne fine venkis.

Tute ne gravas. Pli bedaŭrindas, ke multaj kontraŭdemokratiuloj
argumentas, ke Esperanto ne taŭgas kiel internacia lingvo.

Amike salutas
Leo

Guillem Gomez Blanch

unread,
Dec 20, 2009, 2:57:06 PM12/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton.
Mi uzas kutime la vorton"Kalorio"-n,laborante en Fiziko kaj Techniko. Gxi estas vere tre uzata vorto.
Kutime oni uzas Kilokalorio aû Megakalorio=Termio.
Oni uzas ankaû kilovatto.horo, per varmo kaj per elektra energio.
 
La gxusta  vorto per la estonteco estas Jxulio, kilo Jxulio ktp.laû la Internacia Sistemo  
 
Guillem  Gómez   Blanch
2009/12/18 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
Internacia Lingvo, ilo por nune kaj l'estonteco

Renato Corsetti

unread,
Dec 20, 2009, 5:07:58 PM12/20/09
to la-bona...@googlegroups.com, Guillem Gomez Blanch
Dankon, Guillem!

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Nov 25, 2010, 4:49:52 PM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
    Ne "varm/o/mezur/il/o" (varmon oni nombris per kalorioj, nun nombras per jhuloj [se mi ne eraras]), sed "varm/ec/o/mezur/il/o" (varmecon, PIV-lingve nomatan "temperatur/o", oni nombras per kelvinoj au per gradoj Celsi(us)aj) !
     En la bona lingvo, mezurado de varmeco estas "varm/ec/o/mezur/ad/o".

     Se oni timus, ke
"varm/(o/mezur/il/)o" venigus miskomprenojn, oni povus diri "varm/o/kvant/(o/mezur/il/)o" (sed nur unu vorton ni proponu el la du eblaj). Pri laz elekto opinioj de fizikistoj gravu.

2009/12/15 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Nov 25, 2010, 5:03:52 PM11/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

>ᅵᅵ Ne "varm/o/mezur/il/o" (varmon oni nombris per kalorioj, nun nombras per jhuloj [se mi ne eraras]), sed "varm/ec/o/mezur/il/o" (varmecon, PIV-lingve nomatan "temperatur/o", oni nombras per kelvinoj au per gradoj Celsi(us)aj) !

Vi esence diras, ke varmo ne estas varmeco, sed kio ĝi estas?

Amike

Renato


-- 
------------------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
------------------------------------

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 26, 2010, 6:53:44 AM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi suspektas, ke "eco" signifas pli-malpli la karakteron, kaj ke oni
ne mezuras la karakteron de la varmo, sed la varmon mem, kaj ke do la
vorto devas esti "varmomezurilo/ado" kiel mallongigo de la plena
"varmadomezurilo" = mezurilo por mezuri la estadon de la temperaturo.


> Ne "*varm/o/mezur/il/o*" (varmon oni nombris per kalorioj, nun nombras
> per jhuloj [se mi ne eraras]), sed "*varm/ec/o/mezur/il/o*" (varmecon,
> *PIV*-lingve
> nomatan "*temperatur/o*", oni nombras per kelvinoj au per gradoj


> Celsi(us)aj) !
> En la bona lingvo, mezurado de varmeco estas

> "*varm/ec/o/mezur/ad/o*".
>
> Se oni timus, ke "*varm/(o/mezur/il/)o*" venigus miskomprenojn, oni
> povus diri "*varm/o/kvant/(o/mezur/il/)o*" (sed nur unu vorton ni proponu


> el
> la du eblaj). Pri laz elekto opinioj de fizikistoj gravu.
>
> 2009/12/15 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
>
>> Leo:
>>
>> Termometro -> temperaturmezurilo
>> Termometrio -> temperaturmezurado
>>
>> Ni jam havas la linion:
>>

>> termometr·o *[1oa]* ~ varm·o·mezur·il·o, temperatur·mezur·il·o


>>
>> Ni ne havas la linion por termometrio. Ĉu vi povas ĵuri ke ĝi estas
>> efektive uzata en Espernato?
>>
>> Amike
>>
>> Renato
>>
>>
>> --
>> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj
>> ĉe:
>> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>
>
>
> --
> http://www.frasimo.blogspot.com/
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !
>
> Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour :
> http://gresillon.org
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Johan Derks

unread,
Nov 26, 2010, 12:06:31 PM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


>   Ne "varm/o/mezur/il/o" (varmon oni nombris per kalorioj, nun nombras per jhuloj [se mi ne eraras]), sed "varm/ec/o/mezur/il/o" (varmecon, PIV-lingve nomatan "temperatur/o", oni nombras per kelvinoj au per gradoj Celsi(us)aj) !

Vi esence diras, ke varmo ne estas varmeco, sed kio ĝi estas?

Varmo estas mezurato kiu rilatas al fizika sistemo ( = difinita tuto) kaj estas formo de energio. La sistemo povas ankau posedi aliajn formojn de energio (movenergio, elektra energio ktp).
 
Temperaturo estas mezurato kiu rilatas al po chiu 'punkto' de fizika sistemo kaj difinas chu tiu punkto estos en ekvilibro kun najbaraj punktoj.
Se ne, varmo ekfluas de tiu punkto kun la pli alta temperaturo al punkto(j) kun malpli alta temperaturo.
 
Por mezuri la varmon de iu sistemo oni devus mezuri la temperaturon en chiuj ties punktoj.
 
Amike,
Johan

Johan Derks

unread,
Nov 26, 2010, 12:12:08 PM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Termometro -> temperaturmezurilo
>> Termometrio -> temperaturmezurado


Sed mi esperas ke -> estas erara sago. Kiu volas fordifini termometro,
shajne tute normala internacia vorto ?

Cetere Marcel pravas kun sia kritiko al 'varmEComezurilo' !

Amike,
Johan

Leo De Cooman

unread,
Nov 26, 2010, 3:25:28 PM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 26/11/2010 18:06, Johan Derks skribis:
Varmo estas mezurato kiu rilatas al fizika sistemo

"Mezurato"??? Participo kun substantiva finaĵo, ĉu do persono?
Unue mi pensis, ke temas pri tajperaro, sed mi vidis la vorton dufoje en apartaj frazoj.
Ĉu vi celis "mezuro"n? Mi ne komprenas la frazon.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Nov 26, 2010, 4:35:54 PM11/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/11/2010 22:49, Fra Simo skribis:

> Ni ne havas la linion por termometrio. Ĉu vi povas ĵuri ke ĝi estas
> efektive uzata en Espernato?
Termometrio estas aparta fako de "metrologio" (mi fortradukus tiun
lastan vorton per "mezurscienco" aŭ "mezurteĥnik(ar)o" laŭ la kazo). Ne
estas multaj specialistoj pri tiu fako, kaj bedaŭrinde ankoraŭ malpli da
Esperantistoj, fakuloj pri tiaj aferoj...
Miaj kunlaborantoj kaj mi iam realigis la mekanikajn partojn de
termometriaj aparatoj por elektroproduktejo. Ili mezuris la temperaturon
en la "muro" de la vaporkaldronego (tiu estis 100 m alta turo, kies
"muroj" konsistis el nur tuboj) kaj la varmokvanton, kiu estis radiata
sur unuon de iliaj surfaco.
Dum "termometro" ĉeestas en ĉiu domo, "termometrio" estas fakvorto.

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
Nov 27, 2010, 5:02:40 AM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
"Mezurato"??? Participo kun substantiva finaĵo, ĉu do persono?
Unue mi pensis, ke temas pri tajperaro, sed mi vidis la vorton dufoje en apartaj frazoj.
Ĉu vi celis "mezuro"n? Mi ne komprenas la frazon.
Tia regulo, ke pasiva participo devas esti persono ne ekzistas.
Mezurato estas tio kio estas mezurata.
 
Amike,
Johan

Renato Corsetti

unread,
Nov 27, 2010, 4:34:58 PM11/27/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| "metrologio" (mi fortradukus tiun lastan vorton per "mezurscienco" aŭ "mezurteĥnik(ar)o" laŭ la kazo).

Mi provizore registris:

metro· (en sciencaj vortoj) → mezur·il·o
metrologi·o → mezur·scienc·o; mezur·teĥnik·(ar·)o (laŭ la kunteksto)

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages