Ni invitas vin konsideri chu vi au konatulo via
kapablas kaj shatas paroli
dum la kunveno de Tutmondeca Esperanto dum la
Universala Kongreso en Hanojo.
La temo
devas havi rilaton kun la titolo de la kunveno: "Chu nur europanoj rajtas evoluigi Esperanton?"
(Membroj de Tutmondeco Esperanto ricevis
hodiau plurajn ideojn pri eblaj temoj).
Se vi konas alian esperantiston pri kiu vi pensas,
ke li/shi estas sufiche instruita pri tia temo,
bonvolu informi lin/shin pri nia invito. Eventuale
transdonu al ni sugeston pri ebla prelegonto.
Ghenerale prelego dauru ne pli
longe ol 20 minutoj,
tiel ke poste la publiko povas fari demandojn kaj
pridiskuti la enhavon de la prelegeto.
En la salono estos projekciilo de tipo (lum- au
vide-projekciilo) lau la deziro de la preleganto.
Interesitoj estas petataj proponi sin al Renato
Corsetti,
Johan Derks, sekretario