transiro al nova grupo

15 views
Skip to first unread message

ro-...@dds.nl

unread,
May 18, 2026, 10:47:15 AMMay 18
to la-bona...@googlegroups.com
Estimataj

Kiumaniere ni decidos kien translokiĝi? Estas 3 opcioj:
- googlegroups
- groups.io de trio, kiu havas subgrupojn
- groups.io de mi, kiu ne havas subgrupojn



ĝis, Ronaldo

noammohr

unread,
May 19, 2026, 12:05:23 AMMay 19
to la bona lingvo
Mi petas pardonon pri tio, ke mi prokrastas la transiron pro okupateco. Mi volas peti la opinion de iuj, kiuj havis problemojn pri google groups, ĉu groups.io helpas ilin.

ro-esp

unread,
May 26, 2026, 5:06:46 PMMay 26
to la bona lingvo


Op dinsdag 19 mei 2026 om 06:05:23 UTC+2 schreef noammohr:
Mi petas pardonon pri tio, ke mi prokrastas la transiron pro okupateco. Mi volas peti la opinion de iuj, kiuj havis problemojn pri google groups, ĉu groups.io helpas ilin.

Ĉu vi volas scii la argumentojn? Unue temas pri politiko. La filozofio de Google estas ke nenio iam ajn estas forviŝata. Krome,Google sekvas ĉion kion vi faras interrete, kun la celo ke la Gugla serĉmaŝino povas liveri al vi tion kion ĝi "pensas" ke vi volas aúdi - kaj Google enspezas per reklamo personigata.

Groups.io nek faras reklamon nek. Ĝia sola enspezo estas pagantaj grupoj - ĉefe (relative novaj) grupoj kiuj havas pli ol 100 membrojn aú/kaj kun subgrupoj.

Alia argumento estas teĥnika: precipe en grupoj kiaj la-bona-lingvo mi emas respondi al pluraj mesaĝoj de pluraj fadenoj en la sama mesaĝofasko. Se mi sendas pli ol unu respondo reage al la sama fasko ("digest")... Google ignoras la duan kaj postajn temliniojn kaj metas la mesaĝojn sub la temlinio unua...

Kiom mi scias, groups.io jes respektas la temliniojn (kvankam la komenca ideo estas ke vi respondu al unuopaj mesaĝoj je la retejo)


malpli grava por ĉi tiu rondo estas ke je groups.io vi povas sekvi aú malaboni unuopajn fadenojn, kaj ke mesaĝofaskoj alvenas je la 6-a matene laú la horzono de la ricevanto

                                                           ĝis, Ronaldo N

noammohr

unread,
May 26, 2026, 9:35:14 PMMay 26
to la bona lingvo
Nu, ni provu groups.io. Mi sendos mesaĝon al la grupo pri tio.

Mi hezitas plejparte ĉar group.io estas laboro de unu persono, kiu povas iam ajn malaperi, aŭ povas iam ajn komenci postuli pagon. Sed la subtenantoj forte kuraĝigas al ni uzi tiun programbazon, do kial ne provi.

noammohr

unread,
Jun 11, 2026, 11:53:08 PM (2 days ago) Jun 11
to la bona lingvo
Ĝis nun, malmultaj homoj aliĝis al groups.io. Novaj diskutoj nun okazas ĉe la nova grupo https://groups.google.com/g/labonalingvo, ĝis kiam la partoprenantoj aliĝos al https://groups.io/g/bona-lingvo/.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages