pliaj 5 vortoj de Niko

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 9, 2009, 3:52:14 PM2/9/09
to °listo 'la bona lingvo'

Salvarsano : kontrauhsifilisilo
Samgo : shramanaroj
Samplo : observaro, specimeno...
Samumo : dezertvento
Samsono: Ŝimŝono


bonvolu diri kion vi opinias pri ĉi tiuj proponoj.


amike


renato


Bertilo Wennergren

unread,
Feb 9, 2009, 4:00:38 PM2/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Salvarsano : kontrauhsifilisilo

Salvarsano estas unu certa medikamento kun precize difinita
kemia strukturo, kiu siatempe estis uzata kontraŭ sifiliso.
Ĝi certe ne estas la sola kontraŭsifilisilo. Efektive, hodiaŭ
ĝi tute ne plu estas kontraŭsifilisilo, ĉar oni ĝin tute ne plu
uzas en kuracado de sifiliso. Oni uzas anstataŭe tute aliajn
antibiotikojn, precipe penicilino.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Nguyen Xuan Thu

unread,
Feb 9, 2009, 6:24:59 PM2/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Salvarsan kaj Acetylarsan estas francaj medikamentoj uzataj kontraŭ sifiliso en la jaroj 30 de la lasta jarcento. Ili enhavas arsenikon, kiu estas tre danĝera kemia elemento. Kun la apero de novaj medikamentoj, precipe antibiotikoj, tiuj medikamentoj ne plu estas uzataj. Oni komprenas, ke salvarsano ĉiam estas en PIV, de franca deveno. Mi proponas, ke oni simple forigu ĝin el la listo. La franca vortaro Petit Larousse delonge ne mencias ĝin.

2009/2/10 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2009, 4:57:54 AM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
Oni komprenas, ke salvarsano ĉiam estas en PIV, de franca deveno. Mi proponas, ke oni simple forigu ĝin el la listo. La franca vortaro Petit Larousse delonge ne mencias ĝin.
Alivorte ni devas inventi novan kategorion pri vortoj, kiuj estas entute forigendaj el PIV, ĉar, kiel en ĉi tiu okazo propra nomo de antikva franca kuracaĵo.

Ekzemple

salvarsan-o --> kuracaĵo salvarsan  (eksa kuracaĵo kontraŭ sifiliso) [entute foriginda el vortaroj]

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Feb 10, 2009, 5:46:06 AM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Alivorte ni devas inventi novan kategorion pri vortoj, kiuj estas entute forigendaj el PIV, ĉar, kiel en ĉi tiu okazo propra nomo de antikva franca kuracaĵo.
___
En PIV ekzistas "evi" ("evitinda", kial ne evitenda?)
kaj = por indiki preferindan formon (ekzemple ĉe apreci = aprezi)
kaj RIM por rimarkoj pri eventuala malĝusta uzado de vorto (ekz. ĉe nek)
kaj eble ankoraŭ aliaj signoj por formi "kategorion".
Mi relative facile povus trovi la vortojn, kiuj malaperis en nova PIV, se tio povus utili (kaj se mi havas la tempon).
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2009, 6:30:45 AM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
En PIV ekzistas "evi" ("evitinda", kial ne evitenda?)
Ni havu [for] = forigenda.

amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Feb 10, 2009, 6:33:50 AM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman:

> Renato skribis:

>> Alivorte ni devas inventi novan kategorion pri vortoj, kiuj estas entute forigendaj el PIV, ĉar, kiel en ĉi tiu okazo propra nomo de antikva franca kuracaĵo.

> En PIV ekzistas "evi" ("evitinda", kial ne evitenda?)

Nu, "salvarsano" ne estas vorto evitinda. Ĝi estas vorto por
historia afero, pri kiu oni parolas nur tre malofte. Sed kiam
oni pri ĝi ja parolas, estas tute bone nomi ĝin "salvarsano".
Do, ĝia ĉeesto en PIV estas eble malbona, sed nur tial, ke PIV
ne povas enhavi ĉiajn tiajn vortojn. Ĝi devas tamen iom
priotitati vortojn pli ofte bezonatajn.

Esperantan enciklopedio pri medicino tamen ĝin certe
enhavus. Kaj se mi verkus artikolon pri la historio de
sifiliso, mi certe devus mencii salvarsanon.

Al la laboro pri la bona lingvo tiu vorto laŭ mi tute ne rilatas.
Ni ĝin simple ignoru.

Mi rimarkas, ke la laboro forglitas sur terenojn laŭ mi tute
ne indajn. La listo laŭ mia opinio okupiĝi pri efektivaj
malbonaĵoj, pri vortoj, kiuj estas senbezonataj, ĉar oni povas
ilin _bone kaj trafe_ nomi pli simple. La distanco inter "turpa"
kaj "salvarsano" estas astronomie granda. Ni restu sur la kampoj
de "turpa" kaj "marisko" kaj iliaj proksimaĵoj.

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2009, 7:18:06 AM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
La distanco inter "turpa"
kaj "salvarsano" estas astronomie granda. Ni restu sur la kampoj
de "turpa" kaj "marisko" kaj iliaj proksimaĵoj.
Jes, sed unu el la problemoj estas ke PIV en la okazo de salvarsano, prezentas ĝin tute trankvile kiel "medikamento kontraŭ sifiliso". La malfaka leganto kiel mi (kaj Niko kiu rigardis la literon S) prave ekhavas dubojn.

Sed mi konsentas ke ni ĉefe atentu pri marikso kaj turpa.

Amike

Renato
 

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 10, 2009, 8:34:16 AM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Bertilo:

>> La distanco inter "turpa"
>> kaj "salvarsano" estas astronomie granda. Ni restu sur la kampoj
>> de "turpa" kaj "marisko" kaj iliaj proksimaĵoj.

> Jes, sed unu el la problemoj estas ke PIV en la okazo de salvarsano,
> prezentas ĝin tute trankvile kiel "medikamento kontraŭ sifiliso".

Jes. PIV enhavas multajn tiajn difinojn - ege malbonajn kaj maltrafajn.
Sendube oni celis la specifan medikamenton jam eksdatan, sed tro
facilanime aliris la verkadon de la difino.

Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2009, 5:39:21 PM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi reprezentas unuope la vortojn de Niko ankoraŭ ne pritraktita:

sampl-o --> specimen-o [1oa]

Kion vi opinias?

Renato


Renato Corsetti

unread,
Feb 10, 2009, 5:41:51 PM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

samg-o ~ buda-a komun-um-o, buda-a eklezi-o

kion vi pensas?

renato

Marcos Cramer

unread,
Feb 10, 2009, 7:41:35 PM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

sampl-o --> specimen-o [1oa]

Nu, la signifo de "specimeno" estas alia ol tiu de "samplo": specimeno estas eta aro de prov-ekzempleroj. Samplo estas aro elprenita el pli granda aro kun la celo ricevi informojn pri la granda aro.

Fakte PIV entenas du vortojn, kiuj ambaŭ esprimas la saman fakan (statistikan) koncepton: "samplo" kaj "muestro". Kvankam la PIV-aj difinoj iomete malsamas inter si, oni povas diri ke la difino de "samplo" simple estas iom fuŝa, ĉar la difinoj de la angla "sample" similas pli kun la PIV-a difino de "muestro". Ĉar mi mem studis stastistikon en la angla (en Britujo), mi ja scias kiun signifon tiu vorto efektive havas.

Do "samplo" aŭ "muestro" signifas "aro elprenita el pli granda aro, la 'populacio', kun la celo ricevi informojn pri tiu ĉi".

Jen kiel oni esprimas tiun koncepton en diversaj eŭropaj lingvoj:

ru: vyborka (de vybora=elekto)
en: sample (sama latina fonto kiel "ekzemplo"="elprenaĵo")
de: Stichprobe (Probe=provo, specimeno; Stich- havas por nuntempaj lingvouzantoj ĉi-kaze neniun signifon: ĝi venas de iu speco de metalfareja forno, el kiu oni prenis iun specimenon)
es: muestra estadística (statistika specimeno; de la radiko kiu signifas "montri")
cz: Náhodný výběr (hazarda elekto)
is: úrtak (=elpreno)

Ĉar la vorto "elpreni" nature aperas en la difino de ĉi tiu koncepto (vidu supre), kaj ĉar ĝin uzas ankaŭ la islanda kaj laŭ la vortdeveno ankaŭ la angla, mi pensas ke "elprenaĵo" estas vorto, kiun oni konsideru ĉi-kaze. Laŭ mi ĝi nur bezonus lau-situacie pliklarigon per la A-vorto "statistika", se ne jam klaras ke temas pri statistika afero. Do laŭ mi la linio aperu jene:

sampl·o → (statistik·a) el·pren·aĵ·o

Kaj kio pri tiu vorto "populacio", kiun mi ĉi-supre jam menciis inter citiloj. Pri ĝi ni nuntempe havas la jenan linion:

populaci·o (statistiko) → (hom-)amas·o, esplor·at·ar·o, esplor·aĵ·ar·o, (ĝenerale) loĝ·ant·ar·o, popol·o

Unue strangas tiu "ĝenerala", ĉar "populacio" ne havas ĝeneral-lingvan signifon. Ĝi havas statistikan kaj biologian signifon, sed la alternativoj post "(ĝenerala)" fakte ne taŭgas kiel alternativoj al ĝia biologia signifo.

Ankaŭ la alternativoj post "(statistiko)" laŭ mi ne bone taŭgas kiel alternativoj por la statistika senco de "populacio". Ĝia signifo estas "aro de objektoj aŭ vivuloj pri kiuj oni serĉas informojn". Jen kiel kelkaj aliaj lingvoj esprimas tiun koncepton:

en: population ('populacio', loĝantaro)
ru: generalnaja sovokupnost' (ĝenerala kunaĵo)
de: Grundgesamtheit (baza tutaĵo)
no: univers (universo, tutaĵo)
es: población ('populacio', loĝantaro), universo (universo, tutaĵo)

(Ĉi-kaze la en-citila 'populacio' esprimas, ke la koncerna vorto havas ankaŭ la biologian signifon de la PIV-a "populacio").

Estas tri lingvoj kiuj uzas ion kun signifo simila al "tutaĵo". Tiu esprimo laŭ mi estas komenco. Ĝi povus esti pliprecizigata per "baza" (kiel en la germana) aŭ per "esplorata" (aŭ foje eĉ per ambaŭ). Do laŭ mi la linio aperu jene:

populaci·o (statistiko) → (baz·a, esplor·at·a) tut·aĵ·o

Pri taŭgasj alternativoj al la biologia signifo de "populacio" mi ne sukcesis pensi, tiel ke mi eĉ pensas, ke eble en tiu signifo "populacio" povus esti konservinda.

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Feb 10, 2009, 7:47:42 PM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

Samumo : dezertvento

Nu, "samumo" ne estas iu ajn dezertvento, sed certa speco de dezertvento: Ĝi nepre estas varmega, seka kaj sabloportanta. Tion ne nur diras PIV, pri tio konsentas ankaŭ diverslingvaj Vikipedioj. Tamen "varmega, seka kaj sabloportanta dezertvento" estus iom longa alternativo, kaj pli aspektus kiel difino ol kiel uzebla alternativo.

Laŭ mi enloĝantoj de dezerto ankaŭ povu uzi Esperanton senprobleme. Same vetersciencistoj kaj geografiistoj kiuj volas priskribi fenomenojn en dezerto. Forpreni de ili ĉi tiun radikon, se nur eblas tre longa (aŭ tro malpreciza) alternativo, laŭ mi ne estas bona vojo por Esperanto.

Do laŭ mi ni tute ne bezonas linion pri ĉi tiu vorto.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2009, 3:34:20 AM2/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Do laŭ mi ni tute ne bezonas linion pri ĉi tiu vorto.
Mi konsentas.

Renato



Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2009, 3:54:28 AM2/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
. . . ĝin uzas ankaŭ la islanda. . .
Bedaŭrinde ni havas ĉi tie neniun parolanton de la islanda, kiu estas aŭ estis tre kreema lingvo.

sampl·o → (statistik·a) el·pren·aĵ·o
registrita!

populaci·o (statistiko) → (baz·a, esplor·at·a) tut·aĵ·o
registrita!

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Feb 11, 2009, 6:39:37 AM2/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
sampl·o → (statistik·a) el·pren·aĵ·o
registrita!

Mi forgesis proponi ankaŭ jenan linion:

muestr·o →  (statistik·a) el·pren·aĵ·o

Mi ja estis skribinta en la lasta mesaĝo, ke la PIV-a "muestro" kaj la PIV-a "samplo" estas samsignifaj.

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages