"Kruro" estas origine la vorto por tuta suba membro (aŭ malantaŭa membro ĉe kvarpiedaj bestoj). Nur poste oni enkondukis la nebezonatan novradikon "gambo" por tiu sama koncepto.
Fakte estas tiel, ke same kiel la angla "leg", ankaŭ la Esperanta "kruro" povas en faka kunteksto nomi nur la suban parton de tia membro. Sed tiu signifo-limigo estas pure faka, kaj en la komuna lingvo la vorto klare estas uzata kaj uzebla por la tuta suba membro. Do simile, kiel la anglalingvanoj ne sentas bezonon por nova vorto por anstataŭigi lamkomunlingvan signifon de "leg" pro la aparta faklingva signifo de tiu vorto, ankaŭ la Esperantistoj ne bezonas la novradikon "gamb-".
(Kiam oni en faka kunteksto volas emfazi ke oni ne parolas nur pri la suba parto de tiu membro, oni efektive ja povas diri "suba membro" (aŭ malantaŭa membro ĉe kvarpiedaj bestoj), do ankaŭ tie ne necesas nova radiko).
Amike,
Marcos