Somera saluto

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 14, 2010, 5:13:04 PM7/14/10
to listo 'LBL', listo 'tea', listo 'klasikaj landonomoj'
De morgaŭ matene je la naŭa mi ne plu povos respondi mesaĝojn dum 15 tagoj.
Mi ne scias, kiel estos la reta situacio en Kubo. Ĉio estos respondita ek de
aŭgusto.

Ĉi-matene mi iom reordigis la materialojn pri lingvaj aferoj en mia
komputila ujo, kaj mi vidis ke ni faris multon dum ĉi tiu jaro. Apartan
dankon al la plej oftaj kontribuantoj al la listoj kaj al kelkaj homoj, kiuj
faris komputilajn laborojn, kreante listojn el PIV, reordigante la
materialon de “la bona lingvo”, al Niko, kiu tralegas PIV-on, ktp.

Kvankam la laboro ankoraŭ antaŭ ni estas giganta [oni povus adapti konatan
diron al: “la patrino de la malbonlingvistoj estas ĉiam graveda], mi kredas,
ke ni almenaŭ atestas en Esperantujo ke la bona lingvo estas ebla.

Danke kaj amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.org


winmail.dat

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 17, 2010, 3:11:03 AM7/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Havu multan ghuon dum cia "ferio" en Kubao, Renato!
Ni krome atestadu, ke la bona lingvo estas necesa poir esti utila kaj
uzinda.

> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages