[Fwd: Ciklono sur Bona Lingvo]

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2010, 12:36:42 PM4/12/10
to ° listo 'la bona lingvo', MIZUNO Mitsuko


-------- Messaggio Originale --------
Oggetto: Ciklono sur Bona Lingvo
Data: Mon, 12 Apr 2010 00:33:02 +0200
Da: MIZUNO Mitsuko <fotonoa...@gmail.com>
A: renato....@gmail.com, eraj <er...@yahoogroups.jp>


Kara Renato Corsetti, karaj listanoj,

Mi trovis, ke vi rekomendas uzi la vorton 'ciklono' anstataux 'tajfuno':
http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_T

Mi samopinias pri malrekomendi uzi la vorton 'tajfuno', sed
malsamopinias pri anstatauxigi gxin per 'ciklono', pro 2 kialojn.

Unue, la tradukajxo de la vorto 'ciklono' kaj tio de la vorto
'tajfuno' estas malsamsignifaj, en ambaux la angla kaj la japana, kaj
eble en la aliaj lingvoj.
En la angla, la signifo de 'cyclone' estas pli vasta ol 'typhoon': la
'cyclone' estas la kirlsxtormo; la 'typhoon' estas nur la tropika
kirlsxtormo en Nordokcidenta Pacifiko.
Mi komprenas, ke cxi tia malsameco ne estas grava, sed en la japana,
pli probleme, la signifo de 'sajkuron' estas tute malsama ol 'tajfuu':
la 'sajkuron' estas nur la tropika kirlsxtormo en Hinda Oceano aux
Suda Pacifiko; la 'tajfuu' estas nur la tropika kirlsxtormo en
Nordokcidenta Pacifiko.
Estas problema, rekomendi tian vorton, kiu povas alporti miskomprenon.
Se vi pensas, ke cxi tia japana vortuzado ne gravas, mi forcedos la
aserton, kaj komprenos, ke Esperanto estas tia lingvo, en kiu oni ne
konsideras malfacilecon de ne-europaj uzantoj.

Due, la vorto 'ciklono' povas signifi la frekvencon pro la vorta
formo: la 'ciklo' estas cxiam egala periodo por reveni al la sama
stato, kiu povas ciferigxi en sekundoj, do 'ciklono', la ono de ciklo,
povas signifi la nombro de cikloj en unu sekundo, kiu ja estas
frekvenco.
Tiu cxi problemo estas pli grava ol la problemo de 'papo' kaj
'papero', cxar 'ciklo' povas reprezenti ian nombron, kaj 'cikl-on-o'
estas suficxe signifa.

Depende de cxi tiuj kialoj, mi ne komprenas, kial tia malbona vorto
'ciklono' estas rekomendata en la retejo de La Bona Lingvo.
Mi opinias, ke ambaux 'tajfuno' kaj 'ciklono' estas malrekomendindaj:
'tropika kirlsxtormo en Nordokcidenta Pacifiko' estas suficxa por
anstatauxigi la vorton 'tajfuno'; simile, 'kirlsxtormo' por
anstatauxigi la vorton 'ciklono'.

Amike,
-- 
MIZUNO Micuko
fotonoa...@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
Apr 12, 2010, 1:44:26 PM4/12/10
to la-bona...@googlegroups.com, MIZUNO Mitsuko
Kara Mizuno Mitsuko,

dankon pro via mesaĝo. Estus preferinde, ke vi iĝu membro de la listo 'la-bona-lingvo' por povi ricevi aŭtomate ĉiujn observojn de ĉiuj listnaoj.

Ni nun havas la linion:

tajfun·o → ciklon·o, mar·ŝtorm·o, kirl·o·ŝtorm·o

Ni ne havas linion por "ciklono" eble ĉar "ciklono" apartenas al la 2-a Oficiala Aldono, kaj ni ĝenerale ne okupiĝas pri Fundamentaj kaj Oficialaj vortoj, kvankam ni ja povas okupiĝi ankaŭ pri ili.

Ĉu mi bone komprenas, ke vi ĉefe deziras, ke en nia listo estu linio de ĉi tiu speco

ciklon-o --> kirl-o-ŝtorm-o

kaj ke la linioj pri tajfuno iĝu:

tajfun·o → tropik-a mar·ŝtorm·o  ?

Ni vidu ankaŭ kion opinias la aliaj redaktantoj de la listoj de "La Bona Lingvo".

Amike

Renato


MIZUNO Mitsuko

unread,
Apr 12, 2010, 6:25:24 PM4/12/10
to renato....@gmail.com, la-bona...@googlegroups.com, er...@yahoogroups.jp
Kara Renato Corsetti,

Koran dankon pro via interesigxo pri mia demando!
Mi jxus menbrigxis al http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo ,
kaj atendas diskuton de tiuj listanoj.

> Ni ne havas linion por "ciklono" eble ĉar "ciklono" apartenas al la 2-a
> Oficiala Aldono, kaj ni ĝenerale ne okupiĝas pri Fundamentaj kaj Oficialaj
> vortoj, kvankam ni ja povas okupiĝi ankaŭ pri ili.

Mi akceptos, ke La Bona Lingvo ne malrekomendas la vorton 'ciklono',
sed mi ne akceptas, ke gxi rekomendas la vorton 'ciklono' por
anstatauxigi la vorton 'tajfuno'.


> Ĉu mi bone komprenas, ke vi ĉefe deziras, ke en nia listo estu linio de ĉi
> tiu speco
>
> ciklon-o --> kirl-o-ŝtorm-o
>
> kaj ke la linioj pri tajfuno iĝu:
>
> tajfun·o → tropik-a mar·ŝtorm·o ?

Jes, se estus tiaj linioj, mi konsentus.

Amike,

2010/4/12 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

--
MIZUNO Micuko
fotonoa...@gmail.com

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2010, 6:16:36 AM4/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
MIZUNO Mitsuko:
ciklon-o --> kirl-o-ŝtorm-o
tajfun·o → tropik-a mar·ŝtorm·o  ?
    
Jes, se estus tiaj linioj, mi konsentus.
  
Mi pretas ŝanĝi tiujn du liniojn, se neniu kontraŭstaros.

Amike

Renato


noammohr

unread,
Sep 27, 2025, 11:14:13 PM (2 days ago) Sep 27
to la bona lingvo
Laŭ ĉi tiu diskuto de 2010, ni havas liniojn:
  • ciklono --> kirloŝtormo
  • tajfuno → tropika marŝtormo
Sed ciklono, tajfuno, kaj uragano estas tute samaj! Ili nur ricevas malsamajn nomojn laŭ la parto de la mondo en kiu ili okazas (tajfuno en la norda pacifika oceano, ciklono en la hinda oceano, uragano en la atlantika oceano). 

Nu, PIV kaj ReVo diras, ke uragano estas "fortega vento", kiu kontraŭas internacian uzon. Sed se mi akceptas tiun signifon, tamen ciklono kaj tajfuno havu samajn simpligojn. "Kirloŝtormo" aŭ "tropika marŝtormo" ne sufiĉas, tiuj fariĝas ciklonoj/tajfunoj nur kiam la ventorapideco superas 33 m/s. Mi proponas:
  • ciklono ~ kirluragano, kirloŝtormego
  • tajfuno → kirluragano, kirloŝtormego, ciklono
Uragano kaj ciklono estas oficialaj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages