"ritualo" kaj "renoma"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 19, 2008, 8:03:48 PM11/19/08
to la-bona...@googlegroups.com
En la Vikipedio estas artikolo kun la titolo "Ritualo". Tamen la vorto "ritualo" estas ne-oficiala vorto, kiu aperas nek en PIV nek en ReVo. Aliflanke, la vorto "rito" estas oficiala vorto.

La Vikipedia artikolo pretendas, ke "ritualo" havas alian signifon ol "rito". Mi komparis, kion diversaj Vikipedioj kaj naci-lingvaj vortaroj de eŭropaj lingvoj diras pri "rite", "Ritus", "rito" ktp unuflanke kaj "ritual" aliflanke, kaj rimarkis, ke estas multaj malsamaj (eĉ kontraŭaj) opinioj pri la malsameco inter la signifoj. Al mi ŝajnas, ke en la eŭropaj lingvoj tiuj du vortoj kovras baze la saman signif-areon; kelkaj signifdiferencoj okazas je la nivelo de persona lingvouzo aŭ lingvouzo en certa kunteksto, sed tiu signifdiferenco apenaŭ estas ĝeneraligebla en iu ajn lingvo, kaj certe ne trans la diversaj eŭropaj lingvoj. Verŝajne, por ne-eŭropanoj la diferenco inter la du vortoj estas tuta mistero.

Mi proponas la linion

ritual-o --> rit-o, rit-ar-o

------

Pri "renoma" ni nuntempe havas jenan linion:

renom-a --> fam-a

Tamen al mi shajnas (kaj la uzoj de "renoma" en la Tekstaro de Esperanto shajnas tion konfirmi) ke ofte "renoma" signifas ion kiel "havanta bonan reputacion".

Aldone, la radiko lau ReVo kaj PIV estas O-karaktera (substantiv-karaktera), do se ni volas ĝin malrekomendi, ni devas trovi alternativon ankaŭ por la O-vorto "renomo" = "(granda) diskonateco (de ies nomo)".

Mi proponas la jenajn liniojn (vershajne ankorau plibonigeblajn):

renom-a --> fam-a; kun bon-a reputaci-o
renom-o --> fam-ec-o, dis-kon-at-ec-o; (bon-a) reputaci-o

(La punktokomoj apartigas malsamajn signifojn, dum la komoj apartigas nur diversajn alternativojn por la sama signifo.)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2008, 4:34:46 AM11/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
La Vikipedia artikolo pretendas, ke "ritualo" havas alian signifon ol "rito".
En la itala mi ne trovas malsamecon inter la du (rito kaj rituale). Ankaŭ Carlo Minnaja, verkinto de grandega itala-esperanta vortaro, devis iom peni, kaj havas por rituale  la tradukon rit(ar)o. Aliflanke en la itala "rituale" estas ankaŭ la adjektivo de "rito", kion Carlo tradukas per (laŭ)rita, rita.
Mi proponas la linion

ritual-o --> rit-o, rit-ar-o
Registrita.

Mi proponas la jenajn liniojn (vershajne ankorau plibonigeblajn):

renom-a --> fam-a; kun bon-a reputaci-o
renom-o --> fam-ec-o, dis-kon-at-ec-o; (bon-a) reputaci-o
Registritaj.

(La punktokomoj apartigas malsamajn signifojn, dum la komoj apartigas nur diversajn alternativojn por la sama signifo.)
ankaŭ tiun konvencion ni povus sisteme sekvi.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Nov 20, 2008, 4:44:58 AM11/20/08
to la-bona...@googlegroups.com

C’u ne eblas simple s’ang’i la titolon de la artikolo en Vikipedio, kaj forigi la frazon pri la diferenco inter rito kaj ritualo? Mi rimarkas, ke en tiu malferma alineo trovig’as ankau’ la vortoj “Fanado” (temas pri sport-entuziasmuloj) kaj “Satisfakcio”, kun plusendo al aliaj artikoloj.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: giovedì 20 novembre 2008 2.04
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) "ritualo" kaj "renoma"

Antonio De Salvo

unread,
Nov 20, 2008, 6:03:41 PM11/20/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Marcos:

>La Vikipedia artikolo pretendas, ke "ritualo" havas alian signifon ol "rito".

 

Renato:

>En la itala mi ne trovas malsamecon inter la du (rito kaj rituale). Ankaŭ Carlo Minnaja, verkinto de grandega itala-esperanta vortaro, devis iom peni, kaj havas por rituale  la tradukon rit(ar)o. Aliflanke en la itala "rituale" estas ankaŭ la adjektivo de "rito", kion Carlo tradukas per (laŭ)rita, rita.

 

En la vikipedia artikolo, oni pritraktas psikologian fenomenon (rutino, nevenkebla kutimo), kiu iamaniere estas parenca al ritaro: la kuniga punkto estas la fakto, ke en ambaux kazoj oni agas laux fiksita klisxo/ sxablono. Tamen, mi rezervus la terminon “ritaro” al aliaj signifoj.

 

En itala lingvo, “rituale” estas kaj adjektivo (referenca al “rito”, kiu estas samtempe itala kaj esperanta vorto) kaj substantivo, kun pluraj signifoj. Mi cxerpas el mia vortaro la esperantan parton de tiu kapvorto:

 

adjektivo:

 

(laux)rita;

ekzemple: rita danco;

 

bonorda; laŭorda; (lau)regula;

ekzemple: bonorda/ lauorda/ (laux)regula petskribo;

 

formala;

ekzemple: formala arbitracio;

 

klisxa; (laux)kutima; rutina; sxablona;

ekzemple: klisxaj/ (laux)kutimaj/ rutinaj bondeziroj;

 

(laŭ)etiketa;

 

substantivo:

 

ceremoniaro; ordo; ritaro

ekzemple (Biblio, unua libro de Kronikoj 16,37): David restigis tie antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo Asafon kaj liajn fratojn, por servadi antaux la kesto konstante, laux la ordo de cxiu tago;

 

etiketo;

ekzemple: observi la etiketon;

 

liturgio; ritaro;

ekzemple: paska liturgio/ ritaro;

 

liturgia libro; ritaro; rit(o)libro;

ekzemple: romkatolika ritaro/ rit(o)libro;

 

nevenkebla kutim(ar)o; ripetaĵo; rutino;

ekzemple: enradikiĝinta/ malnovdata kutim(ar)o/ rutino;

 

(rita) ceremonio; rit(ar)o

ekzemple: funebra ceremonio; ritaro de funebraĵoj

 

Gxis

Antonio De Salvo

 


Antonio De Salvo

unread,
Nov 21, 2008, 10:03:58 AM11/21/08
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:
>
Pri "renoma" ni nuntempe havas jenan linion:



>renom-a --> fam-a
>Tamen al mi shajnas (kaj la uzoj de "renoma" en la Tekstaro de Esperanto shajnas tion konfirmi) ke ofte "renoma" signifas ion kiel "havanta bonan reputacion".
>Aldone, la radiko lau ReVo kaj PIV estas O-karaktera (substantiv-karaktera), do se ni volas ĝin malrekomendi, ni devas trovi alternativon ankaŭ por la O-vorto "renomo" = "(granda) diskonateco (de ies nomo)".
>Mi proponas la jenajn liniojn (vershajne ankorau plibonigeblajn):
>renom-a --> fam-a; kun bon-a reputaci-o
>renom-o --> fam-ec-o, dis-kon-at-ec-o; (bon-a) reputaci-o


Ankaux laux mia sento kaj praktiko, “renoma” ne egalas simple al (fam)konata/ fam(konat)a, sed al “vaste konata pro bonaj ecoj”. Tial mi uzas, kiel sinonimojn, la terminojn bone atestata, (bon)fama, glora, bonreputacia.

Komparu:

Agoj de la apostoloj 6,3:

elserĉu el inter vi sep homojn, BONE ATESTATAJN, kiujn ni difinos por tiu afero

Agoj 22,12:

unu Ananias, piulo laux la legxo, BONE ATESTATA de cxiuj Judoj tie logxantaj

Pri la koncepto “renomo” = bonfamo, gloro, jen citajxo el la zamenhofa traduko de la Biblio (Readmono 26,19):

Li starigos vin pli alte ol cxiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, GLORO, kaj majesto (Z)

Tamen, laux Gerrit Berveling “renomo” havas neuxtran karakteron, kaj bezonas la aldonon de “bona” se oni volas celi “bonan reputacion”:

unua letero al Timoteo 3,7:

ankaŭ ĉe la eksteruloj li havu BONAN RENOMON, alie li kompromitiĝos (Berveling)

tamen:

li devas havi BONAN ATESTON de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon (Londona Biblio).

 

Laste, sed ne malgrave: “fama” sen plio povas signifi ankaux “fi-fama”:

Mateo 27,16: Kaj oni havis tiam FAMAN malliberulon, nomatan BARABAS.

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2008, 11:09:11 AM11/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

bone atestata, (bon)fama, glora, bonreputacia.

Bone! Mi aldoni (bon-) en du lokoj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2008, 1:26:59 PM11/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio!

Ŝajnas al mi, ke viaj kalrigoj eventuale aldonas al la baza simileco inter ritualo kaj rit(ar)o aliajn uzojn, sed ke la kerno estas valida.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages