ĝemelurboj, partnero kaj partio

9 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 11, 2007, 10:45:26 AM11/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Pro la mesaĝoj pri "ĝemelo", mi pensis pri la esprimo "ĝemelurbo". Certe tie ni ne diru "dunaskit-urbo". Mi tuj pensis pri la alternativo "partnera urbo", sed tiam rimarkis (je mia surprizo) ke "partnero" estas ne-oficiala, kaj troviĝas en la Tekstaro unuafoje ĉe teksto el 1984.

Ĉu la aliaj en ĉi tiu listo preferas uzi iun alternativon por "partnero", aŭ ĉu vi akceptas kaj mem uzas tiun vorton?

Mi trovis, ke ni eĉ uzas "parnero" en unu alternativo: en la alternativo al "partio (pri geedziĝo)". Tamen tiuj alternativoj laŭ mi tre strangas. En PIV, la sola signifo de "partio" kiu rilatas al geedziĝo estas "edziĝo, rigardata el vidpunkto de sameco de rango, riĉeco ktp", kun uz-ekzemploj Zamneofaj: "ili interfianĉiĝis, kaj tio estis tre ĝusta partio: ambaŭ estis junaj"; "Anna atendis bonan partion por sia filino". Ĉu vere "proponanto" kaj "partnero" estas bonaj alternativoj al tiu signifo de "partio"? Al mi ili ŝajnas taŭgaj nur en la dua uz-ekzemplo, sed tute ne en la unua.

Por reveni al "ĝemelurbo", eble "frat-urbo" aŭ "fratin-urbo" estas bona alternativo; ili jam estis foje uzataj en la Interreto; tamen eble estas malavantaĝo ke la radiko "frat" havas nur-viran signifon...

Marcos

Adam Raizen

unread,
Nov 11, 2007, 11:33:16 AM11/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/11/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:
> Pro la mesaĝoj pri "ĝemelo", mi pensis pri la esprimo "ĝemelurbo". Certe tie
> ni ne diru "dunaskit-urbo".

Mi ne certas. La tuta afero estas tre metafora dekomence, do ne estas
klare, ke la plia metaforo 'dunaskit-urbo' estas malpli akceptebla.
(Kaj tiel oni povas havi 'trinaskit-urbojn' ktp)

> Mi tuj pensis pri la alternativo "partnera
> urbo", sed tiam rimarkis (je mia surprizo) ke "partnero" estas ne-oficiala,
> kaj troviĝas en la Tekstaro unuafoje ĉe teksto el 1984.
>
> Ĉu la aliaj en ĉi tiu listo preferas uzi iun alternativon por "partnero", aŭ
> ĉu vi akceptas kaj mem uzas tiun vorton?

Gxis nun mi ne sentis grandan bezonon trovi anstatauxajxon por
'partnero', sed eblas sercxi. (Fakte, mi nun rimarkas, ke 'partnero'
sxajne ne estas en ReVo.) En la hebrea oni diras בן זוג ben zug (aux
ingenre: בת זוג bat zug), 'parano' (pli-malpli), precipe (sed ne nur)
pri romantika partnero. (Sed oni ankaux diras פרטנר 'partner'
parolante pri aliaj situacioj.) Do eble 'parano' tauxgus por
alternativo por 'partnero'.

> Mi trovis, ke ni eĉ uzas "parnero" en unu alternativo: en la alternativo al
> "partio (pri geedziĝo)". Tamen tiuj alternativoj laŭ mi tre strangas. En
> PIV, la sola signifo de "partio" kiu rilatas al geedziĝo estas "edziĝo,
> rigardata el vidpunkto de sameco de rango, riĉeco ktp", kun uz-ekzemploj
> Zamneofaj: "ili interfianĉiĝis, kaj tio estis tre ĝusta partio: ambaŭ estis
> junaj"; "Anna atendis bonan partion por sia filino". Ĉu vere "proponanto"
> kaj "partnero" estas bonaj alternativoj al tiu signifo de "partio"? Al mi
> ili ŝajnas taŭgaj nur en la dua uz-ekzemplo, sed tute ne en la unua.

Mi antaux nun ne konis tiun sencon de 'partio'. Laux la ekzemploj kaj
la difino, mi dirus '(geedza) egaleco'.

> Por reveni al "ĝemelurbo", eble "frat-urbo" aŭ "fratin-urbo" estas bona
> alternativo; ili jam estis foje uzataj en la Interreto; tamen eble estas
> malavantaĝo ke la radiko "frat" havas nur-viran signifon...

En la hebrea, cxar cxiuj urboj kaj la vorto 'urbo' mem estas ingenraj,
gxi devus esti 'fratino-urbo' (fakte oni efektive diras
'gxemelin-urbo'). Mi pensas, ke same estas en la latinidaj lingvoj. En
la angla, oni iafoje diras 'sister city' sed neniam 'brother city'.
Sed aliflanke, mi pensas, ke en la rusa gxi estas virgenra. Do per tiu
esploreto, sxajnas ke la ingenra estus pli vaste konata formo (kvankam
tio povas esti trompa), kaj kion ajn oni elektos, tio versxajne gxenos
al iuj lingvanoj.

Sed kiel mi skribis antauxe, mi ne vere volas anstatauxigi 'gxemelo',
do mi ne havas problemon resti kun 'gxemelo', speciale por metaforaj
signifoj.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 11, 2007, 12:46:03 PM11/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Adam, prezentu la liniojn pri c'i tiuj tri vortoj, kiun vi metus
en la listojn.

Efektive mi uzas partneron, sed eble "kunulo" sufic'us.

Amike

Renato


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Pilar Otto

unread,
Nov 11, 2007, 3:39:37 PM11/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Gxemelurbon oni nomas norvege "vennskapsby" = "amikec-urbo". Tiu vorto donas minimume same trafan ideon pri la fakto, kiel "gxemelurbo", kiu aludas pri sam-agxeco de la koncernaj urboj!
 
Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 11, 2007, 4:15:00 PM11/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Gxemelurbon oni nomas norvege "vennskapsby" = "amikec-urbo".

Bone! Aliaj samsignifaj'oj serc'ataj.

Adam Raizen

unread,
Nov 12, 2007, 3:26:52 AM11/12/07
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, krom pro la kutima lingvo-uzo, mi pensas, ke 'amikec-urbo' estas
pli trafa ol 'gxemel-urbo'.

Adam Raizen

unread,
Nov 12, 2007, 4:01:00 AM11/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/11/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com > wrote:

Kara Adam, prezentu la liniojn pri c'i tiuj tri vortoj, kiun vi metus
en la listojn.

Efektive mi uzas partneron, sed eble "kunulo" sufic'us.
 
 
Por 'gxemelurbo' mi ne proponas sxangxon. Eble ni povas aldoni:

gxemelurbo = amikecurbo

Por partnero, eble:

partnero = kunulo, parano

Sed mi volus, ke iu alia konfirmu, cxu 'parano' estas bona kaj tauxga, antaux ol oni enmetus gxin en la liston.

Por 'partio', antauxe mi diris:
 
partio [*] (pri geedzigxo) --> (geedza) egaleco
 
Sed mi ne certas. Ankaux cxi tie mi volus auxdi la opinion de aliaj pri tiu propono. Se mi gxuste komprenas tiun sencon de la vorto, eble simple 'kunigxo' estus pli bone.

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2007, 4:18:38 AM11/12/07
to la-bona...@googlegroups.com

>partnero = kunulo, parano
>
>Sed mi volus, ke iu alia konfirmu, cxu 'parano'
>estas bona kaj tauxga, antaux ol oni enmetus gxin en la liston.

Mi kredas ke parano ne estas c'iam valida, sed
nur pri kunularoj de du. Ofte oni uzas partnero
ankau' por komercaj,. au' aliaj aferoj.

>Por 'partio', antauxe mi diris:
>
>partio [*] (pri geedzigxo) --> (geedza) egaleco
>
>Sed mi ne certas. Ankaux cxi tie mi volus auxdi
>la opinion de aliaj pri tiu propono. Se mi
>gxuste komprenas tiun sencon de la vorto, eble
>simple 'kunigxo' estus pli bone.

Mi eble malatente sekvis la antau'an diskuton,
sed en la Universala Vortaro mi ne trovis c'i
tiun sencon de partio. G'i aperas nur en la lasta
PIV, kun la signifo, kiun tiu vorto havas en la
franc akaj en la itala. Ekzemple: Anna
atendis bonan partion por sia filino = Anna
atendis adekvatan/tau'gan kunulon/edzig'onton por
sia filino. Tiu vorto en la franca kaj itala
estas uzata kaj por la fianc'o kaj por la fianc'ino.

Eble la plej preciza samvaloraj'o estas geedzig'-kunulo.

Amike

Renato

>--
>Adam Raizen <<mailto:adam....@gmail.com> adam....@gmail.com>
>Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei Ä in, fuÅ e.

Harri Laine

unread,
Nov 12, 2007, 4:32:56 AM11/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto kirjoitti:

> Gxemelurbon oni nomas norvege "vennskapsby" = "amikec-urbo".

Shajnas, ke la ideo pri "amikeco" estas komuna al la lingvoj de la
kvin Nordlandoj (Danujo, Islando, Norvegujo, Svedujo kaj Finnlando).
Finne estas "ystävyyskaupunki" (amikeco-urbo), sed oni vidas ankau
vortformon kiu signifas 'amik-urbo'. Svede estas tre koncize "vänort"
(amik-loko).

Mia propra urbo Espoo havas ok tiajn kaj krome du aliajn, usonan kaj
chinan, kiujn ghi nomas "kumppanuuskaupunki" (kunuleco-urbo), mi ne
scias chu la diferenco signifas ion. La vorto shajnas al mi germane
influita (Partnerstadt), sed la urboj situas en Usono kaj Chinujo kaj
la usona kun-urbo urbo nomas mian urbon "fratina" (sister city), same
la china sur siaj anglalingvaj retpaghoj.

La vorto "ghemelurbo" shajnas al mi bone enradikighinta, kaj mi ne
scias, chu indas ghin kontraui. Tamen, pli tauge ghi estus nomo de
veraj ghemelaj urboj, ekz. najbare situantaj ambauflanke de landlimo
au rivero, kaj eventuale ech praktike unuighintaj kiel la iamaj Buda
kaj Pest en Hungarujo. Pri tiaj trovighas ech vikipediaj artikoloj
(Zwillingsstädte, Twin Cities, Ciudades gemelas, Dvojmestie,
Dobbeltby, kaj china artikolo). Sed eble oni nomu tiujn "urboparoj".

En la interreto trovighas amaso [ch. 30 000) da paghoj kun la vorto
"ghemelurboj", sed ech iom pli granda amaso kun "partneraj urboj".
Tiun nomon plej subtenas la germana "Partnerstädte". Same kiel
"ghemelaj", ankau "partneraj" urboj povas havi alian rilaton ol kadran
kontrakton pri konstantaj amikaj rilatoj, ekz. partnerecon en iu
EU-projekto.

La rusa shajnas uzi vorton similan al "urboj-kunfratoj".

Se mi libere asocius kaj esplorus la kreopovon de la lingvo, mi
proponus "bourboj", en la senco "parencigitaj urboj".

Mi havas nenion kontrau la vorto "ghemelo", sed ja estas bonege, se ni
povas doni plurajn sinonimojn por la vorto, por antauenigi krean
lingvouzon.

Harri


Tadasi Saka

unread,
Nov 12, 2007, 6:44:10 AM11/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "ghemelurbo":

En la japana ghi estas nomata "simai-tosi"(fratin-urbo) kaj en la
china oni ghin nomas "fratin-urbo" au "amikec-urbo".

Amike,

Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Pilar Otto

unread,
Nov 12, 2007, 9:05:14 AM11/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
 
Por 'partio', antauxe mi diris:
 
partio [*] (pri geedzigxo) --> (geedza) egaleco
 
Sed mi ne certas. Ankaux cxi tie mi volus auxdi la opinion de aliaj pri tiu propono. Se mi gxuste komprenas tiun sencon de la vorto, eble simple 'kunigxo' estus pli bone.
 
Mi provu doni mian opinion, kvankam la uzo de "partio" en tiu senco sxajnas al mi eksmodigxinta.
 
"Partio" internacie havas tiom da signifoj, ke en E-o oni devus forigi kelkajn. Jen kion diras la norvega fremdvortaro: "parto, porcio; iom granda kvanto da varoj; ludo (ekz.e partio de brigxo); rolo en opero, vocxo en muzikajxo; grupo de personoj kunigitaj per komunaj opinioj aux interesoj (precipe politikaj); geedzeco". Interesas la lasta signifo. Gxin mi trafis - aux gxi min trafis - preskaux cxiam en la kunteksto (li/sxi estas (mal)bona partio". Laux mia kompreno, "bona partio" signifas "monhava" aux "kun monhava familio", kaj "malbona partio" signifas "ruiniga por tiu, kiu edz(in)igxus al la koncernulo". Cxar mi cxiam spertis tiun signifon nur kun "bona" aux "malbona", neniam venis al mi en la kapon la ideo pri egaleco lige kun "partio". Nu, tamen, eble "konvena partio" ne estas al mi tute fremda esprimo, do "edz(in)o konforma al la (veraj aux aspirataj) kondicxoj de la edzigxpetanto".
 
Mi sxatus, ke oni len E-o imigu la signifon de "partio" al tiu de "grupo de homoj kunigitaj per komunaj opinioj aux interesoj".
 
Otto

Pilar Otto

unread,
Nov 12, 2007, 10:54:02 AM11/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

Se mi libere asocius kaj esplorus la kreopovon de la lingvo, mi
> proponus "bourboj", en la senco "parencigitaj urboj".

Trafa kaj placxe konciza vorto! Mi pretus tuj adopti gxin!

Otto

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2007, 1:04:39 PM11/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

>Se mi libere asocius kaj esplorus la kreopovon de la lingvo, mi
>>proponus "bourboj", en la senco "parencigitaj urboj".

Otto:

>Trafa kaj placxe konciza vorto! Mi pretus tuj adopti gxin!

Mi ne povis ankorau' respondi al la mesag'o de Harri, sed tuj registras g'in.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2007, 1:47:14 PM11/12/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>Mi sxatus, ke oni en E-o imigu la signifon de "partio" al tiu de

>"grupo de homoj kunigitaj per komunaj opinioj aux interesoj".

Momente ni havas du liniojn reduktajn:
parti-o (en ludoj) --> lud-o
parti-o (pri geedzigxo) --> tauxga, konvena ge-edzigx-ont-o<br>

Renato Corsetti

unread,
Nov 12, 2007, 2:03:05 PM11/12/07
to la-bona...@googlegroups.com

>En la japana ghi estas nomata "simai-tosi"(fratin-urbo) kaj en la
>china oni ghin nomas "fratin-urbo" au "amikec-urbo".

dankon, tadasi!

amike

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages