sublim-

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 21, 2010, 11:13:58 AM12/21/10
to listo 'lbl'
PIV havas du radikojn:

sublim-a = alta, nobla, impresa, inspirantan regligian respekton, ktp.

sublim-i = pasigi korpon de solida stato senpere en la vaporon

Eble ni devas pensi samvalorajn esprimojn por ambaŭ. Kion vi pensas?

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

ro-esp

unread,
Dec 22, 2010, 3:29:36 PM12/22/10
to la-bona...@googlegroups.com

Topic: sublim-

"Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it> Dec 21 05:13PM +0100 ^

> PIV havas du radikojn:

> sublim-a = alta, nobla, impresa, inspirantan regligian respekton, ktp.

> sublim-i = pasigi korpon de solida stato senpere en la vaporon

> Eble ni devas pensi samvalorajn esprimojn por amba?. Kion vi pensas?

Mi ne tuj scius alternativojn. Tamen, mi jes opinias ke ni bezonas
vorton por sublimini (?). Estas kiel ekzemple iu emas havi infanojn,
kaj ne kapablas, laboras en infanvartejo aw bazlernejo. [desmedt ne
multe helpas cxifoje]

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Leo De Cooman

unread,
Dec 24, 2010, 2:05:13 PM12/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 22/12/2010 21:29, ro-esp skribis:

>
>> sublim-i = pasigi korpon de solida stato senpere en la vaporon
>
>> Eble ni devas pensi samvalorajn esprimojn por amba?. Kion vi pensas?
>
> Mi ne tuj scius alternativojn.
PIV deklaras arĥaika la fundamentan radikon sublimat- kaj plusendas al
sublimaĵo.
Se mi bone memoras, sublimato estas hidrargo-klor-kombinaĵo HgCl2, kiu
efektive nefandiĝante transiras en vaporon, kiam oni varmigas ĝin.
Ĉu ĝi povas helpi ĉe la solvo de la problemo?

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Dec 24, 2010, 9:31:07 PM12/24/10
to la-bona...@googlegroups.com

> From: Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
> Date: Dec 24 08:05PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/4fb005a6c3d79697

>
> Je 22/12/2010 21:29, ro-esp skribis:
>
>>> sublim-i = pasigi korpon de solida stato senpere en la vaporon

Kiom mi memoras, vaporo ne estas la gxusta vorto (cxar gxi indikas
nubon el pecetoj de likva akvo). En fiziklecionoj, ni parolis pri
gasformo


>
>>> Eble ni devas pensi samvalorajn esprimojn por amba?. Kion vi pensas?
>
>> Mi ne tuj scius alternativojn.

> PIV deklaras ar?aika la fundamentan radikon sublimat- kaj plusendas al
> sublima?o.
> Se mi bone memoras, sublimato estas hidrargo-klor-kombina?o HgCl2, kiu
> efektive nefandi?ante transiras en vaporon, kiam oni varmigas ?in.

Cxu gxi estas la sola substanco kiu kondutas tiel? Restas iom fremde
diri _at_ kiam ne temas pri io kion io sublimas

> ?u ?i povas helpi ?e la solvo de la problemo?

Helpus se iu dirus kion sublim signifu. Mi konas la vorton, sed ne
memoras uzi gxin.
Evidente ne temas pri sub iu limo

krom la jam menciita sublimini (kovri bezonon per io simila), ankaw
necesas vorto por sublimina(la), t.e ekzemple montri ion tiom mallonge
ke oni ne konscie vidas gxin, sed jes influas la konduton.

renato corsetti

unread,
Dec 25, 2010, 11:35:00 AM12/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> PIV deklaras arĥaika la fundamentan radikon sublimat- kaj plusendas al
sublimaĵo.

Mi volonte tuj registras tiun linion. La afero sunkcias, evidente, se oni ne uzas la adjektivon "sublima" en tute alia senco.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Dec 26, 2010, 2:00:46 PM12/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 25/12/2010 3:31, ro-esp skribis:

>>
>>>> sublim-i = pasigi korpon de solida stato senpere en la vaporon
>
> Kiom mi memoras, vaporo ne estas la gxusta vorto (cxar gxi indikas
> nubon el pecetoj de likva akvo). En fiziklecionoj, ni parolis pri
> gasformo
Pri tio vi tute pravas!


> Cxu gxi estas la sola substanco kiu kondutas tiel? Restas iom fremde
diri _at_ kiam ne temas pri io kion io sublimas

"Sublimato" estis (/as?) preparata varmigante hidrargiron kaj iun
kloridon (eble natrian kloridon). La rezulta HgCl2 eliĝas en gasa formo
kaj iĝas "sublimato" sur malvarma "muro" ('wand' en la nederlanda). La
baza vorto ŝajnus do esti "sublimi" kaj la kombinaĵo estas la rezulto de
la ago sublimi. Tamen la fundamenta vorto iĝis tiu -ato... Strange! Se
mi bone memoras, la kombinaĵo nomigas en la franca "sublimé corrosif".
La unua facile "sublimiĝanta" substanco, kiun en mia junaĝo malkovris,
estis jodo. Malvarma jodo estas metalece griza, la gaso estas purpura.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages