devio

5 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Dec 15, 2015, 8:09:01 AM12/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi devis traduki la anglan terminon "standard deviation".
Vikipedia artikolo https://eo.wikipedia.org/wiki/Norma_devio uzas la
terminon "norma devio" en la titolo, sed krome "norma diferenco" en la
teksto.
PIV mencias "norma devio"
PIV - http://vortaro.net/#devio - mencias plurajn signifojn de "devio".

Petro De Smedt tradukas la nederlandan "afwijking" laŭ la malsamaj
sencoj per: devio, aberacio, anomalio, dekliniĝo, ekarto, nenormalaĵo

Ĉu "norma diferenco" estas taŭga traduko? Fakte ne temas pri la rezulto
de simpla subraho, sed pri iu "malprecizeco".

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 15, 2015, 1:24:54 PM12/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


|   Ĉu "norma diferenco" estas taŭga traduko?
Jes, laŭ mi post kontrolo de PIV.

Eble mi adevas aldoni la linion:

devi-o = (en multaj okazoj) diferenco

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


JFB-Mikro.fr

unread,
Dec 15, 2015, 7:32:37 PM12/15/15
to la-bona...@googlegroups.com
Tio pritraktas statistikon. Tiu anglaĵo, laŭ mi, tradukiĝus per "dekliniĝotipo", ĉar tio ne estas devio, aŭ anomalio, sed pozicio de 1 aŭ 2 σ  sur Gauss'kurboj.
Amike
JfB



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

Pjer

unread,
Dec 16, 2015, 5:09:32 AM12/16/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Mi ne vidis la tekston, ĉu deflankiĝo taŭgus ? En kelkaj kunteksto certe.
Amike Pjer.

Leo De Cooman

unread,
Dec 16, 2015, 9:48:20 AM12/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Temas pri la angla termino "standard deviation".
Mi ekpensas pri iu "diseco" de valoroj.

Amike salutas Leo


Op 16/12/2015 om 11:09 schreef Pjer:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.


No virus found in this message.
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 2016.0.7294 / Virus Database: 4483/11188 - Release Date: 12/16/15


Renato Corsetti

unread,
Dec 16, 2015, 10:03:52 AM12/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


|Temas pri la angla termino "standard deviation".  Mi ekpensas pri iu "diseco" de valoroj.

Jes, nakŭ 'norma diseco' taŭgus, laŭ mi.

Antonio De Salvo

unread,
Dec 16, 2015, 3:02:08 PM12/16/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mi dirus deflankigxo.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: mercoledì 16 dicembre 2015 15:48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re: devio

Vilhelmo Lutermano

unread,
Dec 16, 2015, 4:17:07 PM12/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
Eble povas helpi la artikolo "devi-i" en Wüster: Enciklopedia Vortaro ...

devi(z)-i(2) [do, la radiko zamenhofa, la infinitivo 2-a aldono]:
(dekliniĝi, a[nkaû] deturniĝi, abweichen: 1. phys., ekz-e lumo,
magnetnadlo, por tiu ankaû "ausschlagen"; kp aberacii, devojiĝi,
drivi. -- 2. allg. [ĝenerale] = deflankiĝi, flankeniĝi. [sekvas 10
kunmetaĵoj].

Kore,
Vilhelmo Lutermano.

2015-12-16 10:09 GMT, Pjer <pj...@ozone.net>:
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

Noël SIMONET

unread,
Dec 16, 2015, 6:26:16 PM12/16/15
to la-bona...@googlegroups.com

"[sekvas 10
kunmetaĵoj]". (Vilhelmo)


- Jes ,Ja , chiam pli bone estos favori la kunmetajhojn en Esperanto , sed APARTAJ , char poste la chiu taga kombine kun la chiu inter Popola uzoj elektos .

"De-" neniam estos sufiche klara en la mensoj pro tro da jam super krom signifaj uzoj .

Estas elekto por fari :

- Iu Propra nomo estighas radika vorto (ekz devio) au ,
- Iu kunmetajho estighas vorto radika , tiu lasta elekto restas pli Esperanteca sed necesas disciplinon .

Ekzemple :

en 'kuntekto' , 'kunlaboro' , 'kunvivo' , por esti komprenebla 'kun' bezonas esti apartata tiel 'kuna teksto' , 'kune laboro' , 'kunaj vivo' , sed la kunaj radikoj estos surprize pli precizaj k kompreneblaj kiam konstante uzataj apartaj tiel 'la kun teksto' , 'la kun laboro' , 'la kun vivo' . 

Same por 'deflankigho'
'flankenighi' el kioj la apartigo ne signifas egale tiel 'de flankigho' 'flank e [en]? n igho' . Por tut preni mi rekte decidus elekti la precizan Propran Vorton 'deviacio' (=nur unu silabo pli) kaj preter okaze kiel kutime rekte forgesi por chiam la kvazau malsanon akuzativo en la 'lidora'(=leader) lingvo neutrala .   

La futuro diros , sen surprize la Espero estis la chefa kvalito che la Esperanto parolantuloj miaj amikoj afablaj .


Amike k Urghe , 

Noël
.
.
.
.
.
.
.
.

Vilhelmo Lutermano

unread,
Dec 16, 2015, 9:49:26 PM12/16/15
to la-bona...@googlegroups.com
En Esperanto, la kunmetaĵoj plej ofte ne signifas precize tion, kion
iliaj elementoj logike rezultigas, sed ĉiu kunmetaĵo havas sian
propran sencon, kiun oni devas aparte lerni, kaj ĝiaj elementoj servas
nur kiel memor-helpilo.
Ekz-e: homaro NE signifas simple "aro da homoj", kaj diktatoreco NE
estas "eco de diktatoro", ktp.
Same pri devio ktp.

Kore,
Vilhelmo Lutermano.

2015-12-16 21:17 GMT, Vilhelmo Lutermano <lute...@gmail.com>:

ro-esp

unread,
Dec 16, 2015, 10:15:40 PM12/16/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be


Op dinsdag 15 december 2015 14:09:01 UTC+1 schreef Leo De Cooman:
Mi devis traduki la anglan terminon "standard deviation".
Vikipedia artikolo https://eo.wikipedia.org/wiki/Norma_devio uzas la
terminon "norma devio" en la titolo, sed krome "norma diferenco" en la
teksto.
PIV mencias "norma devio"

Miatakse, "norma devio" aw aparta nova termino oficialigindas. Nepre ne temas pri "diferenco"

En statistiko, norma devio indikas ke statistike 66% de la rezultoj devias malpli ol unu "norma  devio" de la averagxo, kaj 95 % devias malpli ol 2 normaj devioj de la averagxo. En iuj kazoj la norma devio konvene prikalkuleblas

Ekzemple, se ie estas mezuma temperaturo de 20 gradoj kun norma devio de 10 gradoj, tiam nur en 2.5 % de la tempo frostos, kaj en 2/3 de la tempo la temperaturo estos inter 10 kaj tridek gradoj.

                                                                            gxis, Ronaldo

ro-esp

unread,
Dec 16, 2015, 10:22:53 PM12/16/15
to la bona lingvo, jean-fran...@jfb-mikro.fr


Op woensdag 16 december 2015 01:32:37 UTC+1 schreef JFB-Mikro.fr:

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo.

Mi ne agnoskas la vorton "kelkiam"

Cxu mi sukcesos sendi cxi respondon ne al la listo?

                              gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 17, 2015, 4:51:27 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Il 17/12/2015 04:15, ro-esp:
Ja temas pri faka vorto, aŭ termino
JoKo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 17, 2015, 5:07:04 AM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
>> JFB-Mikro.fr: De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo.
> Ronaldo N. : Mi ne agnoskas la vorton "kelkiam". Cxu mi sukcesos sendi cxi
> respondon ne al la listo?
Tamen miaopinie la vorto "kelk-iam" estas akceptebla.
Estus interese scii pro kio vi ne ĝin akceptas.

Se tamen oni dirus kelk-es aŭ kelk/am, vi tute pravas: oni ne povas uzi kelk-
kiel korelativa komenca vorto.
JoKo

JFB-Mikro.fr

unread,
Dec 17, 2015, 3:13:04 PM12/17/15
to la-bona...@googlegroups.com
Bonan tagon, Ronaldo,
Laŭ mi la respondo forvojaĝis ĝis ĉiu el la grupo.

Mi kutimas ne nur uzi "kelk'i'am, sed ankaŭ "ali'i'e", "ali'i'am", "ali'i'u", ali'i'es, mult'i'u, ktp.
Tio ŝajnas al mi tiel nature krei tiujn vortojn. "Kelkam", "aliam" estas por miaj oreloj malbelsonaj. Plie ĉu "aliam" estas "al'i'am", aŭ "ali'am". Kiu regulo malpermesas krei novajn korelativajn vortojn. Ĉu estas pli Fundamente malpermesi eblan evoluon ol plinombrigi la radikaron. Ĉu ne ekzistas "estiel", kiu anstataŭas "kiel", kaze de pli bona kompreno ? Vu diras ke vi ne aprobas la vorton "kelkiam", Mi staras al vi temon, ĉu vi tuje" komprenis ĝin ?

Amike
JoFo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

ro-esp

unread,
Dec 17, 2015, 5:02:37 PM12/17/15
to L...@de-cooman.be, la bona lingvo, Leo.De...@telenet.be
L...@De-Cooman.be sendis:

> Op 17/12/2015 om 4:15 schreef ro-esp:
>> Ekzemple, se ie estas mezuma temperaturo de 20 gradoj kun norma
>> devio de 10 gradoj, tiam nur en 2.5 % de la tempo frostos, kaj en
>> 2/3 de la tempo la temperaturo estos inter 10 kaj tridek gradoj.

> sxajnas al mi, ke vi parolas pri "normala distribuo".

Tio ege probablas


> cxu tiuj elcentoj ne dependas de la speco de "probablaj distribuoj"?

Eble. Mi ne studis altnivelan statistikon, nur "matematikon A" licee,
pasintjarcente

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Leo De Cooman

unread,
Dec 18, 2015, 4:40:52 AM12/18/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 16/12/2015 om 22:17 schreef Vilhelmo Lutermano:
> devi(z)-i(2) [do, la radiko zamenhofa, la infinitivo 2-a aldono]:

Ĉu tio signifus, ke la radiko "devi" estas oficialigita, kaj do la vorto
"devi-o" estus oficiala?
Mi ne trovis ĝin.

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages