gulaŝo

16 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 26, 2015, 11:24:18 AM12/26/15
to ED.BL.DISKUTLISTO
Temante pri densa kuiraĵo, ŝajnas al mi ke taŭgas jena SSV

- gulaŝo > bovaĵa mikspoto (tipe hungara), ŝafaĵa mikspoto (tipe irlanda)
JoKo

Pjer

unread,
Dec 28, 2015, 1:07:38 PM12/28/15
to la bona lingvo
En Esperanto mikspoto logike signifas poton por miksi, ne manĝaĵon, kiujn oni miksis en la poto, eventuale povus signifi iun miksitan manĝaĵon kiu venus el pluraj potoj, sed pri la aluditaj manĝaĵoj estas pli logika kaj komprenebla nomi tion potmiksaĵo.
En la franca ekzemple oni havas preskaùsufikson por indiki la enhavon : poto = un pot kaj kio estas entenata en la poto : pot'en'hav'o = la potée, simile : kulero = une cuillère, une cuiller kaj kulerenhavo = une cuillerée. Sed en Esperanto oni havas etan vorton : uj'o nur pri la enhavanto sed neniun pri la enhavo aù malujo.

Renato Corsetti

unread,
Dec 29, 2015, 6:19:29 AM12/29/15
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:


|   En Esperanto mikspoto logike signifas poton por miksi, ne manĝaĵon, kiujn oni miksis en la poto, eventuale povus signifi iun miksitan manĝaĵon kiu venus el pluraj potoj, sed pri la aluditaj manĝaĵoj estas pli logika kaj komprenebla nomi tion potmiksaĵo.

Vi pravas evidente, sed 'mikspoto' estas tiom tradicia en Esperanto, el la epoko kiam oni kunmetis vortojn sub influo de naciaj lingvoj.

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Antonio De Salvo

unread,
Dec 29, 2015, 7:04:43 AM12/29/15
to la-bona...@googlegroups.com

 

Pli bone mikspoto ol la lauxvorta traduko de la franca “pot pourri” (uzata ankaux en aliaj lingvoj, ekzemple en la itala): fakte, lauxvorte “pot pourri” (kopiita el la hispana olla podrida) signifas “putra poto”.

Cetere, la franca “potage” (= supo), uzata ankaux en aliaj lingvoj (ekzemple en la itala), lauxvorte signifas “enpotajxo”.

 

Koncerne “miks(o)poto”-n, en la itala oni distingas diversajn gradojn:

neuxtre, aux ecx pozitive: miscela, misto, mix (= miksajxo);

iom malsxate: miscuglio (= miksajxo);

malsxate: accozzaglia, guazzabuglio (acxa/ fusxa miksajxo; miksamaso)

 

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 29 dicembre 2015 12:19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) mikspoto (ests gulaŝo)

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Leo De Cooman

unread,
Dec 29, 2015, 12:31:46 PM12/29/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 29/12/2015 om 12:19 schreef Renato Corsetti:
> Vi pravas evidente, sed 'mikspoto' estas tiom tradicia en Esperanto,
> el la epoko kiam oni kunmetis vortojn sub influo de naciaj lingvoj.

Jes... tradicia eraro! Mi ne emas pravigi eraron pro tio, ke ĝi jam
delonge ekzistas, ke ĝi estas jam ŝtoniĝinta.
"Mikspoto" en la senco de manĝaĵo simple estas malobservo de la 11a
fundamenta regulo. Laŭ mi la SSV-listo devus almenaŭ rimarkigi tion.
Bonŝance tiu vorto ne troviĝas en la "Zamenhofaj" el tekstaro.com

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 29, 2015, 1:59:31 PM12/29/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

|     Jes... tradicia eraro! Mi ne emas pravigi eraron pro tio, ke ĝi jam delonge ekzistas, ke ĝi estas jam ŝtoniĝinta.

Nu! Ni havas nun ĉi tiun linion:

miks·pot·o ~ (en la kuireja signifo) ·miks·it·a·j manĝ·aĵ·o·jn kun·kuir·it·a·j, pot·miks·aĵ·o;(en ĝenerala figura senco) hazard·a miks·aĵ·o.

La sola afero, kiun ni povus fari estas ŝanĝi la ~ al --> . Ĉu ni faru tion?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Dec 29, 2015, 2:20:29 PM12/29/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 29/12/2015 om 19:59 schreef Renato Corsetti:
miks·pot·o ~ (en la kuireja signifo) ·miks·it·a·j manĝ·aĵ·o·jn kun·kuir· jesit·a·j, pot·miks·aĵ·o;(en ĝenerala figura senco) hazard·a miks·aĵ·o.


La sola afero, kiun ni povus fari estas ŝanĝi la ~ al --> . Ĉu ni faru tion?
Laŭ mi jes!

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Dec 29, 2015, 2:22:01 PM12/29/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


|   miks·pot·o ~ (en la kuireja signifo) ·miks·it·a·j manĝ·aĵ·o·jn kun·kuir· jesit·a·j, pot·miks·aĵ·o;(en ĝenerala figura senco) hazard·a miks·aĵ·o.

La sola afero, kiun ni povus fari estas ŝanĝi la ~ al --> . Ĉu ni faru tion?
Laŭ mi jes!
Mi pretas je tio. Kion opinias la aliaj?


Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com


Vastalto

unread,
Dec 29, 2015, 8:40:05 PM12/29/15
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Mi dubas la argumenton, laŭ kiu estas erare uzi "mikspoton"
kiel manĝaĵon.

Tio estas metonimia (aŭ signifoŝova laŭ SSV) uzo de la vorto
"mikspoto". Metonimio estas lingva universalaĵo, kiu estas
observata en diversaj lingvoj. Ekzemple en la japana oni
diras "jose-nabe" [jose = kolekto / nabe = poto] por diri
kuiraĵon, kiu estas miksaĵo de legomoj kaj fiŝoj en poto
kuirata ĉe surtabla forno. En la japana "nabe" mem signifas
poton, sed japanoj ŝatas manĝi varman "nabe"-on en malvarma
vintro.

Amike,

Vastalto


Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:
> Leo:
>
>| miks·pot·o ~ (en la kuireja signifo) ·miks·it·a·j manĝ·aĵ·o·jn kun·kuir·
>| jesit·a·j, pot·miks·aĵ·o;(en ĝenerala figura senco) hazard·a miks·aĵ·o.
>
>La sola afero, kiun ni povus fari estas ŝanĝi la ~ al --> . Ĉu ni faru tion?
> Laŭ mi jes!
> Mi pretas je tio. Kion opinias la aliaj?
>
>Renato
>
>
>--
>Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
>tel. +393286315655, +447943137891 [a:mailto:renato....@gmail.com]renato.
>cors...@gmail.com
>
>
> [a:https://www.avast.com/antivirus] [img:http://static.avast.com/emails/
>avast-mail-stamp.png]
>
>Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
>[a:https://www.avast.com/antivirus]www.avast.com
>
>
>--
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>[a:http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj]http://www.
>bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>---
>You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la
>bona lingvo" group.
>To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>email to [a:mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com]la-bona-lingvo
>+unsub...@googlegroups.com.
>For more options, visit [a:https://groups.google.com/d/optout]https://groups.
>google.com/d/optout.

Harri Laine

unread,
Dec 30, 2015, 5:34:46 AM12/30/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi perfekte samopinias kun Vastalto. Mi eĉ opinias, ke ni
bezonas neniun linion pri "mikspoto". Tio, ke iu en
Usono elektis iomete maltrafan vorton por traduki
sialandan esprimon (eĉ pri tio mi ne estas certa),
ne estu kialo por tute "fortraduki" la vorton.

Se iu volas ĉi-maniere mise harfendadi, necesas tuj
malpermesi ankaŭ aliajn esprimojn de normala Esperanto.
Ĉu ne estas netolereble, ke oni povas trinki glason aŭ
tason kaj manĝi plurajn pladojn dum vespermanĝo? Eĉ
eblas ke la tuta vespermanĝa tablo kune trinkas glason
honore al la dommastrino.

Ŝajnas al mi, ke nuntempe la vorto "plado" eĉ plej ofte
signifas manĝaĵon, do ion alian ol vazon.

Kaj kion ni diru pri ĉi tian vortuzo?

* la kaldronoj kaj potoj ekbolis (Z)

Kiel povas metala aŭ argila vazo boli?

Ne malestimu la naturan homan talenton uzi la
lingvon.

Mi legis ĉi-kuntekste, pri "mikspoto", ankaŭ
jenan frazon:

"Nur tion [= ian signifon imagitan de la skribinto]
komprenus spontane aziuloj."

Tio estis sufiĉe ofenda teksto (ankaŭ pro la elektita
vorto "aziuloj"). Ne estas tasko de la "Eŭropuloj" diri,
kiel la lingvon vidas kaj komprenas aliaj kaj samtempe
senskrupule argumenti per la Eŭropaj lingvoj, kvazaŭ
Esperanto estus parto de tiuj, pli decidrajtaj lingvoj.

Amike
Harri


Vastalto skribis 30.12.2015 3:39:

Renato Corsetti

unread,
Dec 30, 2015, 11:26:42 AM12/30/15
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:


|    Mi perfekte samopinias kun Vastalto.

Bone! Di kalkulas ke du listanoj estas por ~ kaj kontraŭ -->.

|    Mi eĉ opinias, ke ni  bezonas neniun linion pri "mikspoto".

Tio estu ankoraŭ diskutata.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Leo De Cooman

unread,
Jan 1, 2016, 4:38:00 AM1/1/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 30/12/2015 om 11:34 schreef Harri Laine:
> Tio, ke iu en
> Usono elektis iomete maltrafan vorton por traduki
> sialandan esprimon (eĉ pri tio mi ne estas certa),
> ne estu kialo por tute "fortraduki" la vorton.

Sed ja tio, ke la vorto "miksopoto" estas en PIV kun nelogika difino.

Amike salutas Leo

Harri Laine

unread,
Jan 2, 2016, 2:36:33 PM1/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis 1.1.2016 11:37:
La vorto ne estas malbone difinita en PIV. Eble oni povus tien
aldoni la bazan signifon "= poto uzata por miksado", sed tiajn
memevidentaj aferoj ofte mankas en la vortaro, kaj nur figuraj
aŭ iom ŝovitaj signifoj estas klarigitaj.

La nuntempa diskuto ĉi tie tro ofte temas pri tute bonaj,
(iam eĉ Fundamentaj) vortoj, kiujn ĉiu rajtas uzi sen bezono
konsulti iun grupon de harfendistoj. (Ja estas interese
diskuti pri bagateloj.)

Anstataŭe, ankaŭ ni povus trakti ekzemple fenomenojn, kiuj
grave malfaciligas la lingvon per novaj gramatikaj strangaĵoj,
tiel atakante rekte la kernon de la simpla lingvo. Iuj,
ekzemple, prezentas, kiel modelojn por lingvolernantoj, ĉi
tiajn frazojn:

* La sciuro kolektantis nuksojn.
* Hieraŭ mi tre okupatis.
* Li legantas libron.
* Sur la piano presitis averto:
* La ludbatalo ne nuligitus, se ne tiel forte pluvintus.
* Jane vestitis kiel viro.

Se iu opinias tiujn esti pli normalaj, lernendaj kaj facilaj
por la "Eŭropuloj kaj Aziuloj" ol "la mastrino regalis nin
per bongusta mikspoto", mi povas nur miregi. Tiaj strangaĵoj
abundas en la tradukokolekto Tatoeba, sed feliĉe jam ne tre
oftas aliloke.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Jan 2, 2016, 3:04:02 PM1/2/16
to la-bona...@googlegroups.com
Kajra Harri,

saluton de la harfendistoj, kiuj rajtas harfendi laŭ la Deklar(aci)o pri la homaj rajtoj.


|    Anstataŭe, ankaŭ ni povus trakti ekzemple fenomenojn, kiuj grave malfaciligas la lingvon per novaj gramatikaj strangaĵoj, tiel atakante rekte la kernon de la simpla lingvo.  Iuj, ekzemple, prezentas, kiel modelojn por lingvolernantoj, ĉi tiajn frazojn:
* La sciuro kolektantis nuksojn.
* Hieraŭ mi tre okupatis.
* Li legantas libron.
* Sur la piano presitis averto:
* La ludbatalo ne nuligitus, se ne tiel forte pluvintus.
* Jane vestitis kiel viro.

Se iu opinias tiujn esti pli normalaj, lernendaj kaj facilaj por la "Eŭropuloj kaj Aziuloj" ol "la mastrino regalis nin per bongusta mikspoto", mi povas nur miregi. Tiaj strangaĵoj abundas en la tradukokolekto Tatoeba, sed feliĉe jam ne tre oftas aliloke.

Mi tute ne sciis, ke ili oftas en Tatoeba, sed mi ja scias, ke ili oftetas en Duolingo, kaj kontraŭ ili la Sekcio pri lerniloj de la Akademio batalas.  Kion ni povas fari por ekbatali kontraŭ tiuj frazoj en Tatoeba? Leo, laŭ mia scio, estas nia homo tie, ĉu ne Leo?

Amike

Renato

Amike
Harri


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo



Avast logo

Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
www.avast.com


Harri Laine

unread,
Jan 3, 2016, 6:28:57 AM1/3/16
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis 2.1.2016 22:03:

> saluton de la harfendistoj, kiuj rajtas harfendi laŭ la Deklar(aci)o
> pri la homaj rajtoj.

Mi, amanto de harfendado, reciprokas la saluton! Sed la
harfendistoj devas atenti, ke ili ne tro disvastigu la
ideon pri ega malfacileco de Esperanto, la lingvo kies
parolanto ne rajtas elbuŝigi aŭ surpaperigi ion sen
aprobo de la profesia harfendistaro.

> Mi tute ne sciis, ke ili oftas en Tatoeba, sed mi ja scias, ke ili
> oftetas en Duolingo, kaj kontraŭ ili la Sekcio pri lerniloj de la
> Akademio batalas.

Tio estas konsterna novaĵo. Io kiel Duolingo estas por la
unuaj paŝoj de komencantoj. Tie oni instruu nur la veran
bazon de la lingvo, ĝiajn bazajn vortojn kaj bazan strukturon
kaj la mirindajn manierojn krei el tia bazo riĉan lingvaĵon.
Ies fantazia gramatiko ne havu lokon tie.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Jan 3, 2016, 6:38:56 AM1/3/16
to °listo 'lbl'
Harri:

​|    ​
Tio estas konsterna novaĵo. Io kiel Duolingo estas por la
​ ​
unuaj paŝoj de komencantoj. Tie oni instruu nur la veran
​ 
bazon de la lingvo, ĝiajn bazajn vortojn kaj bazan strukturon
​ 
kaj la mirindajn manierojn krei el tia bazo riĉan lingvaĵon.
​ 
Ies fantazia gramatiko ne havu lokon tie.

​Tion, precize, pensas ankaŭ mi, sed la probelmo ŝajnas origini el tio, ke ekzista/is junulara ĵargono (ĉefe usona)​, kie laŭŝajne 'mi lacas' estas la normo kaj 'mi estas laca' estas tio, kion diras maljunaj eŭropanoj. kaj ili evidente volas disvastigi la usonan junularan ĵargonon. 

​Tamen sur tiu fronto la batalo daŭras.​

Amike

Renato
 

~~~
Renato Corsetti

Pjer

unread,
Jan 4, 2016, 5:51:01 AM1/4/16
to la bona lingvo
1. Pri "mikspoto", same kiel Leo mi postulas (proponas) --> anstataù ~ .
Kiel Leo kaj Marcel mi opinias, ke tia uzo de aglutinaĵo, kiu sekvas uzon de naciaj lingvoj, kontraùas la gramatikan regulon de nia Fundamento.

Pri la rimarkoj de Harri kaj Vastalto, unuan fojon mi ne konsentas kun ilia argumentoj.
Pri via rimarketo, Harri : mi konsentas, ke mi mallerte aludis al aziuloj, kiam mi reuzis parton de diro de Leo, sed kompreneble mi tute ne pensis ofendi aziulojn. Jen la klarigo :
Mi ne estas hejme kaj ne povas citi la referencojn, sed iam mi legis tre interesan artikolon de fama Esperantisto (verŝajne Akademiano) ankaù Ĉina profesoro pri gramatiko, kiu klarigis, ke en la ĉina lingvo ekzistas 4 kazoj por kunmetadi la vortojn, krom du esceptaj kazoj (eble kiel en la japana tio okazas pri "mikspoto") la determinanta vorto malantaùas la determinatan, sed li grave asertis, ke, kontraùe al tio, en Esperanto ĈIAM LA DETERMINANTA VORTO (laù la 11a gramatika regulo) DEVAS ANTAÙI LA DETERMINATAN. (Sen forgesi la same logikan precizaĵon : la finaĵo estas rigardata kiel vorto)

2. Unuan fojon pri misgramatiko, mi ne konsentas kun via rimarko Renato. Se vere la junuloj uzas : mi lacas anstataù mi estas laca, nur por konfirmi sian staton, tio  fakte estas malrekomendebla. Fakte, kvankam Z. proponis reformon en kiu : i, as, u... anstataùigus esti, estas, estu... ; tiu reformo ne okazis kaj i, as, u ... ne nur entenas nocion de stato sed ankaù de eventauala ago. Ni klarigas tion dirante : i = manifestiĝi per ...
Sekve la diron: "mi lacas" estas taùga se oni intencas reliefigi (ke ni volas montri) nian lacan staton. Same kiam oni diras" la ĉielo bluas", tio estas pli efike ol diri la simplan konstaton : "la ĉielo estas blua".

Ni devas kompreni, ke Z. devis alfronti antaùajn juĝojn de homoj, kiuj malfacile akceptis mirindajn nekutimaĵojn (ekzemple, ke la gramatikaj finaĝoj estas rigardataj ankaù kiel memstaraj vortoj), sekve li mem proponis unue uzi nur gramatikajn formojn, kiuj pli similis al la formoj kutime uzataj de la eùropanoj. La Unua Libro donas al ni la necesajn klarigojn por kompreni, ke nia Fundamento ebligas al nia lingvo evolui al pli nepre regula, pli logika lingvouzado. Estas la nura ŝanco, ke nia kara lingvo estu elektita kiel pontolingvo, ĉar ĝi aperos vere pli simpla, pli potenca per si mem kaj ne laù imito de niaj naciaj lingvoj.
Jen mia kredo !
Mi persone instruas nian lingvon kiel izolan lingvon, kiu strukture tute malsimilas al niaj eùropaj lingvoj, sekve dum la lernantoj estas scivolemaj, ili akceptas malkovri lingvon, kiu ne funkcias kiel sia lingvo kaj tamen ili progresas rapide, kaj mi ne plu aùdas post kelkaj monatoj tion : "vi diris, ke Eo estas facila lingvo sed mi ne plu konsentas, mi ne sukcesas...". Miaj lernantoj ne komprenas, ke multaj esperantistoj fuŝas la mirindan simplecon de Esperanto per uzo de tiom da novvortoj (neologismojn), plie ili ŝatas, ĉar ili tuj komprenas, la koncizajn formojn kiel : mi lernantas tiun kanton...

Amike Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jan 4, 2016, 10:54:37 AM1/4/16
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Pjer! Mi notis vian favoron al --> anstataŭ =.

Pri la kunmetitaj verboformoj ni ne vere havas malsaman opinion. Ĉi tie temas nur pri juĝo rilate al grado de uzo de tiuj formoj. Se estas normala la vorto "eblas" kaj la esprimo "mi lacas', certe ne estas normala Esperanto la frazo 'Mi leg
intos la libron.", interalie ĉar kompreno de ĝi postulas haltadon kaj pripensadon.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Jan 7, 2016, 6:20:40 AM1/7/16
to la bona lingvo


Il giorno martedì 29 dicembre 2015 20:22:01 UTC+1, Renato Corsetti ha scritto:
Leo:

|   miks·pot·o ~ (en la kuireja signifo) ·miks·it·a·j manĝ·aĵ·o·jn kun·kuir· jesit·a·j, pot·miks·aĵ·o;(en ĝenerala figura senco) hazard·a miks·aĵ·o.

La sola afero, kiun ni povus fari estas ŝanĝi la ~ al --> . Ĉu ni faru tion?
Laŭ mi jes!
Mi pretas je tio. Kion opinias la aliaj? Renato

Ankaŭ mi opinias ke la propono estas kontentiga,

Mikspoto estas poto, ne manĝaĵo. JoKo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages