havi linion por lavab-o kaj por necesab-o estas defendinda,
sed law mi vi nur pligrandigas la miskomprenojn per linio
pri -ab- mem
kaj jes, por multege da homoj nek temas pri simplaj kuvoj,
(i.a. pivisme kuvo estu pli largxa ol profunda..)
nek pri io tiom komplika ke gxi meritas la vorton "instalajxo".
gxis, Ronaldo
amike
renato
do, kion mi skribu en tiu linio? ĉu entute ne havi la linion?
>> law mi vi nur pligrandigas la miskomprenojn per linio
>> pri -ab- mem
> do, kion mi skribu en tiu linio? cu entute ne havi la linion?
miaopinie, ne havu linion pri -ab-
jes havu liniojn pri abgaso, abakvo, kaj se vi volas pri necesabo
kaj lavabo (por kiu la nederlanda uzas vorton lav-tablo)
From: Marcos Cramer
> Lau mi ni nepre konservu tiun linion. Ja kelkaj libere uzas la
> "sufikson" -ab-, kaj gi estas evitinda elemento, do estas klara
> kazo por nia listo.
la evitendajxo estas gxia uzo kiel sufikso. Gxis iu konvinkas min ke
iu vorto estas pli bona ol "necesabo", *la vorton mem* mi uzos.
(tute same kiel mi uzis "alpendajxo" gxis mi ekkonis "kunsendajxo")
> En la linio aperu la alternativoj "-instal·aj-" kaj "-uj-".
tiuj esprimoj versxajne neniom helpus niajn celgrupanojn.
Necesinstalajxo sonas kiel aro da ajxoj por helpi transvivi krizan
situacion, necesujo kiel ujo por necesaj ajxoj
gxis, Ronaldo
Amike
Renato