Re: listo de ne ankoraw

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Feb 10, 2009, 11:26:11 AM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

From: "Pilar Otto"

> Jen tamen miaj rapidaj komentoj:

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU skribis:

> - brikolado el bricolage F
Mi almenaux komprenas la vorton.

knutselen, bric a brac ? hobie munti malgrandajxojn

> - buldozo el bulldozer N
Cxu ne ankaux "buldozero"? Eble "fosmasxino"?

ne estas fosmasxino. Gxi uzatas por flankenpusxi negxon,
sablon, brikojn ktp de strato

> - dezajno el design N
Eblas tradukoj: modelo, grafikajxo ...???

dizajno (nl ontwerp, de entwurf?)


> - dopodo el doping N
Cxu "dopodo" aux "dop-ad-o"? Cxu la kapvorto estu "dopi"?

bonaj demandoj


>- fakso el fax N
Oni proponis "telekopio".

fakte el facsimile, tamen, telekopio estas senxanca, ekster
sciencfikcia senco


> - frankfurtajxo (hot dog) el Frankfurt G
"Frankfurta kolbaso"?

ne insultu la frankfurtanoj! Iliaj kolbasoj estas multe pli gustaj
(saporaj) ol "hotdog"

> - gadgxeto el gadget F
Mi ne certas pri la signifo.

malgranda moderna aparateto


> - goldeno el golden delicius N
Mi ne konas la anglan esprimon nek la Esperantan vorton.

"golden delicious" estas raso de pomoj kun tute flava ekstero

>- gejsxo el la Japana
Cxiuj komprenas gxin, mi pensas.

Nur miskomprenas tiuj, kiuj pensas ke temas pri speco de putino
[diris al mi japano]

> - gxihado el jihad R
Oni kutime tradukas gxin per "sankta milito", sed lauxdire la signifo pli
similas al "fortostrecxo".

Mi awdis ion saman. "granda gxihad" estas batalo ene de homo, dum
"malgranda gxihad" estas por defendi la senkulpulojn


> - hasxisxo el hascisc R
Internacie komprenata.

rafinita kanabinajxo


> - huligano el hooligan N
Eble la angla transprenis gxin el alia lingvo, eble kelta; en la rusa
"hxuligan" estis konata longe antaux ol la piedpilkludaj huliganoj
ekfuroris. "bruemulo"?

bruemulo estus ewfemismo


> - jetono el jeton F
"jxetilo"?

monero kiu ne funkcias kiel mono


> - jogurto (aux jahurto) el jogurt N
Mi pretas veti, ke oni tiel ne skribas la vorton en la angla. La origino
cetere estas pli orienta.

Mi cxiam skribas johxurto [eble idiolekte]


> - jxerzo el jersey N
Neniu komento.

domagxe ke ni ne jam havas bonan vorton por la vesto.
nur jxerzo, svet-ero, pul-ov-ero


> - kecxupo el ketchup N
"tomatajxo", "tomat-sauxco".

ne cxiu tomatsawco estas kecxupo! La vorto devenas de
azia (indonezia, malaja?) vorto por sawco, kecxap


> - kermeso el kermess F
Laux iu vortaro la franca ortografio estas "kermesse". La vorto sxajne
devenas de (malalt)germana aux nederlanda vorto, kiu eble signifis "pregxeja
foiro".

NL-a kerk + De messe...povus esti

> - kivo el kiwi (lingvo maora)
Cxu vi celas la frukton aux la birdon?

la birdoj nomigxas kivioj. Mi ne entuziasmas pri "kivo"

> - klimakso el climax N
Greka, cxu ne?

kredeble ne, escepte de se oni prononcus la X kiel hx

> - krapfeno el krapfen G
Nekonata al mi.

sudgermana vorto por dolcxa bulketo, kiun nordgermanoj
nomas "berliner", kaj kiu enhavas marmeladon aw pudingon

> - kuskuso el kuskus R
Internacie komprenata.

cxu cxiam el tritiko, aw foje el sorgo?


> - lagero el lager G
Cxu "tendaro"? Sed la germana "Lager" estas plursenca, eble "stokejo", eble
"lagro" ...

aw tendaro/bivako.. cxu literummiso?


> - lumdiodo el led N
Versxajne angla mallongigo, en kiu mi ne povas decxifri la "e".

light emitting diode

> - macxeto el machete H
"gxangala trancxilo"?

eta macxo?

> - majxoretoj el majorettes F
Nekonata al mi.

dancantaj knabinoj kun bastonoj kaj tipaj uniformoj

> - manekeno el mannequin F
Diskutenda: cxu montrist(in)o de vestajxoj, aux cxu pupo por montri
vestajxojn? La hispana "maniquí", kiu havas la saman originon - fakte
malaltgermanan aux nederlandan kun la signifo "vireto", signifas
nur pupon, ne homon.

Por esti modernaj, oni ekuzis vivantajn pupojn


> - ofseto el offset N
Jam multe uzata.

kiusence? iu presprocedo?


> - pasxao el la turka
Mi pensas, ke internacie komprenata, kvankam mi mem ne tute certas pri la
signifo.

iu oficialulo?


> - piranjo el piranha (portugala)
Nekonata al mi.

malgranda vorema fisxo

> - plejdo el plaid N
Cxu "lankovrilo" aux "lantapisxo" aux io simila?

kovrilo tro malgranda por lito


> - pouxlo el pool N > kunigitaro

cxu tiu vorto uzatas ?


> - rancxo el ranch N
"bieno" kun iu adjektivo?

bruta?

> - regemuziko el reggae N
Neniu komento ankoraux.

indiki tion sen uzi A ?

> - selters-akvo el seltz N
"minerala akvo", eble kun plia specifa adjektivo.

efektive, la vorto "selters" law mi ne estas internacie konata

> - skipo (aux teamo) el equipe F
Tiun vorton oni terure misuzas. Laux mia vortaro gxi signifas laborkolegaron
laborantan laux la sama horaro. Se industria entrepreno funkcias dum la 24
horoj de la tagnokto, eble laboras tie tri skipoj dum po 8 horoj. Se por
aliaj signifoj oni jam havas "grupo", "anaro", "kolegaro", "teamo" ktp., oni
ne uzu "skipo" tiusignife!

> - skotero el scooter N
Versxajne gxi jam bone sidas.

gravas ne konfuzi kun skutilo


> - sxika el chic F
"eleganta"?

ne ekzakte

> - sxunti el shunt N
Mi ne certas pri la signifo, sed io diras al mi, ke temas pri elektroteknika
vorto, cxu "junti" aux "kunigi"?

provizi per kromvojo ?

gxis, Ronaldo N

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages