Adria Maro

3 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Oct 13, 2025, 5:14:11 PMOct 13
to la bona lingvo
PIV havas "Adria Maro = (prefere) Adriatiko."

Adriatiko estas oficiala. Adrio estas (neoficiala) nomo de urbo. Do tio ŝajnas al mi ĝusta.

Tirifto

unread,
Oct 14, 2025, 2:27:42 PMOct 14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi preterrimarkis, ke Adriatiko oficialiĝis freŝdate. Tiuokaze mi konsentas pri
la mencio, sed mi tamen ne volas malrekomendi la nomon »Adria maro«.

Urbo meritas nomon ĉiuokaze (ĉu tradukan, ĉu transskriban), kaj se oni ne
volas rekomendi alian formon de la nomo, ne ŝajnas tre grave al mi, ĉu la nomo
(jam) iĝis oficiala aŭ ne. Propra, bonforma nomo ĉiam estas bona vorto laŭ mi,
kaj se oni (senchave) uzas tiun nomon kiel parton de alia nomo (ekz. la nomon
de »Adrio« en »Adria maro«), tio ne meritas malrekomendon, laŭ mia opinio.

Simile, oni oficialigis la landonomon »Bocvano«, kiu venas de ties plej granda
popolo, la cvanoj. Sed la vorto »cvano« ŝajnas plu utila kaj havinda apud
»Bocvano« al mi. Se do – malgraŭ la oficialigo de »Bocvano« – iu nomas la
landon »Cvanujo«, mi opinias tion iumaniere stranga, sed ne nepre evitinda,
ĉar tiu nomo finfine estas konstruita tute ĝuste kaj sence.

Alivorte, mi preferus zorgi pri boneco kaj utileco de vortoj, kaj ne pri tio,
el kiuj (bonaj kaj utilaj) vortoj oni konstruu nomojn.

Je pondělí 13. října 2025 23:14:11, středoevropský letní čas noammohr skribis:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages