Vorto de la tago - TOTALA

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2011, 3:55:18 AM12/9/11
to °listo 'lbl'
Nun ni havas la linion:

total·a → komplet·a

Ĉu indas aldoni "ĉioma"?

Amike

Renato

Jen la hodiaŭa vorto de la tago de "lernu.net".

TOTALA
Ĉion ampleksanta, ĉioma:

La totala nombro de la ĉeestantoj estis sufiĉe granda. Totale estis organizitaj 100 prezentoj. La milito pereigis la totalon de la popolo. Totalismo estas politika reĝimo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu povas ekzisti nur unu partio, tiu de la ŝtatistoj. Popolo estis kontraŭ totalisma reĝimo.

Antonio De Salvo

unread,
Dec 9, 2011, 5:27:30 AM12/9/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi uzas prefere “tuta”; ekzemple:

la tuta nombro;

entute estis organizitaj;

la milito pereigis la tutan popolon.

 

Laux mi, la termino “kompleta” estas samsignifa ne kiel “totala”, sed kiel “plena”; ekzemple:

plena/ kompleta malsukceso.

 

Gxis

Antonio

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 9 dicembre 2011 09:55
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - TOTALA

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Leo De Cooman

unread,
Dec 9, 2011, 6:07:11 AM12/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Op 9/12/2011 9:55, Renato Corsetti schreef:

> total·a → komplet·a
>
> Ĉu indas aldoni "ĉioma"?

Jes.

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Dec 9, 2011, 7:48:25 AM12/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ĵus kontrolis la uzojn de "totala" en la Tekstaro de Esperanto, kaj plej ofte la plej natura anstataŭigo estus "tuta". Do ni certe aldonu "tuta" al nia linio, laŭ mi prefere eĉ en la unua pozicio.

Rilata demando estas kiel oni plej bone diru "totalismo" en Esperanto. Laŭ la germana Vikipedio temas pri "diktatora regoformo, kiu strebas influi ĉiujn sociajn rilatojn". La plej kutima esprimo en Esperanto estas "totalismo", sed ankaŭ estas uzata la pli internacieca "totalitarismo". "Totalismo" estas pravigebla nur se oni akceptas la radikon "total/". Surbaze de nia alternativo "tuta" por "totala", ni povus ankaŭ proponi "tutismo", kiu havas ankoraŭ iun foran similecon kun la internacia formo (kompare ekzemple kun "ĉiomismo"). Tamen, "tutismo" laŭ reta serĉo estas ĝis nun tute ne uzata en Esperanto. Kaj tiu vorto ja nur akiras la intencatan signifon, se ĝi estas iom uzata kun tiu signifo, ĉar la signifo ne tute logike sekvas el la eroj "tut/" kaj "-ism-". (Same ĝi ne rekte sekvas el "total-" kaj "-ism-", sed ĉe "totalismo" oni jam povas diri ke la kunmetaĵo akiris specialan signifon pro ĝia efektiva uzo.) Se ni vere volas eviti la radikon "total/", ni povus ankaŭ rekomendi la internacian "totalitarismo", sed mi ne aparte entuziasmas pri tiu eblo. Kion opinias la aliaj?

Amike,
Markos

Leandro Abrahão

unread,
Dec 9, 2011, 6:40:22 AM12/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ankau mi prefere uzas "tuta".
Mi konsentas, ke "totala" estas samsignifa al "kompleta".
Pli plachis al mi "chioma"
Frate,
Leandro = )

2011/12/9 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2011, 1:38:17 PM12/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi redaktis la linion pri "totala" al:

total·a → tut·a, ĉiom·a, plen·a, komplet·a
Nun ni povas transiri al la diskuto pri "totalismo/totalitarismo."

Markos:
>  .... ni povus ankaŭ proponi "tutismo"...... ni povus ankaŭ rekomendi la internacian "totalitarismo", sed mi ne aparte entuziasmas pri tiu eblo.

Ankaŭ mi tre dubas, sed mi pensas pri:

total-ism-o --> tut-ism-o, diktator-ec-a reg-o
totalitarism-o --> tut-isma reg-o, diktatorec-a reg-o

Mi ne mem inventis la "diktatorecan regon", sed trovis ĝin kiel ekvivalenton en la araba.


Validas ĉiam la sama peto: kiel oni diras tion en la suoma, japana, ĉina, ktp. ?


Amike

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Antonio De Salvo

unread,
Dec 12, 2011, 3:45:28 PM12/12/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi opinias, ke:

-          Tutismo, tutisma rego estas esprimoj ne kompreneblaj;

-          Diktatoreca regado ne trafas la plenan sencon (diktatoro povas ankaux ne esti totalisma).

Laux mi, total(itar)ismo estas “politika regximo, a)  kiu allasas unu solan partion kiel inspiranton kaj gvidanton de la sxtata agado; b) en kiu la sxtata povo senpere reguligas cxiujn sociajn interrilatojn, surbaze de ununura ideologio.

Mi tradukas, pri tio, kion skribis Benito Mussolini en la Itala Enciklopedio, sub la titolo “Doktrino de fasxismo”: “Cxio estas en la Sxtato, kaj nenio homa kaj spirita ekzistas, kaj des malpli valoras, ekster la Sxtato. En tiu senco fasxismo estas totalisma, kaj la fasxista Sxtato, sintezo kaj unuigxo de cxiu valoro, interpretas, evoluigas kaj plipotencigas la tutan vivon de la popolo”.

 

Oni povas diskuti cxu uzi “totalismo” aux “totalitarismo”, sed laux mi estas bezonata aparta kaj specifa termino.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 12 dicembre 2011 19:38
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) totalismo/totalitarismo

--

José Antonio Vergara

unread,
Dec 12, 2011, 4:13:04 PM12/12/11
to la-bona...@googlegroups.com
1. Mi plene subtenas tion kion skribis Antonio:

> -          Tutismo, tutisma rego estas esprimoj ne kompreneblaj;
> -          Diktatoreca regado ne trafas la plenan sencon (diktatoro povas
> ankaux ne esti totalisma).
>

> total(itar)ismo estas “politika regximo, a)  kiu allasas unu solan
> partion kiel inspiranton kaj gvidanton de la sxtata agado; b) en kiu la
> sxtata povo senpere reguligas cxiujn sociajn interrilatojn, surbaze de
> ununura ideologio.

(....)

> Oni povas diskuti cxu uzi “totalismo” aux “totalitarismo”, sed laux mi estas
> bezonata aparta kaj specifa termino.

2. Mi samtempe subtenas la forigon de la balasta etimologia duoblajho
"totala", do por eviti la tenton al retroderivado, mi subtenas la
lau15-regulan alprenon de "totalitarismo" por priskribi reghinojn kiel
la fashismon, la diktatorecan komunismon, kaj ech la nunan diktaturon
de Mammono.

José Antonio Vergara

Andrea Fontana

unread,
Dec 12, 2011, 5:50:57 PM12/12/11
to la bona lingvo

On 12 Dic, 22:13, José Antonio Vergara <joseantonio.verg...@gmail.com>
wrote:


Mi tute konsentas kun José.
Cetere, "totalitarismo" estas tre faka termino, enkondukita en
politikfilozofie ĝuste por priskribi ion tre specifan, kiun ne ŝajnas
same facile esprimeblan per kunmetaĵoj.
Tutcerte "diktatoreca reĝimo" ne egalas al "totalitarismo".

Nur por informo, ŝajnas ke la inventinto de la termino estis la itala
komunisto Amendola.

Tre interesa kaj konata estas la analizo de Hannah Arendt, kiu uzis
kaj popularigis la terminon parolante kaj pri Nazismo, kaj pri la
Stalina Komunismo...

Mi kredas ke la termino devus esti proponata por oficialigo.

Tute trafaj la vortoj de Jose pri la malindeco uzi "totala"...


Amike
Anĉjo

Renato Corsetti

unread,
Dec 16, 2011, 5:23:02 PM12/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉar ni ne atingis konsenton pri la vortoj "totalismo" kaj "totalitarismo", iĝas eĉ pli grave, scii kiel oni diras tion en la ĉina, japana, ktp.

Tadasi Saka

unread,
Dec 16, 2011, 9:00:06 PM12/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:

 
Ĉar ni ne atingis konsenton pri la vortoj "totalismo" kaj "totalitarismo", iĝas eĉ pli grave, scii kiel oni diras tion en la ĉina, japana, ktp.

En la japana oni diras "zentai-syugi(total-ismo)".

Amike,

Tadasi



SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2011, 2:57:00 AM12/17/11
to la-bona...@googlegroups.com
Tadasi Saka:
>   En la japana oni diras "zentai-syugi(total-ismo)".
Dankon, Tadasi!

Antonio De Salvo

unread,
Dec 18, 2011, 5:00:57 AM12/18/11
to la-bona...@googlegroups.com

La eksa Prezidanto de SAT, en  intervjuo al “Libera Folio”

http://www.liberafolio.org/2011/sat-perdis-sian-prezidanton

diras:

Mi esperas ke SAT sukcesas modernigi, ke ili ĉesu uzi terminojn kiuj fortimigas la iamajn suferantojn de totalismaj sistemoj, kiel estis dum tempo de "Kamarado Stalin".

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 16 dicembre 2011 23:23


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) totalismo/totalitarismo

 

Ĉar ni ne atingis konsenton pri la vortoj "totalismo" kaj "totalitarismo", iĝas eĉ pli grave, scii kiel oni diras tion en la ĉina, japana, ktp.

Amike

Renato



--

Marcos Cramer

unread,
Jan 2, 2012, 2:13:00 PM1/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Surbaze de nia diskuto pri "totalismo", mi nun proponas la jenajn liniojn:

total·ism·o → totalitar·ism·o, tut·ism·o
total·ism·a → totalitar·a, tut·ism·a

Kvankam la novkunmetaĵo "tutismo" ne ricevis aparte grandan subtenon ĉi-liste, ni laŭ mi tamen almenaŭ en la dua pozicio listigu ĝin por mencii la eblon de tia kunmetaĵo, ankaŭ ĉar la japana esprimo laŭ Tadasi tion subtenas (Li tradukis la japanan kunmetaĵon per "total-ismo", sed ĉar ni jam konsideras "tuta" preferinda alternativo al "totala", lia laŭvortera traduko laŭ niaj rekomendoj devus esti "tut-ismo").

Mi preferas alprenon de la pli konciza internacia "totalitar/" al la pli longa internacia "totalitarism/". Ĉe la vorto "totalitarismo" tiu decido ne faras diferencon, sed ĝi ja faras diferencon ĉe la adjektivo; se oni alprenas "totalitara", la "ism" ne vere necesas en la adjektiva formo (kvankam povus esti aldonita por esprimi apartan nuancon"). En la efektiva lingvouzo troviĝas ambaŭ adjektivaj formoj, "totalitarisma" iomete pli ofte ol "totalitara".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jan 3, 2012, 7:55:14 AM1/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>   total·ism·o → totalitar·ism·o, tut·ism·o
>   total·ism·a → totalitar·a, tut·ism·a

Mi preferus inversigi la du vortojn dekstre de la sago, sed se almenaŭ unu listano subtenas je Markos, ni havos ilin.

amike

renato


--
Renato Corsetti, renato....@uniroma1.it

Marcos Cramer

unread,
Jan 3, 2012, 9:21:42 AM1/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato responde al mia propono:

>   total·ism·o → totalitar·ism·o, tut·ism·o
>   total·ism·a → totalitar·a, tut·ism·a

Mi preferus inversigi la du vortojn dekstre de la sago,

Fakte mi ankau. Mi nur prezentis la vortojn en tiu ordo char mi havis la impreson ke mia propono "tutismo" ne ricevis grandan subtenon.

Amike,
Markos

renato....@virgilio.it

unread,
Jan 3, 2012, 9:43:55 AM1/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:

>  Fakte mi ankau.

Mi inversigis ilin.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages